pasintaj temoj, de 2015 ĝis nun

Jen la temaro de 2015/2016/2017/2018/2019 :

Datoj Temoj proponitaj
 ? Aktualaĵo, freŝtempaj temoj… laŭ la novaĵoj el Francujo, el Esperantujo…
 ? Via « eta prelego » pri temo, vizito, eksperimento, verko, artisto ŝatata aŭ malŝatata de vi…
 ? La Sago. – Ni redaktu artikolojn…
2015 Temoj proponitaj
09/01/2015 La parabolo de la kaverno – Platono
16/01/2015 Limoj de solidareco kaj almozo
23/01/2015 Ĝentileco kaj hipokriteco
30/01/2015 Ruseo kaj Voltero – duelo !
06/02/2015 Infanoj kaj la reto – kiam ? Kiel ?
13/02/2015 Loterio kaj monludoj
20/02/2015 Modifo de korpo – homeco kaj korpa integreco
27/02/2015 Urboplanismo kaj politikplano
06/03/2015 Faŝismo kaj aŭtoritato – difinoj
13/03/2015 Esprim-libereco
20/03/2015 Vira kontraŭkoncipo
27/03/2015 Profesia armeo – ĉu necesas ?
03/04/2015 Diskriminacio – ĉu misuzo aŭ estas ĉie ?
10/04/2015 Respekto – difinu !
17/04/2015 Vojaĝi — Kia estas la plej bona maniero ? Ĉu ŝipe, piede, ĉevale, bicikle... ?
24/04/2015 Famuloj kiuj ricevis oponajn prijuĝojn en la historio
01/05/2015 Fabeloj – rakontrondo...
08/05/2015 Noamo Ĉomski kaj Lingvoscienco
15/05/2015 Arto – profesia kaj amatora pratikado
22/05/2015 Mono – kio ankoraŭ ne estas interŝanĝebla kontraŭ mono ?
29/05/2015 Citaĵoj de Oscar Wilde
05/06/2015 Rajto je forgeso
12/06/2015 Feliĉo, ĉu ?
19/06/2015 Ridi sen malico
26/06/2015 Nudismo, naturismo

2015-2016 Temoj proponitaj
04/09/2015 Ludoj. – Ĉu ekzistas tipaj E-aj ludoj ? Kiel ludi E-e ? Venu provi aŭ proponi ludojn…
25/09/2015 Lernejo. – Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras…
02/10/2015 Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton (« leĝo ») de Godwin…
09/10/2015 Utilaj militoj. – Kiajn bonajn kaj justajn militojn vi plej ŝatas, volas…
16/10/2015 Kiu eduku la infanojn ? – Aŭ la familio, aŭ la komunumo, aŭ la lernejo, aŭ la strato, aŭ Interreto…
23/10/2015 Transhumanismo. – Raso aŭ kiraso ? Ĉu vi preferas uzi sciencon por egigi viajn mensajn kaj fizikajn kapablojn, aŭ vivi senartifike…
30/10/2015 Lingvujoj da malmulta anaro. – Malplimultoj, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ…
06/11/2015 Festi datrevenojn. – De naskiĝo, de morto, de E-istiĝo, kies, de kiaj eventoj, de kiuj religioj…
13/11/2015 Subitaj furiozaĵoj. – En televidilo, en laborejo, en familio, en babilrondo…
20/11/2015 Reklamoj. – Utilo, uzo, kiel ne bezoni, kiel rezisti kontraŭ la agreso…
27/11/2015 Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo…
4/12/2015 Baza rento. – Ĉu universala, egala kaj senkondiĉa enspezo faciligus socian progreson…
11/12/2015 Aŭ Rolanto, aŭ Vivanto : la sia duelo ! – Ludi rolon (en la spektaklo privata, familia, socia…) aŭ sendepende vivi sian vivon…
18/12/2015 Spiritisma rondo. – Ni mediumne alvokos Z-on, preparu la demandojn !
08/01/2016 Mortintoj de la pasinta jaro. – Kiujn plori, kiujn forgesi…
15/01/2016 La sovaĝa infano kiu inspiris la filmon Francois Truffaut
22/01/2016 La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino…
29/01/2016 Ŝanĝiĝoj tra la vivo. – Kiom ajn vi aĝas, vi sentas internajn ŝanĝiĝojn, volitajn aŭ ne ; rakontu vian arton vivi…
05/02/2016 Eksjugoslavio – Vjeko Markov.
12/02/2016 Optikaj eksperimentoj kaj trukoj
19/02/2016 Makiavelo. – « Estri, tio estas kredigi »… ĉu vi kredas ?
26/02/2016 Aŭ Tradicio, aŭ Evoluo : la duelo ! – Kie situas Kulturo, individua vivo, socia vivo…
04/03/2016 Kuba folklora muziko − Jany
11/03/2016 Monda komploto. – Kiel taksi la teorion ? ĉu Esperanto estas sufiĉe komplotema…
18/03/2016 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
25/03/2016 Revaj ferioj. – Kie, kun kiu, por fari aŭ por eviti kion…
01/04/2016 Reva aŭ sonĝa kunul(in)o. – Prefere sama aŭ komplementa ? Ordinara aŭ mirinda ?…
08/04/2016 Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo…
15/04/2016 Novan propagandon por E-o ! – Ni preparu la estontajn reklamojn…
22/04/2016 Aŭ SAT, aŭ UEA : la duelo ! – Ni ludu la duelon ! – aŭ la memmortigon…
sabaton 23/04/2016 Secesi-stilo (« Art Nouveau ») Vizito en la XVI-a distrikto de Parizo gvidota de Eriko. Duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo)
La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9.
Do eble ĝis venontsabate
29/04/2016 Feminismo. – Parto de humanismo ? Demagogio ? Aŭ nenio pli ol la ina flanko de la vireca stulteco ? Rakontu vian feminismon…
06/05/2016 Ŝati sian metion, profesie sukcesi. – Ĉu utilas ? ĝis kia grado…
13/05/2016 « La enhavo de la fridujo estas nenies propraĵo ». – Ni balotumos tiun mocion post kompleta inspektado kaj foranalizo de la enhavo…
20/05/2016 Aktiva pacifismo. – « Se vi deziras pacon, preparu vin militi »…
27/05/2016 Aŭ Buddho, aŭ Mahometo : la duelo ! – Ni ludu la oponon de la profetoj…
03/06/2016 La Ŝtrumpfoj. – Ĉu la utopio de Peyo superas la Zamenhofan…
10/06/2016 Fotografio. – Ĉu foti, dum nuna epoko, estas ankoraŭ Arto, aŭ konsumado facila de troa teknologio…
17/06/2016 Muziko. – Ĉu son-arto estas internacia lingvo, aŭ modoj enlokaj sen signifo… Melono muzikisto, prelegos !
14/06/2016 Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu…
01/07/2016 Surealisma vespero. – Ni eksperimentos aŭtomatan skribadon en E-o, kaj aliajn teknikojn de superrealismo…
08/07/2016 Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj…

