Kunveno de la 10a de junio 2006 / réunion du 10 juin 2006

La venonta kunveno de la pariza grupo okazos en la sidejo de SAT-Amikaro (134 bd Vincent Auriol) je :

sabato, la 10a de junio 2006 je la 14a horo

Programo

Pri SAT kaj ĝia kongreso en Beogrado (19-26/8/2006). Kia estos la programo, kial iri tien ?

Novuloj ne mistrafu la okazon por peti ĉiajn informojn pri SAT. Ĉeestos pluraj membroj de la Plenumkomitato, kiu respondos kun plezuro al ĉiuj viaj demandoj.

Ĝin sekvos, je la 15a, kunveno de la pariza SAT-rondo, pri la sama temo.

Kial du sinsekvaj kunvenoj de du preskaŭ samnomaj grupoj pri la sama temo ? Nur per via veno vi sukcesos kompreni la kialon de tiu subtilaĵo...

VENU MULTNOMBRAJ !