La homo kiu defiis Babelon

Publié le mardo 25a septembro 2007 , mis a jour le sabato 22a septembro 2007


René CENTASSI
Henri MASSON

La homo, kiu defiis Babelon

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Antaŭparolo de
Louis Christophe Zaleski-Zamenhof

El la franca tradukita de
Georges Lagrange kaj Philippe Combot

L’Harmattan L’Harmattan Inc.
5-7 rue de l’École Polytechnique 55, rue St-Jacques
75005 Parizo Montrealo (Qc) – Kanado H2Y 1K9

© L’Harmattan, 2001
ISBN : 2-7384-

Tiu libro estas dediĉita
al la Homo.

Dankesprimo

La aŭtoroj volas danki ĉiujn personojn, konatajn kaj nekonatajn, kiuj iel kuraĝigis ilin kaj subtenis ilian projekton, unuavice s ron Georges Charpak, Nobel-premiiton pri fiziko, kiu bonvolis rekoni ĝian gravecon, s ron Daniel Tarschys, Ĝeneralan Sekretarion de la Eŭropa Konsilantaro, kiu, okaze de la apero de tiu ĉi libro, esprimis al ili sian “grandan admiron” por D ro Zamenhof, kaj s ron Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepon de la patro de Esperanto, kiu riĉigis ilian verkon per sia atestado kaj siaj trafaj rimarkoj.
Iliaj dankoj iras ankaŭ al s-ino Mireille Grosjean, eksprezidanto de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds (Svisio), same kiel al s roj Jean Amouroux, Gilbert Grellet, de Agence France-Presse, Germain Pirlot, Claude Piron kaj Jean-Louis Texier, antaŭa prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto.

Sekve de la forpaso de René Centassi, komence de 1998, mi denove esprimas la dankojn, kiujn ni faris en la unua eldono. René Centassi diligente finpretigis tiun ĉi verkon, kaj la multaj kuraĝigoj al ni esprimitaj post la unua publikigo montras, ke tiu ĉi biografio plenumas realan atendon en epoko, kiam demandoj leviĝas pri la problemo de komuna lingvo. Estu dankitaj ankaŭ ĉiuj, kies rimarkoj ebligis la aktualigon kaj plibonigon de tiu ĉi libro, aparte s-ino Birthe Lapenna (Fondaĵo Ivo Lapenna, Kopenhago), s-ino Yvonne Lassagne pro la revizio de la nova eldono, profesoro Detlev Blanke (Berlino) kaj s ro Kurisu Kei (Tokio). Nepre aldonindaj estas la nomoj de la tradukintoj : Georges Lagrange kaj pli speciale Philippe Combot kiu reviziis kaj homogenigis la tuton. La memoro pri René Centassi plu vivas en tiuj paĝoj kaj en ĉiuj, kiuj, ekkoninte la verkon de D ro Zamenhof, ĝin faras plu vivanta.

H.M.


La historio kaj la ideologio de Esperanto ŝajnas al mi interesaj fenomenoj : ili estas ĝia nekonata flanko. La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. lli scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton !... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata.
Umberto Eco
Okaze de interparolo kun la revuo Esperanto, en Parizo, 1993

Antaŭparolo

Iun tagon vizitis min René Centassi, dezirante prezenti al mi la manuskripton, kiun li estis verkinta, kunlabore kun Henri Masson, pri la biografio de mia avo. Mi promesis ĝin tralegi por aldoni kelkajn eventualajn komentojn.
Sed anstataŭ tio, kion mi unue rigardis kiel nur ĝentilecan geston, fakte okazis, ke mi travivis esceptan eventon, kiun mi neniel antaŭvidis. Kompreneble la teksto, amplekse dokumentita, raportis pri faktoj, kiujn mi kredeble konis, ĉar multfoje aŭditaj. Tamen, tralegante ĝin, mi miris troviĝante ne antaŭ kolekto da familiaj anekdotoj, eĉ nek antaŭ nur historia rakonto, sed antaŭ agadromano, tiu de viziulo-idealisto, la romano de vivo, ne vivo romane rakontita. Nur je la unuaj heloj de l’ ektagiĝo mi povis ĉesigi la tutnoktan legadon de la historio de pasia homo, pasie verkita de du aŭtoroj funde engaĝitaj en sia verko, sed sen iu propaganda intenco.
Nu, fakte, kion signifas tiu defio al Babelo ?
Ni rememoru...
Dum la vorto Babelo sonas hodiaŭ kiel sinonimo de malbeno, ĉu la Babelturo ne prezentiĝas, fakte, kiel vasta kaj ambicia entrepreno por la tuta homaro ? Entrepreno, kiu ne povis atingi sian celon, manke de komuna lingvo komprenebla de ĉiuj konstruantoj.
La merito de Zamenhof, patro de Esperanto, estis do ke, defiante la lingvomalordon, li efektivigis tiun utopion. Lia celo estis krei la necesajn kondiĉojn, por ke granda homa familio fine paciĝinta anstataŭu la nunan mondon de senpunaj militantoj — diversdevena, diverskultura familio, sine de kiu, malgraŭ ĉies diferencoj, ĉiu komprenus kaj respektus la alian, dum la individua originaleco helpus al la riĉiĝado de la tuta homaro.
Ĉar la baza penso de Zamenhof estis, ke depost Babelo, la neinterkompreniĝo ĉiam estis la fonto de ĉiuj malamoj, de ĉiuj malamikecoj, same inter la individuoj, kiel inter la gentoj.
Lingvo komprenata de absolute ĉiuj estus ebliginta, ekde la biblia tempo, konstrui la Turon, kiu kondukus nin al la ĉielo. Bedaŭrinde tio ne realiĝis je la epoko de Zamenhof, sed en la nia, aliaj turoj povus esti starigataj, aliaj ambiciaj mondskalaj projektoj povus esti realigataj, se nur ĝenerala interkonsento estus atingebla. La Internacia Lingvo, inventita de mia avo, tiam utilus kiel ilo de konkordo kaj kunproksimiĝo.
Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
Sceaux, Julio 1995

P.S. Mi tutkore aplaŭdas la iniciaton traduki en Esperanton la belan, valoran verkon de Centassi kaj de Masson. La Internacia Lingvo ja plej nature taŭgas por defii la Babelan malsukceson [1].
LCZZ, Novembro 1996


ĈAPITRO I
Babelo sur la bazarplaco

Ke ekzistas multege da lingvoj, tio estas ne nur fakto, sed la plej maltrankviliga afero en la mondo.

Elias Canetti [2]

Kun la frunto apogita sur la maldekstra manplato, Lazaro estas klinita super sia kajero. Li seriozege penas. En apuda ĉambro, liaj tri fratinetoj krie ludas, sed la knabeto tute ne atentas pri ilia bruaĉo. Per klopodema kaligrafio, li desegnas sur la blanka papero la unuajn vortojn de la naskata verko : “Kvinakta Tragedio, de Lazaro Zamenhof.” Li duonlaŭte relegas, memkontenta.

La titolo ? Ne urĝas. Lazaro jam imagis plurajn. Li elektos poste, kiam la intrigo estos klare konstruita en lia kapo, kiam la verko estos jam akirinta sian formon. Nun, la ĉefaĵo estas la temo, tiu Babelturo, kiun la infano decidis konstruigi sur la bazarplaco de Bjalistoko fare de la loĝantaro de la urbo.

La babela mito : Lazaro atendis nek sian dekan jaron, nek la malkovron en si mem de dramverkista frua alvokiĝo por esti de ĝi fascinata. Li jam de longe pensas pri ĝi. De kiam la legado de la Biblio malkaŝis al li, ke la lingvokonfuzon volis Javeo por puni la homojn pro ties orgojlo. Kun granda emocio li eksciis, ke en la komenco ĉiuj parolis la saman lingvon kaj uzis la samajn vortojn. Kaj ke, post kiam ili ekloĝis en larĝa valo, la homoj diris unu al la alia : “Venu, ni konstruu al ni urbon kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj la Eternulo malleviĝis por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris : Jen, estas unu popolo kaj unu saman lingvon ili ĉiuj havas ; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni alleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon por ke unu ne komprenu la parolon de la alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tero kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel [3], ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero, kaj de tie li disigis ilin sur la supraĵo de la tuta tero.”