Finiĝis la Babilrondo 2015-2016

« Ĝis la revido oktobre ! »…

Eriko

2016-2017 Temoj proponitaj
30/09/2016 Ferioj : Rakontu vian someron.
07/10/2016 Vestaro : Ĉu vi sekvas la modon ?
14/10/2016 Lernejo : Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras…
21/10/2016 Labori : Ĉu ankoraŭ ekzistas laboristoj ? metioj ? Kiuj ankoraŭ volas labori ? bonvolas labori ? laŭ kiaj kondiĉoj ? Ĉu ankoraŭ ekzistas sklavoj ? aŭ nur profitantoj ?
28/10/2016 Rakonti la enhavon de la lastaj eldonoj de "La sago" kaj "Sennaciulo".
04/11/2016 Esperanto : "Kial vi lernas Esperanton ?"
11/11/2016 Anstataŭ kapitalismo, ĉu anarkiismo aŭ komunismo ?
18/11/2016 Frenezo, frenezuloj : Ĉu la kaŭzoj de psikaj malsanoj estas en la socio ? en polucioj ? en religioj ? en familioj ? en teknologioj ? en libertempoj ? en spektakloj ? Ĉu lukti per edukado ? per psikiatrio ? per drogoj ? per kontraŭaj frenezaĵoj ? …
25/11/2016 Hejmbestoj : Ĉu vi havas aŭ havis bestojn en hejmo ? Ĉu vi amas bestojn ? Ĉu vi vivis en tradicia farmo ? Kiel efikas hejmbesto ĉe familio ? ĉe izolaj maljunuloj ? Ĉu eblas komuniki kun bestoj ? …
02/12/2016 Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ?
09/12/2016 Esperantismon travivi : Rakontu E-ajn renkontojn, okazaĵojn, projektojn, librojn, artikolojn kiuj bonigis-bonigas vian vivon. Klarigu kiel vi agas. Ĉu Esperantismo estas moralo ? religio ? framasonismo ? klubo ? …
16/12/2016 Prelegoj proponotaj de babilrondanoj.
06/01/2017 Kio okazis en 2016 ? Kiel resumi per unu vorto la pasintan jaron ?
13/01/2017 Homoj kaj naturo. Ĉu timo aŭ malfido.
20/01/2017 Ŝatokupoj kaj hobioj.
27/01/2017 Diskuti la artikolojn de "La Sago"
03/02/2017 Sporto kaj distraĵo
10/02/2017 Metafizikaj konceptoj en scienco.
17/02/2017 Qi Gong. Bertrand klarigos al ni la koncepton.
24/02/2017 Sociaj luktoj en via kvartalo kaj mondskale
03/03/2017 Reklamo kaj lobioj. Kion signifas hodiaŭ la vorto "komuniki"
10/03/2017 Familia historio de Lucien Bresler
17/03/2017 Googla serĉo. Ĝis kia grado maŝinaj serĉoj helpas aŭ fuŝas nin.
24/03/2017 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
31/03/2017 Ĉu esperanto estas ilo aŭ vivmaniero ?
07/04/2017 Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj…
14/04/2017 Kiel vi rilatas kun viaj najbaroj ?
21/04/2017 La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino…
28/04/2017 Post la unua parto de la prezidenteca voĉdono, kia estonteco por Francio ? Ĉu brila ? ĉu sombra ?
05/05/2017 Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu…
12/05/2017 Senperforta komunikado (SPK)

