La langue internationale ou la recherche d’une langue commune

Publié le mardi 8 juillet 2003 par admin_sat , mis a jour le dimanche 8 août 2004

Ofte ni renkontas homojn, kiuj demandas "Kio estas esperanto ?" aŭx "Ĉu esperanto ankoraŭx ekzistas ?". Al tiuj homoj ni devas doni informojn, pli aŭ malpli precizaj, pri tiu aŭ alia aspekto de la lingvo-problemo, depende de la situacio : ĉu ni disponas minutojn aŭ horojn, ĉu la demandantoj estas kleraj aŭ ne, ĉu ili estas scivolemaj aŭ malfavoraj, ktp. Nu, la informoj kolektitaj de R. Gueguen en tiu centpaĝa broŝuro ebligas fronti ĉiujn situaciojn ; sufiĉas elekti la informojn kiuj konvenas, kaj la detala tabelo de enhavo situanta ĉe la fino multe helpos por tiu elekto.
Oni unue trovos elmontron de la lingvo-problemo en la mondo. Poste venas resumo de la historio de E-o, prezento de diversaj organizoj, kiuj uzas aŭ aprobis E-on, de la E-movado, de la ĉefaj kongresoj, ktp. La aŭtoro detale prezentas la rezoluciojn de Unesko favorajn al E-o.

Fine estas ĝisdata priskribo de la situacio en la Eŭropa Unio, kiun karakterizas la alta kosto de la tradukoj kaj de la interpretado, por savi, almenaŭ formale, la egalrajtecon de la oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj. Dum la lastaj jaroj okazis gravaj debatoj pri la maniero konservi la multlingvismon malgraŭ la alveno de multaj novaj lingvoj el Orient-Eŭxropo.
Per abunda bibliografio kaj multaj adresoj, poŝtaj kaj retpoŝtaj, finiĝas tiu enciklopedieto, kiun ĉiu esperantisto devus posedi, por pruntedoni al tiuj, kiuj deziras informojn pri nia kara lingvo.

Por ne aspekti kiel flatulo, mi devas aldoni, ke surprizis min la fakto, ke tiu libreto ne entenas mallongan priskribon de la lingvo, por montri kiel eblas, ke ĝi estas facile lernebla kaj tamen preciza. Tion oni trovas en aliaj libretoj, kiuj perfekte kompletigas ĉi-tiun (sed ne povas anstataŭi ĝin), nome en "ABC de Espéranto" de Warinĝien kaj en "Espéranto ou Babel" de Ĉerpillod, kiuj estas cititaj en la bibliografio de R. Gueguen.

André Andrieu