Kunvenoj kaj debato de la 11a de oktobro 2008

Speciala kunveno pri reorganizado de la deĵorado en SAT kaj SAT-Amikaro

Kunveno de ambaŭ komitatoj estas planita je la 9a matene, por diskuti pri la reorganizado de la deĵorado kaj de ĉiuj praktikaj taskoj plenumendaj en ambaŭ sidejoj, post la emeritiĝo de Kreŝo, kiu laboras plentempe en SAT ĝis la 28a de februaro 2009. Ĉiuj SAT-anoj kaj SAT-Amikoj, eĉ ne-komitatanoj, kiuj interesiĝas pri la temo estos kore bonvenaj.


La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je

Sabato, la 11a de oktobro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Bilanco pri lastatempaj agadoj

 rentrée 13
 Homarfesto
 prelego en La Bellevilloise

2. Venontaj agadoj

 afiŝado por reklami pri la kursoj (kiu ? kie ? kiam ?)
 Zamenhofa festo
 unua de Majo
 Homarfesto 2009 (financa partopreno)
 Venontaj debatotemoj

3. Diversaĵoj

Je la 15a horo sekvos debato pri la temo :

Socipolitika situacio en ekssocialismaj landoj : Serbio kaj Bulgario

Ĝi okazos ĉu en esperanto, ĉu en la franca, depende de la ĉeestantoj.

VENU MULTNOMBRAJ KAJ DISKONIGU LA INFORMON !