Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj

Publié le jeudi 3 janvier 2008

Jan.2008

ESPERANTO-KURSOJ OFICIALE ORGANIZATAJ
EN UNIVERSITATOJ KAJ ALTINSTITUTOJ

kompilinto : Germain

PIRLOT
Steenbakkersstraat 21
BE-8400 Oostende, Eŭropa Unio
gepir.apro.@.pandora.be
07.01.2008

Klarigoj de mallongigoj :
(*) : informis la kursgv.mem
(°) : informis alia persono

 a) univ. aŭ sup.inst. + adreso, nacilingve laŭ latina alfabeto

 b) kursgvid. + privata adreso, poŝta kaj reta - /P/ la kursgvid. estas pagata

 c) mallonga priskribo - h/sem : horoj/semajne - s. : sume.
kun ekzameno, studunuoj, atestilo.

 !!! ret.@.adreso :forigu la punkton antaŭ kaj post @

*********
Nombro
laŭlande : Aŭstrio : 1 – Belgio : 1 –Brazilo : 3 - Bulgario : 1 - Ĉeĥio : 2 - Ĉinio : 18 - Germanio : 2 – Hispanio : 2 – Hungario : 2 – Italio : 2 - Japanio : 7 – Korea Resp. : 3 – Kostariko : 3 - Kubo : 1 - Litovio : 2 – Meksiko : 1 - Nederlando 1 – Pollando : 3 – Rusio : 5 – Slovenio : 1 - Svedio : 1 - – Ukrainio : 1 - Usono : 4 – Venezuelo : 1 => sume : 68
Landoj : 24

*********

Aŭstrio


Innsbruck (*) :
a)
Universitato, Lingvistika Instituto ĉe la Fakultato de la Mensaj Sciencoj / Leopold-Franzens-Universität Innsbruck, (Innrain 52, AT-6020 Innsbruck).
b) Mag. Herbert MAYER (estro de la E-muzeo kaj Kolekto de Planlingvoj , Aŭstria Nacia Biblioteko, Wien) herbert.mayer.@.onb.ac.at
(kontaktadreso : sprachwissenschaft.@.uibk.ac.at
http://www.uibk.ac.at/sprachen-literaturen/sprawi/ )
c) Interfakultata (kurso por la studentoj de ĉiuj fakultatoj kaj studoj, parto de la studplano por la studo de Interlingvistiko : "Esperanto-Kurso kaj enkonduko al la interlingvistiko".
Proseminario troviĝanta en la studplano por lingvistoj kaj ĝenerale elektebla lekciaro pôr aliaj studentoj.
Kun ekzameno kaj atestilo.

Rim
. : pro la fakto ke la kursgvidanto devas veni el fora urbo, la kursoj okazas dum 2 semajnfinoj ; 30 horoj, 10a, 11a, 17a, 18a de novembro.

Detalaj informoj de la instituto en la germana :
http://orawww.uibk.ac.at/public_prod/owa/lfuonline_lv.details?sem_id_in=07W&lvnr_id_in=641022

Belgio


Antwerpen (*) :
a)
Urba Centro por Lingvoj-Instruado / Stedelijk Centrum voor Volwassenenonderwijs-Talen (Quellinstraat 31, BE-2018 Antwerpen).
b) Mag-ino Iwona KOCIEBA (Graaf de Fienneslaan 54, BE-2650 Edegem iwona.kocieba.@.telenet.be) - Mag. Alex HUMET (Ferdinand Coosemanstraat 71, BE-2600 Berchem alhu.@.evonet.be– Mag. André STAES (Frederik Van Eedenplein 5, b.2, BE-2050 Antwerpen L.O - staes_a_f.@.skynet.be - ) /P/.
Rim. : dum 2007-2008, okazas nur la kursoj II kaj III, sub la gvido de Mag. André STAES.
c) Dum 3 jaroj ; de septembro ĝis majo : 2 x 2h30/sem. - 1-an jaron : elementa nivelo ; 2-an jaron : praktikado, 1-a nivelo ; 3-an jaron : praktikado, 2-a nivelo.
Kun skriba kaj parola ekzameno dum junio. Post la 1-a kaj la 2-a jaroj, la sukcesintoj ricevas atestilon ; post la 3-a jaro ili ricevas oficialan diplomon, kiu rajtigas ilin instrui Esperanton.

Brazilo

Brasilia (*) :
a)
Universitato de Brasilia / Universidade de Brasilia (UnB, Decanato de Extens / Escola de Extensão, Interfoco - Prédio Multiuso I, Bloco A, Sala AT-57/7 – UnB/Asa Norte, Brasilia/DF, CEP 70.910-900 interfoco.@.unb.br ).
b) Prof. Paulo NASCENTES (SQN 212, Bloco C, Apto. 212, BR-70864-030 Brasilia/DF - pnascentes.@.gmail.com ) /P/.
c) Semestre baza nivelo ; paroliga metodo laŭ la lernolibro « Esperanto por lernejaj klasoj : paroliga metodo kun ekzercaro 1 » de Josias BARBOSA ; 6 h/sem , s. 60 h.
De la 25a de sept. ĝis la 4a de dec., neformala semajna ekzameno ; 25 lecionoj.
Kun atestilo.

Campinas (São Paulo) (*) :
a)
Pontifika Universitato Katolika de Campinas / Pontificia Universidade Católica de Campinas (PUC-Campinas, Rod. Dom Pedro I, km 136, Parque das Universidadese, BR-13086-900, Campinas, São Paulo http://www.puc-campinas.edu.br )
b) Prof.d-ro David BIANCHINI (Decembargador Antão de Moares 1047, Cidade Universitária, BR-13083-310 Campinas, São Paulo davidesperantista.@.gmail.com ).
c) Elektebla, interfakultata, kadre de la programo « Praktikoj de formado » .Lingvaj problemoj, komunikado, historio, celo kaj baza gramatiko de Esperanto ; 4 h/sem, s.34 h. ; laŭ postulo de la Universitato, la studentoj ĉeestu 75% de la lecionoj. Inter la celoj ni menciu debatojn pri la lingva problemo en la mondo kaj de tiu de la lingvo en la scienca
disvastigado.
Sen ekzameno, sed kun mencio en la akademia dokumento de la studentoj kiuj sukcesas 80% el la ekzercoj, partoprenas en debatoj, k.s.
http://docentes.puc-campinas.edu.br/ceatec/davidb
En la paĝo de la Universitato ĝi estas en :
http://www.puc-campinas.edu.br/aluno/informacoes_uteis/praticas_disciplina.asp?id=94927

Vitória (*) :
a)
Federacia Universita to de la Ŝtato Sankta Spirito (Universidade Federal do Espírito Santo) / UFES (Avenida Fernando Ferrari, s/nº, Campus de Goiabeiras, Vitória, ES ; www.ufes.br).
b) S-ro Márcio MALACARNE ( marcio.malacarne.@.gmail.com ), Prof. Dr. Wilson ARAGÃO FILHO (aragao.@.npd.ufes.br) kaj S-ro Vitor Luiz RIGOTI DOS ANJOS (Rua dos Azulões, número 05, bairro Eurico Salles, CEP 29.160-290, Serra, ES ; vitorlranjos.@.yahoo.com.br).
c) Baza kurso inter aprilo kaj junio, per lernomaterialo verkita de Prof. Dr. Wilson ARAGÃO FILHO kaj aliaj ekzercoj. Okazas mez-nivela kurso inter septembro kaj novembro, se la gelernantoj de baza kurso volas dauxrigi la studadon ; se ili ne volas, okazas nova baza kurso dum tiuj monatoj. La lernantoj ankaŭ ricevas KDon, plena de utilaj arkivoj kaj muzikoj. Dum du monatoj, 4 h/sem. Legado, skribado, parolado kaj hejmekzercoj estas praktikataj en ĉiu leciono. Post la kurso, la instruistoj renkontiĝas por elekti tiujn, kiujn bone lernis kaj povas ricevi diplomon.

Bulgario


Karlovo (*) :
a)
Internacia Universitato (BG-4300 Karlovo, p.k. 44).
b) Prof. Bojidar LEONOV (BG-4300 Karlovo, p.k. 44 leonov.@.rozabg.com).
c) Esperanto estas deviga studlingvo en la programo de la studado.s.240 h. En la studadprogramo estas apartaj kursoj pri interlingvistiko,historio de E-movado,E-literaturo kaj kulturo.
Post la fino de la studado la studentoj ricevas bulgarajn diplomojn kaj tiuj, kiuj deziras, kaj plenumis la kondiĉojn de la studadprogramo de AIS, verkas kaj defendas sciencajn diplomverkojn por ricevi AIS- diplomojn. La studentoj partoprenas diversajn studadsesioj de AIS en Bulgario kaj eksterlande.

Ĉeĥio


Brno (*) :
a)
Pedagogia Fakultato de Masaryk-Universitato, Katedro de Pedagogio, ( Poříčí 7, 9-11 kaj 31, CZ-603 00 Brno) [Garantion super la kurso havas Katedro de Pedagogio]
b) Inĝ. Josef VOJÁČEK, PhD. (Poříčí 25, CZ-639 00 Brno vojacekjosef.@.upcmail.cz ) /P/.
c) - Nedeviga studobjekto ofertata al studentoj de ĉiuj fakultatoj de la universitato ; por komencantoj (en venonta semestro estos por progresantoj) ; 3 h/sem. (el kiu unu horo de memstudado), s. 39 h.
Studkontrolo kun 3 kreditoj (same venontsemestre).

- Klerigkibernetiko (KK) - nedeviga studobjekto (en Esperanto) ; 2 h/sem., s. 26.
Studkontrolo kun 2 kreditoj

Olomouc (*) :
a)
Naturscienca Fakultato de la Universitato Palacký, Kabineto de Fremdaj Lingvoj ( tř. Svobody 8, CZ-779 00 Olomouc).
b) Inĝ. Josef VOJÁČEK, PhD. (Poříčí 25, CZ-639 00 Brno vojacekjosef.@.upcmail.cz ) /P/.
c) Nedeviga studobjekto ofertata al studentoj de ĉiuj fakultatoj de la universitato ; por komencantoj (en venonta semestro estos por progresantoj) ; 2 h/sem., s. 26 h.
Studkontrolo kun 2 kreditoj (same venontsemestre).

Ĉinio


Beijing (°) :
a)
Pekina Lingva Universitato
b) Prof. LI Weilun ( lina68.@.tom.com ).
c) Nedeviga ; 2 h/sem. Kun 2 studunuoj.

Beijing (°) :
a)
Komunika Universitato de Ĉinio.
b) Prof. LI Weilun ( lina68.@).tom.com ).
c) Deviga ; ĉiujare varbas studentoj de Grado 2 aŭ Grado 3 deĉi-tiu universitato.

Chongqing (°) :
a)
Chongqing Eduka Instituto.
b) S-ro ZHAO Dezhi.
c) 2 h/sem.

Dalian (Liaoning) (*) :
a) Dalian Universitato / Dalian Daxue (Jingji-jishu Kaifaqu , CN-116622 Dalian, Liaoning).
b) Prof. WANG Tailin (Xinningyuan 4-1-6-1, Lianshan Jie, Shahekou Qu, CN-116023 Dalian, Liaoning wangtailin.@.gmail.com ; wangtailin.@.hotmail.com ) /P/.
c) Nedeviga, 2 h/sem (s 32 h). Kun 2 studunuoj.

Guangxi (Guangxi Zhuang) (*) :
a) Guangxi Porinstruista Universitato / Guangxi Shifan Daxue (15 Yucailu str., Guilin, CN-541004, Guilin, Guangxi).
b) Prof. D-ro LIU Shaozhong (Kolegio pri Internaciaj Studoj, Guangxi Shifan Daxue szliu.@.mailbox.gxnu.edu.cn ; cyrusliu.@.163.com ; http://www.gxnu.edu.cn/Personal/szliu)
c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de, ĉefe, la Kolegio pri Internaciaj Studoj ; dum unu jaro,2 h/sem (s 64 h) ; Ni uzas la lernolibron “Unuapasha Esperanto” kompilita de PAN Dishu surbaze de la simila libro skribita de R. H. M. Markarian kaj J. H. Sullivan en la 1970j. Kun ekzameno kaj 2 poentoj por ĉiuj partoprenantoj

Hefei (Anhui) (°) :
a) Hefei Industria Universitato ( No-193#,Tunxilu,Hefei,CN-230009).
b) S-ro LIU Baoguo (B-3-105#, Changhai xincun, Langyashan-str., CN-230011 Heifei liubaoguo.@.ah163.com)
c) Nedeviga ; 4 h/sem.
Kun 6 kreditpoentoj post ekzameno.

Hefei (Anhui) (°)/
a)
China Instituto de Esperanto (fondita en sepembro 2007).
b) Diversaj E-instruistoj.
c) Deviga, 4 h/sem.

Hunan (°) :
a)
Hunan Profesia Kolegio de Fremdlingva Lingvo
b) S-ro ZHU Yonghan.
c) 5 h/sem.

Jinan (Shandong) (*) :
a)
Shandong Universitato / Shandong Daxue Waiguoyuxueyuan (CN-250100 Jinan, Shandong).
b) Vicprof. LIU Xiaojun (miakara.@.sdu.edu.cn - chineliu.@.126.com ).
c) Dua fremdlingvo, elektebla ; 2 h/sem. (s. 36 h/semestre).
Kun ekzameno kaj 2 poentoj.

Liaoning (°) :
a)
Liaoning Universitato.
b) Prof-rino JIAO Xiyang
c) Nedeviga, 4 h/sem.. Kun 4studunuoj.

Liaoning (°) :
a)
Liaoning Universitato.
b) Prof-ino YU Yanru.
c) Kurso de Evolua Historio de Esperanto.
Nedeviga, 2 h/sem. Kun 4 studunuoj.

Nanjing
(Jiangsu) (°) :
a)
Universitato (Nanjing-Universitato, Departemento pri Fremdlingva Aplikado, CN-2100093 Nanjing).
b) Prof-ino CUI Jianhua (cuijh.@.netra.nju.edu.cn)
c) Nedeviga dua fremdlingvo por studentoj de la 3-a kaj 4-a jaroj de la tuta universitato. Dum unu semestro ; s. 64 h.
Kun ekzameno kaj 4 poentoj.

Shangdong (*) :
a)
Shandong-a Universitato ,(CN-250100 , n° 27 , Shanda nanlu , Jinan , Shandong .Jinan).
b) S-ro LIU Xiaojun , (CN-250100 , Shandong Daxue Waiguoyuxueyuan miakara.@.sdu.edu.cn ; sd_esperanto_asocio.@.126.com
c) Ekde 1982. Nedeviga, ordinare ĉiun semestron (la nombro de lernantoj estas limigita je 100) ; 2 h/sem., s. 36 h.
Kun ekzameno , kaze de sukceso ili povas ricevi 2 studunuojn.

Shenyang (Liaoning) (°)/
a)
Shenyang Universitato.
b) Prof-ino WANG Wenyu kaj Doc. PAN Chengbo.
c) Nedeviga, 4 h/sem.. Kun 2 studunoj.

Shenyang (Liaoning) (°) :
a)
Shenyang Muzika Universitato.
b) Doc-ino MU Chunlei.
c) Nedeviga, 2 h/sem. Kun 2 studunuoj.

Tianjin (*) :
a) Tianjin-a Fremdlingva Universitato (117, Machangdao, Hexi Qu, Tianjin, CN-300204)..
b) S-ro HAN Zuwu" (membro de Internaca Rajtigita Ekzamentaro de ILEI - Jin Wan Hua Yuan 28-4-201, Hedong Qu, Tianjin, CN-300161 hanzuwu.@.eyou.com ).
c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj el diversaj fakultatoj ; 50 h/semestre.
Kun ekzameno.

