Iomete da historio : la nuntempa ciklo de "babilrondoj" en la sidejo de SAT-Amikaro komenciĝis en 2012. Tiu rendevuo ĝis nun okazis ĉiuvendrede, preskaŭ sen interrompoj krom somere. Neniaj raportoj ekzistas pri ili. Jen listo de datoj kaj temoj, surbaze de nekompletaj retaj arĥivoj. Jen la plej malnova spuro trovita (anonco en Septembro 2014) :
La babilrondo rekomencis vendredon la 5an de septembro je la 18h30 en la sidejo de SAT-Amikaro 134 boulevard Vincent Auriol, Paris 13e Métro : Nationale.
Ni babilas, trinkas, manĝetas (laŭ kontribuoj de la partoprenantaro. Ni havas vinon, senalkoholaĵojn kaj veganaĵojn) ĝis... ni foriras. Dependas de vi. Sed ofte babilrondo finiĝas je 20h30 - 21h.
Babilrondo estas, ekde januaro 2012, por progresantoj de diversaj niveloj. Komencantoj povas nur aŭskulti kaj alta-niveluloj povas helpi kaj korekti.
Le babilrondo (cercle de conversation en Espéranto) a redémarré le vendredi 5 septembre à 18h30 au siège SAT-Amikaro 134 boulevard Vincent Auriol, Paris 13e Métro : Nationale.
Nous discutons,buvons, grignotons (vous pouvez apporter des trucs : nous avons du vin, des boissons sans alcool et des des trucs végan) jusqu’à... ce que les gens partent. L’heure de fin dépend de vous. Souvent le babilrondo se termine vers 20h30 - 21h.
Nous parlons de thèmes variés et souvent polémiques pour donner envie à chacun de participer à l’échange.
Le babilrondo est pour des apprenants de diverses niveaux. Les débutants peuvent (s’ils le souhaitent) seulement écouter et les bons locuteurs peuvent venir aider et corriger.
2014 | Temoj proponitaj |
---|---|
05/09/2014 | La temo de la venonta SAGO – "Mi konstatas ke strikon post striko, la laboristoj ne akiras tion, pro kio ili strikis. Ĉu iuj promesas, sed ne respektas, ĉu pro monproblemo ili malstrikas senakire ? Ĉu necesas elpensi novan agmetodon ? Se jes, kia(j)n ?" |
12/09/2014 | Majo 68 – Les événements de Mai 68 |
03/10/2014 | Rilatoj inter homo kaj dombesto – Les relations entre l’homme et l’animal domestique |
10/10/2014 | Ĉu ni povas ŝanĝi pensmanieron per vortoj ? – Est-ce qu’on peut changer la manière de penser par les mots ? |
17/10/2014 | Esperanto TV kun Richard Delamore el Aŭstralio – |
24/10/2014 | Asocio aŭ retejo, ĉu estas sama sperto ? – Association ou site internet : est-ce que c’est le même genre d’expérience ? |
31/10/2014 | Prezentado de la asocio SAT kun Vito Markovo – Présentation de l’association SAT avec Vito Markov |
07/11/2014 | Perforto – Violence |
14/11/2014 | Esperanto kaj Politiko – Esperanto et Politique |
21/11/2014 | Kiu estas via preferita filmo aŭ libro kaj kial ? – Quel est votre film ou livre préféré et pourquoi ? |
28/11/2014 | Protituado – Prostitution |
05/12/2014 | Kion vi preferas : ĉu havi unu brakon aŭ tri ? – Que préférez-vous : avoir un bras ou trois ? |
12/12/2014 | Imagu vian preferatan / plej ŝatatan menuon – Imaginez votre menu idéal |
19/12/2014 | En kia epoko vi ŝatus vivi ? – A quelle époque auriez-vous aimé vivre ? |
2015 | Temoj proponitaj |
---|---|
09/01/2015 | La parabolo de la kavernoPlatono – L’allégorie de la caverne |
16/01/2015 | Limoj de solidareco kaj almozo – Les limites de la solidarité et la charité |
23/01/2015 | Ĝentileco kaj hipokriteco – La politesse et l’hypocrisie |
30/01/2015 | Ruseo kaj Voltero – duelo ! – Rousseau et Voltaire : le duel ! |
06/02/2015 | Infanoj kaj la reto – kiam ? Kiel ? – Les enfants et internet : Quand ? Comment ? |
13/02/2015 | Loterio kaj monludoj – Loterie et jeux d’argent |
20/02/2015 | Modifo de korpo – homeco kaj korpa integreco – Modification du corps : L’humanité et l’intégrité du corps |
27/02/2015 | Urboplanismo kaj politikplano – Urbanisme et projet politique |
06/03/2015 | Faŝismo kaj aŭtoritato – difinoj – Fascisme et autorité : définitions |
13/03/2015 | Esprim-libereco – Liberté d’expression |
20/03/2015 | Vira kontraŭkoncipo – Contraception masculine |
27/03/2015 | Profesia armeo – ĉu necesas ? – Armée de métier, est-ce nécessaire ? |
03/04/2015 | Diskriminacio – ĉu misuzo aŭ estas ĉie ? – Discrimination : abus ou omniprésent ? |
10/04/2015 | Respekto – difinu ! – Respect : définition |
17/04/2015 | Vojaĝi — Kia estas la plej bona maniero ? Ĉu ŝipe, piede, ĉevale, bicikle... ? – Quelle est la meilleur façon de voyager ? en bateau, à pied, à cheval, à vélo.. ? |
24/04/2015 | Famuloj kiuj ricevis oponajn prijuĝojn en la historio – Les figures controversées de l’histoire |
01/05/2015 | Fabeloj – rakontrondo... – Soirée contes : venez avec une histoire |
08/05/2015 | Noamo Ĉomski kaj Lingvoscienco – Noam Chomsky et linguistique |
15/05/2015 | Arto – profesia kaj amatora pratikado – Art : pratique pro et amateur |
22/05/2015 | Mono – kio ankoraŭ ne estas interŝanĝebla kontraŭ mono ? – Qu’est-ce qui échappe encore à la monétisation ? |
29/05/2015 | Citaĵoj de Oscar Wilde – Citations d’Oscar Wilde |
05/06/2015 | Rajto je forgeso – Droit à l’oubli |
12/06/2015 | Feliĉo, ĉu ? – Le bonheur ? |
19/06/2015 | Ridi sen malico – Rire sans méchanceté |
26/06/2015 | Responsa turismo : ĉu utopio ? – Tourisme responsable : utopie ? |
03/07/2015 | Via Revdomo : kie kaj kiel ? – la maison de vos rêves : où et comment ? |
2015-2016 | Temoj proponitaj |
---|---|
04/09/2015 | Ludoj. – Ĉu ekzistas tipaj E-aj ludoj ? Kiel ludi E-e ? Venu provi aŭ proponi ludojn… |
25/09/2015 | Lernejo. – Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras… |
02/10/2015 | Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton (« leĝo ») de Godwin… |
09/10/2015 | Utilaj militoj. – Kiajn bonajn kaj justajn militojn vi plej ŝatas, volas… |
16/10/2015 | Kiu eduku la infanojn ? – Aŭ la familio, aŭ la komunumo, aŭ la lernejo, aŭ la strato, aŭ Interreto… |
23/10/2015 | Transhumanismo. – Raso aŭ kiraso ? Ĉu vi preferas uzi sciencon por egigi viajn mensajn kaj fizikajn kapablojn, aŭ vivi senartifike… |
30/10/2015 | Lingvujoj da malmulta anaro. – Malplimultoj, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ… |
06/11/2015 | Festi datrevenojn. – De naskiĝo, de morto, de E-istiĝo, kies, de kiaj eventoj, de kiuj religioj… |
13/11/2015 | Subitaj furiozaĵoj. – En televidilo, en laborejo, en familio, en babilrondo… |
20/11/2015 | Reklamoj. – Utilo, uzo, kiel ne bezoni, kiel rezisti kontraŭ la agreso… |
27/11/2015 | Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo… |
4/12/2015 | Baza rento. – Ĉu universala, egala kaj senkondiĉa enspezo faciligus socian progreson… |
11/12/2015 | Aŭ Rolanto, aŭ Vivanto : la sia duelo ! – Ludi rolon (en la spektaklo privata, familia, socia…) aŭ sendepende vivi sian vivon… |
18/12/2015 | Spiritisma rondo. – Ni mediumne alvokos Z-on, preparu la demandojn ! |
08/01/2016 | Mortintoj de la pasinta jaro. – Kiujn plori, kiujn forgesi… |
15/01/2016 | La sovaĝa infano kiu inspiris la filmon Francois Truffaut |
22/01/2016 | La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino… |
29/01/2016 | Ŝanĝiĝoj tra la vivo. – Kiom ajn vi aĝas, vi sentas internajn ŝanĝiĝojn, volitajn aŭ ne ; rakontu vian arton vivi… |
