Filmo Universala lingvo, de Matthew Rankin

Publié le samedi 15 février 2025 par Régis

La unua publika prezento de la filmo « Une langue universelle / زبان جهانی », premiita en Cannes, okazos en Ivry, proksime de Parizo, je la 17a : https://luxy.ivry94.fr/166-11594/fiche/une-langue-universelle.htm

Kvankam tiu filmo ne rekte temas pri la lingvo Esperanto, ties reĝisoro, Matthew Rankin, atentas pri nia afero (li ĉeestis en la UK de Montrealo, kaj en la filmo, scenoj okazas laŭlonge de la "strato Zamenhof").

La filmo estas iom fantazia, ĉar la rakonto okazas en Vinipego (Kanado), kie ĉiuj loĝantoj parolas... la persan ! — konsekvence, la filmo estas subtekstigita franclingve. Matthew Rankin ĉeestos en la kinejo, kaj klarigos ĉion-tion... franclingve !

Bonvenon al Vinipego, bonega urbo !

Jen, kiel Matthew Rankin mem prezentas sian filmon (franclingve : https://luxy.ivry94.fr/168-11616/fiche/une-langue-universelle-rencontre-entre-le-canada-et-l-iran.htm?no_cache=1) :

La filmo similas kia freneza ornitorinko : parte, kia Kebeka kino-arto, t.s. griza kaj izol-viva, parte, kia surealisma kaj malfacile komprenebla filmo de Vinipego, kaj parte kia poezi-realisma filmo Irana, kiel tiuj produktitaj de la instituto Kanun, filmo en kiu, ambaŭ tri respeguliĝas kaj refraktiĝas tra-prisme, ĉiu tra la aliaj. "Unu lingvo universala" ne pritemas pri ĉi-tiuj lokoj, sed pri ilia ambaŭiĝo.

Evidente, la Irana kino-arto idiĝas de 1000 jaroj de poezio, dum la Kanada eliĝas el 40 jaroj de reklamoj por mebloj malmute kostaj. Tamen, ja ĉi-tiel du-partiĝas la mondo, ĉu ne ?

La filmo prilaboras la nociojn je komunumo kaj je soleco, je proksimeco kaj malproksimeco, je dieca kaj banala, je universala kaj paroĥa.
Ni provas malfermi novajn vojojn, kun celo nian mondon vidi, kaj plie imagi, malsimplan kaj malĝojan, belan kaj lumecan.

(Ornitorinko estas mamulo, kun buŝo simila al beko de anaso, kiu naskas ovojn.)
(Kanun/Kanoon/Kanoun estas Irana instituto por intelekta kresko ĉe infanoj kaj junaj adoltoj, fondita en 1965.)

La rendevuo estos je la 17a, ĉe kinejo Luxy, 77 Avenue Georges Gosnat, 94200 Ivry-sur-Seine ; metroo : Mairie d’Ivry, aŭ RER Ivry sur Seine.
Zam-festantoj de la Zam-Festo de SAT-Amikaro foriros de la sidejo de la asocio ĉ. la 16a, kaj iros, laŭ la vetero, piede aŭ metroe.

Post la spektado-debato, ni vespermanĝos en Irana restoracio Colbeh, en strato Mouffetard.

Ĝis !


Recenzo de Régis :

