Konversacia rondo ĉiuvendrede en Parizo
Estonta rendevuo : - - 19a de Aprilo 2024 : Ĉion pri vivanta Kubo, kun Kubano.
Je ĉiu vespero de Vendredoj okazas Esperantlingva parolrondo ĉe SAT-Amikaro en Parizo, ekde 18h30, adreso : 132-134 bd Vincent Auriol, Paris XIII. Ĉiusemajne nova temo estas proponita por interparoli, nur per la internacia lingvo.