05/02/2016 | Eksjugoslavio – Vjeko Markov. |
12/02/2016 | Optikaj eksperimentoj kaj trukoj |
19/02/2016 | Makiavelo. – « Estri, tio estas kredigi »… ĉu vi kredas ? |
26/02/2016 | Aŭ Tradicio, aŭ Evoluo : la duelo ! – Kie situas Kulturo, individua vivo, socia vivo… |
04/03/2016 | Kuba folklora muziko − Jany |
11/03/2016 | Monda komploto. – Kiel taksi la teorion ? ĉu Esperanto estas sufiĉe komplotema… |
18/03/2016 | Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn… |
25/03/2016 | Revaj ferioj. – Kie, kun kiu, por fari aŭ por eviti kion… |
01/04/2016 | Reva aŭ sonĝa kunul(in)o. – Prefere sama aŭ komplementa ? Ordinara aŭ mirinda ?… |
08/04/2016 | Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo… |
15/04/2016 | Novan propagandon por E-o ! – Ni preparu la estontajn reklamojn… |
22/04/2016 | Aŭ SAT, aŭ UEA : la duelo ! – Ni ludu la duelon ! – aŭ la memmortigon… |
sabaton 23/04/2016 | Secesi-stilo (« Art Nouveau ») Vizito en la XVI-a distrikto de Parizo gvidota de Eriko. Duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo) La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9. Do eble ĝis venontsabate |
29/04/2016 | Feminismo. – Parto de humanismo ? Demagogio ? Aŭ nenio pli ol la ina flanko de la vireca stulteco ? Rakontu vian feminismon… |
06/05/2016 | Ŝati sian metion, profesie sukcesi. – Ĉu utilas ? ĝis kia grado… |
13/05/2016 | « La enhavo de la fridujo estas nenies propraĵo ». – Ni balotumos tiun mocion post kompleta inspektado kaj foranalizo de la enhavo… |
20/05/2016 | Aktiva pacifismo. – « Se vi deziras pacon, preparu vin militi »… |
27/05/2016 | Aŭ Buddho, aŭ Mahometo : la duelo ! – Ni ludu la oponon de la profetoj… |
03/06/2016 | La Ŝtrumpfoj. – Ĉu la utopio de Peyo superas la Zamenhofan… |
10/06/2016 | Fotografio. – Ĉu foti, dum nuna epoko, estas ankoraŭ Arto, aŭ konsumado facila de troa teknologio… |
17/06/2016 | Muziko. – Ĉu son-arto estas internacia lingvo, aŭ modoj enlokaj sen signifo… Melono muzikisto, prelegos ! |
14/06/2016 | Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu… |
01/07/2016 | Surealisma vespero. – Ni eksperimentos aŭtomatan skribadon en E-o, kaj aliajn teknikojn de superrealismo… |
08/07/2016 | Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj… Finiĝis la Babilrondo 2015-2016 « Ĝis la revido oktobre ! »… Eriko |
2016-2017 | Temoj proponitaj |
---|---|
30/09/2016 | Ferioj : Rakontu vian someron. |
07/10/2016 | Vestaro : Ĉu vi sekvas la modon ? |
14/10/2016 | Lernejo : Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras… |
21/10/2016 | Labori : Ĉu ankoraŭ ekzistas laboristoj ? metioj ? Kiuj ankoraŭ volas labori ? bonvolas labori ? laŭ kiaj kondiĉoj ? Ĉu ankoraŭ ekzistas sklavoj ? aŭ nur profitantoj ? |
28/10/2016 | Rakonti la enhavon de la lastaj eldonoj de "La sago" kaj "Sennaciulo". |
04/11/2016 | Esperanto : "Kial vi lernas Esperanton ?" |
11/11/2016 | Anstataŭ kapitalismo, ĉu anarkiismo aŭ komunismo ? |
18/11/2016 | Frenezo, frenezuloj : Ĉu la kaŭzoj de psikaj malsanoj estas en la socio ? en polucioj ? en religioj ? en familioj ? en teknologioj ? en libertempoj ? en spektakloj ? Ĉu lukti per edukado ? per psikiatrio ? per drogoj ? per kontraŭaj frenezaĵoj ? … |
25/11/2016 | Hejmbestoj : Ĉu vi havas aŭ havis bestojn en hejmo ? Ĉu vi amas bestojn ? Ĉu vi vivis en tradicia farmo ? Kiel efikas hejmbesto ĉe familio ? ĉe izolaj maljunuloj ? Ĉu eblas komuniki kun bestoj ? … |
02/12/2016 | Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ? |
09/12/2016 | Esperantismon travivi : Rakontu E-ajn renkontojn, okazaĵojn, projektojn, librojn, artikolojn kiuj bonigis-bonigas vian vivon. Klarigu kiel vi agas. Ĉu Esperantismo estas moralo ? religio ? framasonismo ? klubo ? … |
16/12/2016 | Prelegoj proponotaj de babilrondanoj. |
06/01/2017 | Kio okazis en 2016 ? Kiel resumi per unu vorto la pasintan jaron ? |
13/01/2017 | Homoj kaj naturo. Ĉu timo aŭ malfido. |
20/01/2017 | Ŝatokupoj kaj hobioj. |
27/01/2017 | Diskuti la artikolojn de "La Sago" |
03/02/2017 | Sporto kaj distraĵo |
10/02/2017 | Metafizikaj konceptoj en scienco. |
17/02/2017 | Qi Gong. Bertrand klarigos al ni la koncepton. |
24/02/2017 | Sociaj luktoj en via kvartalo kaj mondskale |
03/03/2017 | Reklamo kaj lobioj. Kion signifas hodiaŭ la vorto "komuniki" |
10/03/2017 | Familia historio de Lucien Bresler |
17/03/2017 | Googla serĉo. Ĝis kia grado maŝinaj serĉoj helpas aŭ fuŝas nin. |
24/03/2017 | Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn… |
31/03/2017 | Ĉu esperanto estas ilo aŭ vivmaniero ? |
07/04/2017 | Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj… |
14/04/2017 | Kiel vi rilatas kun viaj najbaroj ? |
21/04/2017 | La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino… |
28/04/2017 | Post la unua parto de la prezidenteca voĉdono, kia estonteco por Francio ? Ĉu brila ? ĉu sombra ? |
05/05/2017 | Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu… |
12/05/2017 | Senperforta komunikado (SPK) |
2017-2018 | Temoj pridiskutitaj |
---|---|
06/10/2017 | Soveta Revolucio de 1917 : kiel, kial ĝi okazis, ĉu ĝi similis al la Franca Revolucio de 1789 ? kio (mal)sukcesis ? kiam ĝi finiĝis ? kio estas soveto kaj komunismo, ĉu realaĵo ? kiuj est-is-as la komunistoj ? ĉu la nunepoka situacio en Rusio estas pli bona ? ĉu Rusio bezonas novan revolucion ? ĉu Francio ? Esperantujo ? kiuj estas la nunepokaj revoluciistoj ? |
13/10/2017 | Poŝtelefono — la gejunuloj ne povas imagi ke la homoj scipovis vivi sen tiu ambigva aparato, kiu kaj ligas kaj separas ! klarigu por kio vi uzas via(j)n poŝtelefono(j)n, aŭ kial vi rifuzas posedi unu ? ĉu tio estas modo ? kiaj estas la konsekvencoj de poŝtelefono en la rilatoj sociaj, familiaj, amikemaj, geedzaj, laboraj, personaj, psikaj, fiziologiaj ? kio ludis la rolon de poŝtelefono, pasintece ? ĉu vi "Amikumas" ? |
20/10/2017 | Subpremo en socioj kaj puna justeco : Ĉu la nuntempa socio bezonas pli da polico ? Ĉu ni kapablas pripensi socion kaj komunan vivon sen subpremo kaj puno ? |
27/10/2017 | Religio, religioj — kial ekzistas pluraj religioj ? ĉu ili reale diferencas ? kio pli gravas : Homo(j) aŭ Dio(j) ? ĉu la homoj, ĉu la dioj diferencas ? ĉu religioj estas sistemoj por liberigi aŭ por sklavigi ? ĉu religio util-as-is al vi ? ĉu la tradiciaj religioj ŝanĝiĝas, evoluas ? ĉu politiko, ekonomiko estas modernaj formoj de religioj ? kaj Esperanto en ĉio-ĉi ? |
03/11/2017 | Pedagogio de Freinet : Ĉu akoraŭ aktuala ? |
10/11/2017 | Aŭ sentoj, aŭ racio — la mem-duelo inter koro kaj cerbo : ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj ? ĉu certaj artoj apartenas al racio ? ĉu eblas koni sen konscii ? ĉu niaj plej karteziaj scioj estas ankaŭ sentoj ? kio estas instinkto, mistikismo, saĝeco, psikologio, filozofio, metafiziko ? ĉu la "interna ideo de Esperanto" estas afero de poezio aŭ de racionalismo ? |
17/11/2017 | La Sago, Sennaciulo, nia retejo — ni pridiskutu la aperintajn artikolojn, ni ankaŭ preparu artikolojn, paĝojn, enhavojn… |
