Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj

Publié le jeudi 2 février 2006

2006

Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj

kompilinto : Germain PIRLOT

Steenbakkersstraat 21

BE-8400 Oostende, Eŭropa Unio

gepir.apro.@.pandora.be

02.02.2006

Klarigoj de mallongigoj :

 (*) : informis la kursgv.mem

 (°) : informis alia persono

 a) univ. aŭ sup.inst. + adreso, nacilingve laŭ latina alfabeto

 b) kursgvid. + privata adreso, poŝta kaj reta - /P/ la kursgvid. estas pagata

 c) mallonga priskribo - h/sem : horoj/semajne - s. : sume.

kun ekzameno, studunuoj, atestilo.

 !!! ret.@.adreso :forigu la punkton antaŭ kaj post @

*********

Nombro laŭlande : Aŭstrio : 1 – Belgio : 1 –Brazilo : 4 - Bulgario : 1 - Ĉeĥio : 1 - Ĉinio : 18 - Germanio : 5 – Hispanio : 2 – Hungario : 2 - Israelo : 1 – Italio : 1 - Japanio : 6 – Korea Resp. : 3 – Kostariko : 2 - Kubo : 1 - Litovio : 2 – Meksiko : 1 - Nederlando : 1– Pollando : 3 – Rusio : 5 - Svedio : 2 - Usono : 4 – Uzbekio : 1 – Venezuelo : 1 => sume : 69

Landoj : 24

*********

Aŭstrio

Innsbruck (°) :

a) Universitato, Internacia Centro pri Lingvoj ĉe la Fakultato de la Mensaj Sciencoj / Leopold-Franzens-Universität Innsbruck, Internationales Sprachenzentrum-ISI (Innrain 52, AT-6020 Innsbruck).

b) Ao. Univ.-Prof. i. R. Dr. Hermann ÖLBERG (kontaktadreso : sprachwissenschaft.@.uibk.ac.at

c) Interfakultata (kurso por la studentoj de ĉiuj fakultatoj kaj studoj, parto de la studplano por la studo de Interlingvistiko. Enhavo : enkonduko en la planlingvoj, lingvokurso por komencantoj aŭ/kaj progresintoj (laŭ la konoj de la partoprenantoj) ; 2 h/ sem.

En tiu semestro la kurso okazos 14-tage po 2 horojn. Sekve duono de la kurso estos koresponda kurso (?). Kiel lernilon la gestudentoj uzos la « Kurson de Esperanto ». Ni korektos la tradukon kaj helpos ilin rete

Kun ekzameno (planlingvoj ĝenerale, historio de Esperanto, mallonga diskuto aŭ referato en Esperanto) kaj atestilo.

(Informis : s-ro Otmar LIEBHART otmar.liebhart.@.esperanto.at )

Belgio

Antwerpen (*) :

a) Urba Centro por Lingvoj-Instruado / Stedelijk Centrum voor Volwassenenonderwijs-Talen (Quellinstraat 31, BE-2018 Antwerpen).

b) Mag-ino Iwona KOCIEBA (Graaf de Fienneslaan 54, BE-2650 Edegem dirk.iwona.@.pandora.be) -Mag. Alex HUMET (Ferdinand Coosemanstraat 71, BE-2600 Berchem ) – Mag. André STAES (Frederik Van Eedenplein 5, b.2, BE-2050 Antwerpen L.O.) /P/.

c) Dum 3 jaroj ; de septembro ĝis majo : 2 x 2h30/sem. - 1-an jaron : elementa nivelo ; 2-an jaron : praktikado, 1-a nivelo ; 3-an jaron : praktikado, 2-a nivelo.

Kun skriba kaj parola ekzameno dum junio. Post la 1-a kaj la 2-a jaroj, la sukcesintoj ricevas atestilon ; post la 3-a jaro ili ricevas oficialan diplomon, kiu rajtigas ilin instrui Esperanton.

Brazilo

Brasilia (*) :

a) Universitato de Brasilia / Universidade de Brasilia (UnB, Decanato de Extens / Escola de Extensão, Prédio Multiuso I, sala AT-23, Brasilia/DF, CEP 70.910-900 exe.@.unb.br ).

b) Em. prof. Paulo NASCENTES pnascentes.@.gmail.com

c) Elektebla ; elementa kaj mezgrada kurso, « Esperanto por lernejaj klasoj », paroliga metodo verkita de Josias Barboza " ; du niveloj, sesmonate, 4 h/sem., s. 60 h ponivele. Program-sintezo, i.a. lingva problemaro, ĉiutaga konversacio.

Sen ekzameno, sed kun mencio en la akademia dokumento de la studentoj kiuj sukcesas 70% el la ekzercoj, partoprenas en debatoj, k.s.

http://www.unb.br/portal/administracao/decanatos/escola_extensao/index.php

Campinas (São Paulo) (*) :

a) Pontifika Universitato Katolika de Campinas / Pontificia Universidade Católica de Campinas (PUC-Campinas, Rod. Dom Pedro I, km 136, Parque das Universidadese, BR-13086-900, Campinas, São Paulo http://www.puc-campinas.edu.br )

b) Prof.d-ro David BIANCHINI (Decembargador Antão de Moares 1047, Cidade Universitária, BR-13083-310 Campinas, São Paulo david.b.@.uol.com.br ).

c) Elektebla, interfakultata, kadre de la programo « Praktikoj de formado » .Lingvaj problemoj, komunikado, historio, celo kaj baza gramatiko de Esperanto ; 4 h/sem, s.34 h. ; laŭ postulo de la Universitato, la studentoj ĉeestu 75% de la lecionoj. Inter la celoj ni menciu debatojn pri la lingva problemo en la mondo kaj de tiu de la lingvo en la scienca disvastigado.

Sen ekzameno, sed kun mencio en la akademia dokumento de la studentoj kiuj sukcesas 80% el la ekzercoj, partoprenas en debatoj, k.s.

http://docentes.puc-campinas.edu.br/ceatec/davidb

En la paĝo de la Universitato ĝi estas en :

http://www.puc-campinas.edu.br/aluno/informacoes_uteis/praticas_disciplina.asp?id=94927

Curitiba (Paranà) (*) :

a) Federacia Universitato de la Ŝtato Paranao / UFPR ( Rua Dr. Faivre, 405 ; 4a etaĝo ; ĉambro nro, 400. ; www.humanas.ufpr.br/celin ).

b) Prof. : Leonardo JANZ ( mimem2001.@.yahoo.com.br) kunordigantino : Mariza RIVA de ALMEIDA. ( marizalmeida.@.ufpr.br )

c) Elektebla, interfakultata, kadre de la programo Prioritata por la gelernantoj de Beletro, sed ankaŭ malfermata al la tuta komunumo. 3h/sem. ; s. 48h.

Inter la celoj estas disponigi esplor-mekanismojn por ebla memalprofundiĝo de la plulernado de la lingvo. Kursoprogramo : i.a. enkonduko al la historio de la movado ; ĉiutaga konversacio ; praktika klaso (konversacio-rondo) ; Esperanto en la reto ; ...

Kun ekzameno fine de la kurso, kies averaĝo, 7 poentoj, garantias al la gelernantoj kapablo-diplomo subskribita de la akademia departemento.

São Paulo (°) :

a) Universitato de São Paulo (USP) – Cibernética Pedagógica / Pedagogia Kibernetiko, Escola de Comunicações e Artes / Lernejo de Komunikadoj kaj Artoj. ECA/USP) (Av. Prof. Lúcio Martins Rodrigues, 443, Butantã – São Paulo BR-05508-900 http://www.eca.usp.br

b) Prof.d-rino Lucilene CURY (poŝtadreso : ĉe ECA/USP lucilene.@.usp.br ).

c) Ekde 25.03.2004 Esperanto estas science traktata kiel studobjekto sine de ECA/USP. Temoj : 1) Esperanto kaj la naciaj lingvoj (pedagogia valoro por la eklernado de naciaj lingvoj) ; 2) Esperanto kaj transnaciaj rilatoj (sociologia vidpunkto de uzado de Esperanto ; “Manifesto de Prago” estos uzata kiel hipoteza temaro por estontaj defendoj de tezoj kaj disertacioj). Alia temo pritraktata : evoluiĝo de Esperanto kiel laborlingvo en Interreto.

La kerna ideo estas instrui Esperanton kiel konsekvenco de sciencaj esploroj, kiuj povos pli forte ol nun stabiligi ĝin en sciencaj medioj kaj poste en la propra socio.

Kadre de USP, disertacioj (magistriĝaj kursoj) aŭ tezoj (doktoriĝaj kursoj) postulas ekzamenojn kaj rajtigas diplomojn.

/ Informis s-roj Adonis Saliba esperanto.@.ameriko.org kaj Pedro Cavalheiro cavalheiro.@.esperanto.org /

( Landa informinto : s-ro Jimes MILANEZ jimesvm.@gmail.com )

Vitória (*) :

a) Federacia Universita to de la Ŝtato Sankta Spirito (Universidade Federal do Espírito Santo) / UFES (Avenida Fernando Ferrari, s/nº, Campus de Goiabeiras, Vitória, ES ; www.ufes.br).

b) S-ro Márcio MALACARNE (malacarne.@.cce.ufes.br) , Prof. Dr. Wilson ARAGÃO FILHO (aragao.@.npd.ufes.br) kaj S-ro Vitor Luiz RIGOTI DOS ANJOS (Rua dos Azulões, número 05, bairro Eurico Salles, CEP 29.160-290, Serra, ES ; vitorlranjos.@.yahoo.com.br).

c) Baza kurso, per la libro "Esperanto Conversacional" (Konversacia Esperanto) verkita de prof. Jair Salles, kaj aliaj ekzercoj. La lernantoj ankaŭ ricevas KDon, plena de utilaj arkivoj kaj muzikoj. Dum du monatoj, 3 h/sem. Legado, skribado, parolado kaj hejmekzercoj estas praktikataj en ĉiu leciono. Post la kurso, la instruistoj renkontiĝas por elekti tiujn, kiujn bone lernis kaj povas ricevi diplomon.

Bulgario

Karlovo (*) :

a) Internacia Universitato (BG-4300 Karlovo, p.k. 44).

b) Prof. Bojidar LEONOV (BG-4300 Karlovo, p.k. 44 leonov.@.rozabg.com).

c) Esperanto estas deviga studlingvo en la programo de la studado.s.240 h. En la studadprogramo estas apartaj kursoj pri interlingvistiko,historio de E-movado,E-literaturo kaj kulturo.

Post la fino de la studado la studentoj ricevas bulgarajn diplomojn kaj tiuj, kiuj deziras, kaj plenumis la kondiĉojn de la studadprogramo de AIS, verkas kaj defendas sciencajn diplomverkojn por ricevi AIS- diplomojn. La studentoj partoprenas diversajn studadsesioj de AIS en Bulgario kaj eksterlande.

Ĉeĥio

Brno (*) :

a) Pedagogia fakultato de Masaryk-Universitato, Katedro de didaktikaj teknologioj (KDT), ( Poříčí 7, 9-11 kaj 31, CZ-603 00 Brno) [Garantion super la kurso havas Katedro de sociala pedagogio]

b) Inĝ. Josef VOJÁČEK, PhD. (Poříčí 25, CZ-639 00 Brno vojacek_j.@.jumbo.ped.muni.cz) /P/.

c) - Nedeviga studobjekto ofertata al studentoj de ĉiuj fakultatoj de universitato ; por komencantoj (en venonta semestro estos por progresantoj kaj dumferia dusemajna konversacia kurso) ; 3 h/sem., s. 39 h.

Studkontrolo kun 3 kreditoj (venontsemestre ekzameno kun 4 kreditoj por ambaŭ).

- Klerigkibernetiko (KK) - nedeviga studobjekto ; 2 h/sem., s. 26.

Studkontrolo kun 2 kreditoj

Ĉinio

Beijing (°) :

a) Ĉina Universitato pri Administrado kaj Softvaro (Guojiluyoŭi, Zhongruan, P.O.Box 6317, CN-102206 Beijing).

b) S-ro CUI Jiayou ( amikeco.@.sina.com ). cuijiayou@yahoo.com.cn

c) 4 h/sem. (http://sukceso.go1.wy8.net/kurso.htm

Kun ekzameno

Beijing (°) :

a) Pekina Lingva Universitato

b) Prof. LI Weilun

c) Nedeviga ; 2 h/sem. Kun 2 studunuoj.

Beijing (°) :

a) Federacia Universitato

b) Prof. LI Weilun

c) Nedeviga, 2 h/sem.. Kun 2 studunuoj.

Dalian (Liaoning) (*) :

a) Dalian Universitato / Dalian Daxue (Jingji-jishu Kaifaqu , CN-116622 Dalian, Liaoning).

b) Prof. WANG Tailin (Xinningyuan 4-1-6-1, Lianshan Jie, Shahekou Qu, CN-116023 Dalian, Liaoning wangtailin.@.gmail.com ; wangtailin.@.hotmail.com ) /P/.

c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de la fremdlingva kolegio kaj aliaj kolegioj de la universitato en la dua jaro ; 1 jaro, 2 h/sem (s 64 h) ; 2 niveloj : 1-a, fonetiko, vortfarado, sintakso, konversacio ; 2-a, literaturo, tradukado, E-historio.
Kun ekzameno kaj poentoj.

Guangxi (Guangxi Zhuang) (*) :

a) Guangxi Porinstruista Universitato / Guangxi Shifan Daxue (15 Yucailu str., Guilin, CN-541004, Guilin, Guangxi).

b) Prof. D-ro LIU Shaozhong (Kolegio pri Internaciaj Studoj, Guangxi Shifan Daxue szliu.@.mailbox.gxnu.edu.cn ; http://www.gxnu.edu.cn/Personal/szliu)

c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de, ĉefe, la Kolegio pri Internaciaj Studoj ; dum unu jaro,2 h/sem (s 64 h) ; Ni uzas la lernolibron “Unuapasha Esperanto” kompilita de PAN Dishu surbaze de la simila libro skribita de R. H. M. Markarian kaj J. H. Sullivan en la 1970j. Kun ekzameno kaj 2 poentoj por ĉiuj partoprenantoj

/rim. : dum la unua semestro de 2006, la kursgvidanto estos el Usono : cyrusliu.@.163.com /

Hefei (Anhui) (*) :

a) Hefei Industria Universitato ( No-193#,Tunxilu,Hefei,CN-230009).
b) S-ro LIU Baoguo (B-3-105#, Changhai xincun, Langyashan-str., CN-230011 Heifei liubaoguo.@.ah163.com)

c) Nedeviga ; 4 h/sem.

Kun 6 kreditpoentoj post ekzameno.

Hubei (*) :

a) Hubei Ekonomia kaj Administra Universitato ( Nr.918,Xiongchu Dadao,Luxiang Wuhan Ĉinio.Vizitu : http://www.joinme.net/baomeiling/e-to.htm ).

b) Prof. DAI Shengqiao (daishengqiao.@.hotmail.com kaj wuhanmt.@.hotmail.com

retpaĝo : http://www.joinme.net/daishengqiao/djianjie.htm ).
Unu klaso ; ĉiusemajne ok lecionoj en du fojoj, dum tri monatoj.

c) Kun 2 studunuoj.

Jiangxi (°) :

a) Jiangxi Komputila Teknika Instituto.

b) S-ro ZHU Yonghan kaj S-ro SAN Jiabin

c) Nedeviga, 4 hj/sem.

Jinan (Shandong) (*) :

a) Shandong Universitato / Shandong Daxue Waiguoyuxueyuan (CN-250100 Jinan, Shandong).

b) Vicprof. LIU Xiaojun (miakara.@.sdu.edu.cn - chineliu.@.126.com ).

c) Dua fremdlingvo, elektebla ; 2 h/sem. (s. 36 h/semestre).

Kun ekzameno kaj 2 poentoj.

Liaoning (°) :

a) Liaoning Universitato.

b) S-ro SONG Yunsheng

c) Nedeviga, 4 h/sem.. Kun 4studunuoj.

Luoyang (Henan) (°) :

a) Luoyang Universitato.

b) Prof. CAO Ruiming.

c) Nedeviga.

Nanchang ( Jiangxi) (°) :

a) Nanchang Universitato.

b) S-ro GONG Xiaofeng.

c) Nedeviga.

Nanjing (Jiangsu) (°) :

a) Universitato (Nanjing-Universitato, Departemento pri Fremdlingva Aplikado, CN-2100093 Nanjing).

b) Prof-ino CUI Jianhua (cuijh.@.netra.nju.edu.cn)

c) Nedeviga dua fremdlingvo por studentoj de la 3-a kaj 4-a jaroj de la tuta universitato. Dum unu semestro ; s. 64 h.

Kun ekzameno kaj 4 poentoj.

Shangdong (*) :

a) Shandong-a Universitato ,(CN-250100 , n° 27 , Shanda nanlu , Jinan , Shandong .Jinan).

b) S-ro LIU Xiaojun , (CN-250100 , Shandong Daxue Waiguoyuxueyuan miakara.@.sdu.edu.cn ; sd_esperanto_asocio.@.126.com

c) Ekde 1982. Nedeviga, ordinare ĉiun semestron (la nombro de lernantoj estas limigita je 100) ; 2 h/sem., s. 36 h.
Kun ekzameno , kaze de sukceso ili povas ricevi 2 studunuojn.

Shanghai (°) :

a) Eldona kaj Presa Instituto de Shanghai Scienca kaj Enĝinierada Universitato.

b) S-ro LI Yinglei

c)

Tianjin (*) :

a) Tianjin-a Fremdlingva Universitato (117, Machangdao, Hexi Qu, Tianjin, CN-300204)..

b) S-ro HAN Zuwu" (membro de Internaca Rajtigita Ekzamentaro de ILEI ; Wan Xin Cun 5-21-1-501, Hedong Qu, Tianjin, CN-300162 hanzuwu.@.eyou.com ).

c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj el diversaj fakultatoj ; 1 jaro, 2 h/sem. (s. 64 h).

Kun ekzameno.

Xian (Shanxi) (°) :

a) Xian Traduk-Instituto.

b) S-ro WANG Shirong

c) Tri monatoj

Xianyang (Shanxi) (°) :

a) Xianyang Tibeta Nacia Instituto.

b) S-roWEI Shan

c)

( Landa informanto : s-ro WU Guojiang amikeco999.@.21cn.com )

Germanio

Bamberg (*)
a) Otto-Friedrich-Universität Bamberg, Sprachenzentrum (Weide 18, DE-96047 Bamberg ; sekretariejo : yvonne.cavelius.@.split.uni-bamberg, sub la respondeco de prof. d-ro Martin HAASE martin.haase.@.split.uni-bamberg.de ).
b) S-ro Armin GRÖTZNER (Giessübel 36, DE-96317 Kronach ae.groetzner.@.t-online.de ; nepagata.
c) Nedeviga, dum la vintrosemestro por komencantoj ; 2 h/sem., s. 14-foje.
Kun ekzameno, 2 universitataj ECTS-poentoj kaj atestilo de Germana Esperanto-Instituto.

Berlin (*) :

a) Universitato / Humboldt-Universität Berlin (Unter den Linden 6, DE-10099 Berlin).

b) D-ro Detlev BLANKE (Gesellschaft für Interlinguistik e.V. www.interlinguistik-gil.de
Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin dblanke.gil.@.snafu.de).

c) Interfakultata ; 1 semestro, 2 h/sem (s. 30 h) ; prelegserio. Tipologio de planlingvoj, interlingvistiko, esperantologio, enkonduko al Eo(strukturo, evoluo, apliko, lingvo-komunumo kaj ties historio).

Kun atestilo pri partopreno necesa por la diplomo resp. atestilo pri studlaboraĵo".

Emden (*) :

a) Fakaltlernejo / Fachhochschule Oldenburg/Ostfriesland/Wilhelmshaven, Standort Emden (Constantiaplatz 4, DE-26723 Emden, www.fh-oow.de)
b) S-ro Sebastian KIRF (Fletumer Straße 2, DE-26723 Emden, sebastian @ kirf.de ; http://.esperanto.kirf.net )
c) Elektebla kromfako por la studentoj de teĥnikaj kaj sociosciencaj studfakoj. 14x1,5h/sem. –(s.21h) Studenta projekto rilate al la Agendo21 (Rio de Janeiro 1992).Baza E-kurso.

Ili lernu mem per la brazila komputila kurso kaj en la lecionoj ni faras taskojn, ekzercojn, legas kaj auxdas tekstojn (Gerda malaperis) kaj rigardas "Mazi".

Kun skriba finekzameno kaj studpoentoj. kaj atestilo ; validas por plenumigi la necesajn ĝeneralajn studhorojn.

Münster (*) :

a) Universitato, Instituto por Ĝenerala Lingvistiko / Universität Münster, Institut für Allgemeine Sprachwissenschaft (Schlossplatz 2, DE-48149 Münster).

b) D-ro D-ro Rudolf FISCHER (Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, fischru.@.uni-muenster.de). /P/

c) - 1) Fakultata, intensa E-kurso por komencantoj, dum 5 tagoj komence de oktobro, ĉiutage dum 5 horoj.

- 2) Fakultata, daŭriga E-kurso, 2h/sem.

Kun 2 studunuoj.

Paderborn (*) :

a) Universitato, Fakultato pri Kultursciencoj / Universität Paderborn, Fakultät für Kulturwissenschaften (Warburgerstr. 100, DE- 33098 Paderborn).

b) Prof. d-ro Helmar FRANK, d-rino Vera BARANDOVSKÁ (Kleinenberger Weg 16, DE-33100 Paderborn, vera.barandovska.@.zitmail.uni-paderborn.de ) /P/.

c) Seminario ku instruado de esperanto-fakterminologio pri klerigkibernetiko.

2 h/sem.

Kun fina eksperimento : aŭdo de fakprelego en esperanto kaj testo pri la enhavo, la kompargrupo aŭdas la samon en la angla, la rezultoj estas mezurataj kaj komparataj. Atesto kun noto.

Hispanio

Bilbao (*) :

a) Pedagogia Altlernejo de la Vaska Universitato / Escuela Universitaria de Magisterio (Ramon y Cajal, 72. ES-48014-Bilbao).

b) Prof. Jesús-Miguel GARCIA ITURRIOZ (Bidebarrieta, 10-1,. ES-48930-Las Arenas, Vizcaya . tepgaitj.@.lg.ehu.es) /P/.

c) Elektebla studobjekto. Planlingvoj, historio de Eo, enkonduko al Esperanto ; 3 h/sem, s. 45 h. Kun ekzameno, poentoj kaj atestilo.

La Laguna (Tenerifo, Kanariaj Insuloj) (*) :

a) Universitato de La Laguna, Departemento de angla kaj germana filologio http://www.ull.es (Universidad de La Laguna, Departamento de Filologia Inglesa y Alemana, Campus de Guajara, ES-38071 La Laguna).

b) Prof. Alejandro LOPEZ DE VERGARA M (aflopez.@.ull.es - http://webpages.ull.es/users/aflopez/esp/index.htm)

c) Libervola seminario por la universitata komunumo ĉe la Fakulato pri Filologio : « Enkonduka Seminario pri Esperanto kaj ĝia kulturo » (Seminario de Introducción al Esperanto y su Cultura) ; sume 30-h. La Esperantista Societo de Tenerifo, kutime ankaŭ kunlaboras per kvar prelegantoj dum la kurso - http://webpages.ull.es/users/aflopez/esperanto/
Kun 3 kreditunuoj.

Hungario

Budapest (*) :

a) Universitato Eötvös Loránd , Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem (ELTE, Eszperantó szak, Budapest, pf.107, HU-1364 -Vizitadreso : Budapest, Múzeum körút 4/D, HU-1088 hekaszsu.@.ludens.elte.hu vaganto.@.ludens.elte.hu).

2 kursoj :

1. Universitatnivela klerigado :

a) Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Por tiuj studentoj, kiuj estis akceptitaj al la fako antaŭ julio 2001 ; ĝi funkcios nur ĝis la jaro 2006, dua semestro, sed la studentoj jam
finis siajn studojn, faras/faris la faklaboraĵojn, do ne plu estas lekcioj.
c) 4 jaroj : 1-a, 4 h/sem ; 2-a, 6-8 h/sem ; 3-a, 7-9 h/sem ; 4-a, 4 h/sem. E-kulturo, E-literaturo, E-historio, aplikata lingvistiko, interlingvistiko, metodiko.

Kun ekzameno kaj rajtigilo instrui Esperanton.

2. Altlernejnivela klerigado :

Ekde la 9-an de septembro, 2002. Ĝi celas trejnadi lingvoinstruistojn de Esperanto. Ĝi donas lingvoinstruistan diplomon ;3 jaroj.

b) La lekciistoj por la formado de lingvoinstruisto estas : D-rino VARGA-HASZONITS Zsuzsa, docentino ( hekaszsu.@.ludens.elte.hu) ; d-ro BUJDOSÓ Iván ( vaganto.@.ludens.elte.hu - vaganto2001.@.yahoo.com) ; d-ro MÁTHÉ Árpád. Kelkajn studobjektojn plenumas la katedrestro d-ro GECSÕ Tamás kaj la lekciisto : KELEMEN Sándor.
c) ELTE Filozofia Fakultato, Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko - Fako lingvoinstruisto de Esperanto, Altlernejnivela formado - Nomo de la fako en la diplomo : instruisto de fako Esperanto.
La daŭro de la formado/la volumeno de la formado : nombro de la duonjaroj : en dufaka formado 8 duonjaroj(kunligita fako). Suma nombro de la fakaj studhoroj : 1200. Nombro de kreditoj de fakterenaj konoj : 95. Prepara formado : 15 kreditoj, ĉefa kaj faka formado : 59 kreditoj. Nombro de la devigaj rigoraj ekzamenoj : 2. Nombro de kreditoj de la devigaj rigoraj ekzamenoj : 6. Kreditvaloro de la faklaboraĵo : 15.

Pri la tuta altlerneja programo en Esperanto : http://www.geocities.com/bujdosoivan/okt.htm#3

Pri la aktualaj lecionoj : http://www.geocities.com/bujdosxo

Sárospatak (*) :

a) Porinstruista Fakultato de Miŝkolca-Universitata /

b) Doc. Molnár LÁSZLÓ (molnar.@.comenius.ctif.hu - molnarlaszlo44.@.freemail.hu ) /P/.

c) Porekzamema prepariga E-kurso por altlernejaj gestudentoj,universitatanoj,interesuloj

3 h/sem, s. 60 h ; kurso kun lernolibro kaj uzado de interreto

Eblas akiri atestilon.

Israelo

Haifa (*) :

a) Politeknika atlernejo / Technion - Hamachon Hatechnologi Le’Israel (N’ve Sha-anan, Haifa).

b) S-ino Anat ZAJDMAN (Shderot Hen 20 Rehovot IL-76469 azajdman.@.yahoo.com.) /P/.

c) Dum unu semestro jare ; 2 h/sem ; kun ĉiufoja hejmlaboro.

Kun 2 ekzamenetoj, kompozicio, poentoj kaj gradoj.

Italio

Torino (*) :

a) Universitato, Beletra kaj Filozofia Fakultato, Trijara Kursaro pri Interkultura Komunikado. Lecionoj ĉe "Dipartimento di 0rientalistica" (Via S. Ottavio 20, IT-10124 Torino).

b) Prof. Fabrizio A. PENNACCHIETTI ( Via degli Artisti 15, IT-10124 Torino pennacchietti.@.unito.it ).

c) "Interlingvistiko kaj esperantologio". Nedeviga, malfermita al studentoj de la tuta fakultato, ĉu de la 3-jaraj kursaroj, ĉu de la postaj 2-jaraj magistrigaj kursaroj. En la instrujaro 2005-2006 okazos en la dua parto de la dua semestro unu kurso 30-hora (6 h/sem) : pri interlingvistiko kaj Esperanto.

Kun ekzameno kaj 5 studunuoj.

Japanio

Hukuoka (°) :

a) Ŝtata Universitato de Kyushu en Hukuoka.

b) Prof. TABATA Yoshiyuki ( tabata.@.flc.kyushu-u.ac.jp ).

c)

Kagawa (°) :
a) Universitato Kagawa / Kagawa Daigaku (1-1 Saiwai-tyo, Takamatu, Kagawa-ken)
b) S-ro TANI Hiroyuki
c) Nedeviga, somera intensiva kurso ; kun 2 kreditoj al la sukcesintoj de la ekzameno

Minoo (Osaka-hu) (*) :
a) Osaka Fremdlingva Universitato/ Osaka Gaikokugo Daigaku (Aomatani-Higasi 8-1-1, JP-561-8558 Minoo).

b) S-ro TANI Hiroyuki (Syonai-Higasimati 3-4-2, JP-561-0831 Toyonaka ; tnhryk.@.pop07.odn.ne.jp) /P/.
c) Nedeviga, unujara lingvokurso, 1 ½ h/sem ,s. 45 horoj jare.
Kun ekzameno kaj studunuoj.

Mito (°) :
a) Universitato Ibaraki / Ibaraki Daigaku (2-1-1 Bunkyo, Mito, Ibaraki-ken)
b) Prof. ITO Tetsuji ( tetsuji64.@.ybb.ne.jp ).
c) Nedeviga, "ABC de Esperanto I" "ABC de Esperanto II". Duonjara respektive.

Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.

Saitama (°) :

a) Universitato Saitama / Saitama Daigaku (255 Shimookubo, Sakura-ku, Saitama-si, Saitama-ken).
b) Prof. SASAKI Teruhiro ( teruhiro.@.post.saitama-u.ac.jp ) kaj Prof. ADATI Tadao ; ambaŭ havas propran kurson.

c) Nedeviga, 90-minutoj/sem., duonjaro. Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.

Tôkyô (*) :

a) Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj / Tokyo Gaikokugo Daigaku (3-11-1, Asahi-cho, Fuchu-shi, Tôkyô, JP-183-8534).

b) Prof. GOTOO Hitosi (gothit.@.sal.tohoku.ac.jp ; URL :http://www.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/) /P/.
c) Nedeviga, kroma fremdlingvo por studentoj de la fremdlingva fakultato en la 3-a kaj 4-a jaroj kaj studobjekto por studentoj en magistriĝaj kursoj ; duonjaro, sume 30 horoj. Enkonduko en interlingvistiko, lingvistika superrigardo de Esperanto, gramatiko, konversacio, legado.

Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.

(Landa informantoj : s-ro MINE Yositaka mine.yositaka.@.nifty.ne.jp

s-ino ISIKAWA Tieko isksanjo.@.ff.e-mansion.com )

Korea Resp.

Iksan (*) :

a) Universitato Wonkwang, 344-2 Shinyong-dong, Iksan-si, Jeonbook, KR-570-749.

b) Doc. LEE Jung-kee esperant.@.unitel.co.kr ; (www.wonkwang.ac.kr) /P/.

c) 2 bazaj klasoj (unu taga kaj unu vespera) ; 2 h/sem., sume : 30 h.

