Okaze de la 64a kongreso de SAT-Amikaro en Paŭo eldoniĝis du libroj : "Kiel traduki..." kaj "Jules Vernes esperantisto !".
Vi povas ilin mendi rekte ĉe :
ESPERANTO SAT-Amikaro - Libroservo
132-134 bd Vincent-Auriol
75013 Paris
aŭ libroservo"ĉe"sat-amikaro"punkto"org
Kiel traduki... : 9€ + 2€ da sendokostoj, do 11€
Jules Verne esperantisto ! : 8€ + 2€ da sendokostoj, do 10€
Aŭ ambaŭ libroj por 20€, sendokostoj inkluzivite.
Dulingva eseo verkita de Lionelo Dupŭio (Lionel Dupuy) kaj tradukita de Ĵak LePuil’ kaj Armelo LeKvinto (Armelle Le Quint). 98 paĝoj. Pli da informoj ĉe : Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro….
Tiu libro kompilas tesktojn aperintajn en la samtitola rubriko prizorgata de Andreo Andrio en La Sago, reviziitajn kaj korektitajn, kaj ilustritajn per spritaj desegnaĵoj de Serĝo Sir’. 146 paĝoj.