Protokolo - Kunveno de la 13a de januaro 2007

Protokolo de la kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazinta sabate, la 13an de januaro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Elizabet Barbey, Louis Gohin, Sebastien Marty, Vinko kaj Vito Markov, Barbara Petit.

Protokolis Vinko Markov

1. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

 La aliĝiloj estas pretaj, kaj elŝuteblaj ĉe : http://www.satesperanto.org/Unuaj-praktikaj-informoj.html

Necesus disponigi kelkajn paperajn ekzemplerojn en la sidejo.

 infankongreso : pri ĝi zorgos Elizabet, eventuale helpe de Monique Rouyre kaj Liliane Bon (kontaktotaj)

 necesus sendi leteron al la Pariza komunumo por peti salutantojn okaze de la kongreso

 eble estos bezonataj bonvolemuloj por animi lingvajn staĝojn en Antonio, kadre de la kultura semajno en la kongresejo.

2. kompletigo kaj pridiskuto de la kalendaro pri venontaj aktivaĵoj

 Estus bone havi la eblecon rete konektiĝi sabate posttagmeze, por eventuale okazigi skajpajn renkontiĝojn kun alilandaj kamaradoj. Vinko pretas kunporti tekokomputilon tiucele, sed necesus ke iu malfermu la ĉambron por ebligi la retan konektiĝon. La kunvenintoj do demandas al la Komitato de SAT-Amikaro, ĉu eblus transdoni la kodon de la komputilĉambro al Vito, kiu ekde februaro deĵoros ankaŭ sabate posttagmeze anstataŭ Lilio.

 Ni menciis la eblecon organizi komputilajn semajnfinojn, okaze de kiuj la spertuloj povus iom helpi al malpli spertaj kamaradoj. Indus enketi pri la deziroj kaj tempaj disponeblecoj de interesatoj tiurilate.

 10/2 : por la debato pri sudameriko, Barbara provos kontakti brazilan studkunulon, kiu povus prezenti la situacion en sia lando. Se ni tiam jam havus la rajton kluĉiĝi al la reto, ankaŭ eblus rekte skajpi kun sudamerikaj SAT-kamaradoj.

 18/3 : memormanifestacio pri la Pariza Komunumo, de placo Vendomo ĝis la urbodomo de Parizo. Ekiro je la 15a horo.

 2/6 : estos festata la fino de la sanga semajno, antaŭ la muro de la federuloj, je tagmezo. Interveno de reprezentanto de SAT-Am tiuokaze povus esti bonvena.

 aprilo : eble prelegos pacifistoj okaze de la debato organizita de la Pariza Grupo.

 necesos sondi la opiniojn pri organizo de manifestacio okaze de la unua de Majo. Ĉu pretigi flugfolion ?

 Okaze de la fervojista kongreso okazota inter la 12a kaj 19a de majo 2007 necesos deĵorantoj por la libroservo de SAT-Amikaro.

3. kontaktoj kun aliaj laboristaj organizoj el la Pariza regiono

 kaze de bezono, la telefonnumero de Radio Libertaire troviĝas en la adreskajero.

 la kursohoraroj estis petitaj al Vinko kiam li vizitis la librejon « la Brèche ». Do, necesos kunporti ilin tie.

 Ni informas, ke la Pacifista Unuiĝo, kiu loĝas tute apude en la lokalo de la mondcivitanoj, estas malfermita ĉiuvendrede

4. Diversaĵoj.

 Barbara kaj Vito akceptis kribri la voĉdonilojn de la SAT-referendumo, kaj tion faris la 14an de januaro.

 Vito demandos al Julieto la permeson aĉeti muzikaparaton, kiu kostas ĉ. 60 eŭrojn.

 Li ankaŭ esploros pri aĉetota informpanelo.

 Indus ĝisdatigi de la SAT-amikaran adreson ĉe france telecom. Per serĉo en la telefonlibro Elizabet ja trafis la malnovan adreson en avenuo Gambetta.

 Same necesus refari la mesaĝon por la respondilo.

Je la 15a horo, okazis debato malfermita al la ekstera publiko pri la temo Eŭropo(j) , enkondukita de Lena Carson-Harin. Venis nur unu ekstera vizitanto (fakte lernemulo, kiu jam venis en decembro).


Jen la teksto, kiu anoncis la kunvenon :

La venonta kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 13a de januaro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro 134 boulevard Vincent Auriol 75013 Paris Metrostacio : Nationale

Tagordo :

1. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

2. kompletigo kaj pridiskuto de la kalendaro pri venontaj aktivaĵoj

3. kontaktoj kun aliaj laboristaj organizoj el la Pariza regiono

4. Diversaĵoj.

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :


Eŭropo(j)

Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.

VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !