Protokolo - Kunveno de la 14a de aprilo

Protokolo de la kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazinta je

Sabato, la 14an de aprilo, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Julieto Boyer, Veroniko Girard, Vito k Vinko Markov, Bob Cordeau, Fil Guichet

Protokolis : Vinko Markov

1. Resumo pri la ĵus okazinta kongreso de SAT-Amikaro

La kongreso estis ĉiurilate tre sukcesa. El la labora flanko, gravaj priparolitaj punktoj estis la produktado de modernaj informiloj kaj la starigo de reto de regionaj kunlaborantoj. Pliaj detaloj legeblos en la SAGO kaj sur la retejo de SAT-Amikaro.

2. Lastaj novaĵoj pri la SAT-kongreso

La preparoj bone antaŭeniras. En la koncerta programo konfirmiĝis la partopreno de JoMo kaj FAMo. La glumarkoj tre bone vendiĝis okaze de la honortrinkado en Bordozo, do necesos ree uzi tiun varbmetodon dum la unua de majo kaj okaze de la fervojista kongreso (vidu sube).

3. Preparo de la manifestacio de la Unua de Majo

Pri flagoj, Frederiko Scibor esploras por la eldonkooperativo de SAT. Ni planas pretigi flugfolion eldonotan 400-ekzemplere, por scivoluloj. Ĝia enhavo estos pridiskutita rete.

4. Memormanifestacio de la Amikoj de la Pariza Komunumo

La amikoj de la Pariza Komunumo organizos manifestacion la 2an de junio en la tombejo « Père Lachaise », ĉe la Muro de la Federuloj. Tiuokaze ili publikigos komunikon, kiun kutime subskribas diversaj asocioj. La teksto estas kunmetita ĉi-apude.

La Pariza Grupo akceptas subskribi la tekston, jam subskribita de Johano Selle por SAT-Amikaro.

5. Biblioteko de la Pariza Grupo

En avenuo Gambetta plu troviĝas la biblioteko de la pariza grupo, kun multegaj interesaj franclingvaj kaj esperantlingvaj libroj. Iam Andreo Legros zorgis pri tio. Necesus peti informojn al Bernardo kaj Andreo S. por provi refunkciigi tiun ĉi servon. Cetere, kie loki tiujn librojn estontece ? Ĉu plu en avenuo Gambetta, ĉu en bd Auriol ?

6. Translokiĝo de la libroservo

Necesos tre baldaŭ malplenigi la garaĝon, kie Bernardo ĝis nun stokis 20 kubajn metrojn da materialo. Indus aperigi anonceton en la SAGO por voki al helpo de volontuloj por la translokiĝo, kaj rilati kun Bernardo pri la detaloj (datoj, bezonataj homfortoj k materialo).

7. Budo ĉe la Fervojistoj

La kongreso okazos inter la 12a kaj la 19a de majo ĉe la jena adreso : Théâtre M. Ravel, 6 av. Ravel, 75012 Paris. Guy Cavalier respondecos pri la libroservo. Ĝi estos precipe malfermita tuttage. Julieto eventuale pretas helpi, depende de la horo. Same pri Vito.

Venonta kunveno okazos la 12an de majo. Estis proponite, ke Dominiko prelegu pri laikeco.

Je la 15a sekvis debato pri : Liberaj programoj kaj liberaj formatoj : komputilaj lingvoj

Ĉeestis 11 personoj. Unuafoje venis novuloj, trafitaj per ekstera informado ĉe niaj fratorganizoj (Pacista Unuiĝo – UPF kaj Asocio por disvastigo de liberaj programoj - APRIL).


[Teksto de la anonco pri la kunveno :]

La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je

Sabato, la 14an de aprilo, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Resumo pri la ĵus okazinta kongreso de SAT-Amikaro

2. Lastaj novaĵoj pri la SAT-kongreso

3. Preparo de la manifestacio de la Unua de Majo

4. Memormanifestacio de la Amikoj de la Pariza Komunumo

5. Biblioteko de la Pariza Grupo

Je la 15a sekvos debato pri :

Liberaj programoj kaj liberaj formatoj : komputilaj lingvoj

VENU MULTNOMBRAJ KAJ DISKONIGU LA INFORMON !