Diskonigo de porpacaj iniciatoj per Esperanto : svisa popola iniciato

Publié le vendredi 26 mai 2006 , mis a jour le samedi 27 mai 2006

La 30an de aprilo 2006, la Ĝenerala Asembleo de GSsA (Groupe pour une Suisse sans Armée / Grupo por Svisio sen Armeo) decidis lanĉi popolan iniciaton por eksporta malpermeso de militmaterialo. Tiu teksto ebligus almenaŭ la malfermon de debato, kaj, kaze de akcepto, la enŝovon de nova artikolo en la federacia Konstitucio de Svisio. La subskribkampanjo devus komenciĝi ekde la mezo de junio 2006. Por stimuli kaj estigi similajn iniciatojn, aŭ almenaŭ debatojn, en laŭeble plej multe da landoj, la proponita artikolo por la helveta Konstitucio ekzistas ankaŭ en Esperanto. Pliaj informoj aperas france, germane kaj itale che : www.gssa.ch

GSsA-Genève

case postale 151

1211 Genève 8

Tél. 022 320 46 76

Fax 022 320 69 49

— -

Proponita teksto de nova artikolo :

Popola iniciato federacia « por eksporta malpermeso de militmaterialo »

I

La Federacia Konstitucio de la 18a de aprilo 1999 estos ŝanĝita kiel sekve :

Artikolo 107, alineo 3 (nova) :

3 (nova) Ĝi (la Konfederacio) subtenas kaj progresigas la internaciajn klopodojn por la malarmado kaj la kontrolo de la armilaro.

Artikolo 107a (nova) Eksporto de militmaterialo kaj specialaj militvaroj

1 La eksporto kaj la transito de sekvaj varoj estas malpermesitaj :

a. Militmaterialo inkluzive de etkalibraj kaj leĝeraj armiloj same kiel la rilataj municioj ;

b. Specialaj militvaroj ;

c. Nemateriaj varoj inkluzive de teknologioj, kiuj estas de esenca signifo por la produktado aŭ uzo de varoj menciitaj sub la literoj a kaj b, escepte se ili estas publike alireblaj aŭ servas en bazsciencaj esploroj.

2 Esceptoj de la malpermeso de eksporto kaj transito estas aparatoj por la senminigo kadre de la internacia helpo same kiel armiloj por sporto aŭ ĉasado, kiuj estas senkonteste rekoneblaj kiel tiaj kaj ne estas samtempe batalarmiloj, kaj la rilataj municioj.

3 Esceptoj de la eksporta malpermeso estas la vareksportoj laŭ la alineoj 1 kaj 2 fare de federaciaj instancoj, de la kantonoj aŭ komunumoj, kondiĉe ke ili restos posedantoj de la varoj, kiuj post uzo de propraj servantoj estas reimportitaj.

4 La maklerado kaj la komerco kun varoj definitaj en la alineoj 1 kaj 2 estas malpermesitaj, se la ricevant(in)oj havas la sidejon aŭ domicilon en eksterlando.

II

La transiraj dispozicioj de la Federacia Konstitucio estos ŝanĝitaj kiel sekve :

Artikolo 197, cifero 8 (nova)
8. Transira dispozicio por la artikolo 107a (Eksporto de militmaterialo kaj specialaj militvaroj)


1 La Federacio subtenas, dum dek jaroj post la akcepto de la popola iniciato federala « por eksporta malpermeso de militmaterialo » fare de la popolo kaj de la kantonoj, regionojn kaj laborantojn speciale trafitajn de la malpermeso laŭ artikolo 107a.

2 Post akcepto de la artikoloj 107 kaj 107a fare de la popolo kaj de la kantonoj, novaj permesoj por aktivecoj laŭ artikolo 107a ne plu estos liverataj.