2017-2018 Temoj pridiskutitaj
06/10/2017 Soveta Revolucio de 1917 : kiel, kial ĝi okazis, ĉu ĝi similis al la Franca Revolucio de 1789 ? kio (mal)sukcesis ? kiam ĝi finiĝis ? kio estas soveto kaj komunismo, ĉu realaĵo ? kiuj est-is-as la komunistoj ? ĉu la nunepoka situacio en Rusio estas pli bona ? ĉu Rusio bezonas novan revolucion ? ĉu Francio ? Esperantujo ? kiuj estas la nunepokaj revoluciistoj ?
13/10/2017 Poŝtelefono — la gejunuloj ne povas imagi ke la homoj scipovis vivi sen tiu ambigva aparato, kiu kaj ligas kaj separas ! klarigu por kio vi uzas via(j)n poŝtelefono(j)n, aŭ kial vi rifuzas posedi unu ? ĉu tio estas modo ? kiaj estas la konsekvencoj de poŝtelefono en la rilatoj sociaj, familiaj, amikemaj, geedzaj, laboraj, personaj, psikaj, fiziologiaj ? kio ludis la rolon de poŝtelefono, pasintece ? ĉu vi "Amikumas" ?
20/10/2017 Subpremo en socioj kaj puna justeco : Ĉu la nuntempa socio bezonas pli da polico ? Ĉu ni kapablas pripensi socion kaj komunan vivon sen subpremo kaj puno ?
27/10/2017 Religio, religioj — kial ekzistas pluraj religioj ? ĉu ili reale diferencas ? kio pli gravas : Homo(j) aŭ Dio(j) ? ĉu la homoj, ĉu la dioj diferencas ? ĉu religioj estas sistemoj por liberigi aŭ por sklavigi ? ĉu religio util-as-is al vi ? ĉu la tradiciaj religioj ŝanĝiĝas, evoluas ? ĉu politiko, ekonomiko estas modernaj formoj de religioj ? kaj Esperanto en ĉio-ĉi ?
03/11/2017 Pedagogio de Freinet : Ĉu akoraŭ aktuala ?
10/11/2017 Aŭ sentoj, aŭ racio — la mem-duelo inter koro kaj cerbo : ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj ? ĉu certaj artoj apartenas al racio ? ĉu eblas koni sen konscii ? ĉu niaj plej karteziaj scioj estas ankaŭ sentoj ? kio estas instinkto, mistikismo, saĝeco, psikologio, filozofio, metafiziko ? ĉu la "interna ideo de Esperanto" estas afero de poezio aŭ de racionalismo ?
17/11/2017 La Sago, Sennaciulo, nia retejo — ni pridiskutu la aperintajn artikolojn, ni ankaŭ preparu artikolojn, paĝojn, enhavojn…
24/11/2017 Reklamo, premgrupoj, propagando — ĉu, dum aĉeti, vi estas influita de reklamoj (bonvolu citi ekzemplojn) ? kial estas pli kaj pli da reklamoj en nia moderna vivo ? kiompoporcie kostas de produkto ties reklamo ? kiel rezisti, oponi kontraŭ la agreso ? kial la propagando por Esperanto efikas malpli ol reklamo por makaronio ? ĉu la lobioj funkcias sammaniere ? kial la Esperantista lobio efikas multe malpli ol iu ajn el ĉiuj aliaj premgrupoj ?
01/12/2017 Novaj vortoj aldonitaj al "Grand Robert". Ĉu tioj vortoj/esprimoj ekzistas en Esperanto ?
08/12/2017 Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ?
15/12/2017 Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton ("leĝo") de Godwin…
22/12/2017 Sporto kaj distraĵo.
05/01/2018 Kio okazis en 2017 kaj poste ni parolos pri Spinoza...
12/01/2018 Asterisko kaj Obelisko
19/01/2018 Post unu jaro de Trump
26/01/2018 Ĉu esperantistoj estas eksmodaj
02/02/2018 Ĉu vi pli ŝatas la pasintecon aŭ la estontecon
09/02/2018 Komerco justa
16/02/2018 Ĉu Interreto favoras esperanton ?
23/02/2018 Roberto parolos al ni pri Spinoza
02/03/2018 Respubliko kaj demokratio
09/03/2018 Respekto : difinu !
16/03/2018 Projekciado de filmo : Demain
23/03/2018 Arto : profesia kaj amatora pratikado
30/03/2018 Faŝismo kaj aŭtoritato : difinoj
06/04/2018 Kiu estas via preferita filmo aŭ libro kaj kial ?
13/04/2018 Hodiaŭ estas Vendredo la 13a !
20/04/2018 Mondo sen leĝoj : mallegalaĵoj, finegocado, malpura mono, korupto, ktp
27/04/2018 La Laborfesto, la 1an de Majo : kion prepari, kial
04/05/2018 "Majo-Junio 1968" : kio okazis, ĉu vi memoras ?
11/05/2018 Jam unu jaro de Makronismo
18/05/2018 Ukronioj : alternativa historio, "kio okazintus, se..."
25/05/2018 Akcepti aŭ malakcepti migrantojn ? Kiujn ? Kiel ? Kial ?
01/06/2018 Kulturaj heredaĵoj, patrimonio : ĉu necese zorgindaj ?
08/06/2018 Aŭ Robespiero, aŭ Ghandi ? Violento en sociala/politika/etna liberiĝo
15/06/2018 Solvoj simplaj por kompleksaj problemoj (en hejmo, socio, laboro, k.c.)
22/06/2018 Nia rondo ricevos la konatan Bulgaran verkiston Julian Modest (Georgi Mihalkov) kiu temos pri la originala E-literaturo
29/06/2018 Akvaj resursoj kaj ties administrado

