Ne temas pri prelego, sed pri laborgrupo, animata de kaj direktita al
aktivuloj de SAT-Amikaro.
La temo estas : pri la varbopolitiko de SAT-amikaro
– Kiel plej efike utiligi la jam disponeblan materialon ?
– Kion pli ni bezonas ?
– Kiun publikon ni precize celu ?
– Per kiaj argumentoj ?
– Praktika diskuto ĉirkaŭ projekto de ĝenerala flugfolio pri Esperanto
kaj la specifeco de SAT-Amikaro.
Tiu laborgrupo okazos dimanĉe posttagmeze, tiel ke la eventualaj
rezultoj de la laboro povu esti prezentitaj al la kongreso.