Tuttaga Ekskurso : Gurs kaj Monein

Publié le dimanche 21 décembre 2008 par admin_sat

Tiu ekskurso konsistas el du partoj.

1°) La unua temas pri memordevo koncerne la hispanajn ekzilitojn, kiuj trovis savon, malgraŭ la tre malbonaj vivkondiĉoj en la koncentrejo de GURS (Vidu apartan historian priskribon pri ĝi). Ni tie sekvos la doloran vojon, kiun unue spertis multaj rifuĝintoj post la fino de la hispana milito. La Amikaro de la eksdeportitoj aranĝis tie, kun pedagogia celo al la nunaj generacioj de geknaboj, ekspozicion de entute trideko da paneloj kun tre trafaj pritraktoj. Oni ankaŭ rekonstruis, laŭ originalaj dimensioj, barakon por doni la ĝustan pritakson de la tiama vivmaniero en tiu loko. (daŭro de la vizito : 1h 30)

2°) Vizito, en la urbo MONEIN, de la preĝeja ĉarpentaĵo, kun vera spektaklo de lumoj diverskoloraj, inspiraj muzikoj kaj paroloj por priskribi la kolosan laboron. La dimensioj trafe bildigas la monumentecon de tiu konstruaĵo de la gotikaj tempoj. La trabaro de tiu ĉarpentaĵo estas 50 m longa, 21 m larĝa kaj 18 m alta. Oni pripensu la laboron postulatan, la tempon bezonatan por la realigado, la nombron de laboristoj, kaj la precizecon de la gestoj. Ĉar, antaŭ ol kunigi la ĉarpentaĵon ĉe la kulmino de la preĝejo mem, oni unue muntis ĝin sur la grundo de la apuda placo, oni numerigis ĉiujn trabojn, ĉiujn elementojn, malmuntis la tuton kaj ĉion transportis supren. Krome, neniu najlo el metalo estis uzata. Laŭ la postuloj de la ĉarpento-arto oni uzis nur lignajn kojnojn aŭ kejlojn por kuntenigi la tuton. (daŭro de la vizito : 1h).

Krome, la aŭtobusa vojaĝo trakuras la produkto-regionon de la vino « Jurançon ». Survoje al Gurs, de Paŭo ĝis Oloron, ĉie la vitejoj estas videblaj ĉe la sunaj deklivoj de la montetoj. Survoje, ni trairos la urbeton Jurançon, al kiu ni ŝuldas la nomon de la vino mem. Ĉirkaŭ Monein oni trovas similajn vitejojn, kun vino laŭ tiu sama nomo. (daŭro de la veturado : 3h-3h30 entute).

GRAVA ATENTIGO : Por atingi la ĉarpentaĵon, kie estas la sonluma spektaklo, necesas uzi turniĝantan helican ŝtuparon, en la sonorilturo, kun 72 ŝtupoj. Alia ebleco ne ekzistas.

La tagmanĝo estos en restoracio de la urbo Monein.