Kun ekzameno (2 semestre) kaj poentoj (2 semestre).

Seoul/Chonan (*) :

a) Universitato Dankook / Hannam-dong Yongsan-ku Seoul, Korea (www.dankook.ac.kr) Anso-dong Chonan-si Choongnam,Korea

b) Doc. LEE Jung-kee (Magistro pri planado) esperant.@.unitel.co.kr) P/.

c) 2 h/sem por 2 bazaj klasoj dum unu semestro.

Kun ekzameno (2, semestre) kaj poentoj (2).

Seoul/Yongin (*) :

a) Universitato Korea Fremdlingva / 270 Imun-dong, Dongdaemun-gu, Seoul,Korea ( (www.hufs.ac.kr )

b) Doc. LEE Jung-kee (Magistro pri planado) por kurso en Seulo ( esperant.@.unitel.co.kr )

 Doc. MA Young-tae por kurso en Yongin ( leonokr.@.empal.com )

c) 2 h/sem por 2 bazaj klasoj dum unu semestro.

Kun ekzameno (2, semestre) kaj poentoj (2).

Kostariko

San José (*) :

a) Universitato de Kostariko, Fakultato de Filologio, Lingvistko kaj Literaturo / Universidad de Costa Rica, Escuela de Filología, Lingüística y Literatura (San Pedro de Montes de Oca, San José, Costa Rica).

b) Prof. Hugo MORA-POLTRONIERI (Apartado 4981, 1000 San José, Costa Rica.,
miauguau.@.racsa.co.cr ) ; Prof. Jorge Antonio LEONI DE LEÓN
tiberido.@.yahoo.com .
c) - Libera, dusemajna E-kurso, somersezone, 4h./sem., senkondiĉa, alirebla al ĉiuj, 16-28 jan. 2006.

- Nedeviga kaj semestra kurso ene de studprogramoj celantaj bakalaŭran diplomon por preskaŭ ĉiuj karieroj. ; 3 h/sem dum 16-17 semajnoj.
Kun 3 kreditunuoj post sukcesa ekzameno

San José (*) :

a) Politekniko de Kostariko / Instituto Tecnológico de Costa Rica.

b) S-ro Guido HERNÁNDEZ MARIN (guido.@.itcr.ac.cr ; esperanto.@.racsa.co.cr .

c) Libera, alirebla al ĉiuj ; dusemajna kurso, 4 h/sem

Kubo

La Habana(*) :

a) Universitato de Informadikaj Sciencoj (La Habana).

b) S-ro Ronald BABY GONZALEZ ( rbabyuci.@.yahoo.com

c) Baza nivelo, ne nur por lernantoj de la Universitato, sed estas ankaŭ profesoroj.

1 h/sem.

Litovio

Kaunas (*) :

a) Vilnius Universitato Kaunas, Humanisma Fakultato (Muitinės 8, LT-44280 Kaunas).

b) Lektorino Aida ČIŽKAITĖ (Zamenhofo g.5, LT-44287 Kaunas, aidute.@.mail.lt )

c) Libere elektebla de studentoj de ĉiuj studprogramoj. Dum 2 semestroj ; 32 h dum semestro (2 h/sem).

- 1-a nivelo (1-a lernojaro) kaj 2-a nivelo (2-a lernojaro) Kun ekzameno kiu valoras po 2 studunuoj en ambaŭ semestroj, same kiel ĉiuj aliaj elekteblaj kursoj. En aldono al diplomo kune kun ĉiuj listigitaj stuodobjektoj.

Šiauliai (*) :

a) Šiauliai Universitato (str P.Višinskio 25, LT-5414 Šiauliai).

b) Prof. Aloyzas GUDAVIČIUS (Žeimių 2a-12, Ginkūnai, Šiaulių raj ; gudavicius.@.hu.su.lt).

c) Interlingvistika kurso ; 2 h/sem, s. 32 h ; dum semestro.

Kun ekzameno kaj 2 poentoj ( studunuoj ).

b) S-ro Zenonas SABALYS (Dvaro 111, LT- Šiauliai zenonas.sabalys.@.takas.lt ).

c) Elektebla Esperanto-kurso ; dum 1 semestro ; 2 h/sem. s. 32 h.

Meksiko

México (*) :

a) Nacia Aŭtonoma Universitato de México ( http://www.esperantomex.org/act.html - www.derecho.unam.mx )
b) S-ro Luis CÓRDOVA ARELLANO ( luisesperanto.@.yahoo.com ).

c) Nedeviga ; 3 h/sem. Kun atestilo.

Nederlando

Amsterdam (* :

a) Universitato / Universiteit van Amsterdam (Theoretische Taalwetenschap, Spuistraat 210, NL-1012 VT Amsterdam).

b) Doc. Wim JANSEN (Rembrandtweg 1, NL-2202 AR Noordwijk wimjansen.@.casema.nl me) kaj w.h.jansen.@.uva.nl (en la universitato). /P de eksteruniversitata fondaĵo/.

c) Katedro pri “Interlingvistiko kaj Esperanto”. Elektebla por studentoj en la tria studjaro.

Priskribo : “interlingvistiko” donas ĝeneralan komprenon pri la internacia lingvoproblemo kaj pri planlingvaj solvoproponoj en ilia historia, sociologia kaj lingvistika kunteksto. Ĝi estas studata el pluraj perspektivoj. Krome, estas pristudataj pli profunde kelkaj modernaj lingvomodeloj. Pri la ekzempla lingvo Esperanto estas konsiderataj aspektoj kiel la tipologio, la funkciado, natureco kontraŭ skemeco, spontanaj evoluoj, literaturo, k.s.

Dum 3 monatoj, 3 h/sem. (s. 42 h, lekcioj).

La fina prijuĝo kun poentaro inter 1 (malbona) kaj 10 (perfekta) okazas surbaze de la averaĝa prijuĝo de la hejmtaskoj kaj la ekzamena rezulto. La kredito estas 10-punkta laŭ la Eŭropa ECTS-sistemo.

La fakultato rekonas la ĉiujaran Universalan Kongreson de Esperanto kiel oficialan staĝejon por studento(j). Ĉiujare studentoj estas invitataj konkurse prezenti esplortemon, kies venkanta aŭtoro(j) gajnas unusemajnan staĝon dum la UK financatan de eksteruniversitataj fontoj privataj kaj instituciaj. Aprobita esplorraporto donas krediton de (po) 5 poentoj al la studento(j).

Pollando

Kraków (*) :

a) Jagelona Universitato (ul. Gołębia 24, PL- Kraków).

b) Mag-ino Maria MAJERCZAK ( mmajerczak.@.gmail.com ) /P/.

c) Nur deviga post elekto ; en la plimulto de la universitataj fakoj, ne nur filologiaj. Elektebla : 1) kiel lingvo : - ununura deviga (povas anstataŭi eĉ la anglan por studentoj en iuj fakoj) ; - aŭ, unu el 2 devigaj lingvoj, en pluraj aliaj fakoj ;

2) kiel nelingvo, t.e. elektebla el inter arthistorio, filozofio, k.s. (Ĉi-kaze oni ricevas poentojn jam post 1 jara studado ; krome lernado de Esperanto ne forigas la rajton lerni 1 aŭ 2 aliajn lingvojn).

3 unujaraj niveloj : elementa, meza, supera ; 2 h/sem.

Kun skriba kaj parola ekzamenoj, poentoj ; kun atesto en la oficiala studlibreto kaj ekzamena registro de la studentoj.

