Oni savu la esperantaĵojn kontraŭ detruiĝo ! - 2003/05-06

Publié le vendredi 27 juin 2008 par Vito , mis a jour le samedi 5 juillet 2008

Ĵusaj spertoj montris, ke Esperantistoj ne sufiĉe atentas la devenon kaj historian valoron de Esperanto-dokumentoj, kiujn ili posedas.
Kelkaj karaj SAT-Amikaranoj - tre malnovaj Esperantistoj - verŝajne ne antaŭvidis, ke iliaj heredantoj forĵetos aŭ bruligos iliajn Esperanto­dokumentojn post ilia morto.

La Komitato supozas, ke multaj praktikantoj de la Internacia (Sennacieca) Lingvo ŝatus pluan ekzistadon de siaj Esperantaĵoj transe de la morto.
En la tempo, kiam la koncernatoj sentas, ke ili ne plu povos plene ĝui la Esperanto-dokumentojn, kiujn ili kolektis, tiam ili pensu pri la kultura valoro de tiuj objektoj, kaj donacu ilin al la Asocio, kiu flegos ilin en la ĉi-postaj manieroj.

 La lernolibroj kaj vortaroj estos sendataj al gelernantoj, kiuj ne povas pagi por kurso, aŭ al Esperanto­grupoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko.

 La afiŝoj, poŝtkartoj, fotografaĵoj, afrankitaj kovertoj, leteroj skribitaj de konataj Esperantistoj, aŭ de famuloj, oficialuloj favoraj al la Internacia Lingvo, estos utiligataj, por pliriĉigi la ekspozician materialon de la Asocio.

 La Esperanto-poŝtmarkoj kaj aliaj filatelaĵoj estos disponigataj al la Filatela Servo de S.A.T. profite por la koncerna asocio kaj por SAT-­Amikaro.

 La ekzempleroj de malnovaj gazetoj, ne plu troveblaj libroj kaj aliaj similaj objektoj, estos transdonataj al Esperanto-muzeoj, por ke la venontaj generacioj havu la eblon konatiĝi kun la okazaĵoj stampintaj la agadon de aktivuloj dum la unua jarcento rilata al la klopodado por la Internacia (Sennacieca) Lingvo.

La Komitato de SAT-Amikaro.

El SAT-Amikaro n°578, aprilo-majo 2003