Gandhi kaj la angla

Publié le jeudi 5 août 2004 par admin_sat

La sinturno al fremda lingvo en Hindio por plenumi la superan instruadon kaŭzis al la nacio nekalkuleblan moralan kaj intelektan damaĝon. Ni estas ankoraŭ tro proksimaj de tiu periodo por taksi la grandegecon de la eltenita damaĝo. Kaj estas preskaŭ neebla elturnaĵo al ni mem taksi tiun edukadon pri kiu ni estas ankaŭ la viktimoj. Necesas ke mi ankaŭ precizigu la kialojn kiuj kondukis min starigi tiujn konkludojn. Por tion fari, plej bone estas, mi kredas, konigi mian propran sperton.

Ĝis la aĝo de 12 jaroj, la tuta instruado estis farita al mi en la guĝarata, kiu estas mia gepatra lingvo. Mi tiam havis kelkajn rudimentojn de aritmetiko, historio, kaj geografio. Poste mi eniris la liceon kie, dum ankoraŭ tri jaroj, mi ricevis mian instruadon en la gepatra lingvo. Sed la rolo de la instruisto estis enigi per ĉiuj rimedoj la anglan en la kapojn de la lernantoj. Tial pli ol duono de nia tempo pasis por studi la anglan kaj regi la ortografion kaj la prononcadon tiel arbitrajn en tiu lingvo. Mi malkovris kun malĝojo ke al mi necesis lerni lingvon kies prononcado ne kongruas kun la ortografio. Kia stranga sperto estas parkere lerni la ortografion de la vortoj. Sed en tio estas nur parentezo sen granda rilato kun mia temo. Do, kiel ajn estas, ĉio disvolviĝis relative bone dum tiuj tri unuaj jaroj de liceo.

La turmentado komenciĝis kun la kvara jaro. En la angla nepre necesis lerni geometrion, algebron, kemion, astronomion, historion kaj geografion. La tiranio de la angla etendiĝis tiel malproksimen ke necesis uzi tiun lingvon, kaj ne la nian, por lerni la sanskritan aŭ la persan. Se lernanto esprimiĝis en sia propra lingvo, la guĝarata, oni punis lin. Ne gravis por la instruisto se la infano fuŝparolis la anglan kaj se li estis nekapabla ĝin prononci korekte aŭ ĝin perfekte kompreni. Kial la instruisto estus devinta malkvietiĝi pri tio ? Li mem parolis ian anglan kiu estis malproksima de perfekteco. Ne povis esti alie. La angla estis fremda lingvo same por li kiel por siaj lernantoj. La rezulto estis katastrofa. Oni donis al ni por lerni parkere multe da aferoj kiujn ni ne ĉiam komprenis perfekte, kaj okazis eĉ ofte ke ni nenion komprenis. Turniĝis mia kapo kiam la profesoro penegis por komprenigi al ni siajn demonstrojn pri geometrio. Cetere mi neniam komprenis eĉ unu vorton el tiu fako antaŭ ol atingi la dektrian teoremon de la unua libro de Eŭklido (tiel). Kaj mi nepre volas konfesi al la leganto ke malgraŭ mia tuta amo por mia gepatra lingvo, mi ankoraŭ ne scias, ĝis la nuna tago, traduki en la guĝaratan la terminojn de geometrio, algebro, ktp. Mi scias nun ke se la instruado estus povinta okazi en la guĝarata, unu sola jaro estintus larĝe sufiĉa anstataŭ kvar por lerni tiom multe en aritmetiko, en geometrio, en algebro, en kemio kaj en astronomio. La kompreno de tiuj lernobjektoj estus aperinta pli facila kaj klara. Mia vorttrezoro en la guĝarata estintus pli riĉa. Oni estus povintaj, en mia hejmo, profiti el tiuj konoj. Sed la fakto esti akirinta ilin en la angla kreis netransireblan barilon inter mia familio kaj mi, ĉar ili ne frekventis la anglajn lernejojn. Mia patro tute ne sciis kion mi faris. Eĉ se mi estus volinta, mi ne estus povinta lin interesi pri tio kion mi studis. Ĉar, malgraŭ sia granda inteligenteco, li ne sciis unu vorton de la angla. Tiel mi fariĝis rapide fremdulo en mia propra domo. Mi estis certe farinĝinta elstarulo ! Aperis strangaj ŝanĝiĝoj en la maniero min vesti. Kio okazis pri tio havis nenion esceptan. Estis same por granda nombro el miaj kamaradoj.