Poznań (*) :

a) Universitato Adam Mickiewicz, Instituto pri Lingvodidaktiko kaj Tradukado, (UAM, Poznań, Katedra Glottodydaktyki i Translatoryki / (ul. 28 Czerwca 1956 r. nr. 198, PL-61-485 Poznań). http://sakaguchinet.bei.t-online.de/as.htm )

b) Prof. d-ino habil. Alicja SAKAGUCHI (Am Kreuzberg 5, DE-63776 Mömbris, Germanio,

a.sakaguchi.@.gmx.de).

c) Por tagaj studentoj de ĉiuj kvin studjaroj, 30 h/semestre (s. 60 h.) ; seminario/ekzerco. Bazaj nocioj de interlingvistiko, tipologio de planlingvoj, historio de universallingva ideo, kriterioj por konstruo de internacia helplingvo, evoluo de Esperanto, Esperanto-literaturo, socilingvistikaj aspektoj de funkciantaj planlingvoj, internaciismoj en planlingvoj kaj (europaj) nacilingvoj ; praktika kurso pri Esperanto. La enkonduka kursparto baziĝas sur teoriaj konceptoj de planlingvoj prezentitaj en la libro de la kursgvidantino „Interlingvistiko : objekto, celoj, taskoj, metodoj” (1998)

Kun atestilo surbaze de ĉeesto kaj referaĵoj.

Poznań (*) :

a) Universitato Adam Mickiewicz (Uniwersytet im. Adama Mickiewicza), Instituto pri Lingvistiko, Interlingvistikaj Studoj (UAM, ul. Międzychodzka 3-5, PL-60-371 Poznań ; http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html).

b) D-rino Ilona KOUTNY nomumita gvidanto de la Studoj ( Pobiedziska 14/22, PL-61-052 Poznań ; ikoutny.@.amu.edu.pl) ; /P - la tuta kurso estas pagata, tiel ankaŭ la internacia instruistaro ricevas honorarion/.

c) 3-jara (6-semestra) kompleksa studado en Esperanto simila al filologioj por internacia studentaro (post abiturienta ekzameno sen aĝlimo). La ekstera studado necesigas dufoje po unusemajnan surlokan sesion dum la studjaro (fine de septembro kaj komence de februaro), kiam okazas intensaj kursoj kaj ekzamenoj. Intertempe la gestudentoj laboras memstare hejme pri la ricevitaj taskoj kaj rete konsultiĝas kun la prelegantoj.

La Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (fonditaj en 1997) celas konatigi la partoprenantojn kun la bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, kun la esenco kaj problemaro de internacia kaj interkultura komunikado, ili traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri e-lingvistiko, e-literaturo, interlingvistiko, komunikado aŭ pri metodiko. Ĉi-lasta estas speciale grava en la formado de e-instruistoj.

Post fino de la studoj – verkinte kaj sukcese defendinte sian laboraĵon – la gestudentoj posedantaj universitatan/altlernejan diplomon ricevas diplomon pri postdiplomaj studoj kaj tiuj kun mezgrada edukado atestilon pri plenumo de interlingvistikaj studoj.

***

Inter la 26-30a de septembro 2005 okazis la unua sesio por la novaj gestudentoj. 27 kandidatoj el 13 landoj aliĝis al la trijara ekstera studado. La multnacia partoprenantaro ebligis interesajn interkulturajn komparojn.

La unua semestro konsistis el la kursoj pri komunikado (Ilona KOUTNY), enkonduko en esperantan kulturon (Zbigniew GALOR), esperanta literaturo de la unua periodo (Lidia LIGĘZA kaj Tomasz CHMIELIK) kaj interlingvistiko 1 (Vera BARANDOVSKÁ-FRANK kaj Detlev BLANKE). La kurson pri kulturo kompletigis la prelegoj pri e-a teatro (Zofia BANET-FORNALOWA), pri e-a muziko (Floréal MARTORELL) kaj pri e-aj filmoj (Roman DOBRYŃSKI) okazintaj jam enkadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones.

Dum la sama semajno tri finstudintoj faris sukcesan finekzamenon defendante sian diplomlaboraĵon pri metodiko gvidatan de Katalin KOVATS : Alain DELMOTTE (Belgio) : Analizo de vortprovizo en kvar lernolibroj ; Iwona KOCIĘBA (polino el Belgio) : Instruado de akuzativo ; Mónika MOLNÁR (hungarino el Svislando) : Muziko en la instruado.

Rusio

Jekaterinburg (*) :

a) Urala Ŝtata Pedagogia Universitato (Kosmonavtov,26, RU-620017, Jekaterinburg, Rusio www.uspu.ru, uspu.@.dialup.utk.ru)
b) S-ro OSINCEV Aleksander (St.Razina,126a,55, RU-620130, Jekaterinburg, Rusio amico86.@.mail.ru)
c) Elektebla, senpaga, unujara.1a semestro : kurso por komencantoj, 15 lecionoj, 3 h/s., s.22,5 h.,. Ekzameno : teatraĵetoj, kantoj, ludoj dum Zamenhof-Tago. - 2a semestro : kurso por daŭrigantoj, 15 lecionoj, 3 h/s., s.22,5 h. Ekzameno : granda teatraĵo,skriba testo.

Moskva (*) :

a) Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, (6-oj Novopodmoskovnij pereulok 6, RU-125130, Moskva)

1)

b) Prof. D-ro Gennadij SHILO (10 ul. Krasnoarmejskaja, Sofrino, Moskva, RU-141270 rectorate.@.ejusto.ru) /P/ - Pro.. Liana TUKHVATULLINA (10 ul. Krasnoarmejskaja, Sofrino, Moskva, RU-141270 admin.@.ejusto.ru) /P/.

c) Deviga intensa kurso, fremdlingvo (krom la angla kaj la latina) por studentoj de ĉiuj fakultatoj en la 1-a jaro ; 30 h/sem, s. 60 h.

Kun kompleksa ekzameno (konversacio, distraĵoj – deklamado, kantado ktp., partopreno en 2-hora spektaklo – juĝprocezo en miniaturo) laŭ 5-poenta sistemo.

2)

b) S-ro Nikola GUDSKOV, S-ro Anatolo GONĈAROV ( anatolog.@.mail.ru )

c) Por ontaj E-tradukistoj. Du grupoj : 1) la ĉeesta por (apud)moskvanoj (N. Gudskov ) ; 2) la reta por la tutmondo (A. Gonĉarov). La patrono por malsimplaj traduk-variantoj estas sperta tradukisto S-ro Vladimir SAMODAJ.

Dum 2 jaroj ; 2-3 h/sem, precipe semajnfine. Akceptatas personoj kun baza lingvoscio sendepende de la lingvo-nivelo ; 2000 rubloj jare. Kun diplomoj por sukcesintoj ĉe la fina ekzamena testo.

Moskva (*) :

a) Moskva Ŝtata Industria Universitato (ul.. Avtozavodskaja 16, RU-109280 Moksva).

b) Mag. hum. sci. Irina GONĈAROVA (RU-143000, Odincovo-2, Moskva regiono, ul. Molodjoĵnaja, 38-10 mirina.@.online.ru) /P/ - Prof. d-ro Anatolo ŜEJPAK (RU-107061, Moskva, 2-aja Pugaĉovskaja, 8-5-131 asheyp.@.msiu.ru) /P/.

c) Deviga studobjekto por la studentoj de la fako "Energimaŝinkonstruado".

Dum la 3a (unu semestro) kaj 4a (du semestroj) studjaroj, 2x2 h/sem. (t.e. 34 h/semestre), s.102 h.

1) Dum la unua semestro (3-a studjaro, 2x17h, s. 34 h) : baza kurso (la tuta gramatiko, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj, ekzameno dum apartaj horoj). Dum la dua semestro (4-a studjaro) : daŭriga kurso libervola (gvidita de I.Gonĉarova) kaj specialan studobjekton en Eo : "Hidromekaniko kaj varminterŝanĝo"(deviga), gvidas profesoro Ŝejpak A.A., uzante la koncernan lernilon (Ŝejpak A.A."Hidromekaniko kaj varminterŝanĝo".2000. Moskva, MGIU).

2) Dum la tria semestro (4-a studjaro) - prepariĝo al defendo de bakalaŭra laboraĵo kun uzo de Eo (skriba resumo en Eo, kelkminuta prezento de la laboro en Eo, respondado al demandoj de la ekzamena komisiono en Eo).

