Olof Palme kaj la Laborista Esperanto-movado

Publié le vendredi 7 décembre 2007 , mis a jour le jeudi 3 janvier 2008

1976 - 01 – 23

LA ĈEFMINISTRO


Teksto por la gazeto de Sveda Laborista
Esperanto-Asocio (antaŭ internacia
kongreso en Gotenburgo
de laboristaj esperantistoj).

En la laborista movado la internacia engaĝiĝo ĉiam estis elstaranta — la intereso por internacia kunlaboro, la volo ekkoni la cirkonstancojn en aliaj landoj, la deziro ligi rilatojn trans la limojn.

La Esperantomovado ĉi tie faris bonajn kontribuojn. Per ĝi multaj en la sveda laborista movado havigis al si kontaktojn kaj rigardon al ekstero.

Mi mem ne vidis kolektitan prezentadon pri la temo "Sveda laborista movado kaj Esperanto". Eble ne ekzistas tia priskribo. Alie estus interese ekhavi klarigon pri la kunligo inter kleriga soifo, internacia engaĝiĝo kaj studoj en Esperanto.

Mi nome estas konvinkita, ke troviĝas tia kunligo. Mi pensas ekzemple, ke la internacia intereso en la 1920-aj kaj - 30-aj jaroj de la sveda laborista movado estis vekita de tiaj aferoj kiel la interna milito en Hispanio, la internaciaj kontribuoj de Branting* — kaj studoj en Esperanto kaj la kontaktoj, sekvintaj de tiuj.

Mi do opinias, ke la Esperantomovado metis parton de la fundamento al la internacia intereso, kiu hodiaŭ troviĝas en la laborista movado.

Per tio estas tute evidente, ke la esperantomovado kun rajtigita konscienco povas pravigi, ke ĝi ankaŭ estonte havas gravan taskon en la akcelo de internacia kompreno kaj kunlaboro.

Esperante pri sukcesa laboro, mi volas deziri al SAT sukceson pri sia kongreso. Mi certiĝis, ke ĝi kunhelpos al pli intensaj kontaktoj sine de la internacia laborista movado.

OLOF PALME

— -

Tradukis de la sveda al Esperanto : O.N.

* Branting estis socialdemokrata ĉefministro dum la 1920-aj jaroj kaj Nobelpremiito de Paco 1921.

Ligilo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Olof_Palme