LA PROGRAMO...

Publié le dimanche 19 février 2006 par gerard-kongreso , mis a jour le mardi 14 mars 2006

LA 61a KONGRESO DE SAT-AMIKARO PRETAS......Ĉu vi ?

De surprizo al surprizo...

Antaŭ ol detali la programon, jen kelkaj surprizoj :

 1. La OKK antaŭvidas specialan eventon okaze de la kongreso, sabate posttagmeze. La ideo estas fari foton ne kutiman. En la urbo Moulins kie la asocio Esperanto Moulins-Allier (EMA) havas sian sidlokon, troviĝas la ponto Régemortes kiu trapasas la riveron Allier. Ni deziras utiligi tiun ponton por fari foton kiu simbolos la ideon de ponta lingvo. la celo estas kunigi ĉiujn kongresanojn sur la ponton kaj inviti la pli multon da personoj lokaj partopreni. Ĉiuj estos vestitaj de verdaj vestaĵoj. Ni disponigos al ĉiu kongresano verdan T-ĉemizon kaj la lokaj loĝantoj vestigos sin kiel eble plej per verdaj vestaĵoj. De deltaflugilo ni prenos la foton. Kompreneble, tiu foto estos vere speciala kaj ni esperas ke ĝi trairos en la tuta mondo. ni rendevuu : "ĉiuj sur la ponton !"

 2. Dimanĉe vespere okazos burboneja festmanĝo. Partoprenos en tiu vespero la loka tradicia grupo "La Chavannée". Sed ne estos kiel normala spektaklo. Ili manĝos kun ni kaj animos la feston, kantante trinkokantojn. ili dancos, festos, kaj invitos nin partopreni. Estu preta : "Festo Komenciĝu !"

 3. Okaze de la kongreso la regiona konsilantaro donacas al ĉiu kongresano kuponon dekeŭrvaloran por la hoteloj. Tiu kupono ne estos noma kaj uzeblos postkongrese dum ses monatoj en la regiono Aŭvernjo.

 4. La turisma servo de la burbona lando (aŭ burbonejo : lando de la dinastio de la Burbonoj) donacas al la kongresanoj vizitpaskarton por aliri diversajn muzeojn. Tiu karto ebligos viziti ilin, pagante nur por unu persono anstataŭ ol du.

LA PROGRAMO :

VENDREDA PROGRAMO :
 14.00-19.00 :
- Preparado de la libroservo.
- Preparado de la ekspozicio.
- Akceptado de la unuaj kongresanoj.
 19.00-20.00 :
- Vespermanĝo en la Kvadrato.
- Libera vespero.
- La Yzeurespace-a organizo ebligas ĉesti en la recitalo de piano-violonĉelo por nur 5.00 € anstataŭ ol 15.00 (fakte la kongreso komenciĝas sabate).

SABATA PROGRAMO :
 9.00-12.00 + 14.00-19.00
- Ekzamensesio : Praktika lernado.
 7.30-8.30
- Matenmanĝo en la Kvadrato.
 8.30-19.00
- Akceptado de la kongresanoj
- Libroservo.
 12.30-13.30
- Tagmanĝo en la Kvadrato.
 13.45
- Ekiro al Moulins (4 km) per la veturiloj de la kongresanoj kunveturile kaj aŭtobuse.
BONVOLU ESTI AKURATAJ, DANKON.
 14.00-16.00
- Foto sur la ponto Régemortes en Moulins.
 16.00-19.00
- Ekskurso en la historia kvartalo de Moulins.
- Amikeca kuntrinkaĵo de la urbo Moulins.
- Prelegoj.
- Libera tempo.
 19.00-20.00
- Vespermanĝo en la Kvadrato.
 20.30—>
- Mallonga filmo : « ESPERANTO » de Mathieu Guetta.
- Koncerto de Jacques Le Puil kaj eble alia kanzonisto.

DIMANĈA PROGRAMO :
 7.30-8.30
- Matenmanĝo en la Kvadrato.
 8.30-19.00
- Libroservo.
 9.00-11.30
- Solena malfermo / unua laborkunsido.
 11.45
- Tradicia kongresfoto.
 12.00-12.30
- Amikeca kuntrinkado de la urbo Yzeure.
 12.30-14.00
- Tagmanĝo en la Kvadrato.
 14.00-17.00
- Dua laborkunsido.
 17.00-19.00
- Prelegoj
 19.00
- Burboneja vesper-festmanĝo en la Kvadrato.

LUNDA PROGRAMO :
 7.30-8.30
- Matenmanĝo en la Kvadrato.
 8.30-17.30
- Libroservo.
 9.00-12.00
- Tria kaj lasta laborkunsido.
 12.30-13.30
- Tagmanĝo en la Kvadrato.
 14.00-19.00
- Prelegoj.
 19.00-20.00
- Vespermanĝo en la Kvadrato.
 20.00
- Adiaŭa vespero en la Kvadrato.

MARDA PROGRAMO :
- Matenmanĝo libera.
 Tuttage:Ekskurso en Noyant d’Allier :
- Vizito de la muzeo de la minejo.
- Vizito de la pagodo.
- Vjetnama tagmanĝo.

- LA PRELEGOJ