24/11/2017 | Reklamo, premgrupoj, propagando — ĉu, dum aĉeti, vi estas influita de reklamoj (bonvolu citi ekzemplojn) ? kial estas pli kaj pli da reklamoj en nia moderna vivo ? kiompoporcie kostas de produkto ties reklamo ? kiel rezisti, oponi kontraŭ la agreso ? kial la propagando por Esperanto efikas malpli ol reklamo por makaronio ? ĉu la lobioj funkcias sammaniere ? kial la Esperantista lobio efikas multe malpli ol iu ajn el ĉiuj aliaj premgrupoj ? |
01/12/2017 | Novaj vortoj aldonitaj al "Grand Robert". Ĉu tioj vortoj/esprimoj ekzistas en Esperanto ? |
08/12/2017 | Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ? |
15/12/2017 | Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton ("leĝo") de Godwin… |
22/12/2017 | Sporto kaj distraĵo. |
05/01/2018 | Kio okazis en 2017 kaj poste ni parolos pri Spinoza... |
12/01/2018 | Asterisko kaj Obelisko |
19/01/2018 | Post unu jaro de Trump |
26/01/2018 | Ĉu esperantistoj estas eksmodaj |
02/02/2018 | Ĉu vi pli ŝatas la pasintecon aŭ la estontecon |
09/02/2018 | Komerco justa |
16/02/2018 | Ĉu Interreto favoras esperanton ? |
23/02/2018 | Roberto parolos al ni pri Spinoza |
02/03/2018 | Respubliko kaj demokratio |
09/03/2018 | Respekto : difinu ! |
16/03/2018 | Projekciado de filmo : Demain |
23/03/2018 | Arto : profesia kaj amatora pratikado |
30/03/2018 | Faŝismo kaj aŭtoritato : difinoj |
06/04/2018 | Kiu estas via preferita filmo aŭ libro kaj kial ? |
13/04/2018 | Hodiaŭ estas Vendredo la 13a ! |
20/04/2018 | Mondo sen leĝoj : mallegalaĵoj, finegocado, malpura mono, korupto, ktp |
27/04/2018 | La Laborfesto, la 1an de Majo : kion prepari, kial |
04/05/2018 | "Majo-Junio 1968" : kio okazis, ĉu vi memoras ? |
11/05/2018 | Jam unu jaro de Makronismo |
18/05/2018 | Ukronioj : alternativa historio, "kio okazintus, se..." |
25/05/2018 | Akcepti aŭ malakcepti migrantojn ? Kiujn ? Kiel ? Kial ? |
01/06/2018 | Kulturaj heredaĵoj, patrimonio : ĉu necese zorgindaj ? |
08/06/2018 | Aŭ Robespiero, aŭ Ghandi ? Violento en sociala/politika/etna liberiĝo |
15/06/2018 | Solvoj simplaj por kompleksaj problemoj (en hejmo, socio, laboro, k.c.) |
22/06/2018 | Nia rondo ricevos la konatan Bulgaran verkiston Julian Modest (Georgi Mihalkov) kiu temos pri la originala E-literaturo |
29/06/2018 | Akvaj resursoj kaj ties administrado |
2018-2019 | Temoj proponitaj |
---|---|
5/10/2018 | Kion ni manĝas ? (kaj trinkas) |
12/10/2018 | Sportoj, sportumi |
19/10/2018 | Kiel partopreni al la festo de la asocioj, prelegi en bibliotekoj, en lernejoj, ktp ? |
26/10/2018 | Laikeco |
2/11/2018 | La lupo, la urso kaj la azia krabro |
9/11/2018 | Tria ejo (nova koncepto - ekster la laborejo kaj la hejmo) |
16/11/2018 | Interretaj babilrondoj (prezentado) |
23/11/2018 | Demokratioj, kie, kiam, kiel ? |
30/11/2018 | Anarkiismo (prelego) |
7/12/2018 | Por la elektronika cigaredo (prelego de Robert Molimard) |
14/12/2018 | La arto ĉiam pravi (prelego) |
21/12/2018 | Kiuj estas la kialoj de la militoj ? |
4/1/2019 | Kio okazis en 2018 ? Kiu estas la persono de la jaro ? — Cetere de tiu temo ni parolos kun Japano. |
11/1/2019 | La Belulino kaj la besto, kaj kiel tiu filmo de J. Cocteau rilatas al la revo Esperantisma. |
18/1/2019 | Flav-veŝtuloj : kiuj ili estas ? kion ili (ne) sukcesis fari ? kia estonteco ? ĉu flavo reale estas mikso de ruĝo kun verdo ? |
25/1/2019 | La labortempo : Bertrand Russell, pacifisto kaj matematikisto, kalkulis en 1932 ke 4 horoj da ĉiutaga laboro ekzakte sufiĉas... Bonvolu diri por kio kaj kiu vi laboras ? por emeritiĝi ? |
1/2/2019 | Mondcivitanoj : François Lo Jacomo prelegos pri la pacifisma movado kaj pri ĝia fondinto Garry Davis, ni interparolos pri ĝia aktualeco, ĝia kvazaŭ sennacieco, kaj kiel mem mondcivitaniĝi ! |
8/2/2019 | Alĥemio : ni serĉu la ŝtonon de la saĝuloj ! ni kreu oron el fekaĵo ! ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas la lingvo de la birdoj ? |
15/2/2019 | Artifika inteligento aŭ artefarita intelekto ? aŭ pura stulteco ? ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas ties lingvo ? |
22/2/2019 | La Homo, konscia ero de Dio-Naturo : Robert Molimard prezentos sian tutfreŝan verkon (L’Harmattan). http://www.tabac-humain.com/esperanto/ |
1/3/2019 | Hori Jasuo : Robert Molimard klarigos al ni la agadojn de Hori Jasuo, Esperanto-sumoo, ktp. |
8/3/2019 | Cerbatano : ludo, sporto, armilo ? (prelego). |
15/3/2019 | Granda Nacia Debato : ĉu vi partoprenis ? |
22/3/2019 | Europe Démocratie Espéranto (prelego). — Retejo de EDE :http://www.e-d-e.org/?lang=eo — Marie-Noëlle Lienemann kaj Robert Phillipson :https://www.youtube.com/watch?v=2brvLbdM8Z8 — Antoine de Maximy :https://esperanto-france.org/si-j-etais-president-par-antoine-de-maximy |
28/3/2019 | Mastroj kaj servist(in)oj : diversaj aspektoj de iliaj rilatoj. (prelego). |
5/4/2019 | Teknologioj, novaj kaj malnovaj : ĉu pli bone pasintece ? ĉu pli bone morgaŭ ? Ni spektis tre kuriozan filmeton de 1947 (de Barjavel) kiu antaŭmontras la nuntempan uzegon de poŝ-televidil-telefono : https://www.youtube.com/watch?v=ZKfOcR7Qbu4. |
12/4/2019 | Briteliro : Brexit or not Brexit ? That is the question... ĉu nova "cimo de jaro 2000" ? |
19/4/2019 | Libera temo |
26/4/2019 | "La Tresse" : prezento de la libro "La Harplektaĵo" (aŭ "Harplekte" ?), de L. Colombani, far Andrea kaj Elizabet. Tiu sukcesplena libro montras la interplektantajn vivojn de tri virinoj, en Barato, Sicilio, Kanado... |
3/5/2019 | L’ EPI Epicerie Participative — ĉu vi manĝas biologie ? — L’ Epicerie Participative du Val d’Orge https://www.monepi.fr/epistegenevieve a pour objet la mise en œuvre de pratiques alimentaires collectives, participatives et alternatives qui favorisent le lien social (prelego). |
10/5/2019 | Ekonomia malkreskiĝo, aŭ malkreskado, aŭ daŭripova nekresko... ĉu nova formo de progreso ? ĉu libervola aŭ deviga konduto por la estonteco ? kiu komencos ? kiel ? |
17/5/2019 | Eŭropa baloto |
24/5/2019 | "1336 Tagoj" aŭ : Teo, la magia trinkaĵo de sukcesa lukto en Gemenos (proksime de Aubagne) — escepte ni ne trinkos vinon, sed tizanon. |
31/5/2019 | Violento dum edukado : "Estas por cia bono !" Ĉu la violento kontraŭ la infanoj estas hereda aŭ kultura ? |
7/6/2019 | Speciala programo okaze de la 100-a datreveno de unu el la parolrondanoj ! |
14/6/2019 | Ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pro la Olimpiaj Ludoj en Parizo en 2024 ? |
21/6/2019 | Muzik-festo |
28/6/2019 | (nuligita babilrondo) |
12/07/2019 | je la 18a kaj duono, malkutima kaj ne formala babilrondo pri arto propronita de Esperanta artistino : Cécile Anda, Galerie 43 - La Butte aux Cailles, 43 rue Vandrezanne 75013 PARIS
|
somera paŭzo |
2019-2020 | Temoj proponitaj |
---|---|
4/10/2019 | Libertempo — Tempoj de la tago, de la jaro, de la... vivo |
11/10/2019 | Internaciaj alternativaj urboj, vilaĝoj… — Ĉu internaciaj alternativaj urboj - vilaĝoj ekzistas ? Kie ? Kial ? Kiel ? Por kiuj ? Imagu vian propran idealan vilaĝon, priskribu ĝin. |
