Eltiraĵoj el : "Linguistic Imperialism" (esperanto)

Publié le samedi 21 août 2004 par admin_sat

prof. Robert Philippson

Oxford University Press, 1992

"Once we used to send gunboats and diplomats abroad ; now we are sending Engliŝ teachers."
("Linguistic Imperialism" p.8).
"Il fut un temps où nous avions l’habitude d’envoyer à l’étranger des canonnières et des diplomates ; maintenant nous envoyons des professeurs d’anglais."
("Linguistic Imperialism" p.8).
"Estis tempo kiam ni kutimis sendi eksterlande kanonŝipojn kaj diplomatojn ; nun ni sendas profesorojn de la angla."
("Linguistic Imperialism" p.8).

Enkonduko

Profesoro Robert Philippson estas nun serĉisto en la fako pri la angla de la Kopenhaga Komerca Altlernejo" (Copenhagen Business School) en Frederiksberg, Danio. Li diplomiĝis ĉe la universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo. Li estis dum pluraj jaroj oficisto de Britiŝ Council. Lia plej konata verko estas "Linguistic Imperialism". Nun en presejo estas "Engliŝ-only Eŭrope ? Language policy ĉallenges" (eldonejo Routledge, Londono).

Ni bedaŭru ke aliro al tiu ĉi aparte grava libro estas ebla al nur tre malgranda proporcio el la tutmonda loĝantaro dum temas pri treege grava temo kun konsekvencoj ekonomiaj, kulturaj, sociaj kaj politikaj pri kiuj plejmulto el la tutmonda loĝantaro konscias nur supraĵe aŭ tute ne konscias. La ĉi postan laboron de komentado, kompilado, kaj tradukado al Esperanto de eltiraĵoj el la libro de prof. Philippson faris s-ro Miedema, la instruisto de la angla kaj de Esperanto de s-ro Etsuo Miyoŝi, direktoro de la japana firmao Swany. Al ambaŭ ni dankas pro havigo de tiuj ĉi tre bonvenaj legnotoj, same kiel al Profesoro Robert Philippson, kiu afable konsentis pri publikigo de tiu ĉi pripensinda materialo sur niaj ttt-paĝoj. Ni esperas ke ĝi instigos la legantaron akiri kaj legi la libron, kaj eventuale konsili ĝian legadon.

Ne seninteresa estas la fakto ke la kaŝitaj interkonsentoj de la "Anglo-American Conference Report 1961", menciitaj en tiu ĉi verko, okazis ĝuste en la jaro kiam Dwiĝt David Eisenhower esprimis, en parolado de fino de sia lasta mandato de prezidento de Usono, la 17-an de januaro, antaŭsenton kaj malkvietiĝon pri gravegaj minacoj kontraŭ la demokratio en Usono mem kiun konsistigis la kreskanta implikiĝo de la milit-industria komplekso en la vivo de la nacio.

Sendube ne malpli interese estas ke la antaŭa prezidento de Usono, Harry D. Truman, diris en sia unua parolado al la Kongreso, la 16-an de aprilo 1945 : "La granda devo de la Ŝtatoj estas servi kaj ne superregi la mondon". Kio okazas nun, tio estas precize la malo.

Henri Masson


Mallongigoj :
ELT = English Language Teaching (angla lingva instruado)
Centro = Britio, Usono (+Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio)
Periferio = la cetera mondo sed speciale la eksaj kolonioj de Britio (Bharato, Afrikaj landoj)
La libro ĉefe temas
pri Britio (ne Usono)
pri subvenciita instruado al malriĉaj landoj (ne en Eŭropo, Japanio)
La libro NE traktas ĉu la angla estu instruata, sed kiel, al kiuj, kiam kaj kiomlonge instrui ĝin !


"Britio celas anstataŭi la rusan per la angla kiel la dua lingvo en la tuta Orient-Eŭropo. Supozeble la motivoj de la brita registaro por fari tion estas ne nur altruistaj."
(majo 1990, Sekretario de Eksterlandaj Aferoj ; p. 10)
La angla estas surmerkatigita kiel la lingvo de malvolviĝo, moderneco, kaj scienca kaj teknologia progreso. Ĝi ankaŭ prezentis promeson ĝis nun nur marĝene plenumitan. (p. 11)
"Nia profesio ne sukcesis forskui la antaŭan evangelian kaj sufiĉe etnocentran aliron al sia tasko" (Kaĉru, 1985 ; p. 13))
Kaj en Kanado kaj en Kimrio, por defii la potencon de la angla necesis longdaŭra politika batalo, kun fojaj vivperdoj, antaŭ ol la domina grupo havigis lingvajn rajtojn al la dominita grupo. (p. 18)
Detruega sku-influo al la kulturo kaj lingvoj de la indiĝenaj popoloj rezulte de la unulingva politika ... ŝajne la supozo estis ke ali-etnaj homoj ne povas esti homaj krom se ili parolas la anglan (p.21)
1986 : OAŬ (Inter-afrika Oficejo pri Lingvoj) nuliĝas pro tio ke la sorto de la politikaj estroj estas profunde ligita al ilia flua kapablo de la koloniaj lingvoj. (p.28)
La daŭra plivastiĝo de la angla kuntrenas la subpremon de aliaj lingvoj (p.36)
"La vera ’nigra oro’ de Britio estas ne la Nordmara oleo, sed la angla lingvo ... La defio kiun ni alfrontas, estas plene ekspluati ĝin."
(Ĝenerala Direktoro de la Brita Konsilio en la Jarraporto 87/88) (p. 48)
Novaj komunikadaj teknologioj akcelos la klopodojn kontroli la konscion de homoj. Por ke tio ĉi estu efika, nepras la penetro de la Periferio far la Centro kulture kaj lingve. (p. 53)
Iu teorio pri konspiro ne taŭgas por kapti la rolon de la ĉefagantoj Centre kaj Periferie... La realaĵoj estas multe pli improvizaj kaj flekseblaj programoj (p. 63)
Oni perceptis edukadon kiel ilon por certigi usonan estadon en strategie kaj ekonomie gravaj afrikaj landoj. (p. 66, 67)

Funkcioj de ELT :
1) havigi teknologion, ekonomiajn rimedojn (’helpo’ ??)
2) alporti ideologion, sociajn kaj kulturajn ideojn kaj valorojn
3) subpremi, ĉar mankas lingva alternativo
Oni pravigas (legitimas) la anglan hegemonion nomante ĝin ’prudenta’ socia fakto, tiel kaŝante kiujn servas tiaj ideologio kaj praktiko.
La vorto ’Esperanto’ aperas unufoje : "la pacisma iluzio", pri alia libro.
5. La kolonia lingva heredaĵo

 krei klason de personoj barataj sange kaj kolore, sed anglaj laŭ ŝatoj, opinioj, moroj kaj intelekto.

 gramatika kona de la angla kiel plej grava reprezentanto de civilizo

 la plej certa vojo por akiri knedeblan kaj obeeman afrikan laboriston

 (tiutempaj) argumentoj favoraj al la angla kaj kontraŭantaj la uzon de lokaj lingvoj, sonas kurioze nuntempaj


6. Antaŭenpuŝo de la angla far Britio kaj Usono
Pri la Brita Konsilio :

 kuniĝo de lingva akcelo kun politika profito

 asisti laŭeble multajn plene aprezi la gloron de nia literaturo, nian kontribuon al la artoj kaj sciencoj kaj nian elstaregan kontribuon al la politika praktiko.

 ’interkompreno’ egalas al fari amikojn por Britio kaj igi alilandanojn anglamantoj.

 la mito ke la konsilia laboro estas ne-politika.

 ĝi estas relative aŭtonoma je la plenuma nivelo, sed ne povus efike funkcii sen akordiĝo kun la bezonoj de la registaro kaj koncernaj sektoroj de privata industrio.

 integriĝo de la Brita Konsilio en ekonomia, politika kaj armea diplomateco.

 (Jarraporto 1983) "la neceso/nepreco de investo en, kaj plena ekspluato de, tiu ĉi nevidebla, Di-donita havaĵo"
Eble ŝokas la ELT-ulojn- kiuj sinkonsideras laborantaj kulture, intelekte, liberale kaj ne-politike - ke la fundamenton de ilia profesia kaj akademia mondo konstruis konservativa brita kabineto absorbe okupita pri la Malvarma Milito kaj mondskala brita investado.
Ankaŭ la ’Droĝeda Raporto’ (1954) klare montras la interligon de lingvo kun politika kaj ekonomia profitoj. Ĝi estas ŝlosila postmilita brita dokumentaĵo rilate eksteran politikon. Eksplicite deklarita motivo por la investoj estis brita mem-intereso.
ELT sendube estas nov-koloniista kaj funkcias ene de imperiisma kadro. (p. 152)
Klara deziro monopoligi la terenon (p. 148) (i.a. britaj instruistoj de la angla, ne alilandaj).
La eŭropcentrismo montriĝas en blindeco al indiĝenaj lingvoj. (p. 148)


Usono kontraŭ siaj indiĝenoj kaj kiel trudanto (kolekto kaj bruligo de ĉamoraj vortaroj en Guam, 1922)
"La usonanoj tre aktivis pri la kreo de Unesko, firmvole provante certigi ke ĝi servu usonajn celojn" (Ninkoviĉ 1981) (p. 1981).
La usonanoj, kiel la britoj, konsciis pri la nedivideblo de ekonomia kaj kultura politikoj, kaj malvolvis sian propran version de civiliziga misio por legitimi la disiron de usona influo. (p. 155)
Laŭ Ĉomsky : "tiun ĉi promesligon oni prezentas kiel gvidata de la plej altaj idealoj kaj de profunda zorgo por la homa bonfarto." (p. 155)
Raporto de Nacia Sekureco Konsilio (aprilo 1950) mencias ’strategion por monda hegemonio’. "La usonanoj devus preni sur sin la ’respondecon de monda estreco’, kreskigi mondmedion en kiu la usona sistemo povas pluvivi kaj prosperi." (p. 156)
Pri ĉiukampa usona imperiismo : p. 160 !
Tiu ĉi mito de usona bonkoreco estas la nuntempa versio de la civiliziga misio.


Anglo-American Conference Report 1961
Angla-Usona Konferenco Raporto (1961)

 trudo de nova mensa strukturo per la angla ligvo

 La lingvo (angla) estas ĉio kio ajna homo povas bezoni por kompreni la pasintecon aŭ alfronti la estontecon.

 p. 172 : dum tiaj kunvenoj partoprenis elektitaj studistoj, ’uloj kiuj dirus la korektajn aferojn. Tute ne estis libera akademia diskuto.


Ĉapitro 8 : La kreo de ELT-profesio
* La Centro arogis al si la rajton decidi pri la Periferiaj bezonoj kaj kiel plenumi ilin.(p. 178)
* Kvin doktrineroj refutataj de RP :
1) instrui unulingve (per nur la angla) lingvisma malatento de dominataj lingvoj, konceptoj kaj pensmanieroj ; kondukas al koloniigita konscio.
2) ideala instruisto (de la angla) estas denaska parolanto
p.195 : la netrejnita aŭ senkvalifika denaskulo estas potenciale minaco
p. 196 : forlason de ununura, tutmonda normo nomis Prator (1968) la ’brita herezo
p. 198 : fone estas la afero pri potenco kaj kontrolo
3) ju pli frue des pli bone
4) ju pli multe des pli bone
5) se aliaj lingvoj estas multe uzataj, la angla kvalito malmultiĝos
* Scimanko (senkoneco) pri du- kaj multlingvismo estas ĝenerala en unulingvaj okcidentaj socioj.
*’ La angla laŭsupoze kondukus al la promesita lando de progreso kaj prospero’ (p. 216)


Hegemonion oni konservas en la nov-kolonia fazo de imperiismo pli per ideoj, edukado, kulturo kaj strukturoj ol por forto. (p. 234/241)
Lingvismo anstataŭis rasismon kiel pli subtila maniero hierarkiigi sociajn grupojn en la moderna mondo. Ĝi estas damaĝa al la granda plejmulto de la loĝantaro de la Periferio kaj iliaj lingvoj. (p. 241/261)
Argumentoj POR la angla :
1) ĝi estas riĉa,varia, neŭtrala, adaptebla al ŝanĝoj, interesa,...
2) ĝi havas lernolibrojn, vortarojn, riĉan literaturon, specialistojn,... (rekta rezulto de ELT-politiko)
3) ĝi donas moderniĝon, sciencon, teknologion, pli altnivelan vivon, unuecon,
Estas mito ke multaj lingvoj dividas landon. (p. 285)
En multetnaj multlingvaj situacioj, la angla NE faras tion kion oni asertas, ofte la malon.(p. 286). La (trompa) argumento ke ’angla estas neŭtrala ilo’ servas por klarigi kaj legitimi malegalecon. (p. 287)
Ĝenerale ili (ELT-istoj) estis ne sufiĉe trejnitaj kaj eble kontribuis al netenebla situacio.(p. 305/6)
Tutklare, tiuj en la Centro kiuj formas ĉi tiun strukturon ne deziras ŝanĝi ĝin tiel efike protektantan la Centrajn interesojn.
Efektive la prospero de ELT rekte rezultis el ŝtata subteno.
(Pri Singapuro) : Estas false aserti ke eblas adopti la anglan sen asimili (alproprigi) la valorojn enfiksitajn en ĝi.

Lingva malkoloniigo okazis jam (ne rilate la anglan) en Nord-Eŭropo. (p. 317)

"Linguistic Imperialism" estas mendebla tra ĉiuj bonaj interretaj librovendejoj www.alapage.com, www.chapitre.com, www.amazon.fr...