Letero al Bush

Publié le samedi 21 août 2004 par admin_sat
¿Cómo se siente ?
¿Cómo se siente ver que el horror estalla en tu patio y no en el living del vecino ?
¿Cómo se siente el miedo apretando tu pecho,
el pánico que provocan el ruido ensordecedor,
las llamas sin control,
los edificios que se derrumban,
ese terrible olor que se mete hasta el fondo
en los pulmones, los ojos
de los inocentes que caminan
cubiertos de sangre y polvo ?

¿Cómo se vive por un día en tu propia casa
la incertidumbre de lo que va a pasar ?
¿Cómo se sale del estado de shock ?
En estado de shock caminaban el 6 de agosto de 1945 los sobrevivientes de Hiroshima.
Nada quedaba en pie en la ciudad luego que el artillero norteamericano del Enola Gay dejara caer la bomba.
En pocos segundos habían muerto 80.000 hombres mujeres y niños.
Otros 250.000 morirían en los a ños siguientes
a causa de las radiaciones.
Pero ésa era una guerra lejana y ni siquiera existía
la televisión.

¿Cómo se siente hoy el horror cuando las terribles
imágenes de la televisión
te dicen que lo ocurrido el fatídico 11 de septiembre
no pasó en una tierra
lejana sino en tu propia patria ?
Otro 11 de setiembre, pero de 28 años atrás,
había muerto un presidente de nombre Salvador Allende
resistiendo un golpe de Estado que tus gobernantes habían planeado.
También fueron tiempos de horror, pero eso pasaba muy lejos de tu frontera,
en una ignota republiqueta sudamericana.
Las republiquetas estaban en tu patio trasero y
nunca te preocupaste mucho
cuando tus marines salían a
sangre y fuego a
imponer sus puntos de vista.

¿Sabías que entre 1824 y 1994 tu país llevó a cabo 73
invasiones a países de América Latina ? Las víctimas fueron Puerto Rico,
México, Nicaragua, Panamá,
Haití, Colombia, Cuba, Honduras,
República Dominicana, Islas Vírgenes, El Salvador,
Guatemala y Granada.

Hace casi un siglo que tus gobernantes están en
guerra. Desde el comienzo
del siglo XX, casi no hubo una guerra en el mundo en
que la gente de tu
Pentágono no hubiera participado. Claro, las bombas
siempre explotaron fuera
de tu territorio, con excepción de Pearl Harbor cuando
la aviación japonesa
bombardeó la Séptima Flota en 1941. Pero siempre el
horror estuvo lejos.

Cuando las Torres Gemelas se vinieron abajo en medio del polvo,
cuando viste las imágenes por televisión o escuchaste los gritos
porque estabas esa mañana en Manhattan,
¿pensaste por un segundo en lo que sintieron los
campesinos de Vietnam durante muchos años ?
En Manhattan, la gente caía desde
las alturas de los rascacielos como trágicas marionetas.
En Vietnam, la gente daba alaridos porque el napalm seguía quemando
la carne por mucho tiempo y la muerte era espantosa, tanto como las de
quienes caían en un salto desesperado al vacío.

Tu aviación no dejó una fábrica en pie ni un puente
sin destruir en Yugoslavia.
En Irak fueron 500.000 los muertos. Medio
millón de almas se llevó la Operación Tormenta del Desierto...
¿Cuánta gente desangrada en lugares tan exóticos y lejanos como
Vietnam, Irak, Irán, Afganistán, Libia,
Angola, Somalia, Congo, Nicaragua, Dominicana,
Camboya, Yugoslavia, Sudán, y
una lista interminable ?
En todos esos lugares los proyectiles habían sido
fabricados en factorías de
tu país, y eran apuntados por tus muchachos, por gente
pagada por tu
Departamento de Estado, y sólo para que tu pudieras
seguir gozando de la
forma de vida americana.

Hace casi un siglo que tu país está en guerra con todo
el mundo.

Curiosamente, tus gobernantes lanzan los jinetes del
Apocalipsis en nombre de la libertad y de la democracia.
Pero debes saber que para muchos pueblos
del mundo (en este planeta donde cada día mueren
24.000 pobladores por hambre o enfermedades curables),
Estados Unidos no representa la libertad,
sino un enemigo lejano y terrible que sólo siembra
guerra, hambre, miedo y destrucción.

Siempre han sido conflictos bélicos lejanos para ti,
pero para quienes viven
allá es una dolorosa realidad cercana, una guerra
donde los edificios se
desploman bajo las bombas y donde esa gente encuentra
una muerte horrible.
Y las víctimas han sido, en el 90 por ciento, civiles,
mujeres, ancianos,
niños efectos colaterales.

¿Qué se siente cuando el horror golpea a tu puerta
aunque sea por un sólo día ?
¿Qué se piensa cuando las víctimas en Nueva York
son secretarias, operadores de bolsa o empleados de limpieza que
pagaban puntualmente sus
impuestos y nunca mataron una mosca ?

¿Cómo se siente el miedo ?
¿Cómo se siente, yanqui,
saber que la larga guerra
finalmente el 11 de septiembre
llegó a tu casa ?
Kiel vi sentas vin ?
Kiel vi sentas vin vidante hororon eksplodi en via korto,
kaj ne en la salono de via najbar’ ?
Kiel efikas sur vin la timo brustoprema,
la paniko kaŭzata de la surdiga bruo,
la nekontrolataj alvokoj,
la konstruaĵoj falantaj dis kaj mis,
la terura odoro, kiu trafas la pulmojn ĝisfunde,
kaj la okuloj de la senkulpuloj, kiuj marŝas
kovrite de sango kaj polvo ?