2018-2019 Temoj proponitaj
5/10/2018 Kion ni manĝas ? (kaj trinkas)
12/10/2018 Sportoj, sportumi
19/10/2018 Kiel partopreni al la festo de la asocioj, prelegi en bibliotekoj, en lernejoj, ktp ?
26/10/2018 Laikeco
2/11/2018 La lupo, la urso kaj la azia krabro
9/11/2018 Tria ejo (nova koncepto - ekster la laborejo kaj la hejmo)
16/11/2018 Interretaj babilrondoj (prezentado)
23/11/2018 Demokratioj, kie, kiam, kiel ?
30/11/2018 Anarkiismo (prelego)
7/12/2018 Por la elektronika cigaredo (prelego de Robert Molimard)
14/12/2018 La arto ĉiam pravi (prelego)
21/12/2018 Kiuj estas la kialoj de la militoj ?
4/1/2019 Kio okazis en 2018 ? Kiu estas la persono de la jaro ? — Cetere de tiu temo ni parolos kun Japano.
11/1/2019 La Belulino kaj la besto, kaj kiel tiu filmo de J. Cocteau rilatas al la revo Esperantisma.
18/1/2019 Flav-veŝtuloj : kiuj ili estas ? kion ili (ne) sukcesis fari ? kia estonteco ? ĉu flavo reale estas mikso de ruĝo kun verdo ?
25/1/2019 La labortempo : Bertrand Russell, pacifisto kaj matematikisto, kalkulis en 1932 ke 4 horoj da ĉiutaga laboro ekzakte sufiĉas... Bonvolu diri por kio kaj kiu vi laboras ? por emeritiĝi ?
1/2/2019 Mondcivitanoj : François Lo Jacomo prelegos pri la pacifisma movado kaj pri ĝia fondinto Garry Davis, ni interparolos pri ĝia aktualeco, ĝia kvazaŭ sennacieco, kaj kiel mem mondcivitaniĝi !
8/2/2019 Alĥemio : ni serĉu la ŝtonon de la saĝuloj ! ni kreu oron el fekaĵo ! ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas la lingvo de la birdoj ?
15/2/2019 Artifika inteligento aŭ artefarita intelekto ? aŭ pura stulteco ? ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas ties lingvo ?
22/2/2019 La Homo, konscia ero de Dio-Naturo : Robert Molimard prezentos sian tutfreŝan verkon (L’Harmattan). http://www.tabac-humain.com/esperanto/
1/3/2019 Hori Jasuo : Robert Molimard klarigos al ni la agadojn de Hori Jasuo, Esperanto-sumoo, ktp.
8/3/2019 Cerbatano : ludo, sporto, armilo ? (prelego).
15/3/2019 Granda Nacia Debato : ĉu vi partoprenis ?
22/3/2019 Europe Démocratie Espéranto (prelego). — Retejo de EDE :http://www.e-d-e.org/?lang=eo — Marie-Noëlle Lienemann kaj Robert Phillipson :https://www.youtube.com/watch?v=2brvLbdM8Z8 — Antoine de Maximy :https://esperanto-france.org/si-j-etais-president-par-antoine-de-maximy
28/3/2019 Mastroj kaj servist(in)oj : diversaj aspektoj de iliaj rilatoj. (prelego).
5/4/2019 Teknologioj, novaj kaj malnovaj : ĉu pli bone pasintece ? ĉu pli bone morgaŭ ? Ni spektis tre kuriozan filmeton de 1947 (de Barjavel) kiu antaŭmontras la nuntempan uzegon de poŝ-televidil-telefono : https://www.youtube.com/watch?v=ZKfOcR7Qbu4.
12/4/2019 Briteliro : Brexit or not Brexit ? That is the question... ĉu nova "cimo de jaro 2000" ?
19/4/2019 Libera temo
26/4/2019 "La Tresse" : prezento de la libro "La Harplektaĵo" (aŭ "Harplekte" ?), de L. Colombani, far Andrea kaj Elizabet. Tiu sukcesplena libro montras la interplektantajn vivojn de tri virinoj, en Barato, Sicilio, Kanado...
3/5/2019 L’ EPI Epicerie Participative — ĉu vi manĝas biologie ? — L’ Epicerie Participative du Val d’Orge https://www.monepi.fr/epistegenevieve a pour objet la mise en œuvre de pratiques alimentaires collectives, participatives et alternatives qui favorisent le lien social (prelego).
10/5/2019 Ekonomia malkreskiĝo, aŭ malkreskado, aŭ daŭripova nekresko... ĉu nova formo de progreso ? ĉu libervola aŭ deviga konduto por la estonteco ? kiu komencos ? kiel ?
17/5/2019 Eŭropa baloto
24/5/2019 "1336 Tagoj" aŭ : Teo, la magia trinkaĵo de sukcesa lukto en Gemenos (proksime de Aubagne) — escepte ni ne trinkos vinon, sed tizanon.
31/5/2019 Violento dum edukado : "Estas por cia bono !" Ĉu la violento kontraŭ la infanoj estas hereda aŭ kultura ?
7/6/2019 Speciala programo okaze de la 100-a datreveno de unu el la parolrondanoj !
14/6/2019 Ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pro la Olimpiaj Ludoj en Parizo en 2024 ?
21/6/2019 Muzik-festo
28/6/2019 (nuligita babilrondo)
12/07/2019 je la 18a kaj duono, malkutima kaj ne formala babilrondo pri arto propronita de Esperanta artistino :
Cécile Anda
Galerie 43 - La Butte aux Cailles
43 rue Vandrezanne 75013 PARIS