Xian (Shanxi) (°) :
a) Xian Traduk-Instituto.
b)
c) 180 h/jare.

Zhejiang (°) :
a)
Zhejiang Yuying Profesia Teknika Kolegio.
b) S-ro LI Zhongmin.
c) Plejparte dependas de memlerno sur baze de necesa gvido.

( Landa informanto : s-ro WU Guojiang amikeco999.@.21cn.com )

Germanio

Leipzig (*) :
a)
Universitato / Universitaet Leipzig, Institut für Anglistik (Beethovenstr. 15, DE-04107 Leipzig).
b) S-ino Alida KAPLICK (Paul-Heyse-Str., DE-04347 Leipzig) /P/.
c) La kurso estas parto de universitata modulo, kiu konsistas el prelego (2 h), seminario (2 h) pri interlingvistiko/esperantologio kaj lingvokurso (2 h) ; 2 h/sem.
Kun ekzameno kaj atestilo.
( Informis : S-rino Sabine FIEDLER, gvidantino de la modulo - sfiedler.@.rz.uni-leipzig.de )

Münster (*) :
a)
Universitato, Instituto por Ĝenerala Lingvistiko / Universität Münster, Institut für Allgemeine Sprachwissenschaft (Aegidiistr. 5, DE-48149 Münster).
b) D-ro D-ro Rudolf FISCHER (Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, fischru.@.uni-muenster.de). /P/
c) - 1) Fakultata, intensa E-kurso por komencantoj, dum 5 tagoj komence de oktobro, ĉiutage dum 5 horoj.
- 2) Fakultata, daŭriga E-kurso, 2h/sem.
Kun 2 studunuoj.


Hispanio


Bilbao (*) :
a)
Pedagogia Altlernejo de la Vaska Universitato / Escuela Universitaria de Magisterio (Ramon y Cajal, 72. ES-48014-Bilbao).
b) Prof. Jesús-Miguel GARCIA ITURRIOZ (Bidebarrieta, 10-1,. ES-48930-Las Arenas, Vizcaya . tepgaitj.@.lg.ehu.es) /P/.
c) Elektebla studobjekto. Planlingvoj, historio de Eo, enkonduko al Esperanto ; 3 h/sem, s. 45 h. Kun ekzameno, poentoj kaj atestilo.

La Laguna
(Tenerifo, Kanariaj Insuloj) (*) :
a)
Universitato de La Laguna, Departemento de angla kaj germana filologio http://www.ull.es (Universidad de La Laguna, Departamento de Filologia Inglesa y Alemana, Campus de Guajara, ES-38071 La Laguna).
b) Prof. Alejandro LOPEZ DE VERGARA M (aflopez.@.ull.es - http://webpages.ull.es/users/aflopez/esp/index.htm)
c) Libervola seminario por la universitata komunumo ĉe la Fakulato pri Filologio : « Enkonduka Seminario pri Esperanto kaj ĝia kulturo » (Seminario de Introducción al Esperanto y su Cultura) ; sume 30 h. La Esperantista Societo de Tenerifo, kutime ankaŭ kunlaboras per kvar prelegantoj dum la kurso - http://webpages.ull.es/users/aflopez/esperanto/
Kun 3 kreditunuoj.

Hungario


Budapest (*) :
a)
Universitato Eötvös Loránd , Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem (ELTE, Eszperantó szak, Budapest, pf.107, HU-1364 -Vizitadreso : Budapest, Múzeum körút 4/D, HU-1088 hekaszsu.@.ludens.elte.hu vaganto.@.ludens.elte.hu).
Altlernejnivela klerigado : ekde la 9-an de septembro, 2002. ĝi celas trejnadi lingvoinstruistojn de Esperanto kaj donas lingvoinstruistan diplomon ;3 jaroj.
b) La lekciistoj por la formado de lingvoinstruisto estas : D-rino VARGA-HASZONITS Zsuzsa, docentino ( hekaszsu.@.ludens.elte.hu ) ; d-ro BUJDOSÓ Iván ( vaganto.@.ludens.elte.hu - vaganto2001.@.yahoo.com ) ; d-ro MÁTHÉ Árpád.
Kelkajn studobjektojn plenumas la katedrestro d-ro GECSÕ Tamás kaj la lekciisto :
KELEMEN Sándor.

c) ELTE Filozofia Fakultato, Katedro Aplikata Lingvistiko - Fako lingvoinstruisto de Esperanto, Altlernejnivela formado - Nomo de la fako en la diplomo : instruisto de fako Esperanto. La daŭro de la formado/la volumeno de la formado : nombro de la duonjaroj : en dufaka formado 8 duonjaroj(kunligita fako). Suma nombro de la fakaj studhoroj : 1200. Nombro de kreditoj de fakterenaj konoj : 95. Prepara formado : 15 kreditoj, ĉefa kaj faka formado : 59 kreditoj. Nombro de la devigaj rigoraj ekzamenoj : 2. Nombro de kreditoj de la devigaj rigoraj ekzamenoj : 6. Kreditvaloro de la faklaboraĵo : 15.

Pri la tuta altlerneja programo en Esperanto : http://www.geocities.com/bujdosoivan/okt.htm#3

Krom la devigaj studhoroj por la esperantologaj gestudentoj la menciitaj lekciistoj anoncis specialan studobjektojn kiujn povas viziti ajnfaka sudento de ELTE, ekzemple : d-ro BUJDOSÓ Iván : "Edzperanto" perkomputile helpata tradukado de ĉefe humuraj mallongaj tekstoj por komencantoj, semajne 2 horoj, 2 gestudentoj vizitas la studhorojn.
Pri la aktualaj lecionoj : http://www.geocities.com/bujdosxo
aŭ ĉe www.edukado.net

Sárospatak (*) :
a)
Porinstruista Fakultato de Miŝkolca-Universitata /
b) Doc. Molnár LÁSZLÓ (molnar.@.comenius.ctif.hu - molnarlaszlo44.@.freemail.hu ) /P/.
c) Porekzamema prepariga E-kurso por altlernejaj gestudentoj,universitatanoj,interesuloj
3 h/sem, s. 60 h ; kurso kun lernolibro kaj uzado de interreto
Eblas akiri atestilon.

Rim. :
A1-C2 : la unua EU-konforma E-ekzamensistemo
Esperanto estas ene de la hungara ŝtata lingvo-ekzamensistemo kaj tiel ĝi estas la unua, kiu konformas al la novaj Eŭrop-Uniaj normoj. Ekde septembro 2006 lingvokono de Esperanto estas same mezurebla kaj estas egalrajte agnoskata, kiel la aliaj fremdaj lingvoj.

La baz-, mez- kaj supergradaj ekzamenoj estas alĝustigitaj al la 6 niveloj (A1-C2) laŭ la skalo de la Konsilio de Eŭropo - la skemon oni povas vidi en la oficialaj retpaĝoj de la ekzamencentro en Budapest : http://www.itk.hu/origo/alt_info/

Italio


Torino (*) :
a)
Universitato, Beletra kaj Filozofia Fakultato, Trijara Kursaro pri Interkultura Komunikado. Lecionoj ĉe "Dipartimento di 0rientalistica" (Via Giulia di Barolo 3/A, IT-10124 Torino).
b) Prof. Fabrizio A. PENNACCHIETTI ( Via degli Artisti 15, IT-10124 Torino fabrizio.pennacchietti.@.unito.it ).
c) "Interlingvistiko kaj esperantologio". Nedeviga, malfermita al studentoj de la tuta fakultato.
De lundo la 11a de februaro 2008 ĝis merkredo la 13a de marto ; 6 h/sem.
Kun ekzameno kaj 5 studunuoj.
Por detalaj informoj : http://lettere.campusnet.unito.it/cgi-bin/corsi.pl/Show?_id=7455&sort=DEFAULT&search=&hits=654

Varese (*) :
a)
Insubra Universitato / Universita’ degli Studi dell’Insubria,"Dipartimento di Informatica e Comunicazione - DICOM".(Via Mazzini 5, IT-21100 Varese http://www.dicom.uninsubria.it).
b) D-ro. Federico GOBBO (federico.gobbo.@.uninsubria.it).
c) Seminario "Lingvo kaj Artefariteco". Nedeviga, malfermita al studentoj de la kurso Ĝenerala Lingvistiko (docento d-ro. Giulio FACCHETTI). 1-semajna, 6-hora.
Fundamentoj de lingvoplanado. La modelo Cooper-Hornberger. 3 ekzemploj : la itala, la sarda, la cimbra. Interlingvistiko : la ora erao : de volapuko al interlingvao. Esperantologio : strukturaj kaj evoluaj trajtoj de la lingvoj, la rolo de la literaturo, denaskismo, historieto de Zamenhof al interreto.

