Letero al la ambasadoro de la Federacio de Rusio

Publié le lundo 23a aŭgusto 2004 par admin_sat

Letero al la ambasadoro de la Federacio de Rusio

Nagykanizsa, 20 Julio 2001

Al Ambasadoro de Rusia Federacio en Hungario
Altestimata sinjoro Ambasadoro
Nia organizo SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) estas asocio, kiu arigas laboristojn el ĉiuj landoj, uzantajn la internacian lingvon Esperanto. De la 14-a ĝis la 20-a de julio 2001 nia Kongreso okazis en la hungara urbo Nagykanizsa.

Dum nia Kongreso ni studis, interalie, la situacio de kvar niaj membroj en Moskvo (Jurij Davydov, Irina Derguzova, Tatjana Lomakina kaj Jevgenij Privalov), arestitaj apud Moskvo (vilaĝo Moŝkovo de Luberca distrikto). Ili apartenas al organizo PORTOS (Poeziigita Unuiĝo por Prilaboro de la Teorio de Komuna Feliĉo), eldonantaj gazeton "Teorio de Feliĉo", kaj iliaj agadoj estas krei kamparajn kaj industri-produktajn komunumojn, helpi handikapulojn, militveteranojn, eduki forlasitajn infanojn, forigi el la vivo alkoholon, drogojn kaj tabakon, verki poemojn, muziki, sporti kaj ankaŭ praktiki Esperanton.

Laŭ preteksto de malbonaj traktadoj, la 7-an de decembro 2000, la polica taĉmento invadis la labor- kaj loĝbazejon de la organizo, detruis la instalaĵojn kaj arestis kvar niajn kamaradojn.
De tiu momento jam dum pli ol 7 monatoj ili atendas en karcero finon de la esplorado kaj aperon de la akuza konkludo, sed iuj definitivaj akuzoj ĝis nun ne aperis, kvankam laŭ nia scio ilin minacas tre gravaj punoj pro neekzistantaj deliktoj.

Pri tiuj eventoj ni estas informitaj, interalie, per la artikoloj, aperintaj en diversaj gazetoj, i.a. en "Obsĉaja Gazeta" (7-13 Junio 2001, n-ro 23 (409)) kaj en "Courrier International" (21-a de Junio 2001).

Ni skribas al vi nun por ke vi transdonu nian viglan postulon al la Ĝenerala Prokuroro de Rusia Federacio kiel eble plej rapide solvi la situacion, fini la jam dufoje plilongigitan esploradon kaj liberigi niajn kamaradojn el la provizora karcero.

Atendante la favoran solvon de la afero, ni sendas al vi niajn plej sincerajn salutojn.

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT :

Yves Peyraut