Iru ekskursi orienten !

Publié le dimanche 13 décembre 2009 par Vito

Mardon la 6an de aprilo 2010 9h ĝis 17h

Kavaliroj, monaĥoj, ... kaj vi !

Sur la spuroj de la Mezepoko tra
Dinan kaj Léhon.

 9 :00 foriro de San-Briego per
aŭtobuso
 10 :00 Dinan
piedira [1]

  • vizito de la urbo
    komentata esperante
  • ekstero de la mezepoka kastelo, remparoj kaj defendoturoj
  • la placo Bertrand du Guesclin,
  • franc-konestablo en la centjara
    milito
  • la trabfakaj domoj en la
    urbocentro kaj la horloĝturo
  • la placo Saint Sauveur kun la
    preĝejo kaj ties historio
  • la angla ĝardeno kun belega
    vido super la riveron Rance
  • la strato Jerzual, kiu kunligas la
    urbon kun la haveneto

aŭtobuse al la manĝejo
 12 :30 manĝo ĉe Les Pifaudais en
Quévert
 14 :00 Léhon

  • la abatejo Saint Magloire fondita
    en la 9-a jarcento
  • la kastelo de la 11-a jarcento
  • piedirado laŭ la rivero Rance (3
    km) ĝis la haveneto de Dinan
    (se necese, eblos iri aŭtobuse)
     16 :00 aŭtobuse al San-Briego
    (alveno ĉ. 17 :00)

 Prezo : 30 € (kun manĝo)
 Pli detale vidu « La Sago »-n N° 59