flugfolio Cécile Anda
invitilo


flugfolio kaj Invitilo

somera paŭzo

2019-2020 Temoj proponitaj
4/10/2019 Libertempo — Tempoj de la tago, de la jaro, de la... vivo
11/10/2019 Internaciaj alternativaj urboj, vilaĝoj… — Ĉu internaciaj alternativaj urboj - vilaĝoj ekzistas ? Kie ? Kial ? Kiel ? Por kiuj ? Imagu vian propran idealan vilaĝon, priskribu ĝin.
18/10/2019 Ekologio — Tiu vorto estas ankoraŭ relative nova, tamen ĝi signifas pli ol lukto kontraŭ polucio ; Ekologio nunepoke preskaŭ estas tuta ideologio : Ĉu ĝi anstataŭigos Kapitalismon kaj Komunismon ? Ĉu nur la industrian produktadon ? Ĉu tia ekonomiko fareblas sen novaj formoj de energio ? Ĉu Esperanto estas ekologia lingvo ?
25/10/2019 Migrantoj, rifuĝantoj — Kial ili foriras aŭ fuĝas ? Kiuj ili estas, kiaj tipoj ekzistas ? Ĉu ili invadas nin ? Ĉu tio estas formo de milito kontraŭ Eŭropo, aŭ Okcidento ? Fare de kiu(j) ? Kiuj landoj (mal)akceptas ilin ? Ĉu ili intencas retroiri, kaj retroiros, en sian naskiĝolandon ? Ĉu ili estos obeemaj sklavoj ĉe ni ? Ĉu vi intencas forlasi Francion ? Por iri kien ? Ĉu jam vi estas fuĝinta ? Ĉu vi konas Esperantistajn migrantojn ? Krom fizika elmigrado, ĉu ankaŭ ekzistas psikologiaj aŭ kulturaj elmigradoj ? Ĉu Esperantujo estas tia enmigrujo ? Ĉu ĝi estas diasporo ?
1/11/2019 Une langue idéographique — Est-il possible de communiquer par écrit au moyen d’un système idéographique ? E. Lanvers nous montrera ses recherches.
8/11/2019 17h30 Amikeca soleno omaĝe al Andrea, kiu 100-jariĝis, en la urbo-domo de la XIII-a kvartalo, proksime de la sidejo de SAT-Am. — Tuj poste okazos la parol-rondo, kun Andrea, kiu estis instruistino, pri :
8/11/2019 Ĉu eduko / ĉu instruo ? — Kio pli gravas, utilas ? Kia estis la rolo de familio kaj de lernejo en via junaĝo ? Ĉu vi estas edukita aŭ instruita, ĉu viajn idojn vi edukas aŭ instruas ? Kie situiĝas kulturo, moralo, tradicio, (mal)vero ? Ĉu eblas scii sen konscii ? kiel diferencas scii kaj koni ? Esperanto edukis vin al kio kaj instruis kion ?
15/11/2019 Libero — Ĉu tio estas koncepto, ideo aŭ praktiko de la vivo ? Kiel esti libera ? Ne mallibera ? Ĉu la liberaluloj, la liberpensuloj estas liberaj uloj ? Kiel diferencas libero, permeso, ne malpermeso, senkontrolo, senprigardo, farebleco, konsumado, vagado, diboĉo ? Kiel gravas la liberoj fari, pensi, vojaĝi, komerci, esprimi, komuniki, organiziĝi ? Ĉu la libero dependas de politika reĝimo, ekonomia sistemo, teknikaj rimedoj, familia tradicio, nur de la spirita stato de la individuo ? Ĉu la libereco dependas de la loka-epoka ideologio ? Ĉu eblas esti libera sen konscii pri la fakto ? Kaj inverse ? Kiel vi uzas vian libertempon, vian liberecon ? Kio estas malpermesita en Esperantujo ?
22/11/2019 Al kio utilas la radaroj ? — Ĉu ili plibonigas la sekurecon sur la aŭtovojoj ? ĉu ili pliplenigas la kason de la ŝtato ? ĉu vi pagas viajn monpunojn ? ĉu vi pagis vian SAT-Am-kotizon ?
29/11/2019 Kiel diskuti sen ĉefo ? — Ĉu eblas interparoli libere, egalece, fratece, sen estro, sen regulo, sen aŭtoritato ? Kiel organizi niajn Esperanto-parolrondojn ?
06/12/2019 Situacio en Grekio — Nun, pasintece, ekonomio, socialo, migrantoj, demokratio, turismo, futbalo.
13/12/2019 Filmo : La Sociale / La Sociala asekuro — Ĉu vi scias, kiel kaj kiam ĝi estis fondita ? kiu estis Ambroise Croizat ? Tiu filmo de G. Perret bele montras la aferon.
20/12/2019 Artefarita inteligento, aŭ artifika intelekto… — Ĉu nova formo de vivo ? ĉu la maŝinoj fariĝas inteligentaj ? aŭ la homoj stultaj ?
10/01/2020 Filmo : La Sociale / La Sociala Asekuro — Ĉu vi scias, kiel kaj kiam ĝi estis fondita, kiu estis Ambroise Croizat ? Tiu filmo de Gilles Perret bele montras la aferon, des pli kun Esperanta subteksto.
17/01/2020 La Nekoheroj — Ĉu plaĉis al vi la artikolo de Luc Gouverneur en La Sago n° 128 ? Venu do kun viaj nekoheroj, paradoksoj, kontraŭdiroj, oksimoroj, skizofreniaĵoj, memtrompoj, sinmanipuloj, kaj klarigu kial, kio ne taŭgas, tamen taŭgas, kaj reciproke.
24/01/2020 "Les Grains de Sel""La Sal-grajnoj" estas granda bazaro de nutraĵoj, malmultekosta, kies klientoj estas societanoj kiuj kunlaboras po 3 horoj ĉiumonate, kiu de freŝe malfermiĝis en la kvartalo de la sidejo de SAT-Amikaro.
31/01/2020 Briteliro — Ĉu nun la lasta epizodo ? sed komenciĝo de kio ? profite / malprofite de kio / kiu ? se vi Brito, kion vi opinius, esperus, bedaŭrus ? Ĉu Briteliro povas emfazigi la Esperantistan propagandon ?
07/02/2020 Ĉina novjaro — La sidejo de SAT-Amikaro situas apud la vjet-ĉina kvartalo de Parizo, okazo por ni temi pri tiuj kulturoj.
14/02/2020 TubaroTubaro.aperu.net — Tubaro ekzistas jam de unu jaro : https://tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn... kaj jam fariĝis unu el la centraj medioj de Esperantujo ! Kiuj estas la filmoj kiujn vi preferis ? Ĉu filmo de vi estas spektebla en Tubaro ?
21/02/2020 {{}} —
28/02/2020 {{}} —