La sukcesintoj ricevas, krom la ŝtata diplomo de MGIU, bakalaŭran Ateston de la Moskva interŝtata universitato "Ruthenia" (klerigejo de AIS) - en la rusa kaj Esperanto.

Krome, Eo regule estas instruata fakultative por dezirantoj (studentoj de teknikaj fakoj, instruistoj kaj profesoroj) ; tiuj kursoj daŭras laŭmende kaj laŭbezone de la mendantoj, povas esti senpagaj aŭ pagataj.

Tagil (*) :

a) Pegagogia akademio (Sverdlovskaja reg.,N.Tagil-622013, str.Krasnogvardejskaja 57

www.ntspi.ru ).

b) Larisa KUZMENKO (Sverdlovskaja reg.,N.Tagil-622013, str. Kushvinskaja 25"A",Rusio. klarisa8.@.yandex.ru )

c) Du grupoj de la 1-a kaj 2-a kursoj en la Fakultato de Aldonaj Rrofesioj ; 3 h/sem.

Post la kursfino estas planitaj ekzameno kaj atestilo de la fakultato.

Vladivostok (*) :

a) For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato (ul. Puŝkinskaja 10, RU-690950 Vladivostok).

b) D-ro Aleksandr B. TITAJEV (RU-690090 Vladivostok-90, do vostrebovanija oriento.@.mail.ru, - oriento.@.yahoo.com) /P/.

c) Elektebla, por studentoj de la 3-a jaro ; 2 h/sem., s. 34 h. ; mallonga historio de la internaciaj lingvoj, gramatiko de Esperanto, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj.

Kun studkontolo je la fino.

Svedio

Stockholm (*) :

a) Universitato, Instituto pri lingvistiko / Stockholms universitet, Inst. för lingvistik, SE-106 91 Stockholm

1)

b) Prof. d-ro Hartmut TRAUNMÜLLER ( hartmut.@.ling.su.se ).

c) Lingvistika kurso, kiu traktas diversajn aspektojn de lingvoj plane kreitaj por interetna uzo, sed ankaŭ la fenomenon de spontanea lingvokreado. Ĝi turnas sin al parolantoj de Esperanto (kaj aliaj konstruitaj interlingvoj) kaj al studentoj de lingvistiko. Deksemajna duonintensa studado.

Kun 5 studpoentoj.

Tiu kurso ankaŭ formas parton de porkomencanta kurso de Esperanto, kiu komenciĝas en aŭtuno 2003.

Por pli da detaloj pri tiu kurso : http://www.ling.su.se/staff/hartmut/il.htm

2)

b) Doc. d-ro Joakim ENWALL ( joakim_enwall.@.hotmail.com ).
c) Lingvokurso por komencantoj. Ĝi inkluzivas orientiĝon pri interetna komunikado kaj konstruitaj lingvoj ĝenerale. Dusemestra duonintensa studado.

Kun 20 studpoentoj.

Rim. : Por la jaro 2006 ne estas planata eperantokurso en la universitato de Stoklolmo, sed tia kurso restas en la ordinara programo. Dum aŭtuno 2005 kaj printempo 2005 okazis eksterordinara kurso kun 20 studpoentoj por progresintaj studentoj, gvidata de Joakim Enwall.
Instruis ankaŭ Ulla Luin.
La 5-poenta kurso pri interlingvistiko verŝajne ripetiĝos en la aŭtuna semestro 2006 .

Umea (*) :

a) Universitato / Umea Universitet (SE-901-87 Umea).

b) S-ro Espen STRANGER-JOHANNESSEN (St. Jörgens gt. 4 NO-2315 Hamar
espensj.@.gmail.com ) /P/.
c) Nedeviga, dum unu semestro (kvar monatoj).
Lernolibro en la sveda kaj ekzercoj en la paĝaro estas uzataj ; semajne estas okzao por ret-babili unu horon.
La kurso konsistas el du partoj, kiuj havas po unu hejma ekzameneto. Nur la notoj "aprobita" kaj "ne aprobita" ekzistas, kaj ili ricevas atestilon post la kurso.

Usono

Brattleboro (Vermonto) (*) :

a) Universitato, Alternejo por Internacia Lernado / School for International Training (SIT, Kipling Road, P.O.Box 676, Brattleboro, Vermont, US-05302-0672 info.@.sit.edu , http://www.sit.edu).

b) Diverslandaj kursgvidantoj ; en 2006 (3-21 julio) : d-rino Katalin KOVATS (HU/NL), s-ro Sylvain LELARGE (FR/NL) kaj s-ro Lee MILLER (US).

c) NASK (Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro http://ttt.esperanto-usa.org/nask / kunordiganto : Ellen M. EDDY, 11736 Scott Creek Drive SW. Olympia WA 98512 eddy.ellen.@.aol.com ). 3 semajnoj en julio, 20h/sem (s. 60 h) ; 3niveloj : 1) Paŝu pluen en Esperanto (komencintoj) ; 2) Gajni memfidon en Esperanto (progresantoj) ; 3) Esperanto : lingvo, kulturo kaj komunumo (fluparolantoj).

Kun ekzameno kaj 3 studunuoj. Ĉiu studanto ricevas atestilon de NASK.

Por pliaj informoj : http://esperanto.org/nask kaj www.sit.edu/esperanto/

Elsah (Ilinojso) (*) :

a) Universitata Kolegio / Principia College Elsah (Illinois, US-62028-9799).

b) Prof. d-ro Duncan CHARTERS, PhD (P.O.Box 100, Elsah, Illinois, US-62029-0100 esperanto.@.principia.edu /P/.

c) Marto-junio 2005, 1 h/sem., 9 klasoj, kun kursfina ekzameno, 1 studunuo (trimestra), valida por diplomiĝo.
Januaro-marto 2006, 1 h/sem., 9 klasoj, kun kursfina ekzameno, 1 studunuo (trimestra), valida por diplomiĝo.

Rochester (New-York) (*) :

a) Universitato / University of Rochester.

b) S-roHoss FIROOZNIA (CPU 271205, University of Rochester, Rochester, NY 14627-1205 Hoss.Firooznia@rochester.edu /P/.
c) 1.5 h/sem., dum dek sejmajno.

Sennota enkonduko al la lingvo kaj kulturo. Hejmtasko precipe el la anglalingva lernolibro "Esperanto : Learning and Using the International Language" de Richardson

Angla priskribo : http://www.rochester.edu/College/ospapply/consTudies.html#esperanto

Stanford/Palo Alto (Kalifornio) (*) :
a) Stanford Universitato / Stanford University www.Stanford.edu (Stanford, CA 94305).
b) S-ro Ed WILLIGER (PO Box 20328, Stanford, CA 94309-0328, USA stanford.@.Esperanto.Org).
c) Nedeviga. ; 2 h/sem. www.Esperanto.Org/stanford
Studunuo haveblas.

Uzbekio

Taŝkent (*) :

a) Uzkebia Universitato pri Mondaj Lingvoj / Uzbek Davlat Jahon Tillari Universiteti ( Ĉilanzar, G-9-A, ul. Sobir Jusupov, 21A ).

b) S-ro Eugeno PEREVERTAJLO ( abon.jashik 140, Pocĉtamt, UZB-700000 >Taŝkent Esperuzo.@.mail.ru ).

c) Elektebla, ekster la programo ; 3 h/sem.

Sen ekzameno.

