La regpovo estas ĉe la pinto de la lango

Publié le lundo 23a aŭgusto 2004 par admin_sat

Rilate la problemon de tutmonda lingva komunikado, estas grave scii dekomence kiun obstaklon la politika mondo ne aŭdacas transiri : la absoluta opozicio angla-usona al ĉiu "solvo" alia ol la angla, konfirmita en libro titolita "Linguistic Imperialism" (Oxford University Press, 1992, 374 p ) fare de profesoro Robert Philippson (lektoro de la angla kaj de pedagogio en la Universitato de Roskilde, Danio). Li aparte analizas la "Anglo-American Conference Report 1961", t.e. konfidenca dokumento destinita ne al la granda publiko (nenio estas neglektata por eviti ĝin veki), sed al Britiŝ Council. Aperas ke la disvastigo de la angla ne celas nur anstataŭi lingvon per alia sed trudi novajn mensajn strukturojn, "alian manieron vidi la mondon" : "la angla devas fariĝi la dominanta [superreganta] lingvo", "La gepatra lingvo estos kronologie studata unuavice, sed poste la angla, pro la eco de ĝia uzo kaj de ĝiaj funkcioj, fariĝos la precipa lingvo". "The report proclaims that the Center [of Engliŝ] has a monopoly of language, culture and expertise, and ŝould not tolerate resistance to the rule of Engliŝ". (La raporto proklamas ke tiu Centro [de la angla] havas monopolon de lingvo, kulturo kaj ekspertizo, kaj ne devus toleri rezistadon kontraŭ la regado de la angla" ). "Se ministroj de nacia edukado blindigitaj pro naciismo [tiel !] rifuzas... tio estas la devo de la kerno [firma, malmola ?] de anglalingvaj reprezentantoj transiri tion" ("it is the duty of the core Engliŝ-speaking representatives to override them").

Artikolo de "The Guardian" (29.11.2001), kiu respegulas la opinion de la brita gazetaro, proklamis ke "la solvo la plej simpla kaj la plej ŝpariga estus uzi nur la anglan lingvon". Tiu ĉi evidentaĵo, por la angle parolantaj landoj, kaŝas alian kiu tuŝas entute la popolojn por kiuj la angla ne estas la gepatra lingvo, t.e. 92% de la homaro. Efektive, la tuto de la strebo, kostoj kaj de la akaparita tempo por instrui la anglan (kaj havigi fortan pozicion al ĝi) iras al la neangle parolantaj landoj dum la tuto de la profitoj kaj tempoŝparo iras al la angle parolantaj landoj : lingvaj restadoj, laborenspezo de la denaske anglalingvaj instruistoj de la angla ĝin instruantaj en la neanglalingva mondo, sen kalkuli la ekonomiajn, diplomatajn kaj politikajn reefikojn de la kontrolo de interŝanĝofluoj kiu rezultas el tiu ĉi situacio de lingva monopolo.

En komforta situacio por esprimi siajn ideojn en la internaciaj konferencoj aŭ la kompleksaj traktadoj, sen hezitoj nek mallertaĵoj, kun precizeco, la intervenantoj denaske parolantoj de la angla akaparas la plej grandan parton de la paroltempo por triumfigi sian vidpunkton.
Tiel, post reveno el la regantara konferenco de Kioto, Dominique Voynet, eks-ministrino de la ĉirkaŭmedio, deklaris al "Journal du Dimanĉe" (JDD, 14-an de decembro 1997) : "Ĉiuj teknikaj diskutadoj disvolviĝis en la angla, sen minimuma traduko, kvankam temis pri konferenco de Unuiĝintaj Nacioj. Tro da delegitoj estis tiel en situacio de malsupereco, en nekapablo efike respondi, aŭdigi siajn argumentojn. "

La devigo publikigi teknikajn kaj sciencajn dokumentojn en la angla ebligas al la anglalingvaj potencoj proprakredite fraŭdkapti malkovrojn kaj inventaĵojn (patentojn), ekzemple okaze de reviziado de manuskriptoj, ĉar la uzantoj de la angla (nedenaskaj) malofte kapablas redakti publikigeblajn dokumentojn kaj artikolojn en tiu ĉi lingvo sen helpo de korektistoj. Kaj, ĉar penado indas je rekompenco, la cetera mondo rajtas, en "kromdonaco" (ne senpaga ! per la forrabado de ties riĉofontoj) esti spionata fare de la reto "Eĉelon" ! Ne devas mirigi nin la kulturo de la naiveco rilate al la angla, kiujn certaj proklamas "universala lingvo" en la nomo de kvazaŭa "realismo". Plenumenda fare de ni estas la publika senmaskigo de tiu mekamismo kiu kondukas al lingva segregacio kaj al vasaligo de ĉiuj neanglalingvaj popoloj. En tiu kurado al la povo super la mondo, la vasaleco neniam estigis respekton fare de la mastroj sed, male, nur ilian malestimon kaj ilian arogantecon.