Programo 2021-2022

15 Oktobro 2021 : Marcel Redoulez prezentis kantokolekton de kanzonoj de Georges Brassens en Eo (proks. 10 ĉeestintoj).
22 Oktobro 2021 : 7 ĉeestintoj parolis pri diversaj temoj.
29 Oktobro 2021 : Ludoj, ludiloj. Ĉu vi ŝatas/is ludi ? Al kio utilas la ludoj ? Ĉu nur ludojn kaj panon al la popolo ?
5 Novembro 2021 : Ĉu emocioj, ĉu racio movas vin ? ... kaj movas la popolon...? Al ili, al iuj, ĉu rezisti aŭ konsenti ? kiel ? kiomgrade ? Ĉu Esperanto estas racia aŭ emocia afero ?
12 Novembro 2021 : Hodiaŭ finiĝis la 26a konferenco pri klimato en Glasgovo. Ni komentu tiun eventon... freŝe aŭ varme ? Ĉu politiko pro klimato estas la sola bona politiko ?
19 Novembro 2021 : Prelego fare de Lucien : Diversaj facetoj de la ekstrem-dektrulaj movadoj. Tiu kunveno okazos : kaj per interreto, kaj enloke ; la pasvorto por eniri la SAT-Amikarejon estos "Hajlo Hitlero", kaj via buŝmasko estu je griza-nigra koloro.
26 Novembro 2021 : Naturo (la medio Tero) / Homa naturo (spirito, socio...) : ĉu opono ? Ĉu la homoj nature amas la naturon ? Aŭ inverse, ĉu homoj (memvole aŭ senpripense) malrespektas la naturan vivon, ĝenerale ? Ĉu la produktadoj de homoj (teĥnikoj, artoj, religioj, filozofioj kaj "blablabloj") kunigas/separas Naturon kaj Homon ? Kiel evoluas tiu afero ? Ĉu Esperanto estas artifikaĵo aŭ naturaĵo ? ...dankon pro viaj klarigoj...
3 Decembro 2021 : Joséphine Baker. La fama nigr-haŭta kantistino, estis ceremoniege re-entombigita en Panteonon de Parizo, inter "La Grandaj Homoj" de Francio. Dzeka kaj Izabel, kiuj verkis artikolon pri ŝi en La Sago n°139, invitas vin por iom pli scii kaj paroli pri ĉi-tiu mondfama artistino, pri ŝia lukto kontraŭ rasismo, kaj pri ŝia favoro al Esperanto.
10 Decembro 2021 : Ĉu Nova Kaledonio, aŭ Eksa Kolonio ? Estonteco de trans-maraj land-partoj de Francio.
Nov-Kaledonio, Guadalupo, Martiniko, Gujano, Reunio, Korsiko : ĉu sendependaj landoj baldaŭ ? Kio post "Kanak-eliro", "Antil-eksiĝo", k.c. ? Kion povas/rajtas esperi la popoloj ? Ĉu Nov-Kaledonio reale estas "kolonio" ? Ĉu Francio mem estas reale "sendependa lando" ? Ĉu nacia lingvo estas kriterio/garantio je sendependeco, aŭ male ?
17 Decembro 2021 : 100-jariĝo de SAT.
Eksterordinara malfermo de la sidejo por virtuale ĉeesti dum la tuta tago je la universitata prelegaro kiu okazos en salono de EHESS (École des Hautes Études en Sciences Sociales — Lernejo pri altaj pristudoj pri sciencoj sociaj) en urbo Aubervilliers apud Parizo rilate al la 100-jariĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Ligilo al la evento : https://sat-centjara.sciencesconf.org/.
Ĉeestu en la sidejo de SAT-Amikaro, por ĉeesti "preskaŭ reale" tiun eventon, organizata de universitatuloj, kaj montru ke la laborista Eo-movado estas pli ol pristuda temo !
7 Januaro 2022 : novaj vortoj en la franca lingvo.
La konversacio, kiel kutime, okazos per E-o, kvankam ni temos pri "franclingvaj" vortoj novaj, kiaj : "iel" (="ri"), "vlog", "blob", "frugalisme", "déconsommation", "intersectionnalité", "monsidentité", "silencier", "validisme", "remontada", k.c. plus kkaj vortoj kiuj akompanas la kronviruson... Ni provos traduki internacilingven tiujn vortojn, kaj taksi kiamaniere novaj vortoj atestas pro evoluo (misevoluo ?) de tuta socio ? — Jen la difino pri "iel", kiu ekvivalentas la E-an "ri""ŝli", ĉe la vorto-difinaro Petit Robert : « (Rare) Pronom personnel sujet de la troisième personne du singulier et du pluriel, employé pour évoquer une personne quel que soit son genre. L’usage du pronom iel dans la communication inclusive. Rem. S’écrit aussi ielle et ielles »
14 Januaro 2022 : Ĉu "Charlie" ankoraŭ estas la kara Charlie Hebdo de nia adolesko ? ĉu ĝi ne emas, nun, iom Zemmour-iĝi ? "Sopiras pro mastriteco ? Ni aŭdacu Islamismon" asertas la kovro-paĝo de Charlie n° 1537 de 5 Jan. 2022 ; ĉu tio ne aspektas kia Zemmour-humuro, t.s. misutila provoko ? Aŭ : ĉu ni tiom maljuniĝaĉis ?