18/10/2019 | Ekologio — Tiu vorto estas ankoraŭ relative nova, tamen ĝi signifas pli ol lukto kontraŭ polucio ; Ekologio nunepoke preskaŭ estas tuta ideologio : Ĉu ĝi anstataŭigos Kapitalismon kaj Komunismon ? Ĉu nur la industrian produktadon ? Ĉu tia ekonomiko fareblas sen novaj formoj de energio ? Ĉu Esperanto estas ekologia lingvo ? |
25/10/2019 | Migrantoj, rifuĝantoj — Kial ili foriras aŭ fuĝas ? Kiuj ili estas, kiaj tipoj ekzistas ? Ĉu ili invadas nin ? Ĉu tio estas formo de milito kontraŭ Eŭropo, aŭ Okcidento ? Fare de kiu(j) ? Kiuj landoj (mal)akceptas ilin ? Ĉu ili intencas retroiri, kaj retroiros, en sian naskiĝolandon ? Ĉu ili estos obeemaj sklavoj ĉe ni ? Ĉu vi intencas forlasi Francion ? Por iri kien ? Ĉu jam vi estas fuĝinta ? Ĉu vi konas Esperantistajn migrantojn ? Krom fizika elmigrado, ĉu ankaŭ ekzistas psikologiaj aŭ kulturaj elmigradoj ? Ĉu Esperantujo estas tia enmigrujo ? Ĉu ĝi estas diasporo ? |
1/11/2019 | Une langue idéographique — Est-il possible de communiquer par écrit au moyen d’un système idéographique ? E. Lanvers nous montrera ses recherches. |
8/11/2019 17h30 | Amikeca soleno omaĝe al Andrea, kiu 100-jariĝis, en la urbo-domo de la XIII-a kvartalo, proksime de la sidejo de SAT-Am. — Tuj poste okazos la parol-rondo, kun Andrea, kiu estis instruistino, pri : |
8/11/2019 | Ĉu eduko / ĉu instruo ? — Kio pli gravas, utilas ? Kia estis la rolo de familio kaj de lernejo en via junaĝo ? Ĉu vi estas edukita aŭ instruita, ĉu viajn idojn vi edukas aŭ instruas ? Kie situiĝas kulturo, moralo, tradicio, (mal)vero ? Ĉu eblas scii sen konscii ? kiel diferencas scii kaj koni ? Esperanto edukis vin al kio kaj instruis kion ? |
15/11/2019 | Libero — Ĉu tio estas koncepto, ideo aŭ praktiko de la vivo ? Kiel esti libera ? Ne mallibera ? Ĉu la liberaluloj, la liberpensuloj estas liberaj uloj ? Kiel diferencas libero, permeso, ne malpermeso, senkontrolo, senprigardo, farebleco, konsumado, vagado, diboĉo ? Kiel gravas la liberoj fari, pensi, vojaĝi, komerci, esprimi, komuniki, organiziĝi ? Ĉu la libero dependas de politika reĝimo, ekonomia sistemo, teknikaj rimedoj, familia tradicio, nur de la spirita stato de la individuo ? Ĉu la libereco dependas de la loka-epoka ideologio ? Ĉu eblas esti libera sen konscii pri la fakto ? Kaj inverse ? Kiel vi uzas vian libertempon, vian liberecon ? Kio estas malpermesita en Esperantujo ? |
22/11/2019 | Al kio utilas la radaroj ? — Ĉu ili plibonigas la sekurecon sur la aŭtovojoj ? ĉu ili pliplenigas la kason de la ŝtato ? ĉu vi pagas viajn monpunojn ? ĉu vi pagis vian SAT-Am-kotizon ? |
29/11/2019 | Kiel diskuti sen ĉefo ? — Ĉu eblas interparoli libere, egalece, fratece, sen estro, sen regulo, sen aŭtoritato ? Kiel organizi niajn Esperanto-parolrondojn ? |
06/12/2019 | Situacio en Grekio — Nun, pasintece, ekonomio, socialo, migrantoj, demokratio, turismo, futbalo. |
13/12/2019 | Filmo : La Sociale / La Sociala asekuro — Ĉu vi scias, kiel kaj kiam ĝi estis fondita ? kiu estis Ambroise Croizat ? Tiu filmo de G. Perret bele montras la aferon. |
20/12/2019 | Artefarita inteligento, aŭ artifika intelekto… — Ĉu nova formo de vivo ? ĉu la maŝinoj fariĝas inteligentaj ? aŭ la homoj stultaj ? |
10/01/2020 | Filmo : La Sociale / La Sociala Asekuro — Ĉu vi scias, kiel kaj kiam ĝi estis fondita, kiu estis Ambroise Croizat ? Tiu filmo de Gilles Perret bele montras la aferon, des pli kun Esperanta subteksto. |
17/01/2020 | La Nekoheroj — Ĉu plaĉis al vi la artikolo de Luc Gouverneur en La Sago n° 128 ? Venu do kun viaj nekoheroj, paradoksoj, kontraŭdiroj, oksimoroj, skizofreniaĵoj, memtrompoj, sinmanipuloj, kaj klarigu kial, kio ne taŭgas, tamen taŭgas, kaj reciproke. |
24/01/2020 | "Les Grains de Sel" — "La Sal-grajnoj" estas granda bazaro de nutraĵoj, malmultekosta, kies klientoj estas societanoj kiuj kunlaboras po 3 horoj ĉiumonate, kiu de freŝe malfermiĝis en la kvartalo de la sidejo de SAT-Amikaro. |
31/01/2020 | Briteliro — Ĉu nun la lasta epizodo ? sed komenciĝo de kio ? profite / malprofite de kio / kiu ? se vi Brito, kion vi opinius, esperus, bedaŭrus ? Ĉu Briteliro povas emfazigi la Esperantistan propagandon ? |
07/02/2020 | Ĉina novjaro — La sidejo de SAT-Amikaro situas apud la vjet-ĉina kvartalo de Parizo, okazo por ni temi pri tiuj kulturoj. |
14/02/2020 | Tubaro — Tubaro.aperu.net — Tubaro ekzistas jam de unu jaro : https://tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn... kaj jam fariĝis unu el la centraj medioj de Esperantujo ! Kiuj estas la filmoj kiujn vi preferis ? Ĉu filmo de vi estas spektebla en Tubaro ? |
21/02/2020 | {{}} — |
28/02/2020 | {{}} — |
— Dum la epidemio pro kronviruso, la sidejo en Parizo estas fermita, la parolrondoj okazas per interreto —
|
Temoj proponitaj |
6/3/2020 | Arĥivoj Esperantistaj — Kiel aspektas, kie situas la arĥivoj societaj de Esperantujo, la bibliotekoj, kaj personaj kolektoj. |
13/3/2020 | Hodiaŭ, Vendredo, la 13-a ! — Ĉu vi timas ? aŭ esperas gajni monon ? amon ? ĉu vi kredas je sorto ? |
20/3/2020 | Urbaj balotoj — Kiel aspektas la politika situacio de Francio, inter la du balotoj ? ĉu gravas tiu baloto ? |
27/3/2020 | Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu en via urbo, kiel en Parizo, la stratoj dezertas ? Ĉu pro malpli da aŭtomobiloj, la suno pli sunas kaj birdoj pli kantas ? Ĉu vi sidas la tutajn tagojn antaŭ ekrano ? preferas liton ? Ĉu en aliaj landoj estas same ? |
3/4/2020 | Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj ! |
10/4/2020 | Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu vi spektis la filmeton de TEJO, kiu montras diversajn reagojn : Esperantistoj kaj kronviruso — Ĉu vi spektis la "Symphonie confinée - Simfonio en hejmizolo" kiu ĝisdatigas famegan kanzonon de Bourvil, ankaŭ kantita de Marie Laforêt : "La Tendresse" — Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !* — |
* Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
* Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").
17/4/2020 | Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj ! |
24/4/2020 | Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj ! |
1/5/2020 | Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj ! |
Niaj Vendredaj vesperaj babilrondoj (vi estas bonvenata ekde 18h30) ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, kaj ne nur akvo estas trinkata. Venu, ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas la vivon ; aŭskultu la aliulojn ; ĉio-tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj !
Ni deziras pli da « etaj prelegoj », se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas temi pri libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago.
Dankon, al ĉiuj parolrondanoj, kiuj, aŭ en sidejo de SAT-Amikaro en Parizo, aŭ en nia virtuala salono Satamtam per Jitsi, ĉeestis niajn konversaciojn dum la epidemio de K19.
Dankon, pro vi aŭdacis esprimi proprajn pensojn, sentojn, foje diskreteme, foje provokeme ; dankon, pro vi aŭskultadis, komprenis aŭ miskomprenis ; dankon, pro vi alportis iom de vi, alportis bonajn gustumaĵojn kaj sensoifigilojn !
