Kunveno kaj debato de la 14a de junio

La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je

Sabato, la 14a de junio, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Preparo de la venontjara kursosezono

 rentrée 13
 flugfolio pri kursoj
 afiŝado por reklami pri la kursoj (kiu ? kie ? kiam ?)

2. Homarfesto

Ĝi okazos en la Kurnovo inter la 12a kaj la 14a de septembro, sed necesos ankaŭ helpantoj por instali la materialon la 11an kaj por ĉion reloki la 15an.

3. Prelegoj por la venonta lernojaro

4. Diversaĵoj

Je la 15a horo sekvos debato pri la temo :

Internacia solidareco, de teorio al praktiko

Kunveno de la Pariza SAT-rondo

Tiam prelegos k-do Mramba Simba pri siaj projektoj en Tanzanio. Se venos neesperantistoj, (ni provis sufiĉe vaste anonci la eventon, interalie en Demosfero), ni tradukos lian intervenon al la franca.

VENU MULTNOMBRAJ KAJ DISKONIGU LA INFORMON !