La homo kiu defiis Babelon

Publié le sabato 2a junio 2007

Ludoviko Lazaro Zamenhof
Antaŭparolo de Louis Christophe Zaleski-Zamenhof

La homoj perceptas Esperanton kiel la proponon de iu instrumento. Ili nenion scias pri la ideala elano kiu animas ĝin. Tamen estas la biografio de Zamenhof kiu plaĉegis al mi. Necesus ke oni pli bone diskonigu tiun ĉi aspekton.
Umberto ECO

Tiu ĉi biografio malkovrigos al la granda publiko la neriproĉeblan kaj pasian destinon de la patro de la Internacia Lingvo, Esperanto.
La Internacia Lingvo naskiĝis el infana revo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, havigi al ĉiuj popoloj de la tero la rimedon por interkompreniĝi. Zamenhof submetiĝas unue al la volo de sia patro kaj fariĝas kuracisto, forlasante siajn unuajn prilingvajn laborojn por sekvi siajn studojn. Sed, pli poste, li samtempe alfrontas siajn serĉadojn kaj sian profesion de okulisto, luktante kontraŭ la malriĉeco kaj la flankenlaso, rezistante kontraŭ skeptikismo kiu kontraŭstaras al ĉiuj homaj inventaĵoj.
De iom pli ol jarcento, nenombreblaj esperantistoj pludaŭrigas la verkon de Zamenhof sur ĉiuj kontinentoj.

La plej bona biografio de Zamenhof… Mi konsilas ĝin al miaj studentoj… Mi esperas ke tiu ĉi libro havos la disvastigadon, kiun ĝi meritas…“.
Umberto Eco, profesoro ĉe Kolegio de Francio

Mi strebos diskonigi la mesaĝon de humaneco, kiujn enhavas la vivo kaj verko de la inventinto de Esperanto, kiun tiu ĉi libro prezentas laŭ plej bona maniero.
Claude Hagège

Tiu ĉi viva biografio malkovrigas homon, kies nomo kaj penso estas nekonataj de multaj… kaj ebligas sekvi la evoluon de eksterordinara personeco.
Agence France Presse

Tiu ĉi bela portreto de humanisto, kuracisto, idealisto, viziulo, estas senigita de antaŭjuĝo. Ĝi prilumas nekonatajn aspektojn de la historio, de la ideologio kaj de la strukturo de Esperanto, al kiu freŝdate omaĝis Umberto Eco.
Le Monde de l’Éducation

René Centassi (1922-1998), estis ĉefredaktoro de Agence France Presse. Li ankaŭ redaktis, kun la ĵurnalisto Gilbert Grellet, biografion de Émile Coué.
Henri Masson estas Ĝenerala Sekretario de SAT-Amikaro (asocio por la disvastigo de Esperanto en franclingvaj landoj) kaj Ĝenerala Konsilanto de SAT (por tutmonda apliko de Esperanto por soci-eduka kaj kultura celado).
Kovrililustraĵo : Portreto de Zamenhof sur fono de firmamento kaj Babelturo, fare de Éric Dorchain