Internacia Virina Tago 2008 en Hiroshimo

Publié le dimanche 20 janvier 2008 , mis a jour le lundi 21 janvier 2008

Estimataj, Karaj Sinjorinoj en la Mondo !

En la nomo de kunveno por la Internacia Virina Tago 2008 ni preparkomitato de 20 grupoj kaj municipo Hiroshimo sendas al vi chiuj elkore amikecan saluton.

Okaze de Internacia Virina Tago en la 8a de marto ni havos kunvenon, spektos dokumentan filmon "HIMEYURI" (matenstela lilio) kaj dancon kaj kanton de Okinavo. La filmo temas pri lernantinoj, viktimoj en la milito sur insulego Okinavo, kiu havas belan naturon kaj richan kulturon plejsude en Japanio.

En la dua mondmilito che surtera batalo loghantoj de Okinavo estis entiritaj. 94 000 japanaj soldatoj kaj proksimume 150 000 loghantoj mortis, plejparte virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Hodiau en Okinavo sidas 75% da usonaj militbazoj en Japanio, kaj okupas 11% da tereno de Okinavo.

En la mondo dauras bataloj kaj militoj, chiam unue malfortuloj estas distretataj perforte. Ni volas studi kia estis la faktoj en la batalo de Okinavo kaj plifortan povon por paco. Ni samtempe havos ekspoziciojn de "Porpacaj Mesaghoj de Virinoj en la Mondo", "Batalo en Okinavo", kaj simpozion pri "Partopreno de Virinoj en Politika Decido".

Ni virinoj en Hiroshimo kordeziras neniam plu ripeti teruran militon. Ni tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo :

"La Japana Popolo, sincere deziras internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por chiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto au uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton.

Por realigi la celon de la antauxa paragrafo ghi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankau aliajn militfortojn.

Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno."

Ni klopodu por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo.

Ni trans muroj de nacieco, religio, kaj kulturo kunlaboru man-en-mane, tenu reciproke por konstruado de paca 21a jarcento.

Bonvolu doni al ni vian mesaghon pri paco. Ni prezentos ghin en la ekspozicio por la Virina Tago helpe de esp-istoj en la mondo.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2008/ Municipo Hiroshimo

Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/ de Japana Konferenco 2007 / WE-Palaco / Semipalatinsk Projekto / de Lokaj Virinaj Organizoj / Kina Karavano / de Telkomunika Industrio / de Bonfarto de Familio sen
Patro (gubernia k. urba) / Novjapana Virina Asocio / Japana Medicina Laborsindikato / Savu Irakajn Infanojn / Patrina Asocio por Bonkvalitaj Libroj / Tutjapana Instruista Sindikato en urbo Hiroshimo / Laborsindikato
de Municipaj Oficistoj / Virina Demokratia klubo / YWCA de Hiroshimo / Laborsindikato de Urbaj Oficistoj / Arko de Hiroshimo / Gubernia Ligo de Patrinoj / Virina Sekcio de EmeriVojagho en Hiroshimota Sindikato.

Peranto de mesaghoj por la kunveno :
OSIOKA Taeko osioka@mail.goo.ne.jp
Limdato:la 20an, feb.
Bv. doni al responda mesagho noton pri via nomo, agho, kaj okupo, urbo mi petas.