Peticio "por la libereco vivi en la franca"

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

Fondinto kaj direktoro de "VOX Latina", la unua ĵurnalo de la latina mondo kaj de la Francparolantaro, Alfred Mignot vokas la franclingvanojn kaj amikojn de la franca lingvo al subskribo de franclingvia, eŭropa kaj internacia peticio legebla ĉe : www.voxlatina.com/.
Temas pri protesto kontraŭ decido de la Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi volas devigi Francion ŝanĝi leĝon kiu postulas uzon de la franca por etikedado de nutraĵoj vendataj sur ĝia teritorio.

La Komisiono nun minacas Francion je persekuto antaŭ la Eŭropa Kortumo kaj, sekve, je kondamno.
Estas nun klare ke sub la impulso de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi, sklave komplezema al la interesoj de Usono, tio estas nur unu etapo en procezo de angligo kaj sateligo de Eŭropo sub falsa, mensoga, senpruva kaj funde malhonesta preteksto ke la angla estas komprenata de ĉiuj. Estas ja pli facile trompi amasojn kiuj ne komprenas, kiuj apenaŭ aŭ pene komprenas, aŭ eĉ miskomprenas lingvon. Samdirekta paŝo estas la devigo, por la orienteŭropaj landoj kiuj kandidatiĝas al E.U., prezenti siajn dokumentojn nur en la angla.
En Francio aŭ en iu ajn lando de Eŭropo aŭ de la mondo, estus same netolereble ke homoj ne havus la elementan rajton senerare scii kion ili aĉetas, precipe, sed ne nur, kiam temas pri nutraĵoj. Tio koncernas ankaŭ la sekurecon, la garantion, la instrukciojn pri uzo kaj funkciado de aparatoj, maŝinoj, objektoj kaj servoj, la instrukciojn kaj regularojn sine de entreprenoj naciaj kaj multnaciaj, ktp.

Bv diskonigi tiun peticion tutmonde por ke ekaperu en ĉiuj landoj la sama postulo pri libereco por la iliaj lingvoj.

Sufiĉas tute simple sendi al mailto:VIVREenFRANCAIS@voxlatina.com konfirmon pri subteno al la peticio "POR LA LIBERECO VIVI EN LA FRANCA" kun minimume via nomo, via urbo kaj via lando, sen kio via subskribo ne estos valida (Ekzemploj estas videblaj ĉe : www.voxlatina.com/vox_dsp2.php3?art=1499). Kromaj indikoj estas fakultativaj.
Perpoŝte : VOX Latina, 42, avenue Montaigne, FR-75008 Paris.

Por Esperanto-uzantoj, kiuj ne komprenas la francan, sufiĉas la jene uzebla teksto (vi povas eventuale aldoni pliajn komentojn dulingve) :


Je signe la pétition internationale "POUR LA LIBERTÉ DE VIVRE EN FRANÇAIS".
Mi subskribas la internacian peticion "POR LA LIBERECO VIVI EN LA FRANCA".
Nom / Nomo :
Lieŭ / Loko :
Pays / Lando :


Tutmonda apero de samdirektaj iniciatoj estas dezirinda laŭ tiu principo : mi rajtas informiĝi, scii, kompreni, en la lingvo kiun mi plej bone komprenas aŭ kiun mi povas plej bone lerni sen granda forofero de tempo, mono kaj fortoj. Ni povas jam alkutimiĝi al bojkoto de produktoj kiuj privilegias la anglan [1], kiuj forĵetas honestan etikedadon : tiun kiun ĉiu civitano klare komprenas. Popoloj sin subtenu reciproke kontraŭ tiu (plia) perfida ago de la Eŭropa Komisiono.

Estas notinde ke, en artikolo kiun publikigis la gazeto "Le Figaro" (22-an de junio 2002), s-ro Hervé Lavenir de Buffon citis usonan senatanon kiu diris al li : "Estas 6000 lingvoj parolataj en la mondo, 5999 troaj, la angla sufiĉos". Tio fakte spegulas la opinion de granda parto el la decidantoj de Usono (ne de la popolo) kaj volon fari el la angla ne plu internacian lingvon sed lingvon de submetigo (vd : "La mise en place des monopoles du savoir" [La starigo de la monopoles de la scio], Ĉarles Durand, eld. L’Harmattan, Paris). La aŭtoro de la artikolo aldonis ke li ricevis raporton de CIA, de la jaro 1997, laŭ kiu ĝi lasis al Usono kvin jarojn por trudi sian lingvon kiel solan internacian idiomon : "Se ne, la reagoj kiuj disvolviĝas en la mondo malebligos la aferon".

Nu, alvenis la tempo por malebligi la aferon !
Ni reagu rapide, vigle, amase. Bonvenaj estos ankaŭ subskriboj el anglalingvaj landoj, de denaskaj angleparolantoj kaj de ŝatantoj de la angla.
Devigi neanglalingvanojn paroli angle (kio estas la fina apenaŭ kaŝita celo), tio estas kvazaŭ mutigi ilin, neniigi ilian rajton klare esprimiĝi, informiĝi, kompreni kaj kontroli la
funkciadon de la naciaj kaj internaciaj institucioj. Temas pri demokratio.

La problemo estas ne nur kultura. Ĝi estas ekonomia, socia kaj politika. Ĝi koncernas la civitanojn de ĉiuj landoj, la sindikatojn, la asociojn de defendo de la konsumantoj kaj
nenombreblajn organizojn.
Ni ne estas solaj. La asocio "Le Droit de comprendre" (La Rajto Kompreni) kunordigas kun aliaj la prilaboradon de projekto de "Statuto de la lingvoj sine de la Eŭropa Unio" kiujn subskribis ne nur asocioj por defendo de la franca lingvo, sed ankaŭ i.a. Universala Esperanto-Asocio kaj Espéranto France. Ankaŭ en aviado prepariĝas agoj kontraŭ la sistema devigo uzi la anglan. Cetere la vic-prezidanto de la Franclingva Asocio de Profesiuloj de Aeronaŭtiko kaj respondeculo de la gazeto "Courrier Sud" http://courriersud.free.fr/index.htm, kunpiloto de Airbus A-320, komencis lerni Esperanton, lingvon kiun jam rekomendis pioniroj de la aviado kiel i.a. Ernest Arĉdeacon kaj Henri Farman.