Respondo al eldiro de la ministro de internaj aferoj de la brita registaro

Publié le lundo 23a aŭgusto 2004 par admin_sat

La ĉi supran reagon sendis Claude Piron, la aŭtoro de la verko "Le défi des langues" (La defio de la lingvoj ; eld. L’Harmattan, Parizo) al la semajngazeto "Eŭropean Voice", responde al eldiro David Blunkett, ministro de internaj aferoj de la brita registaro, laŭ kiu la enmigrantoj devas paroli la anglan hejme por "eviti" psikologiajn problemojn".

Traduko :

Kiel psikoterapiisto specialigita pri interkulturaj problemoj, mi indignis legante, ke s-ro David Blunkett, ministro pri enlandaj aferoj en la brita registaro, konsideras, ke la fakto ne paroli angle en la familio kaŭzas ĉe la enmigrintoj skizofreniajn rompojn. Fakte, estas multe pli grave por la psika sano de familio, ke ĉiuj povu paroli la gepatran lingvon aŭ la lingvon, en kiu spontane vortiĝas penso, en la momento, kiam la koncernato parolas. Devigi la enmigrintojn rezigni sian lingvon signifas senigi ilin je la subteno de la propra kulturo kaj de la sento pri identeco ; oni tiamaniere kreas senradikulojn, kaj estas sciate, ke senradikuloj pli ol la ceteraj homoj emas agrese aŭ devie konduti. La paroloj de s-ro Blunkett atestas nesentemon pri kulturaj kaj lingvaj problemoj pli kaj pli oftan ĉe anglalingvanoj. Ili memorigas la aserton, kiun faris al s-ro Hervé Lavenir de Buffon usona senatano : "Ekzistas 6000 lingvoj en la mondo, tio estas 5999 troaj, la angla sufiĉu." [1] La gepatra lingvo estas la bazo de la tuta posta kultura disvolviĝo. Estas la fundamento, sur kiu disvolviĝas la psikaj kapabloj, la mondpercepto, la sento ekzisti. Forĵeti ĝin, tio estas diri al la persono : "Vi ne estas tio, kio vi devus esti, forgesu, kio vi estas, iĝu, kio estas ni." Tio estas psika murdo. Aliflanke, la emo rifuzi dulingvecon, pli kaj pli ofta ĉe anglalingvaj popoloj, kondukas al mutilado de la menso. Oni reliefe vidas nur, se ambaŭ okuloj bone funkcias. Simile, oni profunde komprenas la okazaĵojn nur, se oni povas pripensi ilin laŭ du lingvaj aksoj. Senigante sian loĝantaron je la stereovidado, kiun ĝuas dulingvanoj, la anglalingvaj ŝtatoj enŝlosas sin en pensmaniero, kiu igas siajn civitanojn nekapablaj kompreni sociojn alitipajn. Post tempo, tio povus montriĝi pli danĝera ol terorismo. La tendenco al "Engliŝ Only" en anglalingvaj landoj estas des pli bedaŭrinda, ĉar ekzistas simpla, rapida kaj malmultekosta rimedo disvastigi la dulingvecon, kiu ebligas nememcentran rigardon al la mondo : la dulingvismo gepatra lingvo - esperanto. Ĉiu honesta scienca esploristo povos certiĝi, ke tiu rimedo reale pruvis sian valoron.