Ju pli vivas Esperantismo laŭ tiu formo konversacia, des pli mortas malsanoj.
La SAT-Amikara parolrondo de Parizo baldaŭ "somerumos" ; tio ne signifas, ke neniu ĉeestos en la sidejo, bonvolu informiĝi per nia retejo https://www.sat-amikaro.org/?lang=eo kaj per EventaServo https://eventaservo.org/ ; jam la libroservo atendas viajn mendojn, rekomenciĝos kursoj en Septembro/Oktobro, interretaj konversacioj estos proponataj en Aŭtuno-Vintro...
Ĝis ! Fartu bone kaj Esperantisme !
Dzeka.
Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon, nun miksan : per interreto, la moderna komunikilo, kaj, respektante higienon kaj separ-distancon da 1m, kaj po maksimume 10 ĉeestantoj, surloke.
15/5/2020, la temo estis : Fine de la lastsemajna reta babilrondo, aperis la demando pri konsekvencoj de la krizo en la medio de sociaj rilatoj.
Probable, la timo pro infektiĝo, la maskoj sur la vizaĝoj, pli kaj pli distancigos homojn unuj de la aliaj.
Tamen, ĉu tia afero estas nova ? Oni komparu kun la sociaj apartigoj/iĝoj de maljunuloj, kun la timo pro aliuloj, fremduloj, nombru la prigardajn surstratajn kameraojn, helikopteretojn, murojn, limojn, policistojn…
Esperantistoj celas malkonstrui limojn inter homoj, ĉu ne ? do kiel reagi, kiel lukti, kiel prizorgi niajn sociajn rilatojn, kamaradojn, amikojn, familianojn…
Tiucele, rendevuo ĉe la sidejo, de Sat-amikaro, por gustumi bonan momenton inter amikoj, kun unu bona glaso de vino !
(Post-okaza noto : tiu "renova" parolrondo estis speciale plaĉa, dank’al kolegoj kiujn ni estis ne revidintaj de fora tempo, aŭ kun kiuj ni konatiĝis — specife du Brazilanoj.)
22/5/2020, la temo estis : Amikumi, aŭ sin maski ?
La epidemio de K19 ŝajnas devigi nin ĉiujn eviti aliulojn ; sed okaze de niaj interretaj konversacioj senteblas ĉies viva bezono kunesti (almenaŭ per pensoj) kun amikoj, amatoj.
Dum la lasta rondo ni iom pritemis pri la sencoj de "masko", pri ties parenceco kun "makulo", ties uzoj en Japanio, kie ekzistas du vortoj, ties teatra formo "persona".
Siaflanke, jam de la « Ni militas ! » de Makrono, nia kara Dzeka, kiu staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado, senŝancele prezentas afiŝeton kiu asertas, ke maski sian buŝon ne estas Esperantisma konduto. Sed Dzeka ne estas el karno, ŝi iom facile defias virusojn...
Nu : ĉu amikumi ? ĉu maski ? ĉu la nomo de la distanco inter homoj estas "metro" ? kiel ekvilibrigi la fartojn fiziologian kaj moralan ?
29/5/2020, la temo estis : Ĉu renkontiĝi "virtuale", aŭ "reale" ?
La epidemio de K19 malaperigis kunvenojn multdiversajn : amikarajn, familiajn, spektaklajn, religiajn, politikajn, laboristajn...
Ĉu vi hastas denove fizike kunveni kun membroj de viaj asocioj, sport-kluboj, sindikatoj, kaj revidi viajn samlaborejulojn ?
Aŭ : ĉu vi komencas ŝati la malpermeson/neeblecon reale renkonti aliajn homojn ? ĉu vi opinias ke la socia distanco, iĝu la normo de la nova kulturo de la "Posta Tago", fronte al la novaj danĝeroj kiuj minacos la mondon ?
Pri ĉio-tio ni diskutos... virtuale !
5/6/2020, la temo estis : Pluvivi ! Revivi !
Refrandi la vivon, post persona malsano, post familia dramo aŭ metia fiasko, post socia krizego aŭ milito...
Denove vivi, post kvazaŭ vivĉeso, relerni gestojn, sentojn, relerni komuniki, ŝanĝi sian vivon, kaj helpi al aliuloj, por ke ili revivu...
Ĉu vi jam travivis tiajn okazojn ? ĉu K19 estis via unua traŭmo ? kion konsili al individuoj, al socio, por eltraŭmiĝi, por forgesi ĝuste, por malmorti...!
5/6/2020, la temo estis : Pluvivi ! Revivi !
Refrandi la vivon, post persona malsano, post familia dramo aŭ metia fiasko, post socia krizego aŭ milito...
Denove vivi, post kvazaŭ vivĉeso, relerni gestojn, sentojn, relerni komuniki, ŝanĝi sian vivon, kaj helpi al aliuloj, por ke ili revivu...
Ĉu vi jam travivis tiajn okazojn ? ĉu K19 estis via unua traŭmo ? kion konsili al individuoj, al socio, por eltraŭmiĝi, por forgesi ĝuste, por malmorti...!
12/6/2020, la temo estis : Ĉu, konsekvence de KV19, aperos nova formo de rasismo ?
La epidemio, ne nur virusa estis : ĝi disvastigis ian paranojon (t.e. orgojlemo kun kredo, ke la aliuloj agas malamikeme), kaj dum la kvaranteno multaj regnoj severe aplikigis separigajn leĝojn.
Baldaŭ estos ĝeneraligitaj farmaciaj testoj (sangaj / genetikaj) kaj estos fabrikitaj multekostaj vakcinoj, kiuj separos homojn inter : aŭ rezistontoj, aŭ nerezistontoj.
Ĉu aperos novaj formoj de diskriminacioj (pro raso, klaso) ? de eŭgenismo ? Ĉu vi deziras scii, de kiu "raso" vi estas ? Ĉu ekzistas testoj por mezuri spiritan forton rezisti ?
Dum tiu parolrondo, pli ol kutime, ni kultivu : kaj kompatemon, kaj antikorpojn !
La babilrondo restos ankoraŭ interrete atingebla por niaj amikoj, Francoj aŭ ne, kiuj ne povos ĉeesti surloke :
Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj). La programo de la parolrondoj, fotoj : https://www.sat-amikaro.org/pariza-grupo-groupe-parisien-313?lang=eo Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
15 Oktobro 2021 : Marcel Redoulez prezentis kantokolekton de kanzonoj de Georges Brassens en Eo (proks. 10 ĉeestintoj).
22 Oktobro 2021 : 7 ĉeestintoj parolis pri diversaj temoj.
29 Oktobro 2021 : Ludoj, ludiloj. Ĉu vi ŝatas/is ludi ? Al kio utilas la ludoj ? Ĉu nur ludojn kaj panon al la popolo ?
5 Novembro 2021 : Ĉu emocioj, ĉu racio movas vin ? ... kaj movas la popolon...? Al ili, al iuj, ĉu rezisti aŭ konsenti ? kiel ? kiomgrade ? Ĉu Esperanto estas racia aŭ emocia afero ?
12 Novembro 2021 : Hodiaŭ finiĝis la 26a konferenco pri klimato en Glasgovo. Ni komentu tiun eventon... freŝe aŭ varme ? Ĉu politiko pro klimato estas la sola bona politiko ?
19 Novembro 2021 : Prelego fare de Lucien : Diversaj facetoj de la ekstrem-dektrulaj movadoj. Tiu kunveno okazos : kaj per interreto, kaj enloke ; la pasvorto por eniri la SAT-Amikarejon estos "Hajlo Hitlero", kaj via buŝmasko estu je griza-nigra koloro.
26 Novembro 2021 : Naturo (la medio Tero) / Homa naturo (spirito, socio...) : ĉu opono ? Ĉu la homoj nature amas la naturon ? Aŭ inverse, ĉu homoj (memvole aŭ senpripense) malrespektas la naturan vivon, ĝenerale ? Ĉu la produktadoj de homoj (teĥnikoj, artoj, religioj, filozofioj kaj "blablabloj") kunigas/separas Naturon kaj Homon ? Kiel evoluas tiu afero ? Ĉu Esperanto estas artifikaĵo aŭ naturaĵo ? ...dankon pro viaj klarigoj...
3 Decembro 2021 : Joséphine Baker. La fama nigr-haŭta kantistino, estis ceremoniege re-entombigita en Panteonon de Parizo, inter "La Grandaj Homoj" de Francio. Dzeka kaj Izabel, kiuj verkis artikolon pri ŝi en La Sago n°139, invitas vin por iom pli scii kaj paroli pri ĉi-tiu mondfama artistino, pri ŝia lukto kontraŭ rasismo, kaj pri ŝia favoro al Esperanto.
