La Internacia Virina Tago en Hiroshima

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat , mis a jour le jeudi 26 août 2004

La 3-an de marto, Tago por Knabino en Japanio, okazis la kunveno de ok ne-esperantistaj virinaj organizoj por la Virina Tago, internacie la 8-a de marto, responde al alvoko de ĝen. sekr. de UN. La kunveno interŝanĝe nur per esperanto ricevis 35 mesaĝojn el 21 landoj. Post limdato aldone ses.

La komuna organiza komitato de la kunveno presis la mesaĝojn, kaj donis al ĉiuj 150 partoprenantoj, kaj aparte prezentis la mesaĝojn sur muro. En la kunveno sola esperantisto el komitato voĉlegis unu el la mesaĝoj, kiu temis"Afganio kaj Hirosima".
La organizantoj miris pri multaj mesaĝoj, kaj dankis.

En la kunveno plejpartan tempon okupis prelego, nome raporto fare de reprezentanto de japana volontula servo en Pakistano"Asocio Peŝavaro".
La ĉeestantoj sciiĝis, ke bildo pri Afganio, kiun donas registaroj usona kaj japana estas alia aŭ mala kontraŭ la raporto flanke de la popolo.

La komitato alvokis kolekti monon al ĉeestantoj por afganoj, kaj sendis pere de "Asocio de Peŝavaro", totale 78000 enojn.

Fotoj :
1 - Oni prezentis mesaĝojn sur muro krom presaĵo.
2 - Sola esp-isto de la organiza komitato voĉlegis unu el 35 mesaĝojn de 21 landoj.
3 - Reprezentanto de Asocio Peŝavaro raportis pri vivo de afganoj.