« Une langue universelle / زبان جهانی » estas filmo premiita en la filmo-festivaloj de Cannes kaj de Toronto en 2024.
La filmo estas amuza fikcio pri la senco de la vivo, kiu montras la ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Winnipeg, urbo de provinco Manitobo, en la neĝa centro de Kanado, urbo kies tuta loĝantaro, pro la bezono de la fantazio, estas de raso kaj moro mezorienta, kaj parolas la persan. La celo tute ne provokema estas, sed pensiga per humura krom-rigardo ; tamen, la ĝenerala impreso estas vidi nur infanojn, senresponsulojn, kiuj interesiĝas nur pri vanaĵoj, kaj agas en stulta logiko — kiel en verkoj de Boris Vian.
Ekzemplo : laŭlonge de la trotŭaro de la strato Zamenhof estas vico de komercistoj ; la vendisto de la kukoj por la datrevenoj diras al preterpasanto : « Ha ! Ĉu ? Ne hodiaŭ datrevenas via naskiĝotago ? Aĉetu tamen la kukon, kaj konservu ĝin en fridujo, ĝis la datreveno ! Ĝis via datreveno eĉ post du aŭ tri jaroj, ĝi ankoraŭ bongustos ! »
Mi emas riproĉi al tiaj pli/malpli mokemaj filmoj, eĉ al « Brasil », aŭ al « Je suis un no man’s land » de Ph. Katerine, aŭ al filmoj de Jean Yanne, ke ili ne montras la vojon, eĉ maskas ĝin, ke ili konstruas nenion. Al « Lingvo universala » mi riproĉas ke la ĉefa rolo estas aktorita de la reĝisoro mem, kiu ludas personaĵon kiu nomiĝas kiel li mem : Matthew Rankin ; sed bedaŭrinde, la aktoro Matthew Rankin ludas preskaŭ tiom malbone, kiel Alain Delon…
Krom tio, la filmo montras kiel facile/malfacile estas, forĵeti en rubujon siajn idento-karton, poŝtelefonon, monon, ŝlosilon de hejmo, sen sin neniigi, kun la celo vivi daŭre, kaj vivi malkiel meleagro.
Régis F.


Jen kkaj ligiloj al aŭd-vidaj dokumentoj, ĉefe franclingvaj, pri « Lingvo universala / Une langue universelle » kaj/aŭ Matthew Rankin :

Interview chez TV5 Monde, 13 min., où au début Rankin mentionne l’eo, ce qui faire rire le présentateur :
https://www.youtube.com/watch?v=pjWmWatIMOw

Interview chez F-C (écouter entre les minutes 20 et 45) :
https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/plan-large/au-canada-avec-paul-schrader-et-matthew-rankin-7146729

Critique du film chez F-C (hors présence de Rankin, écouter à partir de 14 min.) :
https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/les-midis-de-culture/les-midis-de-culture-la-critique-emission-du-mercredi-18-decembre-2024-8004716

Sur la Croisette (2 min.) : https://www.youtube.com/watch?v=gf48Ci1JIE8

Self-portrait (3 min., 2008) : https://www.youtube.com/watch?v=Hy_BWBsVDHY. C’est une préfiguration, 15 ans avant et la déprime en moins, de Une langue universelle. On y voit déjà : les persans, le frigo géant, le motel, le volatile, et même la paire de chaussettes. C’était réalisé pour un concours de films avec téléphone portable Motorola. Ce petit film semble donner la clé de Une langue universelle : quelle est mon identité, puis-je, dois-je la changer, comment ? « Ha-lo ? Mateo ? » Y-a-t’il un abonné au numéro que vous avez composé ?

Anonc-bendo pri « Le Vingtième siècle » : https://www.youtube.com/watch?v=KeS9y3PVofU, kiu estas la unua longdaŭra filmo de Rankin). Rankin ankaŭ fabrikis mallongajn filmetojn :

« Tesla, lumière mondiale » (8 min.) : https://www.youtube.com/watch?v=K0PrfKxqIJc.
Intervjo franclingva pri tiu filmo (6 min.), en kiu Rankin diras sian interesegon pri malsukcesaj utopioj de la komenco de la XX-a : https://www.youtube.com/watch?v=lLHo36tlyJ4
Alia intervjuo, anglalingva (2 min. 1/2) : https://www.youtube.com/watch?v=RbCtoYF-BB4

« Quelques notes sur l’espéranto et les limites de l’ironie » (Revue 24 Images, 2014) : https://revue24images.com/cineaste-invite/quelques-notes-sur-lesperanto-et-les-limites-de-lironie/ M. Rankin raconte sa découverte de l’espéranto et du mouvement espérantiste.

« Tio estas mesaĝo oficiala de la kuraĝigo » : https://www.youtube.com/watch?v=rJnBgAEj9a8 (1 min. 1/2., prezentita en Festival du Nouveau Cinéma de Montréal en 2015 ; similas kiel filmoj de Mihm...)