Esperanto kaj hispanaj rifunĝintoj dum la intercivitana milito

Publié le vendredi 19 décembre 2008 par admin_sat

a) La unua parto prezentas la historian kuntekston, kiu kondukis al malpaco. Oni tie skizas la rolon de la diversaj aktoroj de tiu milito. Ĝi estis milito interna aù intercivitana. Ĉefe estis du grandaj grupoj interbatalantaj : la respublikanoj kaj la naciistoj. Tamen la afero iĝas iom pli komplika pro la fakto ke, sur ambaŭ flankoj, aperas helpantoj venantaj el multaj aliaj landoj. La hispana milito havis do veran karakteron internacian, preludo al la monda milito baldaŭ eksplodonta.

b) La dua parto temas pri la « Retreto », ekde februaro 1939, pri ĝiaj kaŭzoj kaj ĝiaj sekvoj. Tie oni pritraktas la malfacilan vivon, en la koncentrejoj, de pluraj miloj da homoj ekzilitaj kaj dismetitaj en diversajn lokojn de la suda Francio.

c) La tria parto priskribas la rolon de Esperanto, unue fare de la oficiala registaro de Katalunio mem ; due ĝi montras la helpon, kiun alportis la diversaj Esperanto-organizaĵoj, ĉefe S.A.T. ; trie ĝi taksas la disvolviĝon de Esperanto en la koncentrejoj mem.

Robert Lloancy