Malgraŭ sia tre juna aĝo, Lazaro estis forte impresita de la Genezo, kiun li legis kun sia fratino Sarah, unu jaron pli juna ol li. La versikloj pri la Babelturo senĉese obsedadis lin. Ĉar por li Babelo kaj ĝia neniam finkonstruita zigurato ne troviĝas je la mondofino. Babelo estas ĉi tie, apud li, en lia vivo mem, en la urbo, kie li naskiĝis.

La nord-orienta parto de Pollando estas sub rusa regado de jam duonjarcento. Fondita de bojaro en la 15a jarcento, la vilaĝo Bjalistoko (pollingve Bialystok) iom post iom altiris multajn nobelajn rusajn familiojn, poste magnatojn de la teksa industrio. Ĝi travivis tiel brilan periodon, ke la caro Aleksandro la Unua tie konstruigis somerrestadejon. Bedaŭrinde, pliampleksigante sian industrion, tiu gastigema loko transformiĝis en aktivan sed malbelegan urbeton, kun kotaj kaj fetoraj stratoj, kaj ĝia loĝantaro, submetata al neelteneblaj vivkondiĉoj, sinkis en malĝojon.

Meze de la 19a jarcento, la urbo Bjalistoko, antaŭ nelonge nomata “Versajlo de Podlaĥio”, nun havas la malpli gloran alnomon “Manĉestro de la Nordo.” Kvankam ili elportas la samajn suferojn, la saman mizeron, la tridek mil loĝantoj vivas en malamikema, timoplena kaj malfidema etoso : Bjalistoko estas batalkampo por religiaj, gentaj kaj lingvaj konfliktoj.

La Poloj estas malplej multaj, maksimume 3000, ĉiuj romkatolikaj. La Rusoj kaj Belorusoj, ortodoksuloj, estas 4000, kaj la Germanoj, protestantoj, 6000. La Judoj estas plej multnombraj, cirkaŭ 18000. En Bjalistoko, kvin lingvoj estas parolataj : la rusa, oficiala lingvo, la belorusa, la pola, la germana kaj la jida, kaj eĉ sesa, la hebrea en la sinagogo. Ĉiu gento sin esprimas en sia gepatra lingvo kaj nepre rifuzas uzi tiun de la aliaj. Ĉia komuniko estas fakte neebla, ĉar ĉiu genta aŭ kultura grupo enfermiĝas en siaj kutimoj kaj sia fiero. La rilatoj estas malfacilaj, streĉaj.

La homoj unu la alian malamegas, persekutas, interŝanĝas malbenojn, insultojn, ŝtonojn. Sur la stratoj, en la butikoj, kvereloj eksplodas pro la plej eta preteksto. Ĉiutage, ĉie estas koncerto de insultoj, de ofendoj, pafadoj de krudaj esprimoj, senbridigo de disputoj. Kaj kiel komuna lingvo, la batoj.

Kvankam plej multaj, la Judoj estas la celo de ĉies malestimo. Ĉu oni estas Ruso, Polo aŭ Germano, oni ĉiam interkonsentas, se temas pri la Judo. Ĉi tiu spertas nur subpremojn, humiligojn kaj ofendajn vortojn. Ne maloftas, ke gojo kraĉas, se pasas Judo, ke militisto rikanante puŝpelas judan maljunulon, por vidi lin falegi sur la pavimon.

En tiu etoso de reciproka malamikeco venas en la mondon Lazaro Zamenhof, en izraelida hejmo, la 15an de Decembro 1859.

Juna Sagitario el la tria triono. Li portas en si, diros la astrologoj, dignon, lojalecon, logikemon, idealismon, sindonemon, deziron je reformoj, decidemon, noblan kaj entuziasman naturon, kapablon gvidi la homojn, novajn ideojn, viglan inteligenton, klaran vidon pri la estonteco…

Ĉiujn tiujn kvalitojn oni ja rekonos en Lazaro dum lia tuta vivo. Ekzempla modesteco ilin akompanos. Tia estos la fidela portreto de Zamenhof en lia maturaĝo, kiam li estos finrealiginta sian noblan kaj aŭdacan projekton, naskiĝintan en la koro de knabeto.

Probable unu el la plej mirindaj aventuroj en la historio de la homaro.

Filo kaj nepo de lingvoinstruistoj, Lazaro ŝajnis antaŭdestinita por suriri la familian vojon de la parolkomuniko. “La homa lingvo”, li skribis al franca amiko dekdu jarojn antaŭ sia morto, “estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo [4].”

La patro estas dudek du jarojn aĝa instruisto. Saĝa, severa, disciplinema, Markus Zamenhof firme staras sur la tero kaj havas por la laboro veran kulton. Li ŝatus, ke oni estimu lin pro sia raciismo. Sed verdire lia kredo je la supereco de la racio estas iom nebula. Ĝi montriĝas precipe per la senescepta forĵeto de la judokultaj praktikadoj kaj tial iun tagon Lazaro diros pri sia patro, ke li estis “ateisto.” Liaj konvinkiĝoj igas lin proklami, ke Judoj kaj ne-Judoj devus kunfandiĝi en unu solan komunumon. Li senhezite priparolas tiun temon kun siaj samreligianoj. Oni lin aŭskultas, skeptike balancante la kapon, kaj oni forturnas sin sen respondo. Kelkaj tamen provas rebati : “Nu, Markus ! Vi ja scias, ke tio ne eblas. Kiam oni estas Judo, oni estas sola, kaj tia poreterne…”

Profunde influita de la rusa kulturo, Markus Zamenhof transdonos sian pasion al sia multnombra idaro : tri filinoj, Sarah, Fania kaj Aŭgusta, poste dua filo, Felikso, en 1868, kaj kvar pliaj infanoj en la postaj jaroj, Henriko, Leono, Aleksandro kaj Ida. Inter ĉiuj lingvoj, Lazaro ĉiam favoros tiun de sia edukado, kaj fakte en la rusa li verkas tiun naivan babelan tragedion, kie respeguliĝas la animo de atentema, sentema, klarvida infano, kiu jam tre juna korpreme malkovras la spektaklon de la homa socio.

Lia patrino, Liba Rozalia, kies fraŭlina nomo estis Sofer, estas nur deknaŭjara je la naskiĝo de sia unua filo. Tiel same tenera kaj modesta, kiel seka kaj aŭtoritata estas ŝia edzo, Rozalia klopodos por eduki siajn infanojn kun mildeco kaj komprenemo. Post severa puno fare de la patro, ŝi admonos la kulpulon siamaniere, nome, karesante lian kapeton, kun, en la okuloj, emocilarmoj. “Ŝia puna kiso estis certe pli efika ol la patra mano”, iam poste diros unu el ŝiaj filoj.

Male de sia edzo, Rozalia Zamenhof estas profunde religiema. Ŝia kredo savas ŝin de ioma soleco, same kiel la kunesto de tiu eta Lazaro, al kiu ŝi instruas la amon al la homfratoj : “Ni ĉiuj estas infanoj de sama Dio”, ŝi ofte ripetas. Ŝi rigardas lin kreski, mirante la kapablojn, je kiuj, ŝiaopinie, li estas dotita. La filinetoj, kiujn ŝi baldaŭ naskos, neniam forturnos ŝian atenton pri sia plejaĝa. La afableco, la denaskiĝa obeemo de la knabeto mirigas ŝin ; ŝi eĉ foje trovas ilin troaj. Lazaro, siaflanke, amegas sian patrinon. Li ne scius diri, kio ŝia plej plaĉas al li : ŝiaj grandaj nigraj okuloj, la vigleco de ŝia rigardo, aŭ ŝia densa hararo, en kiun li ĝue enigas la fingrojn, ŝia varma kaj klara voĉo aŭ la amaj, kuraĝigaj paroloj, kiujn ŝi scias eldiri en la streĉaj momentoj.

Tro malpacience sciavida por resti pasiva, Lazaro frue lernas legi kaj skribi kaj tute nature interesiĝas pri la lingvoj kaj ties diverseco. En lia kazo, scipovi kvar lingvojn en la aĝo de dek jaroj — la rusan kaj la polan hejme kaj lerneje, la jidan en sia kvartalo kaj la hebrean por la diservoj — estas neniel eksterordinare. Poste lia patro instruos al li la germanan kaj la francan. Lazaro senpene regos la lingvon de Goeto. Inverse, la parola praktikado de tiu de Moliero ĉiam estos por li ia ĝeno : “La lingvon francan mi legas libere sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone ; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie [5].” Inter ili la latinan, la helenan, la anglan kaj la litovan.

Fruaĝa poligloto, Lazaro certe posedas talenton por lingvolernado. Li tamen ne havas, laŭvorte, alvokiĝon de lingvisto. Al sia patrino li konfidencas : ja la lingvoj allogas lin sed ĉefe ĉar li suspektas, ke ilia multnombreco estas grava kaŭzo de malakordo. Eble eĉ la sola kaŭzo, opinias Lazaro, kiu kompreneble scias ankoraŭ tre malmulte pri sociaj evoluoj, pri ŝtataj ekonomioj, pri rasaj antaŭjuĝoj, pri religiaj rivalecoj…

La lingvajn barojn, la ĵaluzecon de ili kaŭzatan, la neeblan egalecon de la idiomoj malkovras la vigla menso de la knabeto sur la bazarplaco de Bjalistoko.

Lazaro tien iras kiel eble plej ofte. Li ŝatas ĝian vivplenon. La bruojn, la kolorojn, la odorojn. La kriaĉoj de la komercistoj, la ĉarlatanaĵoj de la bazaruloj, la insultoj ĉie blekataj, ĉio estas por li interesa kaj konsiderinda, eĉ se li kelkfoje kaptas nur unuopajn vortojn aŭ nekompreneblajn intonaciojn. Tie la vendostabloj similas unu la alian laŭ siaj formoj, laŭ la nutraĵoj kaj varoj, kiuj tie amasiĝas. Sed malantaŭ la benkoj staras homoj, kiuj tre malsimilas unu de la aliaj. Ili estas fieraj, arogantaj, enŝlositaj en la propra identeco. Lazaro observas ilian agmanieron kaj provas enpenetri ties sekreton. La pola vilaĝano prilaŭdas la kvaliton de siaj fromaĝoj en lingvo, kiun lia najbaro, la juda merceristo, provas plenvoĉe superlaŭti en la jida. De la fruktoj kaj legomoj, kiujn li proponas, la belorusa kamparano volas scii nur la nomojn, kiujn li lernis sur sia tero, en sia infanaĝo. Kial ekzistus aliaj nomoj ? En ĉiu pasejo la imperiaj soldatoj raŭkiĝas marĉandante en la rusa. Plej multaj el la komercistoj signas, ke ili ne komprenas. Aŭ eble ili ŝajnigas ne kompreni. Kaj kiam eksplodas diskuto, kiam ĉiu enmiksiĝas, estas ĝenerala miksbruaĉo, en kiu la plej aĉaj ofendoj kaj krudaĵoj ĉiulingve ŝprucas. Nur la almozuloj silentas. Ili etendas la manon. Gesta lingvo de la mizero, antaŭ kiu ĉiuj lingvaj baroj fine cedas. Kiom da aferoj Lazaro lernadas sur la bazarplaco !…
Kiom da fojoj liaj gepatroj ripetis al li, ke ĉiuj homoj estas fratoj !… Nu rigardante ĉirkaŭ si Lazaro konstatis, ke tio ne estas vera :

“Sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas”, li skribis en 1896 al rusa korespondanto, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko [6]. “Ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, ktp. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.”

La malbonon de dividiĝo kaj de malamo. Tiun homan dividiĝon neniu povas tiel akre suferi kiel infano de la juda kvartalo : “La necesecon de lingvo sennacia, neŭtrale homa, neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata preĝi al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havas samsuferantojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreniĝadi…” oni legas en letero de Lazaro Zamenhof al la advokato Alfred Michaux en Februaro 1905. Lia judeco estas “la ĉefa kaŭzo, kial [li] de la plej frua infaneco fordonis [sin] tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri unuiĝo de la homaro.” Tiam la knabeto komencas revi pri “tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.”

Idealismo ekmateniĝas en tiu infana sentemo. Senrespondaj demandoj ŝprucas en liaj pensoj. Unuigi la homaron. Jes, certe, sed kiel ?… Tiel ke ĉiuj homoj amu unu la alian ? Sendube, sed per kiu rimedo ?… Ekprenante pilgrimbastonon, eble, kaj predikante la bonan parolon ĉirkaŭ si ? Sed kie trovi kun certeco tiun verecoparolon, dum la lecionoj de la ĉiutaga vivo ŝajnas tiel malcertaj, tiel malklaraj ? Plie estas tiu demando, ĵus aperinta en lia menso, demando, kiun la kara onklo Jozefo malgaje al si mem starigis : ĉu la religioj ne dividas la homojn same kiel la lingvoj ? Kiel longa kaj malfacila estas la tempo, dum kiu la knabo pasas de malpacienca senkulpeco al matura pripensemo !

El la patra edukado Lazaro heredas ordemon kaj laboremon. De sia patrino li lernas, ke homa vivo ne povas konstruiĝi for de amo kaj sen profunda kompato al la malfeliĉoj de la aliuloj. La familia hejmo plektas en li teneran kaj vibrantan fibron, ĝi faros la bonvoleman knabon noblanima bonkorulo.

Intertempe, la plejaĝa filo de la Zamenhofa familio faras, kion faras multaj samaĝaj infanoj : li ĵongle ludas per la vortoj, per la lingvoj, inversante silabojn, komunikante kun siaj kamaradoj per sekretaj kodoj.

Nekonscie, Lazaro preparas sian estontecon, estante elstara en tiaj ludekzercoj. Li tute ne suspektas, ke simpla lernejana ludo forĝas en li la bazojn de cerba gimnastiko, per kiu lia logikema menso baldaŭ firme plukonstruos. Dum unu aŭ du jaroj, la juna Lazaro fordonas sin al tiu bagatela manio, sen iu ajn kaŝpenso. Liaj studoj ne suferas pro tio. Markus Zamenhof, cetere, ion tian ne tolerus. Lazaro estas — kaj daŭre estos — la unua en sia klaso. Modli la vortojn kiel oni deziras, ilin knedi, dispremi, dishaki, pisti, ĉio tio estas ja pasiiga. Tio estas por tiel diri la “vaganta lernejo” de brila lernanto, nenio plia.

Tamen lernejo. Morgaŭ ĝi helpos lin por disvolvi ideon, kiu jam trotas en lia kapo : ĉu lingvo planita ne kunhelpus al la proksimiĝo de la popoloj, al kio iu ajn nacia lingvo, ĉefe se altrudite kiel la rusa en Bjalistoko, neniam povos pretendi ?

Ŝprucinte el la malordo de lia naskiĝurbo, la ideo jam naskiĝas, obsedanta, preta turniĝi en agadon. La revado eskortas ĝin. Baldaŭ, en Varsovio, la adoleskanto Lazaro Zamenhof senbridigos nebremseblan destinon [7].


ĈAPITRO II
La revo kaj la espero

Ĉio granda, kio estis farita en la mondo,
estis farita pro tro grandaj esperoj.

Jules Verne

La Zamenhofa familio transloĝiĝis al Varsovio. Falis la silento sur la etan lignodomon verdan, je numero 6 de la malgaja strato Zielona [8] — pollingve : Verda strato —, kies tri malampleksaj ĉambroj tiel longe laŭte bruis pro la ridoj kaj ploroj de la ses infanoj tie naskiĝintaj.

Neniu vere bedaŭros nek la naskiĝurbon, nek la familian hejmon. Ankaŭ ne la apudan riveron, Biala, al kiu ili eĉ ne plu rajtis proksimiĝi, de kiam la homoj de la kvartalo faris el ĝi rubejon. Lazaro ne ellasos larmon pro la jaroj pasigitaj en la verda domo de la strato Verda [9]. Kiam li mense elvokos ilin, estos nur provo — sed vana — forviŝi kelkajn malbonajn memorojn : horojn da malfacilaj studoj en kvazaŭ neebla izoliĝo ; la hejmajn trudaĵojn kaj la akvoservuton ĉe la publika fontano, kion li ne povis eviti, kiel plejaĝa filo, unue por montri la ekzemplon kaj ankaŭ por iom malŝarĝi panjon prematan de devigoj, sed kiu tamen neniam plendis ; la morton, post longa malsano, de la naŭjara Sarah, lia kunulineto, al kiu li malkovrigis la plezurojn de siaj unuaj lingvaj ludoj ; la aŭtoritaton kaj la patriarkan rigidecon, kiujn Markus Zamenhof videbligis en ĉiuj cirkonstancoj ; la signojn de incitiĝo, kiujn la patro ekmontris, kiam li surprizis Lazaron, post taskoj finfaritaj kaj lecionoj lernitaj, kunmetantan novajn lingvosistemojn. Ĉio tio estis tamen sen amareco enskribita en la memoro de Lazaro. Tion li lernis de la patrino : li estis konvinkita, ke vivetapo, malbona aŭ agrabla, neniam tute same ripetiĝas poste. Ĉar li jam spertis antaŭ sia dektria jaro la tranĉeojn, kiujn la idiomoj fosadas inter la homoj, Lazaro esperis trovi en Varsovio, granda urbo malfermita al vastaj kulturaj horizontoj, la klerigajn riĉaĵojn, kiujn la provinceca Bjalistoko ne povis proponi.

Tial ke liaj malaltaj enspezoj ne plu sufiĉis por kontentigi la kreskantajn bezonojn de pli kaj pli multinfana familio, Markus Zamenhof, instruisto pri la rusa, la germana kaj geografio, decidis akcepti postenon, kiun proponis al li privata lernejo en la ĉefurbo de la pola reĝlando. La kuraĝa decido de la patro forte impresis lian edzinon kaj liajn infanojn. Plej evidente ĝi povis konduki nur al nepra plibonigo de iliaj vivkondiĉoj. La informo pri baldaŭa transloĝiĝo estis do akceptita kun ĝojo. Fine ĉiuj povos sate manĝi… Fine ili ne plu interpuŝiĝos en la malvasta, negastama loĝejo… Finfine, opiniis Lazaro, baldaŭ estos sub la nova tegmento loko por li tute sola, kie li povos legi, skribi, studi, laŭplaĉe pripensi…

En Decembro 1873, la familio Zamenhof enloĝiĝas en la juda kvartalo de Varsovio, je numero 28 de strato Nowolipie, ne malproksime de la sinagogo de la strato Tlumackie. Jozefo Zamenhof, la pliaĝa frato de la patro, venis por adiaŭi sur la kajo de la fervojstacio de Bjalistoko. Lazaro ankoraŭ vidas lian figuron sveni en la nebulo. Li memoras kun pinĉo ĉe la koro la bildon de tiu tre amata onklo, ĉiam preta aŭskulti liajn konfidencojn kaj transdoni al li sian senfinan saĝecon. Tuj je sia alveno en Varsovio, la adoleskanto estas ravita de ĝia arkitektura riĉeco. Ĝian vivantecon li ŝategas. Li senlace ĝin esploras ĉiudirekten, akompanate de siaj fratinoj Fania kaj Aŭgusta. Ĉie li streĉas la orelojn, plukante ie-tie erojn de konversacio. Jen li estas mergita en nova mondo, kiun li klarvide observas kaj interpretas. Markus Zamenhof konfirmas la unuajn prijuĝojn de la filo : depost la ribelo de 1863, la pola naciismo kaj la rusigada politiko apogeas en la ĉefurbo.

Lazaro estas nun mastro en propra hejmo. Lia eta dormoĉambro estas regno, kies sola regato li estas. Ĉefe dank’ al tio, li konfesas al si mem, li sukcesas, post kvin monatoj da intensa studado, trapasi en Aŭgusto 1874, la enirekzamenon de la filologia gimnazio. Kun la helpo de la patro li estis senpaŭze preparinta sin en ĉiuj fakoj, precipe en lingvoj — vivantaj kaj antikvaj — ĉar la latina kaj la helena eniris lian vivon.

Nova ekiro. Lazaro forĵetas “la diversajn utopiojn de la infano” ; li tamen ne forlasas “la revon pri unu homa lingvo.” Li nun estas firme konvinkita, ke internacia lingvo povas esti nur “neŭtrala.” Kelkan tempon logite de la antikvaj lingvoj, li revas, ke li iam trakuros la mondon, kaj ke “en flamaj paroloj” li instigos “la homojn revivigi unu el tiuj lingvoj por komuna uzo [10].” Nenio povus esti pli “neŭtrala” ol la kadavro de lingvo, kies posedorajton neniu plu postulas. Liaj studoj kondukas lin al starigo de bazaj demandoj por lia estonteco. Liaj historilibroj rakontas nur pri militoj. Francoj kontraŭ Angloj, Rusoj kontraŭ Turkoj, Hispanoj kontraŭ Nederlandanoj. Nepre oni devos iam trovi rimedon por faligi la muregojn de malamo starantajn inter la popoloj. Al Lazaro ŝajnas prudente, ke nur komuna lingvo ebligos al ili interkompreniĝi kaj interfratiĝi. Tiun rolon, laŭ li, tute taŭge povus preni “mortinta” lingvo, fiksita en fidinda eksmodeco. Ekzemple, revivigi la latinan… Tiu tiel bela lingvo, kiu sin ŝovis ĉien en la eŭropajn kulturojn ! Ĉu, sub la formo de “nova latino”, la lingvo de Cicerono ne taŭgus por tiu celo ?…

Al siaj kamaradoj de la varsovia gimnazio, Lazaro transdonis sian pasion kaj siajn revojn pri universala harmonio. Malgraŭ sia monotona voĉo li scias trovi konvinkajn akcentojn, kiam li parolas pri tio, kion li amas. Tial kelkaj samklasanoj liaj ne malŝparas sian kunlaboradon. Kune kun ili, li provas diversajn vortkombinojn laŭ sia bontrovo. Specon de latino kripligita, monstra, “kuireja latino”, same fremda al la lingvo de Romo, kiel kelkaj nuntempaj piĝinoj estas al la lingvo de Ŝekspiro.

Sed Lazaro fine akceptas evidentaĵon : oni ne povas revivigi kadavron. “Mi ne memoras jam”, li poste skribos “kiamaniere mi venis al firma konvinkiĝo, ke ĉi tio estas neebla.” Kaj li ja ekkonscias, ke la mortintaj lingvoj, eĉ simpligitaj — kaj kiel ilin simpligi, ne falante en la ĥaoson ? — estas tro malfacile lerneblaj, kaj ke, krome, ilia vorttrezoro, ne evoluinta, estas tute neaktuala.

Sed, tiukaze, kie li trovos la raran perlon, la lingvon de ĉiuj akcepteblan, nenies posedaĵon, kiu kapablus kunmasoni la pacon, la homan solidarecon, prudentigi la subpremantojn kaj redoni esperon al la subprematoj ? Ĉu tiu ideala lingvo ie ekzistas ? Kaj se ĝi ne ekzistas, ĉu ne devus esti iu, kiu ĝin inventu kaj klopodu ĝin disvastigi ?

Kreotaĵo ! Ampleksa esplorota regno por junulo, kiu estas nur dekkvinjara, kiam ŝprucas en lia kapo la ideo de planlingvo.

Unuaj esploroj. Kompreneble, Lazaro ankoraŭ nenion scias pri la provoj iam faritaj al la sama celo. Neniam li aŭdis pri komparfilologio, pri lingvoanalizo. Li ne scias, kiel solvi la problemon de la vorttrezoro. Kie komenci ? Ĉu li fidu nur sian inspiron kaj palpserĉadu mise-dise, atendante, ke la ĝusta vojo sin mem elmontros, aŭ li dekomence kreu originalan gramatikon, ĉerpante, se necese, el la ekzistantaj gramatikoj, almenaŭ el tiuj, kiujn li jam konas ?

Lazaro komencis “ofte novajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn, k.t.p.” Sed homa lingvo, kun sia “senfina amaso de gramatikaj formoj”, kun siaj centoj da miloj da vortoj, kaj siaj “vortaregoj, kiuj [lin] timigas, ŝajnas [al li] tiel komplikita, tiel giganta” ke li iun tagon diras al si mem : “for la revojn ! Tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj [11].”

Kaj tamen li daŭre repensas pri sia ideo !

Dum eklernado de la angla en la lernejo, en la kvina klaso, lin trafis la sparko.

Lazaro subite ekkonscias, ke de la angla oni devas inspiriĝi, ke objektiva analizo de tiu lingvo kondukus al principoj aplikeblaj al lia estonta, riskoplena projekto.

Avantaĝojn, certe, la angla lingvo posedas kaj ne malgrandajn. Tion oni ne ignoru. Komparite kun la komplekseco de la antikvaj lingvoj, la relativa simpleco de ĝia gramatiko estas evidenta. Lazaro komprenas, ke la ideala lingvo devus esti senigita de tiuj gramatikaj formoj, riĉaj sed superfluaj, kiuj abundas en la naturaj lingvoj. Tiu komplekseco, li konstatas, venas de “nur blinda historia okazo sed tute ne estas necesa por la lingvo.”

Ekde tiu konstato, Lazaro persekutados la “senbezonajn formojn.” Neniun el ili preteratenti, por pli certe ilin eviti, kiam estos veninta la tempo de la kreado. Plie li senmaskigos, unu post la alia, la multajn malavantaĝojn de la angla, kiujn li malkovras al siaj kamaradoj, ĉagrenitaj, ke ili mem ne pli frue ilin trovis.

Unue la malregulajn verbojn. Lazaro ja scias, ke en ĉiuj lingvoj la malregulaj verboj estas la premsonĝo eĉ de la plej inteligentaj lernejanoj, de la plej atentemaj studentoj. Ha ! Tiuj malregulaj verboj, kiujn oni nur en la gepatra lingvo vere regas ! Kaj eĉ, ne ĉiam ! Kial necesas, ke, en la angla, la infinitivo de to go (iri), to eat (manĝi), to fly (flugi) tranformiĝas al went kaj gone, ate kaj eaten, flew kaj flown por respektive la preterito kaj la preterita participo ? Ĉu la malregulaj verboj, tiel oftaj en la angla, ne estus ankaŭ nur “blinda historia okazo”, sen rilato kun la simpla prudento ? Kaj prudenton, pri tio ĉiuj konsentas, Lazaro posedas abundege !

Poste li atakas la ortografion de la angla. Li trovas ĝin absurda, tute malsaĝa. Tiel malsaĝa kiel senkuraĝiga estas la prononco de tiu lingvo, pri kiu li daŭre kaj memriproĉe pli ol necese stumblas. Kiel malfacile estas klare distingi ! Li incitiĝas vidante, ke al ĉiu vokalo respondas pluraj sonoj. Kaj tiu oo estas ja tre kaprica, kiu sanĝiĝas al a en blood (sango), al u en book (libro), al o en floor (planko, etaĝo) ! La Angloj tute prave diras : One cannot judge by appearances (oni ne povas juĝi laŭ la aspekto) ! Koncerne la akcenton, ĝi ja en la plej multaj kazoj trafas la unuan silabon, sed Lazaro ne povas kompreni, kial ĝi tiel ofte migras ien ajn por trafi en la vortoj kun -ity la silabon antaŭ tiu finaĴo, kiel en stupidity. Kia stultaĴo !
Lia kritika pripenso koncerne tiun lingvon, kiun li cetere estimas, kondukas Lazaron al adoptado de principo, sur kiu staros la strukturo de lia tuta estonta verko : li nepre kondamnas ĉiujn esceptojn, kaj li same faros pri ĉiu formo, kiu ne estas necesa por komprenigi esprimon.

Kio tiam okazas ? Lazaro Zamenhof vidas, ke “la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al gramatiko plej malgranda, kiun okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn.” Li tiam dediĉas sin “pli kaj pli serioze, al la realigo de [sia] revo.”

Je ĉiu etapo de siaj progresoj, Lazaro plu kaj plu malkovradas, kuraĝigate de sia fidela korespondanto, sia onklo, ke li neniam rezignu pri sia projekto je universala lingvo : “Bonŝance”, trankviligas sin Jozefo Zamenhof en letero je 1876 al sia nevo, “vi senĉese pensas pri tio !”

Koncerne la vorttrezoron, Lazaro lernas malfidi la ŝajnon. Ekzemple, male de tio, kion oni ĝenerale kredas, la mallongaj vortoj, ĉefe se tro multaj kaj unusilabaj, ne estas nepre la plej facile memoreblaj. Li ankaŭ konvinkiĝas, ke, por esti internacia, vorttrezoro devas ensorbi radikojn diversdevenajn. Kaj super ĉio li alvenas al ĉefa konkludo por lia plenkreskula vojirado : la dikaj vortaroj, — tiuj, kiujn li nomas “grandeguloj” — svarmas je vortoj, kiujn oni povus elimini. Tamen sub unu kondiĉo.

Tiun kondiĉon Lazaro malkovras en cirkonstancoj tute hazardaj. Tiel aperas, en ĉies vivoj, signoj, kiujn oni riskas preteratenti, kaj kiuj en multaj kazoj povas esti decidaj por la tuta estonteco.

Ni estas en 1876-1877. Rigardate de siaj instruistoj kiel ekzempla lernanto, la juna Lazaro tamen obeis la konsilojn de sia onklo Jozefo : lia granda projekto daŭre ekzistas en lia kapo. Lazaro dediĉas al ĝi ĉiujn libertempajn momentojn. Lia koncentriĝo estas tia, ke la progresoj ĉiutage akceliĝas, kvazaŭ diktataj de mistera forto, pri kiu la adoleskanto ekkonsciiĝas : “Estu tiu forto via kredokonfeso, via spirita gvidanto !” rekomendas la onklo el Bjalistoko, al kiu la junulo daŭre konfidencas siajn sentojn. Vigla, eĉ dumdorme, lia menso senĉese boladas por li. Je la vekiĝo ĝi sufloras al li novajn ideojn, kondukas lin al celoj ankoraŭ neviditaj, akrigas liajn observokapablojn.

Iun tagon, en strato de Varsovio, lian rigardon altiras du plej banalaj butikŝildoj. Jam dekojn da fojoj li vidis ilin, sed li neniam atentis pri ili. La unua estas tiu de pordistejo : la ruslingva skribaĵo estas “ŜVEJCARSKAYA ”. La dua diras : “KONDITORSKAYA” ; ĝi estas sukeraĵejo.

Kio komuna estas inter unu kaj la alia ? En fulmomomento aperas al Lazaro, ke la finaĵo -skaja entenas la ŝlosilon de la vorttrezora simpligo.
Li ĵus eklernis per nur unu okulumo, kiel konstrui “sian” vortaron. Kio plej simpla, plej evidenta ?!! Sufiĉas precize krei regulan afiksaron — la prefiksojn kaj sufiksojn — dank’ al kio li elforĝos senfinan nombron da vortoj cirkaŭ unu sola radiko… [12] “La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi, kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero.”

Sur tiu nepre logika bazo, Lazaro Zamenhof kun obstineco konstruos tion, kion li unue nomos la lingwe uniwersala.