Venezuelo

Caracas (*) :

a) Universitato / Universidad Central de Venezuela, Facultad de Humanidades y Educación, Escuela de Filosofía (Universidad Central de Venezuela, Ciudad Universitaria, Caracas 1051, Venezuela. cademica.@.yahoo.es ).
b) to : Prof. Johano NEGRETE ( Apartado 47301, Los Chaguaramos, Caracas 1041-A jnegrete.@.reacciun.ve - Res. Quirinale, Apto. 73, Calle 4, Montalbán II, Caracas 1020).

c) Du kursoj elekteblaj :

 „Idioma Internacional Esperanto I“, 3 h/sem., 3 studunuoj ;

 „Idioma Internacional Esperanto II“. 3 h/sem., 3 studunuoj

Ambaŭ kursoj estas semestraj, totale ĉiu kurso 16 semajnoj. Gestudentoj de 6 Fakultatoj povas oficiale registriĝi laŭ libera programo interfaka, nomita PCI (Programa de Cooperación Interfacultades ).

Fina kvalifiko : aprobita/ neaprobita. Sen atestilo, sed kun 3 poentoj gajnitaj en la respektiva profesia faka studo.
Por pliaj informoj pri la kurso : www.esperantoland.org .

*********

Libera Eŭropia Universitato

Slovakio

Komarno [ekde 2004] :

Libera Eŭropia Universitato, en konstruota Akademidomo de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) ;

Partnera universitato kun ULBS (RO)

Fonda rektoraro :

 prof. d-ro Reinhardt SELTEN, Nobelpremiito pri ekonomiko

 prof. d-ro Helmar FRANK , prezidanto de AIS

 prof. d-ro Eva POLÁKOVÁ

Kursgvidantaro :

 profesoroj kaj docentoj de AIS (fakult. 1, 2, 3))

 gast-docentoj kaj -lektoroj, precipe el Eŭropa Unio (fakult. 2, 3)

 gast-docentoj kaj -lektoroj el ekstereŭropaj landoj (fakult. 3)

Detalojn sciigas laŭpete per retpoŝto

el Komarno kolegino OProf.Dr. habil. Eva POLAKOVA epolakova.@.ukf.sk.

Rumanio

Sibiu / Hermannstadt (*) :

Libera Eŭropia Universitato sine de la ŝtata Lucian-Blaga Universitato (ULBS)

Internacia fakultat-departemento, kun du instrulingvoj komprenendaj (ne nepre parolendaj) de ĉiuj studentoj : Esperanto (ILo) kaj la germana.

Fondita fine de septembro 2003 de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj)

kune kun :

 Lucian-Blaga-Universitato Sibiu/Hermannstadt (RO)

 Filozofo-Constantin-Universitato Nitra (SK)

Ĝi enhavas komence 3 fakultatojn :

1. (1) Internacia Fakultato por interfakaj studoj, scienc-revizio kaj universitata pedagogio
2. (2) Eŭropia Fakultato por minoritataj kulturoj, kulturprotektado kaj koncertigita eŭropa evoluigado
3. (3) Transnacia Fakultato por la mondvasta dialogo inter la kulturoj

Info : Oprof. Hans-Dietrich QUEDNAU quednau.@.lrz.tu-muenchen.de

www.ais-sanmarino.org

info.@.ais-sanmarino.org

*********

Studado pri turismo kaj kulturo en Esperanto

Pollando

Bydgoszcz

a) Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino.

b) Kursgvidantoj kaj prelegistoj el diversaj landoj En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instrituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj "Flugo".

Dum la jaroj 1991-2005 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 55 landoj de Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio por gestudantoj el 85 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola kaj Esperanto, estis : angla, hispana, franca, litova, albana, itala, mongola, germana kaj rusa. La gestudantoj konatiĝis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankaŭ pri la polaj.

c) 3-jara nepublika post-maturecekzamena lernejo ; rajtas studi ĉiu persono, minimume 18-jara, kun almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. [Jam partoprenis studentoj el 52 landoj].

Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio) :

 post la 1-a studjaro —akireblaj kvalifikoj : lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj ; profesioj/postenoj : oficisto pri turisma informado, oficisto en vojaĝagentejo kaj internacia vojaĝ-gvidanto ;

 post la 2-a studjaro — kvalifikoj : lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko ; profesioj/postenoj : organizanto de turisma priservado, regiona turisma ĉiĉerono kaj animanto de kultura agado ;

 post la 3-a studjaro —profesioj/postenoj : kursgvidanto de Esperanto, specialisto pri organizado de kulturo kaj specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo ; ev.titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000, kiu estis publikigita en la ŝtata leĝo-ĵurnalo - fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco - i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado kaj de pluraj lingvoj.

La studjaro 2006/2007 daŭros ekde septembro 2006 ĝis majo 2007 kaj ampleksos : laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo ­ la tri stud-ekzamenajn AKB -Sesiojn : 31 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 30 AKB - Sesio dum 23-29.09.2006, Internacia Pedagogia Kurso dum 3-11.02.2007 kaj 31 AKB-Sesio kadre de 32 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 24.03-1.04.2007. Necesas partopreni almenaŭ finekzamenan 31 AKB-Sesion dum 24.03-1.04.2007. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.

En Bydgoszcz la studjaro 2006/2007 komenciĝos per la 31 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 30 Sesio de AIS Klerigejo Bydgoszcz (AKB) dum 23-29 de septembro 2006, okaze de Monda Tago de Turismo (27.09) kaj Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09).

Info : sekretariejo de la studumo : str.M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz ;
tel. (48-52) 346-11-51) stud.@.esperanto-turismo.com ; www.esperanto-turismo.com .

*********

Leginda artikolo de d-rino Ilona KOUTNY : :Universitata instruado kaj instruista trejnado http://www.ikso.net/ilei/ipr/universitata_instruado.htm

*********

Rezolucio de Konferenco de Rektoroj

Grava sed tute preteratentata rezolucio de la konferenco de universitataj rektoroj de la dek novaj membroŝtatoj de EU.

Personoj interesiĝantaj pri kreado de universitata reto subtenanta neŭtralan lingvon Esperanto povas kontaktiĝi kun prof. Witold Stepniewski, Vicrektoro de Politekniko Lublin, rete : w.stepniewski@pollub.pl .

***

Rezolucio de Konferenco de la Universitat-rektoroj el la dek novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio okazinta en Lublino, Pollando, 2004-04-28 /

La Konferenco de Rektoroj en Lublin

Konscia pri la bezono serĉi novajn kaj pli efikajn solvojn en la kampo de lingva komunikado en la unuiĝanta Eŭropo kaj en la tuta mondo
Konsiderante ke tia alternativa solvo devas esti bazita sur la principo de egaleco kaj respekto dela lingvo kaj kulturo de ĉiuj nacioj kaj membroŝtatoj
Konstatante ke tia solvo estas neŭtrala lingvo Esperanto, kiu pruvis esti viva lingvo dum la periodo de pli ol unu jarcento de ties apliko

Instigas eŭropajn universitatojn enkonduki instruadon de Esperanto kaj disvastigi ties aplikon en diversaj kampoj de la vivo.

Kaj invitas universitatojn de aliaj landoj aliĝi al tiu iniciativo.

fonto : ret-info
http://www.eventoj.hu

*********

Universitatoj por la tria aĝo

Esperanto povas esti instruata ankaŭ en tiel nomataj ’’universitatoj por la tria aĝo’’, kiel ekzemple en Italio :

Napoli :

a) UNISPED Università Sperimentale Decentrata / Eksperimenta Universitato Malcentraligita (Via Salvatore Rosa 299, IT-80135 Napoli) – Istituto Pontano /Instituto Pontano (Corso Vittorio Emanuele 581, IT-Napoli).

b) Prof. Nicolino ROSSI (Via Marzabotto 36, IT-80012 Calvizzao/NA) kaj S-ino Maria Luisa RUSSO (Via Petro Castellino 115, IT-80131 Napoli).

c) Ekde aprilo 2004, kadre de la lingvistika departemento : « Lingvo kaj literaturo Esperanto » ; 1 ½ h/sem. Baza gramatiko de Esperanto kaj elementa konversacia frazeologio ; itale : ĝeneralaj informoj pri Esperanto, Zamenhof kaj la E-movado.

Kun ebla atestilo pri frekventado.

*********