Piede el Johano Zajo, necesas nur transiri la straton...
Senpaga, sen enskribiĝo !
Eblaj vidindaĵoj en la Se-Parko : Granda Kanalo, Akvofaloj, Kastelo,Oranĝejo. Vizito al la Muzeo de Francilio eblas private sed ne grupe.
Pro sia granda sukceso ĉe la publiko, la subĉiela senpaga ekspozicio Arborescence plu daŭros ĝis la 31a de marto, do estos vizitebla dum la kongreso !
Ĝi prezentas verkojn kaj dokumentojn malofte montratajn, aŭ konservatajn ĉe eksterlandaj kolektoj de gravuloj pri fotarto, tio estas ĉirkaŭ 100 arbofotografaĵojn grandformate reproduktitaj kaj ekspoziciitaj meze de la Se-Parko.
Ĝi emfazas la reliefigon de la naturaj mirindaĵoj kaj insitas pri la maniero laŭ kiu ili inspiras la fotartistojn.
Tiu ekspozicio ankaŭ celas atentigi kaj agemigi pri protektado de arboj, evidentaj simboloj de la naturo.
Tiu ĉi loko entenas multajn viziteblecojn :
Vincena arbaro, aneksita al Parizo kaj aranĝita en la XIXa jc.
La belaj kverkoj memorigos al ni Ludovikon la IXan kaj liajn juĝdecidojn.
El École Centrale, aŭtobuso kondukos nin al Vinceno (Kastelo, Porte Dorée).
En la Kastelo, kies alta ĉefturo (donjon) superstaras la dikajn remparojn, ni eniros en la grandegan korton, admiros ankaŭ la ĉarman kapelon (ne finrenovigitan) kaj la reĝan kaj reĝinan pavilonojn.
Apude troviĝas la botanika ĝardeno, Parc Floral, vidinda loko, ni jam ĝuos la unuajn florojn, plurajn vitrajn dometojn (forcejojn), lageton, statuojn ktp.
Porte Dorée (Dore-Pordo) estas unu el la enirejoj al Vincena arbaro. Sur la placo vidiĝas la eksmuzeo de la kolonioj, nun tranformita en Cité nationale de l’histoire de l’immigration, ni vizitos ĉi tiun tute novan kaj riĉan muzeon de la enmigradohistorio.
Sube en tiu konstruaĵo la fama Tropika Akvario estas daŭre malfermita.
Tutapude troviĝas la Lago Daumesnil, kun eble siaj boatetoj, pli fore la Zoologia Parko, kiu en sia tempo estis mirinde bone aranĝita, nun renovigota, tamen interesa.
N° 1 : Tiuj, kiuj matene deziras private viziti la Akvarion aŭ la Zoon, aŭ tutsimple promeni en arbaro (eble boati), malsupreniros el nia buso ĉe Porte Dorée kaj restos en la Vincena parto Daumesnil, kune tagmanĝos kaj vizitos la muzeon.
N° 2 : Alia grupo malsupreniros el nia buso antaŭ la Kastelo. Ni ĉiĉeronados pri la diversaj konstruaĵoj, vizitos la ĝardenegon Parc Floral. Poste per urba buso 46 ni revenos al Porte Dorée por kune tagmanĝi kaj viziti la muzeon.
Tamen du aferoj estos komunaj :
Indiku sur la aliĝilo se vi eventuale preferas la pli trankvilan grupon n° 1 aŭ la n° 2.
Je la 17a horo ni kune uzos metroon al nia sidejo (stacio Nationale), kie atendos nin la valizoj. Vi ricevos folion klarigante, kiel atingi la diversajn stacidomojn por hejmenveturi.
Nun ni esperas rapidajn aliĝojn por finprepari ĉi tiun tagon.
Dankon !
Terez’
Se vi deziras aliajn informojn turnu vin rekte al :
pinet (punkto) th (cxe) wanadoo (punkto) fr