Pioniroj de eŭropa valuto

Publié le dimanĉo 8a aŭgusto 2004 par admin_sat

PROMEŬRO estas asocio de la eŭropaj civitanoj por la disvastigo de la eŭropa valuto. La membroj de ĝia administra konsilantaro kaj de ĝia patrona komitato estas personecoj kiuj apartenas al apartaj landoj. Ĝia sidejo estas en la Granda Dukejo (1, av. de la Gare, LU-1611 Luxembourg), kun reprezentiĝo en pluraj landoj de Eŭropo

PROMEŬRO entreprenis do serĉadon por malkovri la unuan alvokon de civitanoj por la "eŭropa unika valuto". La unuaj spuroj montris ke ĝi devenis el esperantistaj medioj. Tion atestis poŝtkarto eldonita en Rumanio fare de alvokiĝe eŭropa esperantista grupo (USE-EHO, Timisoara), adresita al iu franca esperantisto (René de Lafarte en Fontenay-sous-Bois) kaj sendita el Hispanio kun poŝta stampo de la 13-a de septembro 1934.

Skribita en Esperanto, ĝi konstituis fakte alvokon por "Eŭropa Unuiĝo" kies enhavo estas legebla.
Sed fakte ĝia origino estas multe pli frua.

Vd. Eŭropo en serĉado de komuna lingvo