Kunveno de la Pariza grupo de la 13a de oktobro 2007, je la 14a horo,
en la sidejo de SAT-Amikaro
Ĉeestis : Julieto Boyer, Jakvo Fichou, Veroniko Girard, Vinko kaj Vito Markovo
Protokolis : Vinko Markovo
Laŭ la nunaj informoj (13a de oktobro), estas :
4 lernantoj en la unuagrada kurso de G. Meilhac lunde je la 18a30 ;
2 lernantoj en la unuagrada kurso de H. Bonjour merkrede je la 14a ;
?? lernantoj en la duagrada kurso de Th. Pinet merkrede je la 16a ;
ĉ. 10 lernantoj en la duagrada kurso de E. Barbay ĵaŭde je la 16a ;
3 lernantoj en la triagrada kurso de Vinko vendrede je la 18a.
(notu ke kelkaj partoprenas en pluraj kursoj).
Vendredon la 19an kaj sabaton la 20an de oktobro 2007, en « Champ de Mars », inter la 11a kaj la 19a, ni dividos budon 10 kvadratmetrojn granda kun 3 aliaj asocioj pri internacia solidareco kaj homaj rajtoj. Ni dividos tablon du metrojn granda kun alia asocio, kaj tute ne rajtos vendi ion ajn. Estus saĝe antaŭvidi du skipojn de du personoj por ĉiu tago. Pliaj detaloj pri tio baldaŭ estos sendita al listo de la pariza grupo.
Ni devos organizi la « afiŝogluajn sesiojn » por uzi la novan propagandmaterialon de SAT-Amikaro en kelkaj strategiaj lokoj.
Je la 15a horo, okazis debato pri "Mortopuno : plu kontraŭbatalinda subpremilo". Partoprenis 15 personoj el kiuj 2 eksteruloj.
La venonta kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :
en la sidejo de SAT-Amikaro
1. Bilanco pri la kursoj
2. Deĵorado ĉe budo en forumo de parizaj asocioj
Vendredon la 19an kaj sabaton la 20an de oktobro 2007, en « Champ de Mars », inter la 11a kaj la 19a, ni dividos budon 10 kvadratmetrojn granda kun 3 aliaj asocioj pri internacia solidareco kaj homaj rajtoj. Ni dividos tablon du metrojn granda kun alia asocio, kaj tute ne rajtos vendi ion ajn. Estus saĝe antaŭvidi du skipojn de du personoj por ĉiu tago.
3. Uzado de la varbilopako
Ni devos organizi la « afiŝogluajn sesiojn » por uzi la novan propagandmaterialon de SAT-Amikaro en kelkaj strategiaj lokoj.
4. Elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj
5. Diversaĵoj
Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :
Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.
VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !