Lingvoj, cerbo kaj publika sano, aŭ la dramo pri soci-origina afazio *

Publié le mardi 16 janvier 2007

Homo estas estaĵo adaptita al rilatado. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj ecoj estas ĝia kapablo dialogi : ĝin distingas disde la bestoj la povo precize komuniki kun la samspecanoj. Programite por lingva esprimado, ĝi kapablas komprenigi sin kaj kompreni, kion oni diras al ĝi.
Kaj tamen en la nuntempa vivo abundas situacioj, kiam personoj cetere sanaj kaj normalaj ne povas ĝui la fluan dialogon, kiu estas kutima en la ĉiutaga vivo. Kvankam iliaj neŭronoj normale funkcias, kaj ilia pensado estas klara kaj preciza, ties esprimon malhelpas nepovo, handikapo, kiu obstaklas al la kapablo komuniki. Ili prezentas la signojn tipajn pri afazio. Kiel ĉiuj afaziuloj, ili provas kompensi la senlingvecon per gestoj, vizaĝaj esprimoj, frazeroj kun mallerta artikulacio, kun la nura efiko, ke la alparolato restas enŝlosita en sia perplekso. Tiutipa afazio estas tuthomara malsano [fakĵargone "pandemio", france pandémie, angle pandemia], kiu konstateblas ĉe preskaŭ la tuta teranaro ĉe kontaktoj ekster la sfero loka aŭ nacia. Eble interesos la leganton jena konversacio inter patro kaj ties dekkvinjara filo, kiuj ĵus observis koreon kaj ĉeĥon provantajn interŝanĝi ideojn per ia tutmondeca pseŭdo-angla lingvaĵo.

– Kiom penis tiu kompatindulo ! Li kortuŝis min. Vidi lin balbuti, fuŝparoli. Konstante halti por, videble, traserĉi la menson. Gesti senespere. Ŝajnis, ke lin trafis ia cerba malsano !
– Malsanulo li ja estas.
– Vi troigas, tion vi ne scias… Kaj se li malsanus, kio estus lia malsano ?
– Tiun malsanon oni nomas "afazio", t.e. senlingveco, senparoleco. Ĝi povas esti ege angoriga. Oni perfekte scias, kion oni volas diri, sed la frazoj ne venas, la buŝo ne povas vortigi eĉ plej simplan penson, eĉ se tiu estas bele nete afiŝita sur la cerba ekrano. Oni sentas sin stulta, kaj se oni vere bezonas ion gravan, oni ne sukcesas akiri ĝin, aŭ nur fine de mensa akrobatado ekstreme peniga.
– Kio kaŭzas tiun malsanon ?
– Se temas pri korpa, t.n. "somata afazio", la kaŭzo estas lezo, kiu trafis la cerbon : sangovaskulo, kiu encerbe rompiĝis, tumoro, kiu premas neŭronojn aŭ io simila. Ekzistas ankaŭ psik-originaj afazioj [france : aphasie psychogène, angle : psychogenic aphasia], estigitaj de psika traŭmato, ekzemple ĉe infano, kiu, sekse perfortite, perdas la kapablon paroli. Sed plej ofte, kiel en la kazo, kiun ni ĵus ĉeestis, la kaŭzo estas nek fizika nek psika, sed socia : temas pri soci-origina afazio. La korea sinjoro, kiu antaŭ nelonge vekis vian kompaton, videble havas bone funkciantan cerbon, sed li ne elektis taŭgan rimedon por kuraci sin el la malsano. Ĉar li provis komuniki kun persono, kiu suferas pro la sama malsano, sed ankaŭ kiu elektis neadekvatan kuracadon, ili ne sukcesis interkompreniĝi.
– Kiaj estas tiuj kuracmetodoj ?
– Ĉiuj apartenas al la kampo de kuraca gimnastiko, de mensa kuraca gimnastiko fakte. Ili similas la programadon de komputilo. Ili konsistas en tio, ke oni enmetas programarojn kaj multegajn datumojn en la menson. Post kiam ĉio necesa estis bone instalita en la cerba komputilo, eblas flue dialogi. Ĉiu el ni tion faris senkonscie, ek de la aĝo de 16 aŭ 18 monatoj ; la procezo tiam nomiĝis "lerni paroli". La publiksaneca problemo, mondskale, radikas en tio, ke pro tre kompleksaj kialoj la programado fariĝis malsame laŭ la loko. Ne ekzistas komuna programo. La metodo kuraci konsistas do en havigo de unu programo valida por ĉiuj.
– Kaj ĉu tio sukcesas ?
– Multaj neniam havas la okazon profiti de kuracado. Tiuj neniam povas interŝanĝi precizajn ideojn kun alilingvanoj ; kiam ili volas komuniki, ili provas fari tion per la okuloj, per rideto, aŭ geste. Tio ne ebligas esprimi multon. Inter tiuj, al kiuj oni aplikis rimedon celantan veran resaniĝon, kaj ili estas treege multaj, la afazion kaŭzas la fakto, ke ili ricevis la masoĥisman kuracadon, ĉar la ŝtato trudas ĝin en ilia lando aŭ ĉar ilin trompis modo, reklamoj aŭ misinformado.
–El kio konsistas tiu masoĥisma traktado ?
– Estas kuracado, kiu okazas enklase dum la lerneja instruiĝo. Ĝi daŭras inter kvin kaj dek jaroj laŭ la lando, kaj inkluzivas, depende de la loko, tri, kvar aŭ kvin horojn ĉiusemajne dum la lernejjaro. Temas do proksimume pri sumo de 600 ĝis 2000 horoj da mensa gimnastikado. Sed per tiel malmulte da ekzercado la sola efiko, kiun eblas esperi atingi, estas ioma plibonigo de la situacio, tute ne plena saniĝo. Ĉi-lasta postulas almenaŭ 8000 horojn da penado.
– Kial vi nomas tiun metodon masoĥisma ? Masoĥismo, tio signas, ke oni intence serĉas doloron, ĉu ne ?
– Jes, sed ankaŭ, ke, sen korpa doloro, oni elektas malrapidan, komplikan, multekostan, penigan sistemon, dum ekzistas alia simpla kaj rapida. Kial tiu sistemo masoĥismas ? Ĝuste ĉar tiu granda nombro da horoj tute ne necesas, 90 elcentoj el la penoj, kiujn trudas tiu kuracmetodo, neniel utilas por liberigi el afazio. Ili estas vanaj rilate al la celo.
– Kio ebligas al vi diri tion ?
– Komparo kun la alia terapio. En ĉi-lasta, 100 ĝis 250 horoj da mensa gimnastikado sufiĉas por konduki al sano. La homoj el plej diversaj landoj, kiujn ni hejme akceptis – Micuko, Vladimir, Jon, Vojciech, Reza, Rosinha, Jiangyi, ktp – elektis la efikan sistemon, tiel ke kun ili neniam estas eĉ spuro de afazio, ni interkompreniĝas plene, senprobleme, ekzakte kiel ni ambaŭ uzantaj nun nian gepatran lingvon, kaj tre ofte ni ridas kiel senbriduloj.
– Jes, mi vidas. Kion vi nomas la efika sistemo, tio estas Esperanto, ĉu ne ? Min oni kuracis per Esperanto, ĉu ?
– Via kazo estas speciala, ĉar vi ne devis trapasi la penon de la mensa gimnastikado, vi havis la bonŝancon, ke vi ĉeestis kaj aŭdis nin, kiam vizitis nin eksterlandanoj, aŭ kiam ni feriis en Finnlando, Bulgario, Italio, aŭ kiam la familio gajnis en la konkurso, kiu pagis al ni vojaĝon al Brazilo, kie ni kontaktis nur Esperanto-parolantojn.
– La masoĥisma kuracado, tio estas la angla ?
– Jes, kaj ĉiaspecaj aliaj lingvoj.
– Sed al mi tre plaĉas lingvoj. Multaj el miaj amikoj malŝatas la germanan, sed la germanan mi ŝatas lerni. Plaĉas al mi, ke ĉi tie la germana estas la unua deviga fremdlingvo.
– Plezurigas min aŭdi vin diri tion. Ĉiam estas bone lerni lingvon, tio malfermas la menson, eĉ se oni neniam sukcesas plene regi ĝin.
– Sed diru al mi, kial la kuracado per Esperanto donas pli bonajn rezultojn ol la aliaj ?
– Ĉar ĝi atakas la malsanon enmensigante programojn simplajn, sed multefikajn. Ekzemple, kiel vi formas la preteriton en Esperanto, kiel vi diras "il est venu, il est tombé, il a attrapé, il a chanté, il a bu, il a pensé", [tradukanto ĉi tie metu la nacilingvajn vortojn por li venis, li falis, li kaptis, li kantis, li trinkis, li pensis], ktp ? Ĉu vi devas pripensi, traserĉi vian memoron ?
