Protokolo - Kunveno de la 10a de marto 2007

Protokolo de la kunveno de la Pariza Prupo de SAT-Amikaro okazinta je :

Sabato, la 10an de marto, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Elizabet Barbey, Veroniko Girard, Luis Gohin, Lilio Grandière, Vinko k Vito Markov, Andreo Sadier

Protokolis : Vinko Markov

Tagordo :

1. Informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

Aliĝiloj estas nun disponeblaj en la sidejo. Ni havas kromstokon de ĉ. 300 folioj, do ĉiuj, kiuj ilin bezonus senhezite ĉerpu en la stoko. Kongresa glumarko baldaŭ estos havebla. Pri ĝi Andreo riproĉis, ke la vorto « Esperanto » ne aperas. Kadre de unu el la kongresaj ekskursoj estos bezonata tendo, kiu momente estas stokita en Paŭo. Niaj sudfranciaj kamaradoj povas zorgi pri ĝia transportado al Bordozo okaze de la SAT-Amikara kongreso, sed plu restos solvota la problemo pri transporto de Bordozo al Parizo, kaj de Parizo al Kaprozo. Necesos informiĝi ĉe Bernardo, ĉu la libroservo plu disponos pri ŝarĝaŭto pruntita de la urbodomo de Choisy.

2. Venontaj aktivaĵoj

2.1. Budo en la 20-a distrikto la 17an k 18an de marto

Budo okazos en la urbomo de la dudeka distrikto, placo Gambetta, okaze de la festo de la asocioj, de la 14a ĝis 20a sabate, kaj de la 10a ĝis la 18a dimanĉe. La budo konsistos el tablo unu metron longa, kun granda panelo malantaŭe, kaj 2 seĝoj. Andreo kaj Guy deĵoros sabate, la 17an. Dimanĉe je la 10a alvenos Veroniko kaj Vinko, kaj Elizabet eventuale posttagmeze. Do mankas almenaŭ unu persono en la posttagmezo. Pri la materialo, Guy kunportis grandan sakon al la SAT-ejo. Necesos ankoraŭ interŝanĝi 3 poŝvortarojn kaj 10 raciajn kursojn kontraŭ la nova eldono, kaj kunporti aliĝilojn por la SAT-kongreso.

Ankaŭ estis esprimita la bezono eventuale verki novajn afiŝojn. Andreo atentigis, ke la Pariza Grupo ja povas fari apartajn afiŝojn, sed ne por vendado, ĉar nun neniu mendas afiŝojn al la libroservo. Afiŝado en la urbodomo kaj domo de la asocioj. Kursoj teorie eblas en la SAT-ejo, sed mankas instruantoj.

2.2. Preparo de la manifestacio de la unua de majo

Ĝi okazos marde, kun ekiro el la Respublika Placo. Eblus uzi la flugfoliojn pretigitaj de Henriko. Jam estas preta tri metrojn longa banderolo. Ankaŭ utilus verdaj flagoj. Eblus uzi la manifestacion por plian fojon informi pri la kongreso de SAT en laborista medio.

3. kontaktoj kun aliaj laboristaj organizoj el la Pariza regiono

Afiŝoj pri la hodiaŭa debato estis metitaj ĉe Amikoj de la Pariza Komunumo, librejo La Breĉo, anarĥiistaj librejoj Quilombo kaj Librairie du Monde Libertaire, mondcivitanoj/pacifista unuiĝo, kaj en la najbara laboratorio pri lingvoscienco.

4. Komputila ekipado de la sidejo

La transloko de malnova komputilo el la SAT-ejo estas diskutota marde inter Guy kaj Vinko. Cetere la Komitato de SAT-Amikaro akceptis la ideon pri akiro de dua komputilo por la deĵorantoj. Ankaŭ estas antaŭvidita ŝanĝo de retprovizanto, por disponi pri senlima telefonebleco. Multobla retkonektilo, donacita de Bob Cordeau, estos uzebla kiam eblos al nekomitatanoj konektiĝi al la reto.

Alia telefonaparato, ankaŭ donacita de Bob, estas provota.

5. Kontrolado de la SAT-kontoj

Necesos du SAT-anoj por kontroli la kontojn, probable en Majo. Veroniko pretas tion fari, kaj eventuale Vito (konfirmota). Cetere Tereza, la kasistino de SAT, pretas instrui intersatojn pri kontado, en la perspektivo de transdono de la tasko kiam ŝi tion ne plu zorgos.

6. Salono de la revuoj

Ĝi ŝajne okazas ĉiujare en oktobro en la 4a distrikto. Tie estas prezentitaj 700 magazinoj, el kiuj 300 fremdlingvaj. Vinko informiĝos, en kiaj kondiĉoj eblus tie prezenti Sennaciulon kaj La SAGOn.

7. Diversaĵoj

Panelo estis instalita de Vito por informoj de la pariza grupo, apud la lernotabulo.

Venonta kunveno okazos la 14an de aprilo je la 14a horo.

Je la 15a horo, okazis prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

La lingvopolitiko de Francio en Afriko.

La debaton enkondukis Ĝilalio Benamrano (Djilali Benamrane), ekonomikisto, kiu plurfoje partoprenis en disvolv-misioj en Afriko, kaj krome aktivas en la asocio « Survie », por ĉesigo de la prirabado de Afriko fare de Francio.

Ĉeestis 15 personoj, kaj la debato daŭris preskaŭ du horojn. Ĉiuj kontentis pri ĝi, kaj Ĝilalio montriĝis vere preta ĉiel helpi al la disvastigo de Eo en Afriko. Do ĉiuj tiurilataj ideoj kaj proponoj estos bonvenaj. Ni jam transdonis al li la adreson de K-do Ferdi Vince, kiu flanke de SAT-Amikaro zorgas pri transsendo de lernomaterialo al afrikaj landoj.


La venonta kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 10an de marto, je la 14a horo,
en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso
(transporto de tendo de Bordozo al Parizo, kaj de Parizo al Kaprozo. La problemo reaperos okaze de la Homarfesto).

2. kompletigo de la kalendaro pri venontaj aktivaĵoj

2.1. Budo en la 20-a distrikto la 17an k 18an de marto

2.2. Preparo de la manifestacio de la unua de majo

3. kontaktoj kun aliaj laboristaj organizoj el la Pariza regiono

4. transportado de la materialo por la venontjara Homarfesto

5. Diversaĵoj.

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

La lingvopolitiko de Francio en Afriko.

La debaton enkondukos Ĝilalio Benamrano (Djilali Benamrane), ekonomikisto, kiu plurfoje partoprenis en disvolv-misioj en Afriko, kaj krome aktivas en la asocio « Survie », por ĉesigo de la prirabado de Afriko fare de Francio.

Pro la ĉeesto de tiu ekstera gasto, necesos klopodi fini la kunvenon akurate, do bonvolu provi alveni ĝustatempe, ĉar ni tamen havos plurajn sufiĉe gravajn punktojn por pritrakti.

VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !