La akcepto de noviga urbo : Chambéry

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

Oriente de Francio, de la 14-a ĝis la 18-a de aprilo, la tre bela alpa urbo Chambéry akceptis la 56-an kongreson de SAT-Amikaro en iama maneĝo transformita en belegan kongrescentron.

La partoprenantaro estis pli nombra ol pasintjare (220) kaj pli internacia ol kutime : 11 landoj estis reprezentitaj, i.a. Rusio, Slovenio, Madagaskaro.
Impona libroservo sur ĉirkaŭ 50 m da tabloj, prizorgata de Bernard Schneider kaj helpantoj, kontentigis la scivomemon kaj bezonojn de literaturŝatantoj.

Prelegoj temis i.a. pri "Identeco kaj eŭropa konscienco" (Zlatko Tishljar, Slovenio), la afrika Esperanto-movado (Désiré Rabevazaha, Madagaskaro), "Uzo de la komputilo kaj de la Reto" (André Grossmann, Francio), ATTAC-movado (René Ballaguy), "Ŝtatoj kaj evoluo de la lingvo" (Robert Prévost), "Edukado, instruado, civitaneco kaj Esperanto"(Thierry Saladin), "Indiĝenaj dialogoj" (Philippe Chavignon)...

Fariĝis preskaŭ kutimo, jam de kelkaj jaroj, inaŭguri Zamenhof-Esperanto-Objekton okaze de SAT-Amikaraj kongresoj. Chambéry jam havis Zamenhof-skvaron, Esperanto-memorplakon kaj Zamenhof-monumenton. Ĝi ricevis sian kvaran ZEOn (kaj Francio sian 164-an) per inaŭguro de Esperanto-arbo sekojo, tio por memorigi ke usona ĉeroka esperantisto, N. I. Sekvojo, estas nun en kalifornia malliberejo, mortkondamnita surbaze de dubinda akuzdosiero. Krome, same kiel jam okazis dum la lastaj kongresoj, metalaj plakoj kun la surskribo"Ville de congrès" (urbo de kongresoj) kaj "Esperanto - langue internationale / internacia lingvo" estis definitive instalitaj ĉe la ĉefaj enirvojoj de la urbo.

Poŝta stampo, ekspozicio pri Esperanto, spektakloj, ekskursoj estis ja pli malpli kutimaj kongreseroj.
Postkongresa tago estis dediĉita al kolokvo pri "Multlingvismo kaj Lingvo Internacia" kun partopreno de Miĉel Duc-Goninaz (kiu estis antaŭe docento pri la rusa lingvo en la universitato de Aix-en-Provence kaj tie enkondukis Esperanton kiel kurseron, kaj kiu ĉefredaktoras nun la novan eldonon de la "Plena Ilustrita Vortaro"), Claude Piron, Zlatko Tiŝljar, Désiré Rabevazaha, Marc Régnard (prezidanto de"Unité-Europe"), Maria Vinkler (savoja asocio "Cultures d’Europe" / Kulturoj de Eŭropo), s-inoj Sempere kaj Benĝazi (asocio "Voix de Femmes pour la Paix" / Voĉo de Virinoj por Paco). La tuta programo finiĝis per lumbilda muntaĵo de Bruno Robineau kiu, kun sia edzino Maryvonne, ĉirkaŭiris la mondon dum ok jaroj. Ambaŭ spertis la utilecon de Esperanto kiun ili lernis post la ekiro. Ili nun vivtenas per la prezentado de tiuj prelegoj kaj sekve estas profite kaj por ili kaj por Esperanto ke ili ricevu invitojn de kulturaj asocioj kaj municipoj ne nur tra Francio Bruno.Robineau@wanadoo.fr.

Samtempe okazis kunveno de TEJO-anoj por prepari la Internacian Junularan Kongreson de Strasburgo okazonta de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto.
La Junulfako de SAT siaflanke strebas krei spacon de junularaj interŝanĝoj kaj aktivado en rilato kun la evoluo de la socia kadro. Respondecas pri ĝi Vinko Markov (61, Bd Vauban, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio. Tél./Faks. : + 33 (0)1 30 57 18 81)

Principe SAT-Amikaro jam havas kongresurbojn por la tri venontaj jaroj, t.e laŭvice Vigy (nordoriente de Francio, en proksimeco de Luksemburgio kaj Germanio), Toulouse (sude) kaj La Roche-sur-Yon (okcidente).
Al la tri Junulaj Okupoj ("Emplois Jeunes") ĝis nun ekzistantaj en Francio kaj koncernantaj parte aŭ entute Esperanton (departementoj Côtes-d’Armor, Héraŭlt kaj pariza regiono) aldoniĝas du pliaj ĉe "Réinsertion et Emploi" (departemento Héraŭlt). Aparte diligente laboras kiel pedagogiaj kaj kulturaj animantoj Zohra Boubker sub gvidado de Thierry Saladin (ambaŭ ĉeestis la kongreson kun du novaj staĝantoj), kaj Sébastien Erhard en "Esperanto 22".

Inter la gravaj projektoj de SAT-Amikaro kuŝas aĉeto de nova sidejo en Parizo (13-a distrikto ; ĉia helpo estos bonvena), reeldono de nova modernigita lernolibro surbaze de metodo kiu jam montriĝis efika, ekspozicio pri la laborista movado en Parizo fine de septembro kaj komence de oktobro.

Inaŭguro de la "Arbo de Esperanto" (sequoiadendron giganteŭm) en Chambéry kun partopreno de s-ino Bernadette Laclaix, unua kunlaborantino de la nova urbestro de Chambéry, s-ro Louis Besson, kaj prezidantino de la Komisiono por la Kulturo en la Regiona Konsilantaro. Maldekstre, Christian Garino, prezidanto de la Organiza Kongres-Komitato. Malantaŭe : Bruno Robineau.