Japanio

Hukuoka (°) :
a)
Ŝtata Universitato de Kyushu en Hukuoka.
b) Prof. TABATA Yoshiyuki ( tabata.@.flc.kyushu-u.ac.jp ).
c) Elementa kurso.

Minoo (Osaka-hu) (*) :
a) Osaka Universitato, Fremdlingva Fakultato / Osaka Daigaku, Gaikokugogakubu (Aomatani-Higasi 8-1-1, JP-561-8558 Minoo).
b) S-ro TANI Hiroyuki (Syonai-Higasimati 3-4-2, JP-561-0831 Toyonaka ; tnhryk.@.pop07.odn.ne.jp) /P/.
c) Nedeviga, unujara lingvokurso, 1 ½ h/sem ,s. 45 horoj jare.
Kun ekzameno kaj studunuoj.

Mito (°) :
a) Universitato Ibaraki / Ibaraki Daigaku (2-1-1 Bunkyo, Mito, Ibaraki-ken)
b) Prof. ITO Tetsuji ( tetsuji64.@.ybb.ne.jp ).
c) Nedeviga, "ABC de Esperanto I" "ABC de Esperanto II". Duonjara respektive.
Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.
Morioka (Iwate-ken) (°) :
a) Universitato (Iwate/18-8, Ueda 3-tyome, Morioka-si, Iwate-ken, JP-020-8550).
b) Prof. SASAO Mitiko.
c) Kiel unu el devigaj bazaj seminarioj por unuajaraj studentoj. "Ekspress Esperanto" + studraporto de studentoj pri la temoj rilataj al Esperanto. Duonjaro (aprilo-julio), unufoje semajne, entute 15 sesioj.
Finintoj de la seminario ricevas 2 kreditojn.

Saitama (*) :
a)
Universitato Saitama / Saitama Daigaku (255 Shimookubo, Sakura-ku, Saitama-si, Saitama-ken).
b) Prof. SASAKI Teruhiro ( steruhiro.@.hotmail.co.jp ) kaj Prof. ADAĈI Tadao ; ambaŭ havas propran kurson. – 1) Prof. SASAKI : aprilo-septembro 2007 (Baza praktiko pri Eŭropa kulturo – Frazfarado de fremda lingvo) – 2) Prof. ADAĈI : aprilo–septembro 2007 (Lekcio pri la germana kulturo).
c) Nedeviga, 90-minutoj/sem., duonjaro. Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.

Tôkyô (*) :
a)
Universitato de Tokio, Fakultato de Literaturo (Hongo 7-3-1, Bunkyiu-ku, Tokio).
b) Prof. SASAKI Teruhiro ( steruhiro.@.hotmail.co.jp ).- aprilo-septembro 2007 : Esperanto (speciala lekcio pri moderna lingvo).
c) Nedeviga, 100 minutoj/sem. Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.

Tôkyô (*) :
a)
Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj / Tokyo Gaikokugo Daigaku (3-11-1, Asahi-cho, Fuchu-shi, Tôkyô, JP-183-8534).
b) Prof. GOTOO Hitosi (gothit.@.sal.tohoku.ac.jp ; URL:http://www.sal.tohoku.ac.jp/ gothit/) /P/.
c) Nedeviga, duonjara (ĉu somere, ĉu vintre, intensiva kurso dum semajno), sume 30 horoj.

(Landa informantoj (°) : s-ro MINE Yositaka mine.yositaka.@.iris.eonet.ne.jp
s-ino ISIKAWA Tieko isksanjo.@.ff.e-mansion.com )

Korea Resp.

Iksan (*) :
a)
Universitato Wonkwang, (344-2 Shinyong-dong, Iksan, Chonbuk, KR-570-749).
b) Doc. LEE Jung-kee esperanto.@.saluton.net ) /P/.
c) Libere elektebla ; 2 h/sem. dum 16 semajnoj.
Kun 2 poentoj semestre, kaj atestilo nome de Korea Esperanto-Asocio..

Jukjeon/Chonan (*) :
a)
Universitato Dankook (44-1 Jukjeon-dong, Yongin-si, Gyeonggi-do).
Unu klaso en jukjeon kaj du klasoj en Chonan.
b) Doc. LEE Jung-kee en Seoul ( esperanto.@.saluton.net ) /P/
c) Libere elektebla ; 2 h/sem dum 16 semajnoj
Kun 2 poentoj semestre ; kaj atestilo nome de Korea Esperanto-Asocio.

Seoul/Yongin (*) :
a)
Universitato Korea Fremdlingva ( 270 Imun-dong, Dongdaemun-gu, Seoul).
b) Doc. MA Young-tae por kurso en Yongin ( mayoungtae.@.saluton.net ) /P/
Doc. LEE Jung-kee en Seoul ( esperanto.@.saluton.net ) /P/
c) Libere elektebla ; 2 h/sem dum 16 semajnoj
Kun 2 poentoj semestre ; kaj atestilo nome de Korea Esperanto-Asocio.

Kostariko

Cartago (*) :
a) Politekniko de Kostariko / Instituto Tecnológico de Costa Rica.
b) S-ro Guido HERNÁNDEZ MARIN (mecametal.@.gmail.com, esperanto.cr.@.gmail.com)
c) Libera, alirebla al ĉiuj ; dusemajna kurso, 4 h/sem

San José (*) :
a) Universitato de Kostariko, Fakultato de Filologio, Lingvistko kaj Literaturo / Universidad de Costa Rica, Escuela de Filología, Lingüística y Literatura (San Pedro de Montes de Oca, San José, Costa Rica).
b) Prof. Hugo MORA-POLTRONIERI (Apartado 4981, 1000 San José, Costa Rica.,
miaumiau1.@.ice.co.cr ).
c) Semestra kurso, liberelektebla ene de studprogramoj celantaj bakalaŭran diplomon por preskaŭ ĉiuj karieroj ; 3 h/sem dum 16 semajnoj. Nur dum la unua semestro : febr.-julio.
Kun 3 kreditunuoj post sukcesa ekzameno.

San José (*) :
a)
Universitato de Kostariko, Fakultato de Ĝeneralaj Studoj / Universidad de Costa Rica, Escuela de Filología, Lingüística y Literatura (San Pedro de Montes de Oca, San José, Costa Rica).
b) Prof. Hugo MORA-POLTRONIERI (Apartado 4981, 1000 San José, Costa Rica.,
miaumiau1.@.ice.co.cr ).
c) Somerkomenca (januare) : libera kurso alirebla al ĉiuj ; dusemajna kurseto, 4 h/sem.
Sen kreditunuoj, sed kun oficiala ĉeest-atestilo.

Kubo

La Habana(*) :
a)
Universitato de Informadikaj Sciencoj (La Habana).
b) S-ro Ronald BABY GONZALEZ ( rbabyuci.@.yahoo.com
c) Baza nivelo, ne nur por lernantoj de la Universitato, sed estas ankaŭ profesoroj.
1 h/sem.