La tri unuaj jaroj de liceo aldonis malmulton al mia akiro de ĝeneralaj konoj. Ili celis prepari nin ricevi ĉiun instruadon en la angla. Tiuj liceoj estis lernejoj por la kultura konkero kiujn faris la Angloj. La scio akirita de la tricent knaboj de mia lernejo kongruis fakte kun limigita konkero. Oni ne povis ĝin transdoni al la tuta popolo.

Iom pri la literaturo. Ni devis lerni plurajn librojn de anglaj poezio kaj prozo. Belega estis sendube ĉio tio. Sed tiuj konoj estis al mi tute senutilaj por servi mian popolon aŭ proksimiĝi min de ĝi. Al mi estas neeble diri ke mankus al mi valorega trezoro se mi nenion scius pri la anglaj poezio kaj prozo. Se anstataŭe mi estus pasinta tiujn valoregajn jarojn por regi la guĝaratan kaj se, samtempe, mi estus lerninta la matematikojn, la aliajn sciencojn kaj la sanskritan en la guĝarata, estintus facile al mi profitigi mian ĉirkaŭantaron je miaj konoj. Mi estus povinta pliriĉigi la guĝaratan vorttrezoron kaj — kiu scias ? — se kun mia kutima obstino kaj mia senlima amo por mia lando kaj mia gepatra lingvo, mi ne estus sukcesinta servi la homojn en maniero pli fekunda kaj larĝa ? Oni ne taksu min je intenco voli malfamigi la anglan aŭ ĝian noblan literaturon. La kolumnoj de Harij sufiĉe atestas pri mia amo por la angla. Sed la nobleco de ĝia literaturo ne pli utilas al la hinda nacio ol la milda klimato de Anglio aŭ de ĝia pejzaĝo. Hindio devas ekflori sub klimato, en kadro kaj laŭ literaturo kiu apartenas al ĝi en propreco, eĉ se ĉiuj tri ne valoras tiujn kiujn oni trovas en Anglio. Ni devas, ni kaj niaj infanoj, konstrui sur nia propra heredaĵo. Ni malriĉigas ĝin samgrade kiel ni pruntas el tiu de aliulo. La nutraĵoj kiuj venas el eksterlando neniam povos kreskigi nin. Mi nepre volas ke la lando aliru al la kono de trezoroj de fremda kulturo per siaj indiĝenaj lingvoj. Mi ne bezonas lerni la bengalan por koni la belaĵojn de la nekomparebla verko de Rabindranath. Mi povas aliri ĝin dank’al bonaj tradukoj. Tiuj kiuj parolas guĝarate ne bezona studi la rusan por aprezi la novelojn de Tolstoj. Ili povas ekkoni ilin en bona traduko. La Angloj vantas sin povi, en unu semajno, publikigi la plej bonajn produktaĵojn de la tutmonda literaturo kaj ilin disponigi al siaj legantoj tradukitaj en facile kompreneblan anglan. Estas senutile lerni la anglan se mi volas koni kio estas plej bona en la penso kaj verkaĵoj de Ŝakespeare et Milton.

Estus bona ŝparo meti aparte grupon de studentoj kies laboro konsistus lerni en apartaj lingvoj de la mondo kion oni trovas plej valoran en ili, kaj, poste, doni la tradukon en la indiĝenaj lingvoj. Niaj instruistoj malbone gvidis nin, kaj pro alkutimiĝo, la nenormalaĵo fariĝis normo... La universitatoj devus esti sendependaj. La Ŝtato prenus sub sia respondeco nur tiujn kiujn ĝi bezonas por siaj servoj, kaj, por la cetero, ĝi kuraĝigus privatan iniciatemon. Necesus ankaŭ, nepre kaj tuj, ne plu uzi la anglan por plenumi instruadon, sed rehavigi al la lingvoj de ĉiu provinco la lokon kiu taŭgas por ili. Mi preferus ĉeesti la nedaŭran malorganiziĝon de la supera instruado anstataŭ vidi tagon post tago pludaŭron de tiu krimeca fuŝado...