Lingva politiko : Pli bone ol la "nigra oro", sed por kiu ?

Publié le vendredo 6a aŭgusto 2004 par admin_sat

"La vera "nigra oro" de Britio estas ne la Nordmara oleo, sed la angla lingvo ... La defio kiun ni alfrontas, estas plene ekspluati ĝin." Cititaj de Robert Philippson en "Linguistic Imperialism", tiu vortoj estas de la direktoro de Britiŝ Council en la jarraporto 1987/1988 de tiu organismo kies rolo multe preperpasas la disvastigon de la angla lingvo. La intenco estis jam anoncita en ĝia jarraporto 1968-1969 : "Estas elemento de komerceco kaŝita en ĉiu anglalingva instruisto, libro, revuo, filmo, televidprogramo sendita transe de la maro. Nu, se ni estas eltirantaj politikan, komercan kaj kulturan avantaĝon de la tutmonda uzo de la angla, kion ni faras por pluteni tiun pozicion ?"

Jam de 1971-1972, dum interkonsento estis okazinta pri la ĉefaj kondiĉoj de aliĝo de Britio al la Komuna Merkato, Britiŝ Council ricevis 16% da pliaj kreditoj, kaj ne estas sen kialo ke, la 12-an de oktobro 1978, la ĵurnalo "The International Herald Tribune" povis jam triumfe titoli artikolon : : "Engliŝ is a Profitable Export".

De tiu tempo, en Francio kaj en la mondo, pli kaj pli da ne-angleparolantoj fariĝas fremduloj en sia propra lingvo : ĉio estas foroferata al "ĉio angle". Fremdiĝo damaĝas la spiritojn. En Francio, la instruistoj de la franca kondamne kritikas hodiaŭ la "pedagogion de malordo", la devojiĝon de la instruado de nia lingvo (vd franclingve : www.saŭv.net/act_prim.php) [1]. Unu el la ĉefaj rezultoj estas la rapida progresado de la nekapablo legi. Siaflanke, malproksime de ĉiu spirito de reserĉado, de komparo kaj de novigado, de ĉia intelekta rigoro, la ministroj de nacia edukado neniam degnis priatenti raportojn konfirmantajn la valoron de Esperanto kiel prepara instruado al tiu de ĉiuj lingvoj, inkluzive de la gepatra ; ili eĉ ne favoris ĝian eksperimentadon por kontroli ĝian pravecon. Neniu kandidato al la prezidenteco de la respubliko pritraktis publike tiujn ĉi demandojn ĝis la hodiaŭa tago. La kultur-lingva devojiĝo pluiras, kaj oni ne atendu ke ĝi finiĝu, escepte se "regi", tio estus ankaŭ... antaŭvidi. Nu, neniu antaŭvidis la nunan situacion.