Kiel vi travivas dum tuta tago viahejme
la necertecon pri tio, kio de nun okazos ?
Kiel vi eliros el la ŝokostato ?
En ŝokostato iradis la 6-an de aŭgusto 1945
la pluvivantoj hiroŝimaj.
Nenio plu staris en la urbo, post kiam la usona arteriliano de la Enola Gay faligis la bombon.
Sufiĉis kelkaj sekundoj, kaj jen 80.000 viroj, virinoj kaj infanoj mortis.
Pliaj 250.000 mortos poste
pro la radiadoj.
Sed tio estis fora milito kaj televido ne ekzistis.

Kiel vi sentas vin hodiaŭ, kiam la teruraj bildoj televidaj diras al vi,
ke la fatala 11-a de septembro trafis,
ne teron malproksiman,
sed vian propran patrujon ?
En alia 11-a de septembro, 28 jarojn antaŭe,
mortis prezidento nomita Salvador Allende,
rezistante ŝtatrenverson, kiun via lando planis.
Ankaŭ tiuj estis tempoj hororaj,
sed tre fore de via hejmo,
en sudamerika respubliketo, kiun vi ignoris.
La respubliketoj kuŝis en via malantaŭa korto,
kaj vi ne maltrankviliĝis,
kiam viaj marsoldatoj ekvojaĝis for
por trudi viajn vidpunktojn
sange kaj fajre.

Ĉu vi konscias, ke inter 1824 kaj 1994 via ŝtato efektivigis invadojn en 73 landojn de Latinameriko ?
Porto-Riko,
Meksikio, Nikaragvo, Panamo,
Haitio, Kolombio, Kubo, Honduro,
Dominika Respubliko, Virgaj Insuloj, Salvadoro,
Gvatemalo, Granado : jen la viktimoj.

Jam preskaŭ jarcenton viaj registoj militas.
Ek de la komenco de la dudeka jarcento
apenaŭ okazis milito en la mondo,
en kiu la uloj de via Pentagono ne partoprenis.
Jes ja, la bomboj
eksplodis ekster
via teritorio, se escepti Pearl Harbor,
kiam la japanaj aviadiloj
bombis la Sepan Ŝiparon en 1941.
Sed ĉiam la hororo malproksimis.

Kiam la ĝemelaj turoj disfalis
en ŝpruco de polvo,
kiam vi tion vidis televide aŭ aŭdis la kriojn,
ĉar tiumatene vi troviĝis en Manhattan,
ĉu vi unusekunde pensis pri tio,
kion dum longaj, longaj jaroj
la vjetnamaj kamparanoj sentis ?
En Manhattan, homoj falis de altoj nubskrapulaj :
tragikaj marionetoj.
En Vjetnamio, homoj nehome ĝeme blekis,
ĉar napalmo plu bruligis
la karnon longatempe,
kaj la morto estis horora trans ĉia imago,
kiel por tiuj, kiuj faris la senesperan salton straten.

Viaj aviadiloj ne lasis unu fabrikon stari
en Jugoslavio.
En Irako mortis 500.000 homoj.
La Operacio "Dezerta Ŝtormo" forprenis duonmilionon da homaj vivoj…
Kiom da personoj verŝis sangon
en ekzotaj lokoj :
Vjetnamio, Irako, Irano, Afganio, Libio,
Angolo, Somalio, Kongo, Nikaragvo, Dominika Respubliko,
Kamboĝo, Jugoslavio, Sudano… !
La liston oni ne facile finskribos.
Kaj ĉiufoje uziĝis pafaĵoj
el fabrikoj vialandaj,
kaj ilin pafis junuloj usonaj,
pagataj
de via Ŝtata Departamento,
nur por ke vi povu ĝui plu kaj plu
la usonan manieron vivi.

Jam preskaŭ plenan jarcenton via lando militas
kontraŭ la tuta mondo.

Strange, kiam viaj registoj lanĉas la apokalipsajn kavalirojn,
ili tion faras, laŭdire, nome de libereco kaj demokratio.
Sed certe vi scias, ke por multaj popoloj sur ĉi tiu planedo,
kie 24.000 homojn malsato aŭ kuracebla malsano mortigas ĉiutage,
Usono elvokas, ne liberecon,
nur malamikon foran kaj teruran,
kiu semas militon, malsaton kaj timon
kaj senĉese detruas.

Ĉiam estis konfliktoj por vi malproksimaj,
sed por la lokanoj la doloriga realo tuj apudas :
milito, kiam konstruaĵoj disfalas subbombe
kaj homoj alfrontas plej teruran morton,
viktimoj naŭdek-procente civilaj,
virinoj, maljunuloj, infanoj,
kaj vi nomas tion
"flanka krom-efiko".

Kiel vi sentas vin, kiam hororo frapas al via pordo,
eĉ se nur por unu sola tago ?
Kion vi opinias, kiam la novjorkaj viktimoj estas
sekretariinoj, borsistoj aŭ purigistoj,
kiuj ĉiam akurate pagis la impostojn,
kaj eĉ unu muŝon
neniam mortigis ?

Kiel efikas al vi la timo ?
Kiel vi sentas vin, usonano, sciante,
ke la longa milito
en tiu 11-a de septembro
finfine montriĝis ĉe vi ?

El Sudamerika fonto nekonata
Traduko el la hispana fare de Claude Piron