10 Decembro 2021 : Ĉu Nova Kaledonio, aŭ Eksa Kolonio ? Estonteco de trans-maraj land-partoj de Francio.
Nov-Kaledonio, Guadalupo, Martiniko, Gujano, Reunio, Korsiko : ĉu sendependaj landoj baldaŭ ? Kio post "Kanak-eliro", "Antil-eksiĝo", k.c. ? Kion povas/rajtas esperi la popoloj ? Ĉu Nov-Kaledonio reale estas "kolonio" ? Ĉu Francio mem estas reale "sendependa lando" ? Ĉu nacia lingvo estas kriterio/garantio je sendependeco, aŭ male ?
17 Decembro 2021 : 100-jariĝo de SAT.
Eksterordinara malfermo de la sidejo por virtuale ĉeesti dum la tuta tago je la universitata prelegaro kiu okazos en salono de EHESS (École des Hautes Études en Sciences Sociales — Lernejo pri altaj pristudoj pri sciencoj sociaj) en urbo Aubervilliers apud Parizo rilate al la 100-jariĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Ligilo al la evento : https://sat-centjara.sciencesconf.org/.
Ĉeestu en la sidejo de SAT-Amikaro, por ĉeesti "preskaŭ reale" tiun eventon, organizata de universitatuloj, kaj montru ke la laborista Eo-movado estas pli ol pristuda temo !
7 Januaro 2022 : novaj vortoj en la franca lingvo.
La konversacio, kiel kutime, okazos per E-o, kvankam ni temos pri "franclingvaj" vortoj novaj, kiaj : "iel" (="ri"), "vlog", "blob", "frugalisme", "déconsommation", "intersectionnalité", "monsidentité", "silencier", "validisme", "remontada", k.c. plus kkaj vortoj kiuj akompanas la kronviruson... Ni provos traduki internacilingven tiujn vortojn, kaj taksi kiamaniere novaj vortoj atestas pro evoluo (misevoluo ?) de tuta socio ? — Jen la difino pri "iel", kiu ekvivalentas la E-an "ri" aŭ "ŝli", ĉe la vorto-difinaro Petit Robert : « (Rare) Pronom personnel sujet de la troisième personne du singulier et du pluriel, employé pour évoquer une personne quel que soit son genre. L’usage du pronom iel dans la communication inclusive. Rem. S’écrit aussi ielle et ielles »
14 Januaro 2022 : Ĉu "Charlie" ankoraŭ estas la kara Charlie Hebdo de nia adolesko ? ĉu ĝi ne emas, nun, iom Zemmour-iĝi ? "Sopiras pro mastriteco ? Ni aŭdacu Islamismon" asertas la kovro-paĝo de Charlie n° 1537 de 5 Jan. 2022 ; ĉu tio ne aspektas kia Zemmour-humuro, t.s. misutila provoko ? Aŭ : ĉu ni tiom maljuniĝaĉis ?
21 Januaro 2022 : Pluramo, pluramemo. Ĉu — hazarde aŭ ne — vi vizitis la paĝon https://eo.wikipedia.org/wiki/Pluramemo?uselang=eo ? Ĉu tiu afero (mal)instigas vin ? Ĉu ĝi (t.e. nek adulto, nek interŝanĝismo, nek poligamio, nek diboĉo) estas fantasmo, utopio, travivindaĵo ? Ĉu eblas travivi plurajn amrilatojn samtempe, kiam eĉ nur unu malfacilas, en nia epoko je konsumo ? Ĉu tiaj samtempaj amrilatoj estas pli/malpli teneraj ? reciprokaj ? Ĉu reale povas ekzisti "plurfideleco" ? Kiuj homoj (realaj/literaturaj/kinaj) hodiaŭ ludas rolon je modelaj ge(j)amant(in)oj ?
28 Januaro 2022 : Ni komparu la politikajn programojn de la maldekstraj partioj. Ek de la "ekstrem-maldekstro" ĝis la "centro", ĉu la politika pejzaĝo de Francio ŝanĝiĝis ? Ĉu ĝi (mal)boniĝis ? Kial ne plu ekzistas "komuna programo por regado" ? Kial ne kreiĝas koalicioj ? Ĉu ekologio estas maldekstraĵo ? Kian rolon por Eŭropo-Demokratio-Esperanto ?
4 Februaro 2022 : Reprezenti iu(j)n. Kiuj estas la/miaj/niaj reprezentantoj ? Ĝis kia grado ili parolas/agas nome de iuj ? Ĉu tiuj homoj reale estas elektataj, aŭ ĉu ili pli-malpli trudas sian personon en (tro ?) demokratiaj instancoj (sindikataj/politikaj), kaj en kulturaj medioj, k.c. ? Ĉu anarĥio estas la arto mem-reprezenti ?
11 Februaro 2022 : Egaleco ; de kiuj, inter kiuj, kiel ?
Kiuj homoj reale deziras kaj praktikas egalecon ? Ĉu egaleco aspektas pli natura en iuj specifaj medioj (religio/familio) ? Ĉu egaleco estas la malo de egoismo ? Ĉu konkurenco estas ia formo de egaleco ? Ĉu la mono-sistemo, la leĝoj, la soci-politikaj strukturoj efikas por aŭ kontraŭ vivada egalo inter la homoj ? Ĉu estas juste vivi egale ? Kiel praktiki egalecon ?
18 Februaro 2022 : Programita(j) funkci-ĉeso(j). Reciklo. Multaj modernaj aparatoj estas ek de la fabriko-tago programitaj por ne plu aŭ por mis-funkcii ek de iu antaŭe fiksita dato aŭ kondiĉo ; ĉu por instigi al nova aĉeto, aŭ pro sekureco ? Kial nenio plu estas riparebla nuntempe ? Kion vi faras de viaj malnovaj ŝatataj objektoj ? Ĉu ekzistas homoj/ideoj/leĝoj/k.c. kies funkci-ĉeso (morto) estas programita ? kiel recikli sin ? ĉu vi provis ?...
25 Februaro 2022 : Lucien Péraire (1906-1997). Ĉu tiu homo, kiu inter 1928-1932 bicikladis tra la tuta kontinento de Eŭrazio per la helpo de survojaj Esperantistoj, estis nur simpla manlaboristo, kiel li asertas en lia libreto "Tra la mondo per biciklo kaj esperanto" ?
4 Marto 2022 : Libera interparolado pri aktualaĵoj. Ni temos pri la internacia situacio (notinde en Ukrainio), pri la socia-politika situacio en Francio (baloto por prezidento k deputitoj), kaj pri pli amuzaj temoj, se ili ekzistas... Venu kun viaj opinioj, kun viaj oreloj kaj kun via buŝo... aŭ konektu sin per Jitsi...
11 Marto 2022 : Propagandi Esperanton. Ni preparu serion de prelegetoj por prezenti Esperanton en kulturaj asocioj kiuj parencas kun Esperanto, en kultur-domoj kaj en bibliotekoj de nia kvartalo. Ni ankaŭ pripensu ĉeeston ĉe Fête de Lutte Ouvrière, Fête de l’Humanité, k.a.
18 Marto 2022 : Kiel la krizo pro kronviruso ŝanĝis niajn vivojn. Antaŭ 2 jaroj la prezidento Makron, pro la disvastiĝo de kronviruso KV19, ripetadis en oficiala prelego "Ni estas en situacio je milito" ("Nous sommes en guerre"), anoncis la nepron je grandaj adaptoj, kaj promesis mult-monan helpo-planon. Krom la malsano mem, kio ŝanĝiĝis en niaj ĉiutagaj vivoj kaj en la socio ? Ĉu la san-pasporto (kiu ĵus de kkaj tagoj ne plu estas devigita) estis progreso ? Ĉu la nuna malapero de KV19 estas kaŭzata de la viruso Putino ? Kiuj estas la hodiaŭaj militoj ?
25 Marto 2022 : Spicoj kaj spicaĵoj, aŭ : la arto spicumi pladojn kaj la vivon... Alportu spicojn kiujn vi ŝatas/malŝatas, por gustumigi ilin al la kolegoj. Ni ankaŭ temos pri la kulturaj kaj ekonomikaj aspektoj de tiaj varoj (ekz. : sukero kaj sklaveco), kaj ni interŝanĝos pri manieroj "spicumi" la vivon, la laboron, la E-lingvon...
1 Aprilo 2022 : La unua de Aprilo okazas hodiaŭ... Venu kun ŝercoj, humuraj rakontoj, amikecaj mokoj, amuzaj falsaj informoj, por ke ni bonhumore ridu, spite de la ne amuza situacio...
8 Aprilo 2022 : Adolf Hitler. Kiu estis Hitlero ? Ĉu ĉefo aŭ marioneto ? Ĉu kialo aŭ konsekvenco ? Ĉu genio aŭ stultulo ? Ĉu naciisto aŭ anarĥiisto ? Kion celis naziismo ? Ĉu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas Hitleroj kaj Hitleranoj ? kiel ilin identigi kaj malhelpi ? Ĉu ridigas vin la filmo de Charlie Chaplin "La Granda Diktatoro" ?