Litovio

Kaunas (*) :
a)
Vilnius Universitato, Kaunas Humanisma Fakultato (Muitinės 8, LT-4420 Kaunas).
b) Lektorino Aida ČIŽIKAITĖ (Neustfitgasse 120-27, AT-1070 Wien, Aŭstrio, aidute.@.mail.lt )
c) 32 akademiaj horoj semestre, t. e. 1 semajna leciono. Pro translokiĝo mi tutan kurson faris dum septembro kaj la 29an okazis ekzameno. La unuan parton de la kurso de la unua nivelo finis 20 studentoj. Pro la sama kialo neestis proponita kurso de la dua nivelo kaj la dua parto de la unua nivelo.
Fine de la kurso, se sukcesas en ekzameno, studentoj ricevas 2 studunuojn (kreditojn). Estas libere elektebla kurso por ĉiuj studentoj de la fakultato, sendepende de specialiĝo.
Šiauliai (*) :
a)
Šiauliai Universitato (str Vilniaus 88, LT-76285 Šiauliai).
b) Prof. Aloyzas GUDAVIČIUS (Žeimių 2a-12, Ginkūnai, Šiaulių raj ; gudavicius.@.hu.su.lt).
c) Interlingvistika kurso ; 2 h/sem, s. 32 h ; dum semestro.
Kun ekzameno kaj 2 poentoj ( studunuoj ).

b) S-ro Zenonas SABALYS (Dvaro 111, LT- Šiauliai zenonas.sabalys.@.takas.lt ).
c) Elektebla Esperanto-kurso ; dum 1 semestro ; 2 h/sem. s. 32 h.

Meksiko

México (*) :
a)
Nacia Aŭtonoma Universitato de México, Jura Fakultato ( www.unam.mx )
b) Lic. Luis CÓRDOVA ARELLANO ( Vito Alessio Robles 240, Col. Florida, 01030 México DF, México - luisesperanto.@.yahoo.com ) ; Inĝ. Daniel MORENO ( dancxjo_m.@.yahoo.com ) ; Inĝ. Hugo GONZÁLEZ ( hugonz.@.gmail.com ).
c) Du kursoj :
1) Dumsemajne, 3 h. ; de la 4-a de sept. ĝis la fino de okt. 2007. Kun Hugo GONZÁLEZ.
2) Sabate, 3 h., de la 8-a de sept. ĝis la 1-a de dec. 2007. Kun Daniel MORENO.
Informo ĉe : http://v880.derecho.unam.mx/web2/pop/evento.html
Pri la historio de la kurso : http://percepcionunitaria.org/eo/kunlaborantoj/lca/

Nederlando


Amsterdam (*) :
a)
Universitato / Universiteit van Amsterdam (Theoretische Taalwetenschap, Spuistraat 210, NL-1012 VT Amsterdam).
b) D-ro Wim JANSEN (Emmaplein 17A, NL-2225 BK Katwijk wimjansen.@.casema.nl ; hejme) kaj w.h.jansen.@.uva.nl (en la universitato). /P de eksteruniversitata fondaĵo/.
c) Katedro pri “Interlingvistiko kaj Esperanto”. – Du fakoj estas elekteblaj por studentoj prefere ĉirkaŭ la bakalaŭra nivelo (tria jaro).

1) Nomo kaj priskribo de la unua fako (funkcianta de 2002) : “interlingvistiko”, kiu donas ĝeneralan komprenon pri la internacia lingvoproblemo kaj pri planlingvaj solvoproponoj en ilia historia, sociologia kaj lingvistika kunteksto. Ĝi estas studata el pluraj perspektivoj. Krome, estas pristudataj pli profunde kelkaj modernaj lingvomodeloj. Pri la ekzempla lingvo Esperanto estas konsiderataj aspektoj kiel la tipologio, la funkciado, natureco kontraŭ skemeco, spontanaj evoluoj, literaturo, k.s.
Dum 3 monatoj, 3 h/sem. (s. 42 h, lekcioj).
La fina prijuĝo kun poentaro inter 1 (malbona) kaj 10 (perfekta) okazas surbaze de la averaĝa prijuĝo de la hejmtaskoj kaj la ekzamena rezulto. La kredito estas 10-punkta laŭ la Eŭropa ECTS-sistemo.

2) Nomo kaj priskribo de la dua fako (funkcianta de 2006) : “Esperanto”, kiu donas lingvokurson kovrantan la bazajn gramatikon kaj leksikon de la lingvo. Krome estas studataj kelkaj specifaj trajtoj de la Esperanto-gramatiko el ĝenerallingvistika vidpunkto.
Dum 3 monatoj, 3 h/sem. (s. 42 h, lekcioj).
La fina prijuĝo kun poentaro inter 1 (malbona) kaj 10 (perfekta) okazas surbaze de la averaĝa prijuĝo de kvar laŭsemestraj ekzamenoj. La kredito estas 10-punkta laŭ la Eŭropa ECTS-sistemo.

La fakultato rekonas la ĉiujaran Universalan Kongreson de Esperanto kiel oficialan staĝejon por studento(j). Ĉiujare studentoj estas invitataj konkurse prezenti esplortemon, kies venkanta aŭtoro(j) gajnas unusemajnan staĝon dum la UK financatan de eksteruniversitataj fontoj privataj kaj instituciaj. Aprobita esplorraporto donas krediton de (po) 5 poentoj al la studento(j).

Pollando

Krakόw (*) :
a)
Jagelona Universitato (ul. Gołębia 24, PL- Krakόw).
b) Mag-ino Maria MAJERCZAK ( mmajerczak.@.gmail.com ) /P/
c) Oficiala, 90-hora Supera Kurso de Esperanto, malferma kaj sen aliĝolimigo.
Novaĵo : aliurbaj kaj alilandaj studantoj partoprenas perrete.
Kun ekzameno kaj la nova “Certyfikat” (atestilo) pri Esperanto de la universitato.
Info : http://www.esperanto-reto.org Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona Universitato.

Poznan (*) :
a)
Universitato Adam Mickiewicz, Esplorunuo « Interlingvistiko », Instituto pri Aplikata Lingvistiko (ul. 28 Czerwca 1956 r. nr. 198, PL-61-485 Poznań) ;
http://kgit.amu.edu.pl//cv/sakaguchi.html
http://kgit.amu.edu.pl/profile/interlingwistyka.html
b) Prof. d-ino Alicja SAKAGUCHI (Am Kreuzberg 5, DE-63776 Mömbris
a.sakaguchi.@.gmx.de )
c) Por tagaj studentoj de ĉiuj kvin studjaroj, 30 h/semestre (s. 60 h.) ; seminario/ekzerco. Bazaj nocioj de interlingvistiko, tipologio de planlingvoj, historio de universallingva ideo, kriterioj por konstruo de internacia helplingvo, evoluo de Esperanto, Esperanto-literaturo, socilingvistikaj aspektoj de funkciantaj planlingvoj, internaciismoj en planlingvoj kaj
europaj) nacilingvoj ; praktika kurso pri Esperanto. La enkonduka kursparto baziĝas sur
teoriaj konceptoj de planlingvoj prezentitaj en la libro de la kursgvidantino „Interlingvistiko :
objekto, celoj, taskoj, metodoj” (1998).
Kun atestilo surbaze de ĉeesto kaj referaĵoj.

Poznań (*) :
a)
Universitato Adam Mickiewicz (Uniwersytet im. Adama Mickiewicza), Instituto pri Lingvistiko, Interlingvistikaj Studoj (al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznań ; [http://www.staff.amu.edu.pl/ interl/index.html->http://main.amu.edu.pl/~interl/index.html]).
b) D-rino Ilona KOUTNY nomumita gvidanto de la Studoj ( Pobiedziska 14/22, PL-61-052 Poznań ; ikoutny.@.amu.edu.pl) ; /P - la tuta kurso estas pagata, tiel ankaŭ la internacia instruistaro ricevas honorarion/.
c) 3-jara (6-semestra) kompleksa studado en Esperanto simila al filologioj por internacia studentaro (post abiturienta ekzameno sen aĝlimo). La ekstera studado necesigas du unusemajnajn surlokajn ĉeestojn en la sesioj dum la studjaro (fine de septembro kaj komence de februaro), kiam okazas intensaj kursoj kaj ekzamenoj. Intertempe la gestudentoj laboras memstare hejme pri la ricevitaj taskoj kaj rete konsultiĝas kun la prelegantoj.

La Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (fonditaj en 1997) celas konatigi la partoprenantojn kun la bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, kun la esenco kaj problemaro de internacia kaj interkultura komunikado, ili traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri e-lingvistiko, e-literaturo, interlingvistiko, komunikado aŭ pri metodiko. Ĉi-lasta estas speciale grava en la formado de e-instruistoj.
Post fino de la studoj – verkinte kaj sukcese defendinte sian laboraĵon – la gestudentoj posedantaj universitatan/altlernejan diplomon ricevas diplomon pri postdiplomaj studoj kaj tiuj kun mezgrada edukado atestilon pri plenumo de interlingvistikaj studoj.

Rusio

Jekaterinburg (*) :
a)
Urala Ŝtata Pedagogia Universitato (Kosmonavtov,26, RU-620017, Jekaterinburg, Rusio www.uspu.ru, uspu.@.dialup.utk.ru)
b) S-ro Alexander OSINCEV (Volgogradskaja, 39-97, RU-620146, Jekaterinburg, Rusio alex.osintsev.@.gmail.com )
c) Elektebla, senpaga, unujara.

 1a semestro : kurso por komencantoj, 15 lecionoj, 3 h/s., s.22,5 h.,. Ekzameno : teatraĵetoj, kantoj, ludoj dum Zamenhof-Tago.

 2a semestro : kurso por daŭrigantoj, 15 lecionoj, 3 h/s., s.22,5 h. Ekzameno : granda teatraĵo, skriba testo.

Kazan (*) :
a)
Kazana Ŝtata Universitato, Filologia Fakultato (ul. Kremliovskaja 18, Kazan RU-420008).
b) Mag. Hum. Sci. Sergej DEMIANOV (ul. Vishnevskogo 8-55, Kazan, RU-420043 sdemianov.@.mail.ru ).
c) Deviga studobjekto por studentoj de Filologia Fakultato, specialeco Teoria kaj Aplika Lingvistiko ; oficiala titolo de la kurso ”Enkonduko en Interlingvistikon : Lingvo Esperanto”. Por studentoj de la 1-a jaro ; dum la 1-a semestro, 1.5 h/sem., s. 28 h.
Celo de la kurso estas pli teoria ol praktika : per E-o doni al studentoj-lingvistoj la universalan ilon por enradikigi koncepton de homa lingvo, kaj uzi tiun scion por lernado de aliaj lingvoj
Enhavo : mallonga historio de internaciaj lingvo-projektoj, gramatiko de Esperanto, legado, tradukado, E-kantoj kiel mnemonika metodo, lingvaj ludoj, teatraĵetoj, ret-kurso www.lernu.net, korespondo kun eksterlandaj Esperantistoj, pres-konferencoj en Esperanto kun E-gastoj (Ruslandaj kaj alilandaj), partopreno en E-aranĝoj de apuda regiono.
Akumulada sistemo de poentoj por lingvo-scio, aktiveco, kreemo, disciplino.
Skriba ekzameno : traduko el E-o al rusa, traduko el rusa al E-o, teksto de unu el E-kantoj.

Moskva (*) :
a) Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, (6-oj Novopodmoskovnij pereulok 6, RU-125130, Moskva)
b) Prof. D-ro Gennadij SHILO (10 ul. Krasnoarmejskaja, Sofrino, Moskva, RU-141270 rectorate.@.ejusto.ru) /P/ - Prof..D-ro Liana TUKHVATULLINA (10 ul. Krasnoarmejskaja, Sofrino, Moskva, RU-141270 admin.@.ejusto.ru) /P/.
c) Deviga intensa kurso, fremdlingvo (krom la angla kaj la latina) por studentoj de ĉiuj fakultatoj en la 1-a jaro ; 30 h/sem, s. 60 h.
Kun kompleksa ekzameno (konversacio, distraĵoj – deklamado, kantado ktp., partopreno en 2-hora spektaklo – juĝprocezo en miniaturo) laŭ 5-poenta sistemo.

Moskva (*) :
a) Moskva Ŝtata Industria Universitato (ul.. Avtozavodskaja 16, RU-109280 Moksva).
b) Mag. hum. sci. Irina GONĈAROVA (RU-143000, Odincovo-2, Moskva regiono, ul. Molodjoĵnaja, 38-10 mirinda.strigo.@.gmail.com ) /P/ - Prof. d-ro Anatolo ŜEJPAK (RU-107061, Moskva, 2-aja Pugaĉovskaja, 8-5-131 asheyp.@.msiu.ru) /P/.
c) Deviga studobjekto por la studentoj de la fako "Energimaŝinkonstruado".
Dum la 3a (unu semestro) kaj 4a (du semestroj) studjaroj, 2x2 h/sem. (t.e. 34 h/semestre), s.102 h.
Dum la dua semestro (4-a studjaro) : daŭriga kurso (gvidata de I.GONĈAROVA kun uzo de la libro en Eo "Elektitaj lekcioj pri historio de scienco kaj tekniko", de Carlo MINNAJA, Anatolo ŜEJPAK, Moskvo 2006)
1) Dum la unua semestro (3-a studjaro, 2x17h, s. 34 h) : baza kurso (la tuta gramatiko, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj, ekzameno dum apartaj horoj). Dum la dua semestro (4-a studjaro) : daŭriga kurso libervola (gvidita de I.Gonĉarova) kaj specialan studobjekton en Eo : "Hidromekaniko kaj varminterŝanĝo"(deviga), gvidas profesoro Ŝejpak A.A., uzante la koncernan lernilon (Ŝejpak A.A."Hidromekaniko kaj varminterŝanĝo".2000. Moskva, MGIU).
2) Dum la tria semestro (4-a studjaro) - prepariĝo al defendo de bakalaŭra laboraĵo kun uzo de Eo (skriba resumo en Eo, kelkminuta prezento de la laboro en Eo, respondado al demandoj de la ekzamena komisiono en Eo).
La sukcesintoj ricevas, krom la ŝtata diplomo de MGIU, bakalaŭran Ateston de la Moskva interŝtata universitato "Ruthenia" (klerigejo de AIS) - en la rusa kaj Esperanto.
Krome, Eo regule estas instruata fakultative por dezirantoj (studentoj de teknikaj fakoj, instruistoj kaj profesoroj) ; tiuj kursoj daŭras laŭmende kaj laŭbezone de la mendantoj, povas esti senpagaj aŭ pagataj.

Tagil (*) :
a) Pegagogia Akademio (Sverdlovskaja reg.,N.Tagil-622013, str.Krasnogvardejskaja 57
www.ntspi.ru ).
b)
S-ino Larisa KUZMENKO (Sverdlovskaja reg.,N.Tagil-622013, str. Kushvinskaja 25"A",Rusio. klarisa8.@.yandex.ru )
c) Du grupoj de la 1-a kaj 2-a kursoj en la Fakultato de Aldonaj Rrofesioj ; 3 h/sem.
Post la kursfino estas planitaj ekzameno kaj atestilo de la fakultato.

Slovenio

Ljubljana (*) :
a)
Universitato, Fakultato pri Filozofio / Univerza v Ljubljani, Filozofska Fakulteta (Aškerčeva 2, SI-1000 Ljubljana).
b) 1) Ekde okt. ĝis jan. : D-rino Simona KLEMENČIČ (Oddelek za primerjalno in splošno jezikoslovje, Filozofska fakulteta, Aškerčeva 2, SI-1000 Ljubljana simona.klemencic.@.guest.arnes.si ) .
2) Ekde feb. ĝis majo : Mag. Janez JUG ( : janez.jug.@.guest.arnes.si ).
c) 2-foje 45 min/sem ; sen ekzameno. Post la fino de la kurso eblas akiri oficialan atestilon – aparta ekzameno.
Pri la kurso : : http://spj.ff.uni-lj.si/index.php?id=121&L=4 .