Li “subite sentis la teron sub la piedoj”, “radio de lumo” Ĵus trafis lin. “La problemo estas solvita”, li tiam pensis. Ekvidinte la rolon de la sufiksoj, li komprenis, kiom povus gravi por planlingvo “la plena uzo de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte blinde, neregule kaj neplene.” Lazaro komparas la vortojn, “serĉas inter ili konstantajn definitajn rilatojn.” Ĉiutage li forprenas de sia vorttrezoro tutajn seriojn da vortoj dank’ al helpo de unu sola sufikso markanta difinitan rilaton. Li rimarkas, ke granda nombro da nacilingve memstaraj radikoj (patrino, mallarĝa, tranĉilo) povas fariĝi kunmetaĴoj kaj tial malaperi en la baza vortrezoro [13].

Alia fenomeno okazis post tiu unua iluminiĝo ; en cirkonstancoj, kiuj ne mirigos la specialistojn de la psiĥa dumdorma aktiveco.

Lazaro ofte pridemandas sin pri la utileco de la difina artikolo. Li konstatis ties foreston en la rusa kai la pola kaj ĝian ekziston en tri okcidenteŭropaj lingvoj, la franca, la germana kaj la angla. Ĉu la difina artikolo estas vere necesa ? Malgraŭ siaj pripensadoj, Lazaro ne sukcesas fari al si opinion.

Sonĝo tiros lin el embaraso… Sonĝo, dum kiu li vidas sin apud arbareto akompanate de sia onklo Jozefo kaj de sia instruisto pri helena lingvo, Prof. Bileviĉ, diskutante pri la rolo de la difina artikolo. “Ni eniru la arbareton”, diras Lazaro, “ni tie trovos iun, kiu helpos al ni.” “Ĉefe ne en la arbareton”, tiam ekkrias Prof. Bileviĉ, “estas tie tri junulinoj ruĝe vestitaj, kiuj deziras al ni malbonon.” La tri viroj turnas sin al la arbareto kaj timegante, vidas eliri tri rufajn junulinojn ruĝe vestitajn. Lazaro aŭdas sin timegante ekkrii : “Jen la tri ruĝaj junulinoj !” Kaj li tuj vekiĝas. “Mi klare memoras”, Zamenhof poste skribos, “ke mi tute konscie uzis la artikolon la por nomi la tri junulinojn. Alikaze, mi parolus pri tri ajnaj junulinoj kaj ne pri tiuj menciitaj de Prof. Bileviĉ.” De tiam lia elekto estas farita kaj Lazaro povas senti sin kontenta, ke li sen la plej eta peno lernis, ke la difina artikolo ne estas tute senutila [14]. Dankon, subkonscio !

Dum li serĉadas, por ilin elpeli, ĉiujn balastojn de la naturaj gramatikoj, densajn arbarojn de esceptoj kaj malregulaĵoj, Lazaro riĉigas sian vorttrezoron zorgante, precipe, kiel eble plej ŝpari la radikojn. Rezigninte pri unusilabeco, li tamen kredis dum ioma tempo, ke planlingvo povus konsisti el vortoj plene inventitaj. Sed li post nelonge ekkonsciis, ke estus malfacile ilin ĉiujn memori. Pri tio li estis malgraŭ sia juna aĝo multe pli realisma ol iu germana pastro, misiranta je la sama epoko en ambician kreadon, pri kiu poste temos.

Lasinte tiun sendaŭran iluzion, Lazaro dediĉas sian tutan atenton al la ĉefaj lingvoj de la eŭropa mondo. Tie li trovas “grandegan provizon da pretaj vortoj internaciaj” konataj de plej multaj popoloj. Vera “trezoro” por internacia lingvo. De tie Lazaro abunde ĉerpos.

Samepoke, foje premas lin duboj pri la utileco de komuna lingvo. Ĉu ĝi sufiĉos por certigi pacon kaj akordon inter la homoj ? Ĉu la homon mem oni ne devus entute refari ? Ĉu li ne perdas sian tempon, kurante post sia revo pri internacia lingvo ?

Onklo Jozefo konsentas, sed nur parte. Jes la nuna homo estas ĝenerale la homo homini lupus [15] kiun Thomas Hobbes kritike priskribis en sia Leviathan. Sed oni ne malesperu pri ĝi. Prefere ni kuniĝu al tiu “avangardo de la grandega homa armeo” — de Platono, Aristotelo kaj Seneko, ĝis Kartezio, Kantio, Spinoza kaj Pestalozzi — kiu vidis la “finan celon” atingotan, eĉ se la homamaso ne ekvidas ĝin kaj “eble eĉ ne scias, ke ĝi ekzistas.” Iom post iom, “malgraŭ multaj haltoj en la dezertoj de la militoj” tiu avangardo antaŭeniras. Rigardu malantaŭ vin, Lazaro, vidu “la etapojn, kiujn ĝi jam trairis sur la vojo al la civilizo.” “Certe”, skribas Jozefo Zamenhof al sia nevo, “ni ne alvenos kun ĝi al la celo, kiun ni ambicias, tial ke ĝi estas ankoraŭ malproksima, tre malproksima… Sed, same kiel la paŝtistoj, kiuj scias, kie troviĝas la akvoriĉa paŝtejo, ni devas klopodi por peli la ŝafaron, kiu nin ĉirkaŭas, laŭ la ĝusta direkto. Tia estas nia homa devo ; tia estas via devo, kara mia nevo… Mi estas certa, ke vi ne deflankiĝos de ĝi.”

La letero ricevita el Bjalistoko en la frua printempo de 1876 tuj efikis ĉe la junulo.

Nun li estas trankviligita, kuraĝigita, tute fortigita. Kun ega deziro denove klopodi pri siaj prilingvaj taskoj, serve al homaro pli feliĉa kaj pli frateca. Kaj plie kun nova identeco sugestita de onklo Jozefo laŭ kutimo de la juda burĝaro. Lazaro volis sekvi la ekzemplon de sia patro persone nomita Mordeĥaj je la cirkumcido, kaj kiu en sia juneco adoptis personan nomon “gentan” (gojan), Markus, unu el la kvar evangeliistoj. “Kial, nevo mia”, respondas la onklo, “vi ne alprenus la nomon “Luko”, ankaŭ li, evangeliisto ? Krom se vi preferas similan antaŭnomon, Ludwik, ekzemple …”

Lazaro decidiĝas por Ludwik, Ludoviko. Ĉu li ne malkovris en la enkonduko de verko de la ceĥa humanisto Komenio, donaco de Jozefo Zamenhof, la nomojn de du aliaj humanistoj, Francis Lodwick kaj Ludwik (Luis) Vives, la unuaj pensistoj, kiuj, en la 16a kaj 17a jarcentoj, pritraktis la demandon pri komuna lingvo por la tuta homaro ? Lazaro informis sian onklon pri sia decido kun la tuta entuziasmo, kiun kapablis liaj deksep jaroj : “Mi ekkriis : "Jes, Ludwik, vives !” Vi vivos, Ludoviko, kaj mi hezitis eĉ ne momenton.”

Naskiĝinte en nova vivo sub tiel fama patronado, Ludoviko Lazaro Zamenhof en du jaroj finpretigas koheran tuton. De 1876, lia moto estas “facila.” “Unu sola afero estas tute klara en mia menso, kiel ĉefa kvalito de mia lingvo”, li skribas al onklo Jozefo. “La lingvo, kiu celas ĝeneralan uzon, devas esti kiel eble plej facile lernebla. Tion diris en 1652 mia "antaŭulo" F. Lodwick kaj tio estas ankaŭ konvinko mia. Ne ĉiu havis la bonŝancon, ke li studis lingvojn, kaj malmultaj sukcesas, eĉ studinte, vere regi fremdan lingvon. Kion pensi pri tiuj, kiuj apenaŭ parolas kaj skribas la propran lingvon !”

