La Kongresejo

Publié le vendredi 2 mars 2007 par kongreso2007 , mis a jour le lundi 12 mars 2007
Article en français

 

Vi jam scias, ke nia Sat-Amikara Kongreso okazos de la 6a ĝis la 10a de aprilo 2007, en Artigues-près-Bordeaux, ĉirkaŭurbo de Bordozo, tre proksime al la akvitania ĉefurbo. Pli precize, ni kongresos en Domo por Socia Promociado (Maison de la Promotion Sociale), taŭga loko, tre bone ekipita por akcepti grandegajn grupojn.

Hotelo

De pli ol 30 jaroj, ĝi rolas kiel trejnad-organizo (asocio laŭ la leĝo de 1901). Nun, ĝi trejnas homojn sur la ekologia, animada, kaj komputika kampoj ; kaj ankaŭ cele al preparado por sporto-metioj. La konstruaĵoj apartenas al la ĝirondia Ĝenerala Konsilantaro. Ĝi estas facile atingebla veturile, ĉar ĝi situas proksime al la bordoza evitvojo (elirejo 25). Sed la kongresontojn ni ankaŭ laŭbezone akceptos en la bordoza stacidomo kaj en la flughaveno.

Dulita dormoĉambro

Surloke eblos tranokti en 190 dormoĉambroj unu-, du- aŭ trilitaj, sufiĉe malmultekoste : unulita ĉambro kostas 26 €, dulita aŭ paro-ĉambro kostas 32 €, kaj trilita ĉambro (por gejunuloj, sed ankaŭ por samfamilianoj) nur 24 € ; tiuj ĉi trilitaj ĉambroj ne estas tiel komfortaj kiel la aliaj, ĉar ili ankoraŭ ne estas renovigitaj, sed tamen bonaj. [1]

Ankaŭ domveturiloj kaj ruldomoj rajtos parki surloke dum la kongreso, kondiĉe ke oni ne petu kromajn servojn, ekzemple elektron.

Alloga tablo en la restoracio
Restoracia enirejo

Surloke eblos manĝi : vasta restoracio kapablas gastigi 350 personojn en agrabla kaj kvieta kadro. Ĝi funkcias ĉu memserve, ĉu tradicie. Pri la prezoj, de 20 ĝis 25 € sufiĉos por la tri ĉiutagaj manĝoj.

La granda amfiteatro

Surloke ankaŭ staras multaj kunvenĉambroj, bone ekipitaj per tabuloj kaj retroprojekciiloj. Vasta kaj moderna amfiteatro kun 250 komfortaj seĝoj akceptos ĝeneralajn kunvenojn, prelegojn kaj ankaŭ la distrajn vesperojn. Kaj ĉe la enirejo de la amfiteatro, granda halo dunivela akceptos diversajn budojn kaj ekspoziciojn.

La granda halo

Larĝaj verdaj spacoj, floroj, arboj, inter la diversaj konstruaĵoj permesas ripozi, aŭ agrable promeni ekstere. Des pli ke la aprila vetero en Akvitanio ĝenerale estas milda.

Vere, nia kongresejo 2007 ofertos al ĉiuj agrablan restadon, meze de riĉa vizitinda regiono kaj ni esperas akcepti multajn scivolemajn samideanojn.

Supren