21 Januaro 2022 : Pluramo, pluramemo. Ĉu — hazarde aŭ ne — vi vizitis la paĝon https://eo.wikipedia.org/wiki/Pluramemo?uselang=eo ? Ĉu tiu afero (mal)instigas vin ? Ĉu ĝi (t.e. nek adulto, nek interŝanĝismo, nek poligamio, nek diboĉo) estas fantasmo, utopio, travivindaĵo ? Ĉu eblas travivi plurajn amrilatojn samtempe, kiam eĉ nur unu malfacilas, en nia epoko je konsumo ? Ĉu tiaj samtempaj amrilatoj estas pli/malpli teneraj ? reciprokaj ? Ĉu reale povas ekzisti "plurfideleco" ? Kiuj homoj (realaj/literaturaj/kinaj) hodiaŭ ludas rolon je modelaj ge(j)amant(in)oj ?
28 Januaro 2022 : Ni komparu la politikajn programojn de la maldekstraj partioj. Ek de la "ekstrem-maldekstro" ĝis la "centro", ĉu la politika pejzaĝo de Francio ŝanĝiĝis ? Ĉu ĝi (mal)boniĝis ? Kial ne plu ekzistas "komuna programo por regado" ? Kial ne kreiĝas koalicioj ? Ĉu ekologio estas maldekstraĵo ? Kian rolon por Eŭropo-Demokratio-Esperanto ?
4 Februaro 2022 : Reprezenti iu(j)n. Kiuj estas la/miaj/niaj reprezentantoj ? Ĝis kia grado ili parolas/agas nome de iuj ? Ĉu tiuj homoj reale estas elektataj, aŭ ĉu ili pli-malpli trudas sian personon en (tro ?) demokratiaj instancoj (sindikataj/politikaj), kaj en kulturaj medioj, k.c. ? Ĉu anarĥio estas la arto mem-reprezenti ?
11 Februaro 2022 : Egaleco ; de kiuj, inter kiuj, kiel ?
Kiuj homoj reale deziras kaj praktikas egalecon ? Ĉu egaleco aspektas pli natura en iuj specifaj medioj (religio/familio) ? Ĉu egaleco estas la malo de egoismo ? Ĉu konkurenco estas ia formo de egaleco ? Ĉu la mono-sistemo, la leĝoj, la soci-politikaj strukturoj efikas por aŭ kontraŭ vivada egalo inter la homoj ? Ĉu estas juste vivi egale ? Kiel praktiki egalecon ?
18 Februaro 2022 : Programita(j) funkci-ĉeso(j). Reciklo. Multaj modernaj aparatoj estas ek de la fabriko-tago programitaj por ne plu aŭ por mis-funkcii ek de iu antaŭe fiksita dato aŭ kondiĉo ; ĉu por instigi al nova aĉeto, aŭ pro sekureco ? Kial nenio plu estas riparebla nuntempe ? Kion vi faras de viaj malnovaj ŝatataj objektoj ? Ĉu ekzistas homoj/ideoj/leĝoj/k.c. kies funkci-ĉeso (morto) estas programita ? kiel recikli sin ? ĉu vi provis ?...
25 Februaro 2022 : Lucien Péraire (1906-1997). Ĉu tiu homo, kiu inter 1928-1932 bicikladis tra la tuta kontinento de Eŭrazio per la helpo de survojaj Esperantistoj, estis nur simpla manlaboristo, kiel li asertas en lia libreto "Tra la mondo per biciklo kaj esperanto" ?
4 Marto 2022 : Libera interparolado pri aktualaĵoj. Ni temos pri la internacia situacio (notinde en Ukrainio), pri la socia-politika situacio en Francio (baloto por prezidento k deputitoj), kaj pri pli amuzaj temoj, se ili ekzistas... Venu kun viaj opinioj, kun viaj oreloj kaj kun via buŝo... aŭ konektu sin per Jitsi...
11 Marto 2022 : Propagandi Esperanton. Ni preparu serion de prelegetoj por prezenti Esperanton en kulturaj asocioj kiuj parencas kun Esperanto, en kultur-domoj kaj en bibliotekoj de nia kvartalo. Ni ankaŭ pripensu ĉeeston ĉe Fête de Lutte Ouvrière, Fête de l’Humanité, k.a.
18 Marto 2022 : Kiel la krizo pro kronviruso ŝanĝis niajn vivojn. Antaŭ 2 jaroj la prezidento Makron, pro la disvastiĝo de kronviruso KV19, ripetadis en oficiala prelego "Ni estas en situacio je milito" ("Nous sommes en guerre"), anoncis la nepron je grandaj adaptoj, kaj promesis mult-monan helpo-planon. Krom la malsano mem, kio ŝanĝiĝis en niaj ĉiutagaj vivoj kaj en la socio ? Ĉu la san-pasporto (kiu ĵus de kkaj tagoj ne plu estas devigita) estis progreso ? Ĉu la nuna malapero de KV19 estas kaŭzata de la viruso Putino ? Kiuj estas la hodiaŭaj militoj ?
25 Marto 2022 : Spicoj kaj spicaĵoj, aŭ : la arto spicumi pladojn kaj la vivon... Alportu spicojn kiujn vi ŝatas/malŝatas, por gustumigi ilin al la kolegoj. Ni ankaŭ temos pri la kulturaj kaj ekonomikaj aspektoj de tiaj varoj (ekz. : sukero kaj sklaveco), kaj ni interŝanĝos pri manieroj "spicumi" la vivon, la laboron, la E-lingvon...