Facila, facila, tre facila… La lingvo de Ludoviko Zamenhof estos facila aŭ tute ne estos. Ĝi estos pli facila ol iu ajn lingvo en la mondo ! Nun, ĝi estas riĉega je afiksoj, ili ŝveligas la radikojn, tiom ke ili kapablas esprimi nian penson en preskaŭ ĉiuj fakoj. Tiel, ekzemple la sola prefikso mal solvis la problemon de la kontraŭoj. Ekde nun, tie, kie oni kutime devas lerni du vortojn en la etnaj lingvoj, sufiĉos memori unu solan (larĝa, mallarĝa ; gaja, malgaja ; granda, malgranda ; k.t.p.). En la lingwe uniwersala, Ludoviko ĝeneraligis la uzon de la prefikso mal por la kontraŭoj, dum en la franca ĝi estas uzata nur en kelkaj maloftegaj kazoj (malpropre, malheureux, malhonnête por mapura, malfeliĉa, malhonesta). Koncerne la elekton de la radikoj, tio estis farita treege rigore. Ekzemple, Ludoviko adoptis la radikon roz nur konstatinte, ke ĝi ja apartenas al ok lingvoj (latina : rosa ; franca : rose ; itala : rosa ; hispana : rosa ; portugala : rosa ; germana : Rose ; angla : rose ; rusa : roza). Kiam li ne trovas radikon komunan al pluraj lingvoj, Ludoviko alprenas slavan aŭ germanan, tiel ke la naturaj lingvoj el tiuj du grupoj estu ankaŭ reprezentataj. Fine, bazitan sur tiel malampleksa gramatiko, ke ĝi aspektas kiel nura resumo, la novan lingvon oni povas lerni, legi kaj skribi sen aparta penado. Ludoviko fidas pri si mem, pri sia verko. Ĉu li ne jam tradukis bibliajn tekstojn kaj verkis versojn en “sia” lingvo ? Ĉu li ne diskutas kun siaj kamaradoj en sia lingwe uniwersala ?

Fakte, en la gimnazio Ludoviko varbis kelkajn disĉiplojn en sia klaso. Ili ĉiuj bone asimilis la “prototipon.” Kaj la frateto Felikso , kiu estas nur dekjara, estas ankaŭ “adepto.”

Alexander Waldenberg, lia plej bona amiko, instigas Ludovikon plu persisti : “Vi staras sur la ĝusta vojo, Lutek, mi diras al vi, ke vian lingvon vi ja bone kaptis.” Aleksander ne malpravas, sed “Lutek” estas klarvida kaj memkritikema. Li ankoraŭ ne estas tute kontenta. Eĉ tute ne. Certe la afiksaro perfekte funkcias. La plej lasta, kiun Ludoviko inventis, estas la sufikso ej, inspirita de la germana kaj la helena por esprimi la lokon de ago ; elde la germana radiko lern, li kreas la radikon lern kaj fabrikas lern-ejo. La memoro tiel ŝparas unu vorton, tial fariĝintan nenecesa. Jen procedo dank’ al kiu multaj vortoj subite superfluas.

Certe la vortoj de la nova radikaro havas tiel precizan signifon, ke ili neniel povas esti dusencaj. Certe ĉiujn verbojn oni konjugacias tute sammaniere. Certe la gramatikaj esceptoj estas senkompate forpelitaj. Certe la “universala lingvo” de 1878 estas mirinda kreaĵo kaj ĉiuj inter la konatoj de la junulo prilaŭdas ĝian simplecon kaj ĝiajn principojn.

Tamen Ludoviko opinias, ke li devas pli bone fari, ke li povas pli bone fari. Li volas, ke lia lingvo estu eĉ pli bela kaj pli facila. Ĝi bezonas ion nedifineblan, oni devas senbalastigi ĝin de “ĝia multpezeco kaj malgracieco”, “kunligante la elementojn [16].” Fakte, kio mankas al la lingwe uniwersala, tio estas matureco, tio estas iom pli da pripenso kaj eksperimentado. Ĉar ne ĉio, kio aspektas perfekta teorie, estas tia praktike : pri tio Ludoviko tute klare konscias...

Rozalia Zamenhof ne kaŝas sian admiron por sia plejaĝa filo. Ŝi kredas je lia verko “lingvista”, kiel ŝi mem diras ; ŝi speciale ŝatas la noblecon de la mesaĝo, kiun Ludoviko aldonis al ĝi : lingvo je la servo de popolunuiĝo, de homa frateco.

Ŝi pretekstas la naskiĝtagon de Ludoviko, kiu estas deknaŭjara de du tagoj, por organizi cirkaŭ li, la 17an de Decembro 1878, oficialigan feston. Kun liaj gefratoj kaj kelkaj kamaradoj, inter kiuj Waldenberg [17], oni ĝoje solenas la naskiĝon de la nova lingvo. Lingvo ĉiukaze tute vivkapabla kaj, tia kia ĝi estas, jam destinita al bonvolemaj homoj, por ke konkordo regu tra la mondo.

Sur la tablo, en la ĉambro de Ludoviko, kelkaj kristalaj glasoj, tiuj, kiujn oni eligas nur por la solenoj, kaj papavokuko, farita de la lertamana panjo, la kukaĵo plej ŝatata de ŝia filo. Kaj apude, notoj, leksikono, gramatiko, kelkaj tradukoj en lingwe uniwersala, ankaŭ kelkaj originalaĴoj, kiujn la gastoj konsultas kaj komentas.

Oni malŝtopas botelojn da ruĝa vino. La temperaturo altiĝas, kaj varmigas la vervon de la kamaradoj. Ĉar pro siaj bonaj manieroj Ludoviko ricevis de siaj kamaradoj la respekteman kaj iom mokan alnomon “barono”, oni hodiaŭ tostas al la “barono” Ludoviko dezirante al li sanon, sukceson kaj prosperon. La “barono”, kutime pala, sentas la ruĝon de la feliĉo veni al siaj vangoj. Kaj, granda ŝatanto de salondancado, preskaŭ li kuntrenus sian patrinon en petola galopo cirkaŭ la ĉambro. Laŭdoĥoro leviĝas al la aŭtoro de la lingwe ; oni prikantas lian inteligentecon, lian persistemon, lian grandanimecon. La lumoj de la racio prezidas la elstaran estontecon de la misio, kiun ĉiuj ĵuras ĝis la celo plenumi. La homaro estas unu, ili senĉese klopodos, por ke paco kaj amo ĝin regu. Kun glaso en la mano la junuloj ekkantas la Himnon al frateco, verkitan de Ludoviko :

Malamikete de las nacjes,
Kadó, kadó, jam temp’está !
La tot’homoze en familje
Konunigare so debá
 [18].

Malgraŭ la varma etoso de sincera kamaradeco, la soleno entenas ion nedifineblan sed infanecan kaj iel bagatelan. Ĉiu malklare sentas, funde de si mem, ke ne sufiĉas svingi olivujobranĉeton, por ke la stumbloŝtonoj sur la vojo de la historio subite forvaporiĝu. Sed por tiu juda junularo, tiel intime implikita en la ĉiutagaj humiligoj de la cara reĝimo, nur idealisma trablovo faras spirebla la aeron de Varsovio, ofte skuata de kontraŭjudismaj ondegoj.

La postan tagon, onklo Jozefo Zamenhof estas tuj informita pri la okazaĵo : “Mia kara onklo Jozefo, la lingwe uniwersala naskiĝis ! Tio okazis hieraŭ, dum ni festis mian deknaŭjaran naskiĝtagon… Kaj al mi ŝajnas, ke mi unuafoje naskiĝis en konscia maniero… Tio estis treege bela [kaj post kiam miaj kamaradoj estis for], panjo ĉirkaŭbrakumis min kaj tenis min tiel, nenion dirante… Ni rigardis tra la fenestro de la kuirejo la blankan straton, kiu perdiĝis en la nigron, sed malproksime, tre malproksime, inter la falantaj neĝeroj, oni ekvidis tremantan stelon.”

Ĉu la stelon de la espero ? Antaŭ ĝi, en tiu 17a de Decembro 1878, Ludoviko Zamenhof ŝvebis sur nubeto : li ĵus travivis la plej belan tagon de sia vivo, lia revo trafis sian unuan sukceson.