– Kompreneble ne, mi ĉiufoje uzas la is-finaĵon : li venis, li falis, li kaptis, li kantis, li trinkis, li pensis.
– Nu, ĉe la masoĥisma kuracado, per la angla, vi devas ĉiufoje enkapigi al vi malsaman formon : se temas pri pasinta tempo, come ’veni’ devas fariĝi came : vi ne povas formi mem la ĝustan vorton, nek ĝin diveni, vi devas ĝin lerni aparte, kaj estas same por ĉiuj verboj, kiujn ni ĵus citis : fall / fell, catch / caught, sing / sung, drink / drank, think / thought. Alivorte, por povi rakonti en la angla ion, kio okazis antaŭe, vi unue devis enmensigi al vi longan serion da specialaj formoj en kazoj, kiam ni uzas simple finaĵon, kiun ni ekmemoris en unu sekundo, kaj kiun ni neniam forgesos. Kaj estas same pri centoj da miloj da detaloj de la lingvo.
– Efektive, en la germana estas same. Ekzistas multegaj aferoj, per kiuj oni devas ŝtopi al si la cerbon, kaj kiujn Esperanto senĝene malhavas : la t.n. "fortaj verboj", la loko de vortoj en frazo, la pluraloj, kaj multaj aliaj formoj. Sed, se konsideri, ke Esperanto havigas tiel mirindajn rezultojn, kial diable la homoj ne elektas ĝin ?
– Ĉar oni ne informas ilin klare pri la diferenco inter la diversaj kuracmetodoj. Sekve, la homaro dividiĝas en du grupojn : etan marĝenan diasporecan aron da homoj liberigitaj el sociorigina afazio, kaj grandegan plimulton, kiu mensgimnastike penadis dum jaroj kaj jaroj kaj finfine ne plene saniĝis ; al tiu apartenas la sinjoro, kiu ĵus tiel hezite fuŝparolis kaj ne sukcesis komprenigi sin. Estis koreo, plenkreskulo, kun jako kaj kravato, li do certe ricevis 2000 horojn da angla gimnastikado, sen mencii la postlernejan praktikadon. Alia malavantaĝo de la masoĥisma sistemo estas, ke tio, kion oni akiris per tiuj jaroj da mensoŝtopado, post nelonge dissolviĝas, se dum unu aŭ du jaroj oni ĉesas praktiki. Ĉe sistemo, en kiu la peno ne estas laŭcela, fleksebleco kaj forto konserviĝas nur, se oni konstante reekzercas sin.
– Sed kial oni ne klarigas tion al la publiko ?
– Mi ne scias. Ne ĉar mi estas via patro mi kapablas respondi iun ajn demandon. Kion mi konstatas, tio estas, ke ĉiufoje, kiam iu proponas la efikan sistemon, aperas homoj, kiuj bremsas, misfamigas, provas persvadi la aliajn ne alpreni ĝin. Vi devus vidi, ĉe Interreto ! Tie troviĝas multaj forumoj, en kiuj homoj proponas la efikan kuracadon, sed ilin tuj formokas, ofte vere insulte, aliaj diskutantoj, kiuj kvazaŭ adore laŭdas la masoĥisman sistemon, kaj rifuzas aŭdi pri io malsama.
– Kaj kiel ili klarigas tiun forĵeton ? Tamen estas strange ! Nia sistemo tiel bone funkcias !
– Mi ne komprenas. Ili neniam bazas sin sur faktoj, ili neniam komparas, ili neniam rigardas, kiel funkcias nia terapio. Ne pravigojn aŭ datumojn, nur subjektivajn juĝojn ili prezentas : "Estas absurde", "estas utopio", "Esperanto ne estas serioza". Aŭ ili parolas pri la venonta tempo, kvazaŭ ili konus ĝin : "Tio neniam funkcios", "tio ne estas realisma", ktp.
– Sed kial ili faras tion ?
– Kiel scii ? Mi provis kompreni, sed ne prosperis al mi. Plej probable ili mem ne scias. Ĉio aspektas, kvazaŭ ili agus pro timo, sed kion ili timas ? Ĉu ili timas esti plene homaj, esti homoj, kiuj plene ekspluatas la potencialon de cerbo dekomence programita por dialogo ? Ekzistas infanoj, kiuj timas fariĝi plenkreskaj, devi rezigni la ludilojn kaj fronti al plenkreskulaj respondecoj. Unuflanke ili volas kreski, sed aliflanke ili retiriĝas en infanismon. Eble temas pri io simila. Vi pravas, tiel konduti ne estas normale. Kial malhelpi, bremsi, obstakli al la disvastiĝo de kuracado, kiu plene resanigas el sociorigina afazio ? Supozeble tiu volo malhelpi, ke la resaniĝo okazu, estas efiko de la pandemio.
