Venontaj babilrondoj

Dankon

Dankon, al ĉiuj parolrondanoj, kiuj, aŭ en sidejo de SAT-Amikaro en Parizo, aŭ en nia virtuala salono Satamtam per Jitsi, ĉeestis niajn konversaciojn dum la epidemio de K19.
Dankon, pro vi aŭdacis esprimi proprajn pensojn, sentojn, foje diskreteme, foje provokeme ; dankon, pro vi aŭskultadis, komprenis aŭ miskomprenis ; dankon, pro vi alportis iom de vi, alportis bonajn gustumaĵojn kaj sensoifigilojn !
Ju pli vivas Esperantismo laŭ tiu formo konversacia, des pli mortas malsanoj.
La SAT-Amikara parolrondo de Parizo baldaŭ "somerumos" ; tio ne signifas, ke neniu ĉeestos en la sidejo, bonvolu informiĝi per nia retejo https://www.sat-amikaro.org/?lang=eo kaj per EventaServo https://eventaservo.org/ ; jam la libroservo atendas viajn mendojn, rekomenciĝos kursoj en Septembro/Oktobro, interretaj konversacioj estos proponataj en Aŭtuno-Vintro...

Ĝis ! Fartu bone kaj Esperantisme !

Dzeka.

Dzeka
Dzeka estas manekeno en la montro-fenestro de la sidejo de SAT-Amikaro. Sur ĉi-tiu portreto, ŝi havas verdan hararon, kaj malantaŭ ŝi videblas pentra portreto de Zam.

Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon, nun miksan : per interreto, la moderna komunikilo, kaj, respektante higienon kaj separ-distancon da 1m, kaj po maksimume 10 ĉeestantoj, surloke.


12/6/2020, la temo estis : Ĉu, konsekvence de KV19, aperos nova formo de rasismo ?

La epidemio, ne nur virusa estis : ĝi disvastigis ian paranojon (t.e. orgojlemo kun kredo, ke la aliuloj agas malamikeme), kaj dum la kvaranteno multaj regnoj severe aplikigis separigajn leĝojn.

Malami virusojn, aŭ homojn ?
Sinteza bildo de kronviruso19, antaŭ malnovega desegno de du vizaĝoj preskaŭ nehomaj, kun mienoj koleraj : Ĉu konsekvenco de la kvaranteno, kiu devigis separojn inter homoj, estos novaj formoj de rasismo / diskriminacio ?

Baldaŭ estos ĝeneraligitaj farmaciaj testoj (sangaj / genetikaj) kaj estos fabrikitaj multekostaj vakcinoj, kiuj separos homojn inter : aŭ rezistontoj, aŭ nerezistontoj.
Ĉu aperos novaj formoj de diskriminacioj (pro raso, klaso) ? de eŭgenismo ? Ĉu vi deziras scii, de kiu "raso" vi estas ? Ĉu ekzistas testoj por mezuri spiritan forton rezisti ?
Dum tiu parolrondo, pli ol kutime, ni kultivu : kaj kompatemon, kaj antikorpojn !

Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale per Jitsi !
Bonvolu konekti nur mikrofonon, prefere ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj).


5/6/2020, la temo estis : Pluvivi ! Revivi !

Refrandi la vivon, post persona malsano, post familia dramo aŭ metia fiasko, post socia krizego aŭ milito...

Nesto kun ovoj
Ovoj en nesto, printempe ; simbolo de espero, de pluvivo, de revivo.

Denove vivi, post kvazaŭ vivĉeso, relerni gestojn, sentojn, relerni komuniki, ŝanĝi sian vivon, kaj helpi al aliuloj, por ke ili revivu...
Ĉu vi jam travivis tiajn okazojn ? ĉu K19 estis via unua traŭmo ? kion konsili al individuoj, al socio, por eltraŭmiĝi, por forgesi ĝuste, por malmorti...!


29/5/2020, la temo estis : Ĉu renkontiĝi "virtuale", aŭ "reale" ?

Interreta konversacio
Interreta konversacio inter Esperantistoj, per Jitsi.

La epidemio de K19 malaperigis kunvenojn multdiversajn : amikarajn, familiajn, spektaklajn, religiajn, politikajn, laboristajn...
Ĉu vi hastas denove fizike kunveni kun membroj de viaj asocioj, sport-kluboj, sindikatoj, kaj revidi viajn samlaborejulojn ?
Aŭ : ĉu vi komencas ŝati la malpermeson/neeblecon reale renkonti aliajn homojn ? ĉu vi opinias ke la socia distanco, iĝu la normo de la nova kulturo de la "Posta Tago", fronte al la novaj danĝeroj kiuj minacos la mondon ?
Pri ĉio-tio ni diskutos... virtuale !


22/5/2020, la temo estis : Amikumi, aŭ sin maski ?

La epidemio de K19 ŝajnas devigi nin ĉiujn eviti aliulojn ; sed okaze de niaj interretaj konversacioj senteblas ĉies viva bezono kunesti (almenaŭ per pensoj) kun amikoj, amatoj.

Dum la lasta rondo ni iom pritemis pri la sencoj de "masko", pri ties parenceco kun "makulo", ties uzoj en Japanio, kie ekzistas du vortoj, ties teatra formo "persona".
Siaflanke, jam de la « Ni militas ! » de Makrono, nia kara Dzeka, kiu staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado, senŝancele prezentas afiŝeton kiu asertas, ke maski sian buŝon ne estas Esperantisma konduto. Sed Dzeka ne estas el karno, ŝi iom facile defias virusojn...

Nu : ĉu amikumi ? ĉu maski ? ĉu la nomo de la distanco inter homoj estas "metro" ? kiel ekvilibrigi la fartojn fiziologian kaj moralan ?

Dzeka propagandas
Dzeka propagandas malantaŭ la ferkrado de la SAT-Amikarejo en Parizo.


Dzeka propagandas malantaŭ la ferkrado de la SAT-Amikarejo en Parizo.
Teksto de la afiŝeto


15/5/2020, la temo estis : Fine de la lastsemajna reta babilrondo, aperis la demando pri konsekvencoj de la krizo en la medio de sociaj rilatoj.
Probable, la timo pro infektiĝo, la maskoj sur la vizaĝoj, pli kaj pli distancigos homojn unuj de la aliaj.

Staru je socia distanco !
Pro ĉies bonfarto, pro kronviruso 19, ni starigu distancojn
" Pro ĉies bonfarto, pro kronviruso, ni starigu distancojn."

Tamen, ĉu tia afero estas nova ? Oni komparu kun la sociaj apartigoj/iĝoj de maljunuloj, kun la timo pro aliuloj, fremduloj, nombru la prigardajn surstratajn kameraojn, helikopteretojn, murojn, limojn, policistojn…
Esperantistoj celas malkonstrui limojn inter homoj, ĉu ne ? do kiel reagi, kiel lukti, kiel prizorgi niajn sociajn rilatojn, kamaradojn, amikojn, familianojn…
Tiucele, rendevuo ĉe la sidejo, de Sat-amikaro, por gustumi bonan momenton inter amikoj, kun unu bona glaso de vino !

La babilrondo restos ankoraŭ interrete* atingebla por niaj amikoj, Francoj aŭ ne, kiuj ne povos ĉeesti surloke :

Do ĝis la venonta vendredo, fizike aŭ virtuale,
la 15 de majo je la 18a kaj duono !

(Post-okaza noto : tiu "renova" parolrondo estis speciale plaĉa, dank’al kolegoj kiujn ni estis ne revidintaj de fora tempo, aŭ kun kiuj ni konatiĝis — specife du Brazilanoj.)

* Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.

Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj).

La programo de la parolrondoj, fotoj : https://www.sat-amikaro.org/pariza-grupo-groupe-parisien-313?lang=eo