La junulo, dum la ciklo de la mezlernejo baldaŭ finiĝos, estas nun konvinkita, ke aliaj feliĉaj tagoj okazos. Sen troa urĝiĝo. Ludoviko estas “tro juna” por kuraĝi alfronton al publika opinio. Antaŭ ol ekfari decidigan paŝon, li deziras fordoni sin al longa pripensoperiodo, “uzota por zorgeme elprovi la lingvon kaj prilabori ĝin praktike.”

Sed li planis, ne kalkulante kun la patro.

Markus Zamenhof ne ĉiam indulge sekvis la prilingvajn heroaĵojn de sia filo. Li malkvietiĝas vidante lin “perdi sian tempon” ludante per gramatikaj reguloj kaj vortkombinoj, kiuj neniam utilos al iu ajn. Ĉu pasio ? Ne, nur manio, frenezaĵo. Cetere kelkaj kolegoj de Markus komprenigas al li, ke “tiel fiksa ideo en juna kapo riskas konduki al frenezeco.” Unuvorte, tio estas minimume misvojiĝo, ebrieco de adoleskanto, ĉiukaze fuŝperdo de energio. Nu, Markus bonvole rekonas la funkciajn meritojn de la lingwe uniwersala, la inĝeniecon de ĝia konstruo, la persistemon, kun kiu la tasko estis daŭrigata. Li tamen estas maltrankvila pro la evoluo de la afero. Tion li klare prezentas al sia plejaĝa filo.

Deziri interpopolan harmonion, revi pri unuigo per komuna lingvo, ĵuri, ke oni forigos la malamon, kiu detruas kaj disigas, ĉio tio estas ja tre bela, sed karieron oni ne konstruas sur la flusablo de gimnaziana ŝatokupo !
La magio de la naskiĝanta talento ne multe pezas antaŭ la patra senindulgeco. Ludoviko ne estos mizerulo, marĝena idealisto, trenanta dum sia tuta vivo la neforviŝeblan spuron de eraro, de juneca blindiĝo. La momento alvenis por elekti inter jaroj en ĥimerlando kaj komforta vivo en sekureco.

Apenaŭ povas protesti la junulo : “Mi ŝategas la lingvojn, kiel vi, patro. Mi neniam povos rezigni pri tio.” Fakte, pro tiom da lingvoinstruistoj inter siaj antaŭuloj, Ludoviko ja havas heredaĵojn ! Surda je la argumentoj, al kiuj kroĉiĝas lia filo kun senhelpa energio, la patro ne cedas : “Vi estos kuracisto, ĉu tio plaĉos al vi aŭ ne. Tion mi decidis. Ni ne plu parolu pri tio.” Kaj kompreneble tio estos “por la plejbono” de Ludoviko, kiu, iun tagon, plej certe pridankos sian patron. Kiom da malbono faras iuj gepatroj al siaj infanoj… por ilia “plejbono” !

Ses monatojn poste, Ludoviko Zamenhof forlasas la gimnazion de Varsovio. La entuziasmo de liaj kamaradoj kaj disĉiploj ne longe rezistis kontraŭ la ironio kaj skeptikismo de la familioj : “la estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo” kaj renkontinte la mokojn de la homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon [19].”

En Junio 1879, Ludoviko troviĝas nun tute sola, vidante antaŭ si nur “mokojn kaj persekutojn.” Tute sola fronte al severa instruisto Zamenhof, pli fermita, pli senkompata ol iam ajn, sen alianculo, sen helpo, kaj kun moligita memfido. Ĉu lia batalo kunsinkos en tiu ŝiprompo, kio estas la forlaso de liaj proksimuloj ? La juna Zamenhof ne povas ignori la demandon.

Ludoviko trapasis la finon de la mezgrada ciklo kun la gratuloj de siaj instruistoj. Ĉi tiuj estas unuanimaj : Ludoviko Lazaro Zamenhof estis bonega lernanto, la ekzameno je la 15a de Junio l879 tion atestas. En ĉiuj fakoj li atingis bonegajn rezultojn. Li tute aparte distingiĝis en la greka (pro kio li ricevis arĝentan medalon), en la germana, en la rusa kaj en la franca ; li neniel estis malforta en latino, fiziko, matematiko, logiko, historio kaj geografio, tute male. Jes, Ludoviko diligente laboris por sukcesi sian trapason al universitato kaj lia patro tre malkaŝe esprimas sian kontenton : li fieras pri sia filo. Ĉu li ekde nun estos pli indulga, pli tolerema al li ? Ĉu li rekonos, ke Lazaro, la lingvisto, klopodas al celo nepre valora por la homaro ? Ĉu li forcedos al momenta kormoliĝo ?

Ludoviko devos frue elreviĝi. Markus daŭre firme kontraŭstaras, ke lia filo distriĝus en Moskvo per siaj “utopioj.” Oni ne risku brilan kuracistan karieron — al kiu, bonŝance, ĉiu Judo povas strebi sen la kontraŭstaro de la rusa aŭtoritato — celante du leporojn samtempe. Oni ne endanĝerigu siajn studojn, supoze ke spiono de la polico aŭ de la cenzuro, ĉu ne ? povas esti, trafus en paperojn, kies enhavo treege similas — “tion vi mem konfesu, filo mia” — al sekreta kodo de juda konspiranto. Eventualaĵo, kiun Ludoviko ne antaŭvidis, kompreneble ? Jes ja, multaj finis sian vivon en Siberio pro malpli ol tio !

Multaj diras, ke Markus Zamenhof estas sensenta antaŭ ĉiu emocio, kirasita kontraŭ ĉia korimpeto. Ludoviko neniam konsentis aŭskulti tiujn misdirojn. Li amas sian patron kaj lin respektas. Kiel li permesus al si lin prijuĝi ? Hodiaŭ tamen, li rigardas lin per aliaj okuloj. Eble la viro, kiu Ludoviko fariĝis, komencas rigardi sian patron en lia vera lumo.

Pro truda ordono, Ludoviko devas lasi en la familia hejmo zorge ŝnuritan pakon : notoj, malnetaĵoj, vortaroj, gramatikoj, tradukaĵoj, personaj skribaĵoj, la tuta frukto de grandega intelekta strebado estas lokita funde de la biblioteko. La studento retrovos sian trezoron, reveninte el Rusio. Estas nepre malpermesite al liaj junaj gefratoj ŝovi la nazon en tion : pri tio Ludoviko neniel timu !

“Neniu tuŝos tion, mi persone mem priatentos tion. Estas promesite”, asertis la patro.

Kun funebra animo, Ludoviko lasas en Varsovio sian lingwe uniwersala, dum nenio alia vere interesas lin en la vivo.


ENHAVTABELO de la plena verko

Dankesprimo 7
Antaŭparolo 11
ĈAPITRO I Babelo sur la bazarplaco 13
ĈAPITRO II La revo kaj la espero 23
ĈAPITRO III La studento 39
ĈAPITRO IV Vortoj sen landlimoj 53
ĈAPITRO V Doktoro Esperanto 59
ĈAPITRO VI Laŭroj kaj larmoj 71
ĈAPITRO VII La verda stelo 91
ĈAPITRO VIII La Kredo 101
La Esperantista himno 116
ĈAPITRO IX Bulonjo ĉe maro 117
ĈAPITRO X La interna ideo 137
ĈAPITRO XI Kristoforo Kolumbo en Kembriĝo 153
ĈAPITRO XII Ĉu perfiduloj aŭ… “idiotoj” ? 165
ĈAPITRO XIII La plenkreska aĝo 179
ĈAPITRO XIV La longa vojo 191
ĈAPITRO XV La adiaŭa tempo 215
ĈAPITRO XVI Fino de misio 227
ĈAPITRO XVII Homo kaj kuniganto 245
ĈAPITRO XVIII Naskiĝo de kulturo 249
Kromdokumentoj 257
Bibliografio 259
Evoluado de la esperantista movado 263
Kelkaj opinioj pri la verko de Zamenhof 277
Kelkaj adresoj 283
Indekso 287