1 Aprilo 2022 : La unua de Aprilo okazas hodiaŭ... Venu kun ŝercoj, humuraj rakontoj, amikecaj mokoj, amuzaj falsaj informoj, por ke ni bonhumore ridu, spite de la ne amuza situacio...
8 Aprilo 2022 : Adolf Hitler. Kiu estis Hitlero ? Ĉu ĉefo aŭ marioneto ? Ĉu kialo aŭ konsekvenco ? Ĉu genio aŭ stultulo ? Ĉu naciisto aŭ anarĥiisto ? Kion celis naziismo ? Ĉu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas Hitleroj kaj Hitleranoj ? kiel ilin identigi kaj malhelpi ? Ĉu ridigas vin la filmo de Charlie Chaplin "La Granda Diktatoro" ?
15 Aprilo 2022 : Pasas la tempo... Ĉu la tempo "pasas" ? kiel la tempo-paso efikas rilate al vi ? al la socio ? al la mondo ? Ĉu vi estas el la homoj kiuj aktive "pasigas" la tempon ? kiel ? Ĉu la maljunuloj bedaŭras sian eksan junecon ? Ĉu la junuloj deziras akiri maturecon, povon ? Kio, planita/neplanita de vi, okazis/neokazis en via vivo ? Kiakondiĉe ia ŝanĝiĝo estiĝas evoluo, progreso ?
22 Aprilo 2022 : Post-morgaŭ okazos la baloto kiu elektos la Franclandan prezidont(in)on. Ĉu vi voĉdonos kun espero aŭ malespero en la koro ? Ni diskutu pri la politika pejzaĝo de Francio ; ĉu la situacio instigas temi serioze pri politiko ? ĉu la baldaŭaj balotoj por deputitoj estos pli interesaj ? ĉu baloti estas eksmoda tradicio, nun sengrava, eĉ forgesinda ?
29 Aprilo 2022 : Aŭtomata traduko. La historio de informadiko grandparte ligiĝas kun aŭtomata traduko inter lingvoj — kaj ankaŭ kun kriptografio ; aliflanke, komputilaj programoj funkcias per informadikaj kvazaŭ-lingvoj. Ĉu vi scias, ke Esperanto estis en la kerno de la traduk-programo DLT, en la jaroj 1980 ? Ĉu vi uzas traduk-programojn ? Ĉu vi opinias, ke ili malfortigas la situacion de la angla lingvo, kiu pli kaj pli estos nenecesa ? Kion opinius Zamenhof pri tiaj fantazioj ?
6 Majo 2022 : Ĉu vi konas la aktualajn Esperantaĵojn de niaj samideanoj Afrikanaj ? Ĉu vi spektis la filmon de Joel Muhire kaj Kambale Amani Love prezento pri "Kvazaŭ korpo sen koro", Kvazaŭ korpo sen koro (1/2), Kvazaŭ korpo sen koro (2/2) ? Ĉu vi spektis filmojn de KJBEL Ne forkuru antaux la problemo sed alfrontu gxin, La Uzado de la tempo. Ĉu vi abonas al Aminda Radio Madagaskaro kaj Panoramo de la Granda Insulo de Henriel Fidilalao Firaisana ? Esperantistaj Afrikanoj estas tre aktivaj, legu la raportojn Esperanto en Afriko !
13 Majo 2022 : Nenia temo anoncita, tio signifas : ni pritemu pri ĉio ajn, ĉiel ajn ! Ni parolu tamen singardeme, sen malkonscii ke hodiaŭ estas Vendredo la 13-a...
20 Majo 2022 : Permakulturo. Kio estas "permanenta" aŭ "daŭri-pova" ter-kulturo ? Kiel kultivi legomojn kaj fruktojn por ke ili daŭre kresku sen eluzi sian grundon, nature, senpolucie, "biologie" ? Permakulturo estas moderna nomo de "ter-ekonomio" kaj "agro-ekologio" kaj "agroforstumado", por "memsufiĉa ekosistemo". Ties ĉefajn principojn jam de jarcentoj konis kulturistoj, sed ilin la eks-moderna "produktivisma sistemo" forgesigis. Ĉu la hodiaŭa permakulturo similas kiel la pens-maniero de 1970-aj "aŭtonomistoj" aŭ anoj pro memfarado kiuj siamaniere "retroiris al la kampoj" ? Ĉu permakulturo estas utopio, aŭ tuja bezono ?


10 Junio 2022 : Neniu fiksita temo : libera interparolado.
17 Junio 2022 : Neniu fiksita temo : libera interparolado.
24 Junio 2022 : Se la vetero ebligos, ni piknikos en la apuda Parko de Choisy.


Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam
(Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.)
Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").

Rendevuo : ekde 18h30, en la Pariza sidejo de SAT-Amikaro, en nia "butiko", 132-134 bd Vincent Auriol, Parizo 75013, ĉiuvendrede. Venu, envenu, kaj renkontu malvirtualajn Esperantistojn ! Kiel ĉiam, ni interparolos tute libere, ĝis noktomezo se vi babilemos...! La parolrondoj okazos enloke, ne per interreto ; la prelegoj okazos per ambaŭ manieroj.

Venu kun via buŝo por paroli, venu ankaŭ kun via manĝ-buŝo kaj trink-buŝo, kaj ne forgesu kunporti vian buŝ-maskon... "San-pasporto" kaj permeso de la gepatroj : ne bezonataj.