– Kio estas pandemio ?
– Estas publiksaneca fakvorto. Oni parolas pri epidemio, kiam malsano rapide disvastiĝas en parto de loĝantaro, kaj pri pandemio, se ĝi trafas praktike ĉiujn. Ĉi-kaze temas pri pure mensa malsano, ĉar ĝi inhibas fluan parolon en homoj, kies cerbo perfekte funkcias. Mensaj malsanoj ĝenerale rezistas kontraŭ resaniĝo.
– Sed vi, kiu laboris en publiksanecaj servoj, ĉu vi povis fari nenion ?
– Ne. La aŭtoritatoj ja estas infektitaj. Tio estas la diferenco inter epidemio kaj pandemio. En pandemio, la sanaj personoj formas tiel etan malplimulton, ke ilia influo estas preskaŭ nula. La koreo kaj la ĉeĥo, kiun ni vidis antaŭ nelonge, antaŭe ege penis por eligi sin el afazio, sed tiu penado ne havigis al ili normalan povon dialogi. Kial ? Ĉar la malsano trafis ankaŭ la aŭtoritatojn de iliaj du landoj, tiel ke ili elektis netaŭgan, tiukaze kontraŭindikitan traktadon. La samo okazas tutmonde : la regantoj rifuzas kompari la diversajn teriapiojn, kvazaŭ kompari ne estus la normala rimedo por scii, kiu el pluraj sistemoj estas la plej efika.
– Ĉu ĉiam tiel okazas en publika sano ?
– Ne. Kiam oni elradikigis variolon, oni faris t.n. pilot-provojn : oni aplikis la diversajn strategiojn en limigitaj loĝantaroj, por vidi, ĉu ili efikas, observi la avantaĝojn, kalkuli la riskojn. Post dek du jaroj variolo estis definitive venkita. Oni povus elimini socioriginan afazion en eĉ malpli da tempo. Kaj ne necesus aranĝi pilot-eksperimentojn. La kuracadon per Esperanto provis milionoj da homoj en pli ol 120 landoj. Oni do havas pri ĝi vastan sperton, pli ol unujarcentan, kaj tunojn da dokumentoj. Alivorte, oni posedas ĉiujn datumojn necesajn por taksi. Strangas la homaro ! Tre ofte ĝi timas la propran bonon. Krome ekzistas homoj, kiuj preferas fari ĉion eblan por ke efika kuracmetodo ne estu alprenita kaj por ke ĉiuj homgefratoj plu vadaĉu en sia malsaneco – kiel okazas kun sociorigina afazio – simple por la plezuro superi la kontraŭulon en diskuto. Se vi nur vidus sur Interreto ! Vi estas ankoraŭ tro juna por tion bone percepti, sed la diversaj formoj de mensa patologio estas tre disvastigitaj inter niaj samplanedanoj.
– Ofte mi grumblas kontraŭ vi, la gepatroj, kaj vin kritikas enmense, eĉ se mi ne diras ĉion, kio pasas al mi tra la kapo, sed koncerne afazion, mi ege kontentas, ke, dank’al tio, kio okazis, dum mi estis infano, mi evitis malsaniĝi [la franca teksto laŭvorte diras : "koncerne afazion, mi ege kontentas, ke mi falis en la kaldronon, kiam mi estis eta". Tiu falo en la kaldronon estas aludo al la bildstria rolulo Obelikso, kiu ne bezonas ĉiufoje antaŭ batalo retrinki iom de la Magia Eliksiro por fariĝi fortega, ĉar li falis en la kaldronon, kiam li estis eta. Se la aludo estas sufiĉe komprenebla en via lando, vi povas traduki laŭvorte la frazon el la franca originalo]. Imagu ! Sen tio, mi neniam konus Lidjan, aŭ almenaŭ neniam mi povus babili kun ŝi ! Nur la penso pri tio dolorigas al mi la ventron.


* [sociorigina afazio = france : aphasie sociogène, angle : sociogenic aphasia]

Teksto disponebla por traduko nacilingven. Bonvolu averti la aŭtoron : c.piron @ bluewin.ch (forigu la blankajn spacojn)