Svedio

Stockholm (*) :
a) Universitato, Instituto pri lingvistiko / Stockholms universitet http://www.su.se/ , Inst. för lingvistik , http://www.ling.su.se/ , SE-106 91 Stockholm
b) Prof. d-ro Hartmut TRAUNMÜLLER (Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj hartmut.@.ling.su.se ) ; S-ino Sonja PETROVIĈ-LUNDBERG sonja.@.ikso.net kaj S-ro Håkan LUNDBERG hokan.@.ikso.net (Esperanta lingvo kaj kulturo) ; S-rino Susanne VEJDEMO susanne.@.ling.su.se (Artaj lingvoj).
c) Baza kursaro de Esperanto, 30 ECTS-poentoj, aŭtuna semestro 2007 + printempa semestro 2008, duona studrapideco. Ĝi konsistas el jenaj partoj :
1) Enkonduko al Esperanto, 7,5 ECTS-poentoj - La kurso donas elementan konon pri la strukturo de la lingvo kaj certan kapablon uzi ĝin pasive kaj aktive en parolo kaj skribo. La kurso baziĝas grandparte sur materialo de <http://www.lernu.net/>. Ĝi elekteblas ankaŭ ekster la kadro de la 30-poenta kursaro.

2) Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj, 7,5 ECTS-poentoj - Lingvistika kurso kiu traktas diversajn aspektojn de lingvoj plane kreitaj por interetna kaj alia uzoj, sed ankaŭ la fenomenon de spontanea lingvokreado (piĝinaj kaj kreolaj lingvoj). La kurso elekteblas ankaŭ por studentoj de lingvistiko ne lernantaj Esperanton.

3) Enprofundiĝo en Esperanton, 10 ECTS-poentoj - La kurso donas profundigitan konon de Esperanto kaj plian kapablon uzi ĝin pasive kaj aktive en parolo kaj skribo. La kurso baziĝas
grandparte sur materialo de <http://www.lernu.net/>.

4) Movadhistorio, literaturo, kulturo, 5 ECTS-poentoj.

Svedlingva informo :
http://www.ling.su.se/pub/jsp/polopoly.jsp?d=5007&a=17421
<http://www.ling.su.se/pub/jsp/polopoly.jsp?d=5007&a=17421>

Ukrainio


Jalta
(Krimeo) (*) :
a)
Krimea Ŝtata Humanitara Universitato, Histori-Filologia Fakultato / Krymskij Gosudarstvennij Gumaninitarnij Universitet, Istoriko-Filologiĉeskij Fakultet, Jalta.
b) S-ro Jefim ZAJDMAN (ul. Kirova 26-14, UA-98600 Jalta – espero.@.yalta.crimea.ua ).
c) Nedeviga, 3-monata paroliga kurso, 2-foje semajne po 1h30.
Kun tuja postkursa lingva praktiko dum E-renkontiĝo « Aroma Jalta ».

Usono


Elsah
(Ilinojso) (*) :
a)
Universitata Kolegio / Principia College Elsah (Illinois, US-62028-9799).
b) Prof. d-ro Duncan CHARTERS (P.O.Box 100, Elsah, Illinois, US-62028-9799 esperanto.@.principia.edu /P/.
c) - Aprilo-junio 2007 ; ankaŭ en klaso pri instrumetodoj, Esperanto estas uzata kiel modela aŭ ŝok-lingvo por ke la studentoj spertu la lernadon de nova lingvo kaj ankŭ diversajn instrumetodojn por ĝin lerni.

 Vintre 2008 : E-kurso kadre de la programo GILL (Guided Independent Language Learning).
Kun kreditunuoj.

La Jolla / San Diego
(Kalifornio) (*) :
a)
Universitato de Kalifornio, San Diego / University of California, San Diego (UCDS, 9500 Gilman Drive, La Jolla, California 92093).
b) Diverslandaj kursgvidantoj : en 2007 (9-27 julio) d-ro Paul GUBBINS (Britio paul.@.gubbins.org.uk ) kaj s-ro Lee MILLER (Usono lamiller.@.centurytel.net ) /P/
c) NASK (Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro http://esperanto-usa.org/nask kunordiganto : s-ro Ellen M. EDDY, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 eddy.ellen.@.aol.com ; 3semajnoj en julio, 20 h/sem (s. 6O h) ; 2 niveloj : 1) meza, 2) supera ; kreditoj aŭ sukceso/malsukceso kaj 5 studunuoj. Ĉiu studanto riceva atestilon de NASK.

En 2008 estos tri niveloj : 1) post-baza, 2) progresiga, 3) supera ; de la 30a de junio ĝis la 18 de julio. – Instruistoj : Bertilo WENNERGREN (Svedio), Birke DOCKHORN (Germanio) kaj Lee MILLER (Usono).

Rochester
(New-York) (*) :
a)
Universitato / University of Rochester.
b) S-ro Hoss FIROOZNIA (CPU 271205, University of Rochester, Rochester, NY 14627-1205 hoss.@.lodestone.org ) /P/.
c) 1.5 h/sem., dum dek sejmajnoj.
Sennota enkonduko al la lingvo kaj kulturo. Hejmtasko precipe el la anglalingva lernolibro "Esperanto : Learning and Using the International Language" de Richardson.
Info : http://esperanto.lodestone.org>.

Stanford/Palo Alto (Kalifornio) (*) :
a) Stanford Universitato / Stanford University www.Stanford.edu (Stanford, CA 94305).
b) S-ro Ed WILLIGER (PO Box 20328, Stanford, CA 94309-0328, USA stanford.@.Esperanto.Org).
c) Nedeviga. ; 2 h/sem. www.Esperanto.Org/stanford
Studunuo haveblas.

Venezuelo

Caracas (*) :
a)
Universitato / Universidad Central de Venezuela, Facultad de Humanidades y Educación, Escuela de Filosofía (Universidad Central de Venezuela, Ciudad Universitaria, Caracas 1051, Venezuela. cademica.@.yahoo.es ).
b) to : Prof. Johano NEGRETE ( Apartado 47301, Los Chaguaramos, Caracas 1041-A jnegrete.@.reacciun.ve - Res. Quirinale, Apto. 73, Calle 4, Montalbán II, Caracas 1020).
c) Elektebla komenca kurso :

  „Idioma Internacional Esperanto I“, 2 h/sem., 2 studunuoj ;

  Gestudentoj de 6 Fakultatoj povas oficiale registriĝi laŭ libera programo interfaka, nomita PCI (Programa de Coope ración Interfakultads).
Fina kvalifiko :aprobita/neaprobita kun kvalifiko (1-20 punktoj). Sen atestilo, sed kun 2 poentoj gajinitaj en la respektiva profeia faka studo Por pliaj informoj pri la kurso : www.esperantoland.org .

Disvolviĝo inter 1977 kaj 2008

Laŭ :

G.Pirlot, Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono
1977 : 1-a eld., dec. 1977 [21-58]
1980 : 2-a eld., jan. 1981 [19-51]
1981 : 3-a eld., jan. 1982 [15-56]
1983 : 4-a eld., dec. 1983 [17-79]
1984 : 5-a eld., dec. 1984 [22-109]
1986 : 6-a eld., jun. 1986 [28-125]
1988 : 7-a eld., jun. 1988 [24-107]
1990 : 8-a eld., jun. 1988 [19-91]
1992 : 9-a eld., jun. 1992 [23-90]

G.Pirlot, Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstituoj [reta kompilado]
2002 : nov. [20-43]
2004 : febr. [23-63]
2006 : jan. [26-75]
2008 : jan. [24-68]

*********

Kursoj sine de universitata asocio

E-kursoj povas esti organizataj, ne oficiale, en ejoj de universitato far universitata asocio :

Lyon, Francio : (*)
a)
Universitato / Université Lumière Lyon 2 ( Association Art’Issa /Bat. Y/, rue Mendès
France, FR-69500 Bron).
b) S-ro RAYMOND Alexandre (alekcxjo.@.gmail.com)
c) Nedeviga, pluraj duonjaraj lingvokursoj, 2 niveloj, 1½ h/sem (ĉiu kurso). 15h/duonjare. Sen ekzameno.

