Estonta rendevuo : - - 8 Decembro 2023 : Ĉu utilas planti arbarojn en urboj ?
Je ĉiu vespero de Vendredoj okazas Esperantlingva parolrondo ĉe SAT-Amikaro en Parizo, ekde 18h30, adreso : 132-134 bd Vincent Auriol, Paris XIII. Ĉiusemajne nova temo estas proponita por interparoli, nur per la internacia lingvo.
Programo de la sezono, temaro :
6 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj.
13 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj.
20 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj.
27 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj. Ni temos pri la diversaj aktualaj okaz/int/ont/aĵoj, kaj en Francio, kaj en la mondo, kaj en via vivo mem...
3 Novembro 2023 : Centrejo internacia pri la franca lingvo (Cité internationale de la langue française) en Villers-Cotterêts. La Ŝtat-prezidento Makrono ĵus inaŭguris tiun kulturan centrejon-muzeon en la loko kie en 1539 la reĝo Francisko I-a ordonis ke la franca lingvo anstataŭigu la latinan en ĉiuj oficialaj aktoj, juĝoj, kontraktoj. Ekde ĉi-tiam la franca lingvo komencis (tre malrapide) estiĝi la komuna lingvo de la francaj provincoj, en kiuj ĝis la XX-a jarcento estis ĉefe parolataj regionaj lingvoj kaj dialektoj. Jen registraĵo el la nacia radio, kiu prezentas (franclingve) diversajn aspektojn de tiu evento : https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp3/villers-cotterets.mp3. Ĉu baldaŭ okazos simila solenaĵo kaj samaj reagoj favoraj/malfavoraj rilate al nia Lingvo Internacia Esperanto ?... Ligilo al la AFRAV Association FRancophonie AVenir : https://www.francophonie-avenir.com/fr/Point-d-infos/686-Macron-CHOOSE-Villers-Cotterets kiu oponas kontraŭ forlaso de la franca lingvo en francaj kaj eŭropaj oficialaĵoj. ... (Venis 10 ĉeestintoj : oni rimarkis : ke en 1539 neniu vortaro nek gramatikaro difinis la francan lingvon ; ke tiu reĝa decido ŝajnas ĉefe oponi kontraŭ la lingvo de la Eklezio, la latina ; ke la nuntempa reĝimo estas tre favora al uzo de la "globish"-lingvo, foje eĉ opone kontraŭ la franca.)
10 Novembro 2023 : La unua mondmilito, E-o kaj E-istoj. Legeblas : Antaŭ unu jarcento https://www.sat-amikaro.org/nos-editions-2104?lang=fr. À lire : La propagande allemande par l’Esperanto pendant la guerre 1914-1918, Camille Aymonier (1922) https://arkivo.esperanto-france.org/divers/aymonier/prop1418.htm Aŭskulti pri la sama temo : Radio Libertaire En Esperanto, 17h30-19h : https://radio-libertaire.org/agenda/. Pri la 2-a mondmilito : https://mondmilito.hypotheses.org/
17 Novembro 2023 : Prezenti iun verkon. Ĉiu recenzu/resumu iun libron aŭ filmon aŭ ekspozicion aŭ spektaklon, kiun li/ŝi ŝatis aŭ malŝatis. Instigu la aliajn por legi/spekti/viziti unu aŭ du de vi ŝatataj kulturaĵoj. Ni konkurencu la faman radioprogramon La Masko kaj la Plumo (Le Masque et la Plume) !
24 Novembro 2023 : Historio de SAT & SAT-Amikaro. Kial, kiam, kiel estis fondita SAT, kaj poste SAT-Amikaro ? de kiuj ? Ĉu vi konas la pasintan vivon de nia asocio SAT-Amikaro ? Ĉu la opono inter SAT-Amikaro kaj Union Française pour l’Espéranto (Esperanto-France), kaj mondskale inter SAT kaj UEA, sencis, kaj sencas plu ? Kiel specifa estas la filozofio de SAT-anismo ? Kaj, kutimas tiel, okaze de tiu parolrondo ni ankaŭ sat-igos niajn buŝojn... alportu manĝaĵojn & trinkaĵojn !
1 Decembro 2023 : Historio de SAT & SAT-Amikaro. Ni daŭrigos tiun temon, verdire tre vivan. Je la antaŭa Vendredo, Sylvie prezentis la fondon de SAT-Amikaro (fondita ĉar SAT mem ne celas propagandi E-on), kaj ŝi rakontis kkajn memoraĵojn, pri kkaj tradiciaj okazoj (bankedo, kongreso, Nemurso), pri kkaj elstaraj membroj (Bartelmes), pri la pens- kaj viv-maniero de SAT-anoj (ili naskas malmutajn infanojn, pro timo vidi ilin perei en baldaŭa milito), k.a. trajtoj/anekdotoj... Preparu demandojn al Sylvie, kaj mem preparu rakonti viajn memoraĵojn...!
8 Decembro 2023 : Ĉu utilas planti arbarojn en urboj ? Izabel prezentos al ni la eksperimenton en Villiers sur Orge https://app.boomforest.org/fr/plantations/villiers-sur-orge-v2-2023 organizata proksime de ŝia hejmo fare de la asocio Boomforest laŭ la método Myawaki https://app.boomforest.org/fr/pages/miyawaki_method.
15 Decembro 2023 :
22 Decembro 2023 :
5 Januaro 2024 : Kio okazis en 2023 ? Kiuj estas la novaj vortoj en la franclingvaj vortaroj de 2024 ? Niaj 2 tradiciaj temoj okaze de la unua parolrondo je nova jaro...
12 Januaro 2024 : Robert Molimard forlasis nin antaŭ 3 jaroj. Profesoro Molimard estis fama tabakologo en Francio, kaj Roberto estis tre ŝatata ano de nia Esperanta parolrondo. Kun miksitaj malĝojo kaj bonhumoro ni rememoros pri li...! Se ne fumi, ni temos pri lia libro "La Fumado", pri Spinozismo, pri la vivo en Aŭvernjaj vilaĝoj antaŭ 100 jaroj, kaj, espereble, iu alportos bonegan panon ĵus bakitan de si mem !
https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Molimard
Planitaj temoj, kies datoj ne estas deciditaj :
Iri en « les petites cantines » (asocio kiu loĝas proksime), tie prepari manĝaĵon kun ili, kaj paroli pri Esperanto.
Neologismoj en Esperanto.
Permakulturo (prelegeto de Bertand).
Plante ta forêt ou « boom forest » kio estas tiu asocio kiu plantas arbaretojn en urboj ? Chu interesa ideo ?
Artefarita inteligenteco.
Klimata changhigho.
Edukado kaj pedagogio.
La demandaro de Bruno Latour : « Imagi la barilaj gestoj kontaŭ la reveno al la antaŭa kriza (koncerne kovidmalsano) produktado. » Li proponas 6 demandojn pri kiuj cerbumi.
Alternativaj inform-kanaloj.
Temaro de la antaŭaj parolrondoj, ekde Septembro 2014 :
https://www.sat-amikaro.org/pasintaj-temoj-de-parolrondoj