15 Aprilo 2022 : Pasas la tempo... Ĉu la tempo "pasas" ? kiel la tempo-paso efikas rilate al vi ? al la socio ? al la mondo ? Ĉu vi estas el la homoj kiuj aktive "pasigas" la tempon ? kiel ? Ĉu la maljunuloj bedaŭras sian eksan junecon ? Ĉu la junuloj deziras akiri maturecon, povon ? Kio, planita/neplanita de vi, okazis/neokazis en via vivo ? Kiakondiĉe ia ŝanĝiĝo estiĝas evoluo, progreso ?
22 Aprilo 2022 : Post-morgaŭ okazos la baloto kiu elektos la Franclandan prezidont(in)on. Ĉu vi voĉdonos kun espero aŭ malespero en la koro ? Ni diskutu pri la politika pejzaĝo de Francio ; ĉu la situacio instigas temi serioze pri politiko ? ĉu la baldaŭaj balotoj por deputitoj estos pli interesaj ? ĉu baloti estas eksmoda tradicio, nun sengrava, eĉ forgesinda ?
29 Aprilo 2022 : Aŭtomata traduko. La historio de informadiko grandparte ligiĝas kun aŭtomata traduko inter lingvoj — kaj ankaŭ kun kriptografio ; aliflanke, komputilaj programoj funkcias per informadikaj kvazaŭ-lingvoj. Ĉu vi scias, ke Esperanto estis en la kerno de la traduk-programo DLT, en la jaroj 1980 ? Ĉu vi uzas traduk-programojn ? Ĉu vi opinias, ke ili malfortigas la situacion de la angla lingvo, kiu pli kaj pli estos nenecesa ? Kion opinius Zamenhof pri tiaj fantazioj ?
6 Majo 2022 : Ĉu vi konas la aktualajn Esperantaĵojn de niaj samideanoj Afrikanaj ? Ĉu vi spektis la filmon de Joel Muhire kaj Kambale Amani Love prezento pri "Kvazaŭ korpo sen koro", Kvazaŭ korpo sen koro (1/2), Kvazaŭ korpo sen koro (2/2) ? Ĉu vi spektis filmojn de KJBEL Ne forkuru antaux la problemo sed alfrontu gxin, La Uzado de la tempo. Ĉu vi abonas al Aminda Radio Madagaskaro kaj Panoramo de la Granda Insulo de Henriel Fidilalao Firaisana ? Esperantistaj Afrikanoj estas tre aktivaj, legu la raportojn Esperanto en Afriko !
13 Majo 2022 : Nenia temo anoncita, tio signifas : ni pritemu pri ĉio ajn, ĉiel ajn ! Ni parolu tamen singardeme, sen malkonscii ke hodiaŭ estas Vendredo la 13-a...
20 Majo 2022 : Permakulturo. Kio estas "permanenta" aŭ "daŭri-pova" ter-kulturo ? Kiel kultivi legomojn kaj fruktojn por ke ili daŭre kresku sen eluzi sian grundon, nature, senpolucie, "biologie" ? Permakulturo estas moderna nomo de "ter-ekonomio" kaj "agro-ekologio" kaj "agroforstumado", por "memsufiĉa ekosistemo". Ties ĉefajn principojn jam de jarcentoj konis kulturistoj, sed ilin la eks-moderna "produktivisma sistemo" forgesigis. Ĉu la hodiaŭa permakulturo similas kiel la pens-maniero de 1970-aj "aŭtonomistoj" aŭ anoj pro memfarado kiuj siamaniere "retroiris al la kampoj" ? Ĉu permakulturo estas utopio, aŭ tuja bezono ?
10 Junio 2022 : Neniu fiksita temo : libera interparolado.
17 Junio 2022 : Neniu fiksita temo : libera interparolado.
24 Junio 2022 : Se la vetero ebligos, ni piknikos en la apuda Parko de Choisy.
Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam
(Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.)
Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").
Rendevuo : ekde 18h30, en la Pariza sidejo de SAT-Amikaro, en nia "butiko", 132-134 bd Vincent Auriol, Parizo 75013, ĉiuvendrede. Venu, envenu, kaj renkontu malvirtualajn Esperantistojn ! Kiel ĉiam, ni interparolos tute libere, ĝis noktomezo se vi babilemos...! La parolrondoj okazos enloke, ne per interreto ; la prelegoj okazos per ambaŭ manieroj.
Venu kun via buŝo por paroli, venu ankaŭ kun via manĝ-buŝo kaj trink-buŝo, kaj ne forgesu kunporti vian buŝ-maskon... "San-pasporto" kaj permeso de la gepatroj : ne bezonataj.
14 Oktobro 2022 : Ukrainio. (Lusjeno prelegis pri la historio de Ukrainio.)
21 Oktobro 2022 (Libera diskutado.)
28 Oktobro 2022 : Kio estas "vekismo" ? (Ni diskutis pri diversaj aspektoj de "vekkulturo" (anglalingve "woke") kaj pri la sencoj tre variaj kiun tiu afero ricevas. Entute ĉeestis 8 kolegoj, ne ĉiuj samtempe. La 4 lastaj restantoj fine disiĝis post noktomezo...)
4 Novembro 2022 : Ridi, humuro, ŝercoj. Ĉu rido estas propraĵo de la homa specio ? Ĉu eblas ridi pri ĉio ajn, sed ne kun ĉiu ajn ? Ĉu rido estas orgasmo de la spirito ? Ĉu humuro estas internacie komprenebla ? Rakontu, kiam lastfoje vi ridegis...
11 Novembro 2022 : Neniu specifa temo.
Libera diskutado (kiel kutime)...
18 Novembro 2022 : Feminismo, hodiaŭ. Ĉu la kaŭzo pro virinoj reale kaj juste evoluis, dank’al MeToo (AnkaŭMi) (Denuncu Cian Porkon), dank’al MLF (Movado por Liberiĝo de la Virinoj), dank’al "sufragetoj" ? Kiuj kaj kiom da vir/in/oj estas feminist/in/oj ? Ĉu E-ujo estas feminisma ?
25 Novembro 2022 : Aŭ homeco, aŭ artefarita inteligento ; la duelo. Kion esperi ? Kion timi ?
2 Decembro 2022 : E-Filmetoj spekteblaj ĉe Tubaro. Konigu al la rondanoj viajn preferatajn E-videaĵojn ! https://tubaro.aperu.net/
(9 Decembro 2022 : la parolrondo ne okazis, pro preparado de la Zam-Festo.)
16 Decembro 2022 : Libera interparolado.
23 Decembro 2022 : Kristnasko. Kio est/as/is/u la senco de Kristnasko ? Ĉu festo esperiga, je tuthomara fratiĝado ? Aŭ festo de konsumego ? Aŭ de la vintra solstico ? Ĉu aliaj religioj festas ion similan ? Ĉu vi preferas Julo-feston ? Rakontu karajn memoraĵojn de via infanaĝo...
6 Januaro 2023, 3 temoj : Kio okazis en 2022 ? - Novaj vortoj. - Povo de la lingvoj. Kion vi prognozas/deziras/rezolucias por 2023 ? Kioj estas la novaj francaj vortoj de 2023 ? ekz. : écoanxiété, grossophobie, glottophobie, dégenrer, chiller, gênance, NFT (jeton non fongible), pinzutu, go, K-pop... Povo de la lingvoj / Le Pouvoir des Langues, en Le Monde Diplomatique de Dec. 2022 - Jan. 2023.
13 Januaro 2023 : Konstrui domojn per tero. Premitaj-sekigitaj lomo kaj vegetaĵoj povas anstataŭigi betonon. Klarigos Pierre Grollemund.
Enŝuti la klarigan dokumenton : <konstrui_domojn_per_lomo.pdf—>
https://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/konstrui_domojn_per_lomo.pdf>
20 Januaro 2023 : La Sociala Asekuro. Bela filmo de Gilles Perret pri Ambroise Croizat kaj Jolfred Frégonara, kun subteksto E-a. Nuntempe, la Franca registaro intencas prokrasti la aĝon, je kiu eblas emeritiĝi. Tiu filmo estas riportaĵo pri la historio de Sociala Asekuro en Francio. Ligilo por ek-spekti "La Sociala Asekuro"
27 Januaro 2023 : Ĉinio, Azio kaj Esperanto. Okaze de la novjaro Ĉina, ni temos pri E-o, E-ismo kaj E-istoj en Azio. Inter aliaj aferoj, ni sekvos la Azian parton de la perbicikla vojaĝo de Lucien Péraire ĉ. 1930, rigardos la planon de la "Novaj Silk-Vojoj".
Dimanĉo 29 Januaro 2023 : Ĉina Novjaro. Malfermata estis la sidejo okaze de la Ĉina Novjaro, inter 12h kaj 14h. Ni "piknikis" enloke, kaj poste ni spektis la tradician defiliron sur la stratoj, kiu komenciĝis je Placo de Italio (proksime de la sidejo de SAT-Amikaro).
3 Februaro 2023 : Les Quatre Barbus. Noëlle prezentis tiun grupon de kantistoj, fama en la jaroj 1938-1969 (komparebla al Les Frères Jacques), en kiu kantis ŝia patro.
