Iru okcidenten ĉe la gaŭloj !

Publié le dimanche 13 décembre 2009 par Vito

Ni estas en 78 post J-C (Jacques Chirac ). La tuta Gaŭlio estas okupata de
eŭropanoj parolantaj fuŝe la anglan.
Tuta Gaŭlio ? Ne, du vilaĝoj loĝataj
de nevenkeblaj bretonoj rezistas
ankoraŭ kaj ĉiam kontraŭ la potenco
de la fuŝangla lingvaĉo, kaj la vivo
ne estas facila por la adorantoj de la
makdonalda kulturaĉo….

Marde, post la SAT-Amikara kongreso,
ni proponas al vi iri kune okcidenten
por malkovri la belegan marbordon
konsistantan el rozkoloraj granitŝtonoj
sed ankaŭ veran gaŭlan vilaĝon kaj
veran esperantan vilaĝon…

Ekskursa plano :
 9 :00 Foriro de San-Briego per
aŭtobuso
 10 :00 : Malkovro de la duoninsulo
« Renote » en Tregastel ĉe la rozkolora
granitŝtona marbordo apud Perros-
Guirec
 11 :30 : Vizitado de la gaŭla vilaĝo en
Pleumeur Bodou.
 12 :00 : Gaŭla manĝaĵo en la ĉefkabano
de la vilaĝo. La bretona
magia supo estos eble trinkebla !
 14 :00 : Veturado ĝis Pluezek tra
urbeto Treguier kaj kastelo « La roche
Jag »
 16 :00 : Vizito de la muelejo Kraka en
Pluezek
 16 :30 : Malkovro de la statuoj de
esperantistino Marie Eon
 17 :00 : Manĝeto kun la urbestro de
Pluezek
 18 :00 Aŭtobuse al San-Briego
(alveno ĉ. 19 :00)
 Prezo : 35 € (kun manĝo)


Ĉu vi konas Asterikson kaj Obelikson ?
Kompreneble Jes ! Tiuj amuzaj kaj
batalemaj gaŭloj estas konataj de ĉiuj.
Sed ĉu vi rigardis kie lokiĝas ilia eta
vilaĝo ? Spektu atente la mapon : estas ĉe
ni apud la Armorika marbordo…

Mia edzino Hélène kaj mi estas ankaŭ
veraj gaŭloj ekde 20 jaroj. Fakte, ni estas
de tiu tempo volontuloj en asocio kiu
nomiĝas « la gaŭla vilaĝo » kaj zorgas pri
tre bela sed nekonata gaŭla vilaĝo kreita
24 jarojn antaŭe.

Tiu loko estas turisma parko kie ĉiuj
familianoj de la tuta mondo ŝatas ludi
kune kaj malkovri samtempe la vivon de
niaj gaŭlaj prauloj. Sed estas ankaŭ asocio
kiu helpas ĉiujare pagi la instruistojn de
ĝangalaj lernejoj en Nord-Togolando.

Dum la SAT-amikara Kongreso Armor
2010, marde, ni plezure ĉiĉeronos vin
Okcidenten de nia departemento. Tie
estas la marbordo tre bela kun egaj
rozkoloraj ŝtonamasoj. Ni vizitos unue
piede la duoninsulon « ile Renote » en
Tregastel. Tiu natura loko estas mirinda
miksaĵo inter maro, rokoj kaj arboj. Kiam
oni pripensis lokon por nia gaŭla vilaĝo,
oni elektis unue lokon kiel tiu.

Sed poste, la vera elektita loko kie la vilaĝo
estis konstruita, estis Cosmopolis kion
ni vizitos tuj poste. En Pleumeur Bodou
lokiĝas la scienca parko Cosmopolis kie
oni povas spekti inter arboj strangan
blankan globegon « le radome » kiu ebligis
je la 1960a jaro televidumi tra-space kun
usonanoj. Nun tiu Globo estas historia
monumento sed ĝi estas por ni la bretonaj
gaŭloj bela luneto lokita en nia kamparo.
Oni nomas tiun globegon « Radum » rilate
al niaj maljunaj romiaj amikoj.

Do, apud tiu konata luneto lokiĝas nia
gaŭla vilaĝo kiun mi plezure montros
al vi. La vilaĝo estas belega kun lageto
kie anasoj kaj anseroj ĉiam banas sin. La
domoj estas argile konstruitaj kun kanaj
tegmentoj kiel la veraj gaŭlaj domoj
sed ankaŭ kiel la domoj de niaj afrikaj
amikoj en Togolando. Ĉiujare, ĉirkaŭ
60 000 vizitantoj partoprenas en la
diversaj proponataj agadoj kaj ebligas al
ni perlabori multan monon por helpi en
Afriko.

Ni tagmeze manĝos tie gaŭlan manĝaĵon
antaŭ ol veturi ĝis alia vilaĝo tre konata
de la esperanta mondo : Pluezek ! Tie
okazas bretona miraklo ekde 12 jaroj :
La internaciaj esperantaj renkontoj de
Pluezek kun pli ol 120 partoprenantoj
kiuj ĉiujare gustumas la veran ĉarmon
de bretona somero. Pluezek estas vilaĝo
apud Paimpol kie ni vizitos esperante
tre belan muelejon « Kraka » kun mirega
vidaĵo ĝis insuleto Brehat.

Tuj poste, ni
kune teumos en la ĝardeno de Marie Eon,
esperanta talenta skulptistino. Ne forgesu
vian fotilon ĉar tie vi povos foti belegajn
skulptaĵojn kaj eĉ veran bretonan « Ankou »
el la maro….

Esperanto estas ŝlosilo por gustumi
novan landon kaj lokon. Tion ni celas por
vi !

J.C. Dubois
marbordo ĉe gmail.com
Pluezekaj renkontoj - www.pluezekesperanto.net
Gaŭla vilaĝo - levillagegaulois.free.fr