*********

Universitatoj por la tria aĝo

Esperanto povas esti instruata ankaŭ en tiel nomataj ’’universitatoj por la tria aĝo’’, ekzemple en :

Lille, Francio (*) :
a)
Universitato pri Libera Tempo, ligita al la Universitatoj de Lille /
Université du Temps Libre, 9-11, rue Auguste Angellier, FR-59046 Lille).
b) S-ro Michel DECHY (65, allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve
d’Ascq - michel_dechy.@.hotmail.com ).
c) Dunivelaj kursoj ; 10 lecionoj po 1h30, kaj prelego pri Esperanto.

Napoli, Italio (*) :
a)
UTESPED : Università Terza Età Sperimentale Decentrata / Eksperimenta Pormaljunula Universitato Malcentraligita (Via Tari 10, IT-80133 Napoli) – Istituto Pontano / Instituto Pontano (Corso Vittorio Emanuele 581, IT-80122 Napoli).
b) Prof. Nicolino ROSSI (Via Marzabotto 36, IT-80012 Calvizzao/NA) kaj S-ino Maria Luisa RUSSO (Via Petro Castellino 115, IT-80131 Napoli nicolino.rossi.@.esperantanapolo.info ).
c) Ekde aprilo 2004, kadre de la lingvistika departemento : « Lingvo kaj literaturo Esperanto » ; 1 ½ h/sem. Baza gramatiko de Esperanto kaj elementa konversacia frazeologio ; itale : ĝeneralaj informoj pri Esperanto, Zamenhof kaj la E-movado.
Kun ebla atestilo pri frekventado.

Vladivostok
, Rusio (*) :
a) Supera Popola Lernejo ĉe la For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato (ul. Puŝkinskaja 10, RU-690950 Vladivostok).
b) D-ro Aleksandr B. TITAJEV (RU-690090 Vladivostok-90, do vostrebovanija
oriento.@.mail.ru, - oriento.@.yahoo.com) .
c) Elektebla,1,5 h/sem., sume 42 h.. Kun studunio kaj atestilo.

Akademio Internacia de la Sciencoj

www.ais-sanmarino.org

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino estas la komuna agadpodio de fake elstaraj kaj lingvopolitike progresemaj sciencistoj el la tuta mondo, kiuj celas internacilingve pliefikigi la esploron kaj instruon de ĉiuj sciencoj, kaj pliproksimigi ĉi tiujn al la tekniko kaj arto, per plibonigo de la internacia komunikado kaj de la interfaka kunlaborado.

La Membroj (MdAIS), same kiel la asociitaj, efektivaj membroj (AMdAIS) kaj la adjunktoj (AdAIS) apartenas al diversaj nacioj, kontinentoj, rasoj, religioj, lingvoregionoj kaj politikaj kampoj. La politika pluralismo de la apartenantaro garantias la striktan politikan neŭtralecon de AIS, krom la komuna strebado al ties ununura politika celo : realigi en la scienca mondo iom post iom la bazan homan rajton je komunikado sen malhelpo ĉu pro lingvobaroj ĉu pro lingvodiskriminacio.

Kvankam la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) laŭ artikolo 4 de sia Konstitucio "zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en la scienca komunikado kaj en kulturo", ĝi nek volas nek povas anstataŭi la Akademion de Esperanto aux ajnan alian organizon de la Esperanto-movado.

Kvankam la ununura laborlingvo de la Senato, de la Ĝenerala Asembleo kaj de la ekzamenkomisionoj de AIS estas ILo, la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto, la Statuto deklaras krome la kvar en la eŭropa scienco plej tradiciriĉajn etnajn lingvojn oficialaj lingvoj de AIS : la italan, francan, germanan kaj anglan lingvojn.

Regule AIS organizas diversajn konferencojn, i.a. "Sanmarinecajn Universitatajn Sesiojn (SUS), dum kiuj okazas studfinaj ekzamenoj je iu ajn nivelo.

*********

Studado pri turismo kaj kulturo en Esperanto
Klerigejo de la Internacia Akademio de la Sciencoj

Pollando, Bydgoszcz (*) :

a) Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. (Str. M.Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz
stud.@.esperanto-turismo.org
http://www.esperanto-turismo.org ).

b) Kursgvidantoj kaj prelegistoj el diversaj landoj. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj "Flugo".

c) 3-jara nepublika post-maturecekzamena lernejo ; rajtas studi ĉiu persono, minimume 18-jara, kun almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon). Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio) :

 post la 1-a studjaro —akireblaj kvalifikoj : lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj ; profesioj/postenoj : oficisto pri turisma informado, oficisto en vojaĝagentejo kaj internacia vojaĝ-gvidanto ;

 post la 2-a studjaro — kvalifikoj : lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko ; profesioj/postenoj : organizanto de turisma priservado, regiona turisma ĉiĉerono kaj animanto de kultura agado ;

 post la 3-a studjaro —profesioj/postenoj : kursgvidanto de Esperanto, specialisto pri organizado de kulturo kaj specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo ; ev.titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000, fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco - i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado kaj de pluraj lingvoj.
La studjaro 2008/2009 daŭros ekde septembro 2008 ĝis majo 2009 kaj ampleksos : laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo ¬ la tri stud-ekzamenajn AKB -Sesiojn : 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 35 AKB - Sesio dum 20-28.09.2008, Internacia Pedagogia Kurso dum 2-10.02.2008 kaj 33 AKB-Sesio kadre de 33 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 19-27.04.2008. Necesas partopreni almenaŭ finekzamenan 34 AKB-Sesion dum 19-27.04.2008. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.

*********

Francio

Strasbourg
Por ebligi al strasburgaj gestudentoj plurlingvaniĝi, la 3 urbaj universitatoj antaŭ kelkaj jaroj kreis la lingvocentron SPIRAL, kie universitatanoj povas memstare kaj gvidataj de instruistoj lerni dudekon da lingvoj. Post 4 jaroj da klopodado, lokaj esperantistoj finfine sukcesis enkonduki lerneblon de Esperanto en tiun lingvocentron. La unuaj gestudentoj povos eklerni Esperanton ekde la 1a de oktobro 2007, kiam la lingvocentro malfermiĝos.

Kadre de memlernado en SPIRAL ne eblas akiri notojn, tial la studentaro vizitanta la lingvocentron estas sincere lingvolernema kaj laboras ne nur por poentoj. La nura maniero por taksi sian nivelon estas uzi la Komunan Eŭropan Referenckadron kaj valorigi siajn konojn kompletigante la lingvan dokumentujon. Tio montras kiel gravas la ellaborado de oficialaj taksorimedoj por Esperanto, kion estas faranta nun ILEI kunlabore kun UEA kaj la Konsilio de Eŭropo.
Venontjare la 3 universitatoj de Strasburgo kunfandiĝos en unu kiu nomiĝos "Eŭropa Universitato de Strasburgo" .
Jen la ligo al la Lingvocentro SPIRAL. < www.spiral.u-strasgb.fr >

Postparolo

Koran dankon al ĉiuj kiuj, per havigo de informoj, ebligis tiun laboron, kiun mi daŭrigas. Venonta « eldono » estas antaŭvidita en januaro 2010, eĉ pli frue laŭnecese.

Mi esperas, ke tiu kompilado iel helpos por plia disvolviĝo de E-kursoj je la supera nivelo, kaj por pli granda interkunlaborado inter la universitatoj kaj altinstitutoj, kie estas organizataj tiaj kursoj.

Reprodukto, ekstrakto, enretigo aŭ traduko estas permesita, eĉ konsilinda, kondiĉe indiki la fonton kaj havigi ekzempleron informcele.

Antaŭdankon pro diskonigo kaj plua kunlaborado.

Sukcesegon al via E-agado sine de universitatoj kaj altinstitutoj !

Kore, kolege kaj samideane via,

Germain PIRLOT

< www.esperanto-sat.info/article724.html > : kompilado jan. 2006