Referendumilo (seulement en Espéranto)

Publié le vendredo 22a novembro 2002 par admin_sat , mis a jour le ĵaŭdo 2a septembro 2004

Krom la statuta aspekto (voĉdono por listo de kandidatoj al komitataneco), ne forgesu ke la referendumo celas ebligi al la membroj interveni en la vivo de la Asocio por plibonigi ĝiajn servojn, estigi ĝin pli efika en la plenumado de siaj celoj. Sekve, konstruaj kritikoj aŭ rimarkoj estas bonvenaj, sed precipe realigeblaj proponoj aŭ, pli bone, sinproponoj por helpo.

La nova sidejo donas nun al ni eksterordinaran bonŝancon por realigi tion pri kio ni delonge revis : ebligi en plej bonaj kondiĉoj, sendepende de alies volo, deziro aŭ disponebleco, informadon, instruadon, perfektiĝon, kleriĝon, trejnadon, elmontron de libroj kaj aliaj aĵoj, ktp. Nia sidejo devus esti preskaŭ konstante malfermata dum la tago kaj parto de la vespero, ankaŭ semajnfine. Tio estas ja ideala situacio. Tamen, konkrete, por atingi tion, necesas ja esti pli multaj. Sed devas esti ne nur kvanto : oni foje devas preferi kvaliton. Pro tio, ne hezitu sciigi ankaŭ kion vi deziras por perfektiĝi, ekzemple en informado, instruado, tradukado, ktp. Ankaŭ fakaj kompetentecoj, talentoj, konsiloj aŭ sinproponoj povas esti bonvenaj sur tre variaj terenoj : juro, pedagogio, riparado, prezento de montrofenestroj, ktp. Ekzemple, sub la lokalo estas du sufiĉe grandaj keloj, sed la malsekeco malebligas ilian uzon por stokado de libroj aŭ aliaj aĵoj kiujn povas difekti la humideco. Ĉu iu el niaj membroj aŭ simpatiantoj havas pri tio efikan solvon, aŭ adreson por (ne tro koste) ebligi uzon de tiuj keloj ?