Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?

Publié le vendredi 14 décembre 2007 par admin_sat , mis a jour le vendredi 21 décembre 2007

Johano Zajo naskiĝis en Orleano de juda patro kaj protestanta patrino. Li aktivis sine de JLR (Junularmovado Laika kaj Respublika). Li iĝis ĵurnalisto kaj advokato. En januaro 1936, li ekokupis la postenon de sub-sekretario ĉe la Prezidento de Ministraro. Aktiva membro de la Popola Fronto, li iĝis ministro pri Nacia Edukado, apogita de Leono Blumo (Léon Blum). Inter 1936 kaj 1939, li multe laboris por la demokratio en la lerneja kaj eksterlerneja kampoj kunlabore kun Léo Lagrange. Li pliigis la stipendiojn por lernantoj en elementa lernejo, li pluigis la devigan lernotempon ĝis 14 jaroj, li faris el sporta edukado devigan fakon kaj kreis la « C.R.O.U.S. » (KRUS), Centro Regiona por Socia Helpo al Studentoj. Li kreis multajn klasojn, kantinojn kaj porinfanajn feriejojn. Li ankaŭ naskis la « ENA »-n (nacia lernejo por administrado), la Kanan festivalon, la « CNRS »-n (la nacia centro por scienca esplorado) kaj busbibliotekojn. Li estis ano de la Orleana sekcio de la Ligo por la Homrajtoj.

La duan de septembro 1939, li eksiĝis el sia ministra posteno por reeniri la francan armeon. Li atingis Nordafrikon kun interalie Pierre Mendès France. Oponanto al reĝimo de Viŝio (porgermana franca registaro sidanta en la urbo de Vichy) kaj dizertanto, li estis arestita de la milico, kondamnita kaj enkarcerigita la dekkvaran de aŭgusto 1940. Revenigita en Francio en Clermont-Ferrand, li estis kondamnita al deportado. Johano Zajo estis malliberigita en Marsejlo. En junio 1944, la milicistoj forrabis kaj mortigis lin dum la transportado al la malliberejo de Melun.

Administra cirkulero de 1938

« La instruado de Esperanto estas aprobita en la publikaj lernejoj kadre de soci-edukaj agadoj. La lernantoj kiuj deziras lerni esperanton estas instruitaj ene de la lernejo de nepagita fakinstruisto. »