La diktatoro

Publié le sabato 21a aŭgusto 2004 par admin_sat

Espero...
Mi pardonpetas,
sed mi ne deziras esti imperiestro.
Tio ne estas mia afero.
Mi volas neniun direkti aŭ konkeri.
Mi dezirus laŭble al ĉiuj helpi :
al judoj, nehebreoj, blankuloj kaj nigruloj.
Ni ĉiuj emas al reciproka interhelpo.
Tiaj estas homoj.
Ni ĉiuj deziras vivi per alies feliĉo,
ne per alies mizero.
Ni ne deziras reciprokan malamon
kaj malestimon.
En ĉi tiu mondo estas loko por ĉiuj
kaj la tero estas riĉa
kaj povas ĉiujn provizi.
La vivo povas esti
libera kaj bela,
sed ni perdis la vojon.
Avideco venenis la homan koron,
per malamo barikadis la mondon,
puŝis nin al mizero
kaj sangoverŝado.
Ni krekigis rapidecon
sed enfermis nin mem en maŝinaro
kiu donas abundon
sed kiu lasas nin nekontentaj
Nia scio igis nin cinikaj,
nian spiriton malfacila kaj nebonkora.
Tro multe ni pensas,
tro malmulte ni sentas.
Pli ol maŝinaro
ni bezonas homecon.
Pli ol spirito
ni bezonas bonkorecon kaj afablecon.
Sen tiuj kvalitoj,
vivo fariĝos violenta kaj ĉio estos perdita.
Aviado kaj radio pliproksimigis nin.
La naturo mem de tiuj inventaĵoj
vokas al homa boneco,
vokas al universala frateco,
al la unueco de ĉiuj el ni.
Jam nun,
mia voĉo tutmonde atingas milionojn
da senesperaj viroj, virinoj
kaj etaj infanoj,
viktimoj de sistemo
kiu torturas
kaj enkarcerigas senkulpulojn.
Al tiuj, kiuj povas min aŭdi, mi diras :
"Ne malesperu !".
Nia nuna malfeliĉo estas rezulto de avideco
kaj malmildeco
de tiuj kiuj timegas la vojon al la progreso de la homaro.
Malaperos malamo,
mortos la diktatoroj,
kaj regpotenco deprenita de la popolo
revenos al la popolo.
Kiel longe homoj scipovos morti,
same vivos libereco.

Soldatoj !
Ne donu vin al brutuloj, al minoritato
kiu malestimas vin - sklavigas vin -
kaj trudas al vi siajn far- , pens- kaj sent-manieron
kiel al bestoj,
kiel al kanonkarno.
Ne donu vin al ĉi tiuj nenaturaj viroj, maŝino-viroj,
kun maŝino-mensoj kaj maŝino-koroj.
Vi ne estas maŝinoj.
Vi ne estas bovoj.
Vi estas homoj.
En viaj koroj estas la amo al homeco.
Malamon vi ne havas .
Nur malamon al malamo.
Nur al tio kontraŭama
kaj kontraŭnatura.
Soldatoj !
Ne batalu por sklaveco,
batalu por libereco.
En la Evangelio de sankta Luko
estas skribite :
La reĝolando de Dio
troviĝas en la homo ».
Ne en ununura homo,
sed en homgrupo,
sed en ĈIUJ homoj !

Vi, la homoj, posedas povon,
la povon krei maŝinojn.
La povon krei feliĉon !
Vi, la homoj, havas la povon
estigi la vivon bela kaj libera,
la povon fari el tiu vivo mirindan aventuron.
En la nomo de Demokratio, ni uzu tiun povon.
Necesas ke ni unuiĝu, necesas ke ni batalu por nova mondo,
por homeca mondo kiu alportos al ĉiu la eblecon labori,
estonton al la junularo,
kaj sekurecon al la maljunularo.

Ĉion promesis al vi tiuj brutuloj,
por ke vi havigu al ili la povon :
ili mensogis.
Ili ne plenumis siajn mirindajn promesojn :
neniam ili faros tion.
Diktatoroj liberiĝas
per akiro de la povo sed sklavigas la popolon.
Nu, ni batalu por la realigo de ĉiuj iliaj promesoj.
Ni batalu por liberigi la mondon,
por faligi la naciajn kaj rasajn barojn,
or forpuŝi avidemon,
malamon, netoloremon.
Necesas batali por konstrui mondon de racio
en kiu scienco kaj progreso
kondukos ĉiujn homojn al feliĉo.
Soldatoj, ni unuiĝu je la nomo de demokratio !

Hannah, ĉu ci povas aŭdi min ?
Kie ajn ci estas, rigardu supren, Hannah !
La nuboj disŝiriĝas.
Aperas la suno.
El mallumo ni eliras por trovi la lumon.
Ni eniras novan pli bonan mondon
kie la homoj venkos sian monavidecon,
sian malamon
kaj sian brutecon (kruelecon ?).
Rigardu supren, Hannah !
La homa animo ricevis flugilojn
kaj komencis ekflugi.
Ĝi ekflugas al la ĉielarko,
al la lumo de l’espero.
Rigardu supren, Hannah !
Rigardu supren !