Kunvenoj de la 10a de majo 2008

La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je

Sabato, la 10a de majo, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Bilanco pri la manifestacio de la unua de majo en Parizo

2. Preparo de la venontjara kursosezono

 rentrée 13
 flugfolio pri kursoj

3. Vizito de Mramba la 14an de junio

Kadre de venonta turneo tra Eŭropo, k-do Mramba Simba, el Tanzanio, kiu prelegis dum la pasintjara SAT-kongreso proponis ree prelegi en Parizo. Mi proponis al li la sabaton 14an de junio je la 15a, ĉar tiel eblus organizi dulingvan prezenton malfermitan al ekstera publiko. Li parolos pri sia projekto "Mazingira". La turneon prizorgas Boris Bouchez, sed estas planite dispartigi la vojaĝokostojn tra Francio inter la diversaj grupoj, kiuj gastigos lin. Do pri tio la pariza grupo devos alpreni klaran decidon.

4. Aliaj baldaŭaj eventoj.
 memormanifestacio de la Pariza komunumo la 24an de majo
 lernantofesto la 31an de majo je la 15a.
 pacosalono : nuligita
 pacista manifestacio kontraŭ la militsalono "Eurosatory" la 17an de junio

5. Libroj por lokaj grupoj

Laŭ propono de Bob pri la venontseptembra varbado de sia grupo en sia
regiono :
havi budon dum la asocifesto en sia vilaĝo kaj tiam disvendi
 SAT-Amikarajn lernolibrojn (cours rationnels :
 poŝvortaroj :
 dictionnaire pratique :
 petite grammaire de l’esperanto :
 Une Humanité une Langue :
 Communication linguistique - A la recherche d’une dimension mondiale :
 La langue internationale ou la recherche d’une langue commune :
 "Esperanto éclair - Découverte de la langue internationale
auxiliaire" :
 "Une autre idée de la communication - Espéranto Une haute idée de la
communication" :
 De l’esprit critique dans l’enseignement à la critique de l’esprit d’un
enseignement :
 varbiloj, afiŝoj, glumarkoj
)

profite al la grupo kiu aĉetus nur la venditajn librojn al SAT-Am k
redonus la nevenditajn.

Sat-amikaro zorgos pri la sendokostoj por tiuj libroj,
la grupo povas gardi por venont_fojo la libroj, se la grupo resendas ĝi
pagas la re_sendkostoj.

Tiu propono estas ĉiam uzebla ne nur dum semptembraj tagoj

6. Diversaĵoj

Je la 15a horo sekvos

Kunveno de la Pariza SAT-rondo

Tie ni pridiskutos la praktikan organizadon de la sidejaj plenumendaĵoj post la emeritiĝo de Kreŝo kiel Ĝenerala sekretario de SAT, la 1an de marto 2009.

Konekse kun tiu ĉi temo ni devos pridiskuti la kandidatecon de parizregionaj kamaradoj al la PK de SAT kaj elekti la ĝeneralan konsilanton por la pariza SAT-rondo, ambaŭkaze por la periodo 2009-2012.

VENU MULTNOMBRAJ KAJ DISKONIGU LA INFORMON !