Ĉiam ĉe komenco
Nepras pacienco.
Kiu notas abunde
Tiu lernas profunde.
Sen iom da labor’
Lernado sen valor’
Malpli gravas semo
Ol la kultivemo.
Por meriti aŭreolon
Fidu vian propran volon.
Homa estas la eraro
Zorgu pri nur ne refaro.
Pensu pri akuzativ’
Uzu ĝin, ne sen motiv’.
Trejniĝado, jen kuracil’
Receptenda al krokodil’.
Foje, saĝa pacienco
Faras eĉ pli ol scienco.