Ĉi-kune estas provizita informocele detala protokolaro pri la kongreso en Metabjeo, kompletige al la la resumo aperigota en la numero 95 de la SAGO. Legantoj konsciu ke ĝi estas ne finpolurita, kaj verŝajne mankohava. Faktaj aŭ lingvaj korektoproponoj eblas plu kaj estas bonvenaj. Tiurilataj laboremuloj ankaŭ povas helpi sin de kongresregistraĵoj por la du plenkunsidoj, haveblaj laŭ simpla peto ĉe vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr.