Kial usonano uzas Esperanton ?

Publié le ĵaŭdo 5a aŭgusto 2004 par admin_sat

Multaj usonanoj opinias ke angla lingvo sufiĉas, kaj ĉiu en la mondo devu lerni anglan lingvon. Kial do mi preferas uzi Esperanton por komuniki kun neŭsonanoj ?
Kial ne angla ?
Estas multaj kialoj preferi Esperanton por internacia komunikado ol nacian lingvon kia estas la angla. Jen kelkaj :

 Amikeco. Dum miaj longaj vojaĝoj (inter aliaj, dum pli ol tri jaroj mi mondvojaĝadis plejparte per Esperanto), mi rimarkis, ke la plimulto el la homoj kiuj alparolis min per angla lingvo ne interesiĝis pri mi kiel homo, nek pri mia kulturo. Ili interesiĝis unuavice pri mono. Aŭ ili volis vendi ion al mi, aŭ ili volis lerni anglan lingvon de mi, por povi ricevi pli bonan edukon kaj pli altsalajran postenon, aŭ ion alian, sed tre malmultaj el ili interesiĝis pri mi kiel eventuala amiko.
Kontraste, granda procento de la homoj kun kiuj mi parolas Esperante interesiĝas pri mi kiel homo, aŭ pri mia kulturo. Multaj el ili deziras amikiĝi, kaj efektive multaj el ili fariĝas amikoj.

 Egaleco. Se mi parolas angle kun japano aŭ iu alia kies denaska lingvo ne estas angla, mi ĉiam, nepre, havas la pozicion de spertulo pri la lingvo, kaj, negrave kiom multe tiu alia persono studis anglan lingvon, li aŭ ŝi nepre parolas el malpli alta pozicio, kiel lernanto al instruisto aŭ subulo al estro. Se anstataŭe ni interparolus per la lingvo de mia kunparolanto, ekzemple japana, la situacio estus sama sed inversa : mi okupus la suban pozicion, pene klopodante iom esprimi min, kaj la alia persono havus la rolon de spertulo, instruisto.
Tia malegaleco tre malhelpas la interamikiĝon. ĝi estas maljusta, kaj ĝi estas pli aŭ malpli subtila baro kontraŭ glata homrilato, kaj speciale kontraŭ amikeco. Amikoj nepre devas esti egalaj, almenaŭ en siaj koroj, sed kiam la uzata lingvo trudas tian fortan malegalecon, estas malfacile teni egalecan senton inter la koncernatoj.

 Pordmalfermo. Dum mia longa mondvojaĝo, Esperanto malfermis multegajn pordoj al mi, figure kaj laŭvorte. Mi tranokte gastis en 150 hejmoj de esperantistoj dum la trijara vojaĝo, kaj nur unu nokton mi pagis en hotelo ! Pere de Esperanto kaj esperantistoj, mi povis ĝui tre riĉan kulturon, renkonti multajn diversajn homojn kaj konatiĝi intime kun iliaj vivoj, kulturoj, hejmoj, pensoj, ktp.

Kelkaj el miaj bonaj amikoj, post jaroj da amikeco, konfesis al mi ke antaŭ ol renkonti min, ili malŝatis usonanojn. Ili havis antaŭjuĝojn pri miaj samlandanoj, bazitaj sur impresoj de usonaj turistoj kaj televido, kinoj, ktp, kaj se ili scius de la komenco ke mi estas usonano, ili verŝajne ne amikiĝus kun mi. Krome, iuj el ili malŝatas anglan lingvon ĉar ĝi simbolas la kulturan imperiismon kiun ili malamas. Do, se mi uzus anglan lingvon, mi certe ne povus ekamikiĝi kun tiuj homoj, kiuj nun estas tre karaj amikoj. Esperanto ja malfermis la pordon al ili.

 Helpi la mondon. Laborante por disvastigi Esperanton, mi havas la senton ke mi faras ion utilan al la mondo. Se homoj tra la mondo povos libere komuniki kiel egaluloj, kaj interamikiĝi per Esperanto, certe la mondo fariĝos pli bona, pli justa, pli simpatia. Mi ne imagas ke Esperanto sola solvos ĉiajn mondproblemojn, sed ĝi ja povas grave kontribui al la solvoj, kaj helpi la homojn ellabori solvojn. Kaj, ĝi estas tre konkreta ago kiun mi povas fari, por efektive doni iomete pli bonan mondon al la posteŭloj. Esperanto povas ankaŭ multe riĉigi la vivojn de la nuntempuloj kiuj ĝin uzas, kiel ĝi faris al mi.

 Kreeco. Mi tre amas uzi la lingvon Esperanto, ĉar ĝi kondukas al plia kreemo. Pro la granda fleksebleco en la lingvo, mi sentas liberiĝon verkante aŭ parolante en Esperanto kompare ol angla, kies strukturo kaj vortstoko estas relative fiksitaj. La ebloj krei novajn esprimojn en Esperanto estas preskaŭ senlimaj ; estas granda ĝojo esplori ilin, kaj trovi trafajn esprimojn, uzante jam ekzistantajn erojn. Por plivastigi sian esprimkapablon en iu ajn alia lingvo, necesas lerni pliajn vortojn, sed en Esperanto, tio eblas per pensado pri la jam konataj vortoj, kaj pri la vera signifo de la ideo esprimenda. Vera ĝuo !

 Valoraj spertoj kaj memfido. Trairante pordojn malfermitajn per Esperanto, mi ricevis multajn valorajn vivspertojn kiujn mi ne facile povus havi sen Esperanto. Kelkaj ekzemploj estas tendumi kaj kunbicikli tra kelkaj landoj en Eŭropo kun grupoj de junuloj diversnaciaj, lerni kiel fari lanan felton en vilaĝeto en Hungario, prelegi aŭ paroladi antaŭ publiko plurfoje, verki artikolojn kaj vidi ilin publikigitaj, kaj multe plu. Tiaj riĉaj vivspertoj multe kontribuis al mia memfido, kaj preparis min pli kompetente agadi en la mondo.

 Nova mondkoncepto. Eble la plej grava profito kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto estas drasta ŝanĝo de mia mondkoncepto. Antaŭe, mi imagis ke la mondo plenas je fremduloj aŭ homoj tre malsamaj kaj ne alireblaj. Kun "fremduloj" oni ne povas multe simpatii, ĉar ili ja estas fremdaj, ĉu ne ?
Tamen, pro miaj travivaĵoj uzante Esperanton, mi malkovris ke tiu imago estis tre erara. La mondo plenas ne je fremduloj, sed je homoj, samaj kiel mi kaj miaj familianoj. Kaj plue, tre multaj el tiuj homoj deziras estis miaj amikoj, se ili havas la okazon renkontiĝi kaj konatiĝi kun mi. Do, ili estas ne fremduloj, sed amikoj, aŭ estontaj amikoj.

Kia granda diferenco ! Nun, mi sentas min reale ligita al homoj tra la mondo. Antaŭe, tio estis nur bela teorio kiun instruas religioj, sed nun por mi ĝi estas nuda realo ó homoj preskaŭ ĉie ajn en la mondo estas miaj amikoj, kaj aliaj volonte amikiĝos. Mi ne povas ĝoji se iu popolo venkas alian en milito, ĉar ili ambaŭ estas miaj amikoj. Same mi ne povas resti indiferenta se aŭ katastrofo, aŭ granda ĝojo, trafas iun lokon, ie ajn en la mondo.
Kaj, mi ne plu sentas min katenita al nur unu parto de la mondo, al nur unu lingvo, nur unu kulturo. Mi estas libera interagi kun homoj tra la mondo, ĉar ĉie troviĝas amikemaj homoj, kaj ĉar Esperanto donas al mi la rimedon facile interparoli kun ili.

Por pli bone taksi la valoron kaj trafecon de tiu ĉi mallonga eseo, kaj faciligi pli bonan percepton de ĝi, ŝajnas utile ĝin kompletigi per opinioj el Ekstrem-Oriento, kaj unue per eltiraĵo el letero de la 15-a de aŭgusto 1936, kiun la fama ĉina verkisto Lu Siun (aŭ Lusin, 1881-1936, fondinto de la moderna ĉina literaturo) skribis al la redakcio de "La Mondo". Estas interese ke li jam iel pravigis tion, kion observis Joel Brozovsky plurajn jardekojn poste :
"Okaze de ĉiu partopreno en internacia renkontiĝo, mi sentas la neceson de komuna lingvo por ĉiuj homoj, dum personoj de diversaj landoj volas konatiĝi kaj interrilati unuj kun la aliaj.
Esperanto delonge plaĉis al mi. Antaŭ pli malpli dudek jaroj mi traktis ĝin tre favore. La kaŭzo estas tre simpla ! Unue : ĉar helpe de Esperanto oni povas kunligi diversajn homojn, precipe subjugatajn ; due : precipe en mia propra profesio, mi opinias, ke helpe de la internacia lingvo oni povas interŝanĝi literaturajn verkojn kun ĉiuj popoloj kaj fine, ĉar mi mem havis konatojn esperantistajn, kiuj morale superis aliajn homojn per manko de hipokriteco kaj egoismo.
Poste en mia vivo mi ne okupiĝis pli profunde pri tiu ĉi problemo, tamen mia opinio restis senŝanĝa. Ofte mi havas favoran rilaton al iaj iniciatoj subtenindaj, tamen mi ne scipovas mem elokvente esprimi ilian valoron. Tamen ilia fina efektiviĝo kun sukceso mem konfirmas kaj atestas, ke mi pravis."

Estas utile rememorigi ke ĝuste en Ĉinio, en 1912,
unuafoje en la mondo, la instruado de Esperanto estis oficialigita per dekreto de Cai Yuanpei, "La Edukisto de la Moderna Ĉinio", ministro de Edukado de la registaro de Sun Yatsen.
Sciencisto kaj membro de la Japana Imperia Akademio, Asista Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj, fakulo pri la angla lingvo, aŭtoro de verkoj en la angla — inter kiuj : "Buŝido. The soul of Japan" estis tradukita kaj publikigita en multaj lingvojn —, fervora partizano de pliboniĝo de la rilatoj inter Oriento kaj Okcidento, Inazô Nitobe siaflanke havigis al si la rimedojn por taksi la valoron de Esperanto alimaniere ol per onidiroj per partopreno kiel observanto en la Universala Kongreso de Esperanto kiu havis lokon en Prago en 1921. Tiel li povis esprimi pertinentan takson i.a. pri la partopreno de laboristoj, kvankam iom kontraŭvole ĉar li malŝatis paroli pri la laboranta klaso kiel pri aparta klaso :
"Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel lingua franca por sia opiniinterŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo. Necesas preni en konsideron tiun ĉi interesiĝon de la amasoj en racia kaj favora spirito, kiam oni studas tiun ĉi demandon de komuna linvo."

Belaj paĝoj de la historio de Esperanto skribiĝis kaj plue skribiĝas ĝuste kaj ankaŭ en Ekstrem-Oriento.