10 Februaro 2023 : La Eŭska (=Vaska) lingvo. Stefan prezentis tiun lingvon, ties gramatikan-sintaksan strukturon (kiu tute apartas de la Eŭropaj lingvoj), ties poezion, kaj ni interparolis pli ĝenerale pri minoritataj lingvoj.
17 Februaro 2023 : "Esperanto-kulturo". Ĉu ĝi reale ekzistas ? Ĉu ĝi (mal)similas kiel la Franca kulturo ? Kiuj estas la plej gravaj verkistoj / artistoj / saĝuloj ?... kaj tiuj, de vi plej (mal)ŝatataj ? Ĉu vi apogas la E-kulturon ? Kiel vigligi kaj diskonigi ĝin ? Ĉu Kulturo estas specife ligita kun la lingvo mem ?
Sabato, 18 Februaro 2023, 17h : Prelego de Mikaelo Bronŝtein. La fama kantisto kaj verkisto prezentis sian historian romanon al 24 ĉeestantoj : Mi stelojn jungis al revado. Li klarigis pri la historio de la E-movado Sovetia kaj pri SAT post la intercivitana milito inter la du mondmilitoj. Fine li kantis kkajn kanzonojn.
24 Februaro 2023 : Inter scienco kaj fikcio, inter fantazio kaj realo. Je antaŭa parolrondo ni ektemis pri kkaj kuriozuloj, kiel Jacques Bergier, Hergé, Rémy Chauvin, la fratoj Bogdanoff, Jean-Pierre Petit... — kaj ni eĉ forgesis Jules Vernes ! Ĉi-tiuj homoj, same kiel Esperantistoj, priskribas mondon tute alian tamen ne tiom foran... Kaj M. Bronŝtejn en sia prelego informis ke Konstantin Ciolkovskij estis membro de Sovetlanda Esperantista Unio... ...Ĉu la teleroj de niaj manĝetoj estos flugantaj ?...
3 Marto 2023 : La arto interparoli, aŭ kiel bone konversacii. Niaj parolrondoj celas esti amikecaj kunestadoj, nek babilemaj (babilantoj estas nur la beboj), nek konferencaj, nek majstraj prelegoj. Krom tiuj formoj (kiuj taŭgas por specifaj celoj) ekzistas maniero pli rekta por diskuti kaj praktiki-lerni E-on : per inter-intervjuado per reciprokaj-laŭvicaj "intervjuetoj" improvizataj laŭ la fluo de la konversacio. Iom pri la Arto Parolrondumi
10 Marto : Aŭ homeco, aŭ artefarita inteligento ; la duelo. Surbaze de libro de Pierre Rabhi kaj Juliette Duquesne : L’humain au risque de l’intelligence artificielle — (Homeco sub risko de artefarita inteligento), prezentita de Izabel.
17 Marto : Kiam parolo detruas, surbaze de libro Quand la parole détruit de Monique Atlan & Roger-Pol Droit, kiun prezentos Eriko.
24 Marto, ek de 18h00 : Kiaj rilatoj inter Ekologio kaj Esperanto ? SAT-Amikaro havos budon okaze de Festivalo de Populara Ekologio en Pantin, 2-3 Junio 2023 ; ni komencu prepari tiun eventon : temas ne nur pri trovi rilatojn, sed ankaŭ kaj ĉefe pri krei kaj fortigi ilin ! En pli malfrua parto, ni rete konektis nin al la kunveno de niaj Grekaj amikoj, kaj feliĉis ke ili reekigas aktivadon.
31 Marto : Aktualaĵoj. Ni temos pri la diversaj aktualaj aferoj, kaj en Francio (aĝo je emeritiĝo, inflacio), kaj eksterlande (tensoj k militoj).
7 Aprilo : La parolrondo Pariza ne okazis, pro la kongreso en Bourges.
14 Aprilo : Linukso, komputil-sekureco kaj praktika komputilumado, klarigataj de Melono. Melono montris kiel praktike instali kaj uzi Linukson, kaj diversajn "trukojn" rilate al interreto, diskreteco, k.a. Ni multnombris : 12 ĉeestantoj, kolegoj estis sciavidaj pri tiu kaj simpla kaj malsimpla afero, oni alportis USB-stangetojn malplenajn kaj komputilojn, kaj oni foriris kun sistemo Linukso uzpreta ! Dum la fina diskuto oni miris ke, kvankam multegas informadikistoj en E-ujo, ne ekzistas E-asocio tiu-faka...
21 Aprilo : nia invititino : Deniz’ Happi-Fosso. Deniz’ temis pri ŝia Esperantista vivo, pri Kameruno, ktp...
28 Aprilo : Privataj akvotenejoj. Iuj grandaj agrokulturistoj nun en Francio konstruas, kun helpo de regnaj administracioj, lagojn por enteni privatan stokon da akvo. Ĉu estas maniero ŝteli komunan vivrimedon por memprofito ? aŭ racie administri vivrimedon kiu ekmankas ? Tiu afero kaŭzas tre viglan oponon, kiun polico violente pritraktas. 2 dokumentoj kiuj estis prezentitaj en la SAT-Amikara kongreso de Burĵo : Manifestacio_en_Sainte-Soline.odt, Pri_akvotenejoj.odt. — Sur alia kampo, pri tute alia tipo de kulturo : ĉu la konstruo de Esperanto kompareblas al tiu afero ? — Ni ankaŭ temos pri nia ĉeesto en la tradicia stratmanifestacio je 1a de Majo, en situacio pli kaj pli streĉa inter la socialo kaj la lando-regnado.
5 Majo : Aferoj aktualaj. Ni temos pri la diversaj aktualaĵoj sociaj, politikaj, kulturaj, kiuj okazas en Francio kaj ekstere.
12 Majo : La Homa mistrafemo, surbaze de libro Le Bug humain de Sébastien Bohler, aŭ "Kial nia cerbo instigas nin detrui la planedon, kaj kiel malebligi tion", libro kiun prezentos Izabel.
19 Majo : Historio de ekologio, famaj ekologiistoj aŭ "Portretoj de ekologiistaj Kasandroj", prelegos Pjer pri Dumont, Cousteau, Victor, Bombard, Tazieff kaj Lorius. Sekve, ni interparolos pri nia ĉeesto en la Festivalo de Ekologio Popola, en Saint-Denis, 2-3 Junio 2023 https://www.festivalecolopop.fr/.
26 Majo : Libera interparolado, aktualaĵoj — ek de 19h.
2 Junio : Libera interparolado, ekologio, aktualaĵoj — ek de 19h. [https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp4/sat-amikaro_fep-2023_540x960_st-fr-eo_q35.mp4] Ni temos pri la hodiaŭa kaj morgaŭa Festivalo de Ekologio Popola [https://www.festivalecolopop.fr/]
9 Junio : Libera interparolado, aktualaĵoj — ek de 19h.
16 Junio : Danĝero de la suna lumo, ultraviolaj radioj, prelego de Joël Fontaine — ek de 19h.
Danĝera lumo. Klarigoj kaj konsiloj.
Lumo ebligas nin interagi kun la ekstera mondo, proksima kaj malproksima. Ĝi estas la formo de energio, kiu alportas informojn pri la ĉirkaŭaĵo, kaj pri la kosmo. En la ĉiutaga vivo ni ofte plendas pri ĝia eksceso aŭ manko. En kelkaj kazoj ni devas esti atentemaj, ĉar lumo povas esti danĝera. Por kompreni tiujn danĝerojn kaj protekti sin kontraŭ ili, oni devas koni la bazajn principojn de la interago inter lumenergio kaj materio ĝenerale. Lumo estas elektromagneta radiado kiu havas diversajn ecojn : intenseco, spektro, kohereco, polarizo, diverĝenco. La malfacilaĵo por kompreni ĝian efikon venas de la fakto, ke ni ne havas rektan atingon al tiuj ecoj. Ni konscias pri la intenseco kaj koloroj, sed la fakto ke ĝi estas ondo kun kvantumaj proprecoj ne estas evidenta. Fakte nur ekde la fino de la 19a jc oni disponas la unuan kompletan lumteorion pri la klasikaj fizikaj aspektoj de lumo, kompletigita de la kvantumaj ecoj en la komenco de la 20a jc.Tiu-ĉi artikolo priskribas la bazajn ecojn de lumo rilate al danĝeroj por la homa korpo. Danĝero estas granda dum la uzo de koheraj lumfontoj, la laseroj. Sed natura lumo ankaŭ enhavas danĝeron, kontraŭ kiuj estas sufiĉe facile sin protekti.
23 Junio 2023 : Kongo_lando Dum la una parto t.e. de la 18a kaj duono ghis la 20a ni parolos pri KONKRETA PROJEKTO favora al KONGO LANDO...
Datoj | Temoj proponitaj |
---|---|
? | Aktualaĵo, freŝtempaj temoj… laŭ la novaĵoj el Francujo, el Esperantujo… |
? | Via « eta prelego » pri temo, vizito, eksperimento, verko, artisto ŝatata aŭ malŝatata de vi… |
? | La Sago. – Ni redaktu artikolojn… |